4. Bona stilo estas simpla.

Por atingi klarecon oni aranĝu siajn frazojn en logika sinsekvo kaj evitu ĉirkaŭvojojn, detalecon kaj senutilan balaston. Sed aliflanke oni evitu ankaŭ troan koncizon, kiu ofte starigas la leganton antaŭ enigmojn. Klarigu tion kelkaj ekzemploj:

La kunmetaĵoj: vaporŝipo, abonpago, rapidvagonaro, bonkora, scivola, altranga, bondeziroj, voĉdoni piediri estas jam komune uzataj kaj pro tio tute klaraj. Sed legante la vorton diadoro ni haltas: ĝi ŝajnas neologismo, sed vane ni serĉas ĝin en Plena Vortaro. En la enhavo de la verko, en kiu ni trovis ĝin, evidentiĝis, ke ĝi estas vorto, kunmetita el di kaj adoro = adoro al dio. Sed skribante di-adoro aŭ adoro al dio ni faras la vorton tuj travidebla.

La vorto mesmistero estas same malklara. Laŭ la verko, portanta tiun titolon, ni komprenis, ke ĝi signifas mistero de la meso. La traduko mistero de la meso estas pli klara kaj pli belsona. Ĉe eventuala ripeto povas sufiĉi mes-mistero aŭ mesmistero, ĉar tiam la ideo estas al la leganto jam konata.

En la Esparanto-literaturo oni renkontas plurajn ne tuj kompreneblajn kaj tro longajn kunmetaĵojn. Ili dankas sian naskiĝon al la naciaj lingvoj, kiuj havas por tiu ideo nur unu vorton – kunmetitan aŭ ne – kiun la aŭtoro aŭ tradukinto volis nepre esprimi same per unu vorto.
Disigo de la kunmetitaj partoj aŭ streketo inter ili povas fari tiujn vortojn pli flue kompreneblaj, ekzemple:

Ne tiel… sed tiel ĉi…
1. sekvinbero
2. junitagoj
3. glacikampbalaisto
4. glitŝuligilo
5. turnmalfermeblaj fenestroj
6. lingvuzo
7. lingvekzercoj
8. petrolpendlampo
9. ĝardenpiedvojo
10. merkredmatene
11. lundposttagmeze
12. pavimmalpuraĵo
1. seka vinbero
2. juniaj tagoj
3. glitkureja balaisto (poste en la verko: balaisto)
4. glitŝua ligilo, aŭ: ligilo de glitŝuo
5. turne (aŭ porde) malfermeblaj fenestroj
6. lingvouzo; lingvouzado
7. lingvaj ekzercoj
8. pendanta petrola lampo; petrola lampo, poste simple: lampo
9. ĝardena vojeto
10. merkredon matene
11. lundon posttagmeze
12. malpuraĵo de la pavimo

Ju pli simple ni esprimas nin, des pli facile oni nin komprenas. Frazo, kiun oni devas relegi por kompreni ĝin, ne estas bonstila, ĉar bona stilo neniam ĝenas la legadon, sed male, ĝin faciligas. Ankaŭ de parolanto oni atendas, ke li parolu klare kaj tuj kompreneble, ĉar malklaran frazon skribitan ni povas relegi, sed parolanton ni ne povas interrompi por peti, ke li rediru la lastan frazon.

Malbonan stilon oni renkontas pli ofte en tradukoj ol en originaloj. Tio estas evidenta, ĉar en originalo oni inklinas al la plej simpla esprimado de la pensoj, sed dum tradukado oni spertas la influon de la originala teksto. La tradukanto ja volas sekvi la originalon kiel eble plej precize. Tio estas, kompreneble, laŭdinda, sed li ne malatentu, ke la enhavo konsistas ne nur el vortoj, kiujn oni devas anstataŭigi per vortoj en alia lingvo, sed ankaŭ el sentoj, impresoj, emocioj, atmosfero, ktp, kiuj kune kolorigas kaj nuancas la vortojn, la tutan tekston, kaj tiel elvokas en la leganto plenan bildon de tio, kion la aŭtoro volis diri. La traduko devas redoni tion. Por tion atingi, la tradukanto ofte devas iom flankeniĝi de la originalo, ĉar la esprimpovo, la esprimmaniero kaj la esprimforto en la diversaj lingvoj ne estas ĉiurilate egalaj. Por ke iu vorto aŭ teksto reliefiĝu, la tradukanto ne malofte devas modifi la tekston.

Por ilustri tion ni donas kelkajn ekzemplojn:

Ne tiel… … sed tiel ĉi
Pro tio, ke Anĉjo la Ĉasisto neniam plendis pri ĉiuj tiuj malhelpantaj cirkonstancoj en la kvar elementoj, kiujn kelka nombro de ĉasistoj sole kulpigas, se iu venas hejmen kun manplena ĉasaĵujo, kaj ke li malofte fanfaronis pri leporoj kaj perdrikoj, kiujn li, kvankam ne hejmen portis, sed pri kiuj li estis konvinkita, ke ili nepre en iu netrovebla rifuĝejo mortis pro iliaj vundoj. Pro tio Ancĵo la Ĉasisto neniam plendis pri la ĝenaj cirkonstancoj en la kvar elementoj, kiujn solajn kelkaj ĉasistoj kulpigas, kiam ili venas hejmen kun malplena ĉasosako. Tial li malofte fanfaronis pri leporoj kaj perdrikoj, pri kiuj – kvankam li ne portis ilin hejmen – li tamen estis konvinkita, ke ili en netrovebla rifuĝejo mortis pro siaj vundoj.

En la kolono A estas prezentita longa kaj stranga frazo. La komencaj vortoj “Pro tio, ke” kaj iom poste “kaj ke” igas nin scivolaj pri tio, kio okazis pro tio, ke Aĉjo la Ĉasisto neniam plendis ktp, sed tiu alplenigo ne sekvas, kaj la pensoj anstataŭ iri rekte antaŭen implikiĝas pro la malĝusta kombino kvankam… sed.

Esplorante la originalan tekston, ni konstatas, ke la tradukinto sin lasis gvidi de sia gepatra lingvo. Ĉar la frazo estis tro longa, ni hakis ĝin en du partojn. Pro tio la vortoj “Pro tio” devus esti ripetataj. Sed ĉar tia ripeto sonas malbele, ni skribis duafoje “tial”. Malgraŭ tio la frazo ne estas kontentiga. La originalo ja estis verkita en stilo, kiun oni nuntempe ĝenerale ne uzas. Pri tiaj stilistoj la nederlanda lingvisto prof-o

Gerlach Royen O.F.M. diras:

Ekzistas aŭtoroj, kiuj kun plezuro skribas frazon du paĝojn longan. Oni povas diri, ke tio estas respektinda, kiel, ekzemple, oni vidas akrobaton laboranta. Tiam ankaŭ mi diras: “Tio estas respektinda” kaj mi ne kapablas imiti lin. Sed por la aŭtoro tio ne estas normala, regata stilo. Kondiĉo por bona stilo estas, ke en unu frazo estu dirata nur unu afero, kaj en ĝi ne aperu pensoj dume alvenintaj.

Estas pli bone diri ion rekte, ol poste korekti per interfrazoj, ĉar tio malfaciligas la komprenadon. Unua postulo estas, ke la aŭtoro estu klara. Kiu pensigas siajn legantojn, agas bone, sed kiu lacigas ilin per akrobata stilo, faras grandan eraron.

Tiaj frazoj aspektas kiel implikiĝintaj faden-volvaĵoj. Por povi kompreni ni devas malimpliki ilin. Tio ne ĉiam estas facila, kiel montriĝas en jenaj citaĵoj, en kiuj la tradukintoj sklave sekvis la originalon anstataŭ redoni ĝin en lingvo glate legebla.

Ne tiel… … sed tiel ĉi
Ĉu vi volas permesi al mi porti la leporon, Anĉjo? – malgranda knabo kun pajleflavaj haroj kaj kafebrunaj vangoj kiu sur la lasta duno de Schoorl aperis el la arbetaĵo, en kiu li tranĉis por si bastonon, demandis, vidante la harajn krurojn el la retaĵo de la ĉasaĵujo. Sur la lasta duno de Schoorl aperis el la arbetaĵo – en kiu li tranĉis por si bastonon – malgranda knabo kun pajleflavaj haroj kaj kafebrunaj vangoj. “Ĉu mi povas porti la leporon, Anĉjo?” – li demandis, vidante la harajn krurojn, elstarantajn el la ĉasosako.

La traduko de tiaj frazoj ofte postulas multajn pripensadojn. Oni do erarus, opiniante, ke tradukisto, sidante antaŭ sia skribmaŝino, povas labori seninterrompe. Eĉ la plej spertaj el ili serĉas dum multaj tagoj solvon por iu esprima aŭ stila malfacilaĵo, kiun ili ne volas redoni malklare, ridige, aŭ priskribe.

Ne tiel… sed tiel ĉi…
1. La perdrikoj ĉiufoje pluestis al li antaŭeniraj. 1. La perdrikoj, ĉiufoje forflugante, restis antaŭ li.
2. Trafite Trees alrigardis ŝin. En tiuj vortoj, en la tono de la voĉo de Net ŝi perceptis esprimon de malhavo. Subite ŝi vidis, kiel teda kaj sencela estas la vivo de Net kompare al ŝia, senzorga, sed al Net mankis iu vivcelo. Ŝi havis sian infanon. 2. Trafite Trees rigardis ŝin. En tiuj vortoj kaj en la voĉo de Net ŝi perceptis esprimon de malhavo. Subite ŝi vidis, kiel teda kaj sencela estas la vivo de Net, senzorga, kompare al la ŝia. Ŝi havis sian infanon, sed al Net mankis vivcelo.

La vortoj “kompare al ŝia senzorga” estas malklaraj: kies vivo estas senzorga: ĉu la vivo de Trees, aŭ la vivo de Net? Laŭ la originalo la vivo de Net kompare al tiu de Trees. Ankaŭ la modifo de la lasta parto faras la frazon pli klara.

La penso iru, kiom eble, rekte antaŭen kaj dume ne iru returne al iu nekonvena loko en la frazo por sekvi de tie alian direkton, ĉar tio ĝenas la komprenadon, ekz.:

3. En la unua tempo de sia kunvivado ŝi estis plene feliĉa. En ĝi estis tiom da amindeco, tiom da tuta nova ĉarmo, la vivado kune kun li en propra hejmo. 3. Komence de ilia kunvivado ŝi estis plene feliĉa. Estis tiom multe da amindeco, tiom multe da tute nova ĉarmo en la vivado kun li en propra hejmo.
4. Ŝi nun timis tion pro sia infano kiam ŝi pripensis, ke ĝi estas grandiĝonta sen patro, eksteredzeca infano, ŝi povus kriegi pro mizero. 4. Ŝi nun timis tion pro sia infano; pripensante, ke ĝi – eksteredzeca infano – estas kreskonta sen patro, ŝi povus kriegi pro mizero.

La vortoj “eksteredzeca infano” kondukas nin returne al “ĝi”. Tio ne favoras glatan komprenon. Pli bone estas doni al tiuj vortoj la ĝustan lokon, nome – kiel apozicion de “ĝi”.

5. La eskimohundoj ĉiam havas ĉefon, kiu iras antaŭe, kiam ili estas jungitaj al sledo. Estas kelkfoje tre saĝaj hundoj, tiuj ĉefoj, kaj la aliaj hundoj ĉiam obes ilin. 5. La eskimohundoj ĉiam havas ĉefon, kiu iras fronte, kiam ili estas jungitaj al sledo. Kelkaj el tiuj ĉefoj estas tre saĝaj, kaj la aliaj hundoj ĉiam obes ilin; aŭ: …Inter tiuj ĉefoj estas kelkaj tre saĝaj, ktp.

“Kelkfoje” estas tie ĉi neĝuste uzita. Temas ne pri la nombro de fojoj, sed de ĉefoj.

6. Mi ne povas silenti, ĉar ĝi tre konsternis nin, same kiel vian fratinon. Unue nia Bertus, kiun ni perdis per la morto, kaj nun vi kaŭzis tion al ni. 6. Mi ne povas silenti, ĉar ĝi tre konsternis nin, same kiel vian fratinon. Unue trafis nin la morto de Bertus, kaj nun tio, kion vi kaŭzis al ni.

Ĉi tiu citaĵo estas prenita el traduko de riproĉa letero de patrino, kies filo antaŭnelonge mortis, al sia filino, kiu kondutis malbone. La rilato inter du partoj de la citaĵo ne estas klare esprimita kaj tial alilandanoj ne tuj komprenas tiun ĉi parolmanieron. La teksto en B estas tuj komprenebla.

7. Ŝi tralegis la gazeton por konvena okupo, sed ĉiam estis eksterdoma laboro – kaj kion en tiu okazo pri la infano? 7. Ŝi tralegis la gazetanoncojn serĉante konvenan okupon, sed ili proponis nur laboron eksterdoman; kion ŝi do faru pri la infano, se ŝi akceptus tian laboron? (aŭ: kie do ŝi lasu la infanon, se ŝi akceptus tian laboron?)

Ankaŭ en ĉi tiu frazo la rilato inter du partoj ne estas klare esprimita. La originala frazo signifas, ke ŝi tralegis la gazetanoncojn serĉante konvenan okupon, sed ili proponis nur eksterdoman laboron. Tian laboron ŝi ne povis akcepti, ĉar ŝi ne sciis, kie ŝi devus lasi la infanon. La kunteksto eble helpas nin kompreni tiajn frazojn, sed oni esprimu sin prefere rekte. La redaktita frazo en B estas simpla kaj klara.

Reveni al Ne tiel, sed tiel ĉi

阅读次数 415 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *