5. Forĵetu balaston!

En 1913 la Lingva Komitato akceptis la jenajn principojn pri la vortfarado:

Principo de neceso:

En konstruon de vorto oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiksojn kaj finiĝojn por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan de tiu vorto.

Principo de sufiĉo:

Se la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone kaj nekonfuzeble komprenata el la kunteksto sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu ĉi sufikso povas esti elĵetata kiel neutila kaj nenecesa.

Laŭ la dua principo oni povas forlasi el la vortoj perdonemeco, forgesemeco, kanto, manĝo, skribito, skribo la kursive presitajn sufiksojn.

Studinte la Biblio-tradukon de Zamenhof Lanti diris pri tiu principo:

“Estas klare, ka la Majstro emis pli kaj pli senbalastigi sian stilon forlasante neutilajn sufiksojn. Jen ekzemplo: “Kaj faru la altaron el akacia ligno, havanta la longon de tri ulnoj; kvarangulo estu la altaro kaj ĝia alto estu tri ulnoj”.

Kiel oni vidas, la sufikso estas forlasita sen ia damaĝo por la klaro. Same Zamenhof tre ofte forlasis la sufikson  kaj diris: riĉo, havo, kovro, dono, plano, akiro kaj simile en kazoj, kiam oni kutimas diri balaste: riĉ--o, hav--o, ktp.

Kompreneble, la aŭtoro uzas tiujn sufiksojn, kiam li opinias, ke ili estas necesaj por eviti erarkomprenon, sed estas rimarkeble, ke lia sola regulo estas atingi per kiel eble malplej da vortelementoj perfektan kompreneblon.”

Lanti kritikas ankaŭ la preferon por longaj pezaj formoj kiel ĉiamaniere, kiamaniere, tiamaniere anstataŭ la simplaj ĉiel, kiel ktp. Pri tiu prefero li kulpigas la nekonscian ligitecon al la gepatra lingvo kaj opinias la uzantojn nekonsciaj naciemuloj, ĉar ili aplikas tute senbezone sufiksojn kaj longajn pezajn formojn, pro kio Esperanto proksimiĝas al ilia nacia lingvo. Tial oni ofte uzas adverbojn participajn anstataŭ simplajn, ekz:

Ne tiel… sed tiel ĉi…
1. La mastro minacante rigardis lin.  

1. La mastro minace rigardis lin.

2. “La instruisto!” – subite sonis kelkaj avertantaj voĉoj. 2. “La instruisto!” – subite sonis kelkaj avertaj voĉoj.
3. “Atentu, knabo”, – li siblante diris. 3. “Atentu, knabo”, – li sible diris (aŭ: siblis).
4. La fratineto estis tiel ĝenanta. 4. La fratineto estis tiel ĝena.
5. “Ĉu vi?” – li rikanante diris. 5. “Ĉu vi?” – li diris rikane.
6. “Silentu!” – admonante diris Tos, – “Panjo dormas!”. 6. “Silentu!” – diris Tos admone, – “Panjo dormas!”.
7. Jen staris la mastro, ĉiam esplorante rigardante. 7. Jen staris la mastro, ĉiam esplore rigardante.
8. Kes admirante observadis. 8. Kes admire observadis.
9. Tio korŝirante penetris en la orelojn de Jaĉjo. 9. Tio korŝire penetris en la orelojn de Jaĉjo.

Se en la jenaj ekzemploj oni forigos la superfluajn vortojn, la signifo de la frazoj ne ŝanĝiĝos, kaj la stilo iĝos pli simpla.

Ne tiel… ed tiel ĉi…
1. Tiu bubo ŝiris sian pantalonon difekta. 1. Tiu bubo ŝiris sian pantalonon.
2. Per sia daŭra observado la majstro antaŭenpelis la laboristojn. 2. Per sia daŭra observado la majstro pelis la laboristojn.
3. Per tiu penso li provis trankviligi sin mem. 3. Per tiu penso li provis trankviligi sin.
4. Ŝi demandis, ĉu eble iu el ŝiaj konatoj bezonas kudristinon. 4. Ŝi demandis, ĉu iu el ŝiaj konatoj bezonas kudristinon.
5. Ankoraŭ ĉiam la anonco troviĝas en la gazeto. 5. La anonco ankoraŭ troviĝas en la gazeto.
6. Li tirmalfermis la tirkeston. 6. Li malfermis la tirkeston.
7. La ĉevalo ĉevalblekas. 7. La ĉevalo blekas.
8. Tio gustas bonguste. 8. Tio gustas bone.
9. La barko ŝipveturis sub la ponto. 9. La barko veturis sub la ponto.

Evitu ripetojn ne nepre necesajn, ekz:

Ne tiel… sed tiel ĉi…
1. Tiu granda amo, pri kiu li parolis, ĝi neniam ekzistas. 1. Tiu granda amo, pri kiu li parolis, tute ne ekzistas.
2. Tiam, tiun vesperon, li iros. 2. Tiam li iros, aŭ: Tiun vesperon li iros.
3. Ili estis preĝintaj, la gepatroj, surgenuintaj apud la malgranda lulilo. 3. La gepatroj estis surgenue preĝintaj apud la malgranda lulilo.
4. Nun ili perlaboras monon, lia patro kaj li. 4. Nun lia patro kaj li perlaboras monon.
5. Sed sian pilkon, tiun li volis havi. 5. Sed sian pilkon li volis havi.
6. Ŝi estas tiel malriĉa, lia patrino! 6. Sed lia patrino estas tiel malriĉa!

Evitu multvortecon, se la ideo povas esti esprimata pli simple, ekz:

Ne tiel… sed tiel ĉi…
1. Dum ŝi ankoraŭ parolis, ŝi jam pentis tion.  

1. Ankoraŭ parolante, ŝi jam pentis tion.

2. Estu silenta! 2. Silentu! (mi petas)
3. Tiel longe, kiel daŭris la somero, la ŝipestro restis ĉe la eskimoj. 3. Dum la tuta somero la ŝipestro restis ĉe la eskimoj.
4. Li ĝuste intencis eniri sian aŭtomobilon, kiam… 4. Li estis enironta sian aŭton, kiam…
5. Post kiam ili manĝis kelkan tempon, ĉiuj iris eksteren. 5. Manĝinte kelkan tempon, ĉiuj iris eksteren.
6. La nordaj cervoj ĉiam estas scivolemaj. 6. La nordaj cervoj estas scivolemaj.
7. Ne dirante vorton, la virinoj alportis al ili la plej varmajn vestojn. 7. Silente (aŭ: Ne parolante, aŭ: Senvorte) la virinoj alportis al ili la plej varmajn vestojn.
8. Mi ne pli longe kaŝos al vi la veron. 8. Mi ne plu kaŝos al vi la veron.
9. Dum la daŭro de la vintro. 9. Dum la tuta vintro.

Tamen ne en ĉiuj kazoj oni povas agi tiel. Multo dependas de la ĉirkaŭa teksto, ne nur en la signifo, sed ankaŭ en vortouzo. Tial ni finas ĉi tiun ĉapitron per jenaj vortoj de Lanti, kiu en sia traduko “Kandid” serioze klopodis malpezigi sian stilon:

“Sed vi devas tamen kompreni, ke en la vivo de lingvo interpuŝiĝas diversaj principoj: analogio, eŭfonio, logiko, reguleco, ktp. Estas neeble difini tute precizajn kaj absolutajn regulojn. Cetere, ne ĉiam pleonasmo estas foriginda: necesas foje insisti, por doni pli da esprimforto al iu vorto; okazas, ke la logika mallonga formo estas malbonsona…

Ni memoru la saĝajn konsilojn de la aŭtoro de nia lingvo; li ja ĉiam rekomendis, ke oni ne devas sin kateni per tre severaj reguloj. Sed estas por mi klare, ke la plej simplaj formoj venkos, ke la plej klara stilo sin trudos kaj fariĝos klasika. Kiu penas atenti tiujn postulojn de la vivo, kiu penas kiel eble plej senbalastigi sian stilon, tiu iras en la ĝusta direkto.”

Reveni al Ne tiel, sed tiel ĉi

阅读次数 551 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *