ANTAŬPAROLO

Por nun-epoka leganto la novelo prezentas oportunan formon de literaturo. Ne-ampleksa kaj tempoŝpara ĝi tamen kapablas redoni kernan enhavon de tuta romano. Oni povas kompari novelon kun bildoarta skizo. Ofte ĝia minimume detala trajto montriĝas pli vera kaj pli rekte peras artan impreson ol finlaborita pentraĵo. Simpleco estas bazo de arto entute.

Jen novelaro en via mano. Bonfide eklegu, banalaĵoj ne tedos vin. Vi trovos freŝajn ideojn, kelkfoje ion trafan kaj ne-atenditan. Enuaj detaloj forestas. Sten Johansson skribas esperantan esperanton en klara stilo sen fiodoro pro simileco de tradukita nacilingva frazkolekto.

Negranda verko, jes. Sed kvalito pli gravas ol kvanto. Ĉiu bonstila verko tre utilas por la evoluo kaj vivo de nia lingvo. La riveretoj kune plenigas la maron.

Stig Jacobson

 

reveni al Denaska kongresano
返回 Denaska kongresano 目录

绿网,中国世界语网站
Verda Reto, ĉina esperanta retejo
https://reto.cn

阅读次数 388 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *