Jen Nia Mondo 1 Leciono 1

 

Jen Nia Mondo 1
这是我们的世界(一)

Leciono 1

Kafo (咖啡)


P.  Saluton, Helena!
H.  Saluton, Petro!
P.  Saluton. Helena, diru al mi, kio estas sur la tablo?
H.  Libro.
P.  Ha, jes, sur la tablo estas libro. Kaj kio estas sur la libro? Ĉu taso (茶杯,咖啡杯)?
H.  Jes, sur la libro estas taso.
P.  Kaj diru al mi, kio estas en la taso?
H.  Kato. En la taso estas kafo.
P.  Kafo en la taso… ha, jes, nun mi vidas. La taso estas sur la libro. Kaj la libro estas sur la tablo. Ĉu la kafo estas por mi?
H.  Ne, la kafo estas por mi.
P.  Ho… mi komprenas.
H.  Ĉu plaĉus al vi kafo?
P.  Nun vi komprenas. Jes, mi petas.
1.  Ĉu kun lakto (乳汁,奶汁,乳,奶)?
P.  Jes, mi petas, kun lakto.
H.  Kafo kun lakto. Ĉu kun sukero (糖) ?
P.  Ne, dankon. Sen sukero.
H.  Kafo kun lakto, sen sukero. Jen! Jen kafo por vi.
P.  Dankon, Helena.
H.  Ne dankinde, Petro.
H.  … Petro, kia estas la kafo?
P.  Bona! La kafo estas bona.
H.  Ĉu la kafo estas forta?
P.  Jes, la kafo estas forta.
H.  Ĉu varma?
P.  Jes, la kafo estas varma.
H.  Ĉu Petro estas kontenta? Ĉu vi estas kontenta?
P.  Jes, mi estas kontenta!

返回 Jen Nia Mondo 1 这是我们的世界(一)

阅读次数 312 legintoj

发表评论

您的电子邮箱地址不会被公开。