Jen Nia Mondo 1 Leciono 11

Jen Nia Mondo 1
这是我们的世界(一)

Leciono 11

La Familio

P. Sed, kara mia, kion diros viaj gepatroj? Ĉu vi opinias, ke ili kontraŭstaros nian geedziĝon?
H. Kompreneble ne. Kia ideo! Miaj gepatroj tre ŝatas vin, kaj ankaŭ mia frato.
P. Ĉu vere?
H. Jes, certe. Sed kion diros via familio? Mi dubas, fiu mi plaĉas al via fratino.
P. Kompreneble vi plaĉas al mia fratino. Si vere ŝatas vin.
H. Kaj via gepatroj? ĉu plaĉos al ili havi bofilinon?
P. Tute certe. Kaj ili estus tre kontentaj esti geavoj. Nepo aŭ nepino tre plaĉus al ili.
H. Estas tro true por paroli pri idoj, ĉu ne?
P. Jes, vi pravas. Tamen mi deziras infanojn; ĉu ne ankaŭ vi same?
H. Ho jes, mi tre amas infanojn.
P. Cu vi volas, ke la geedziĝa ceremonio okazu en preĝejo?
H. Certe jes, en preĝejo, kun multaj gastoj — geonkloj, gekuzoj, genevoj — la tuta familio.
P, Ni devas decidi la daton de la ceremonio. Kiam ĝi estu?
H. Nu, supozeble, post nia vizito al la kongreso.
P. Sed kial post ĝi — kial ne antaŭ la kongreso? Se ni aliĝos al la kongreso kiel geedza paro, la kotizo estos malpli alta. Ni povos ŝpari.
1.Kia penso! kia homo!
P. Helena, mia kara, ne koleru. Tio estis nur sugesto. La mono ne gravas. Temas hur pri tio, ke mi volas edziĝi al vi kiel eble plej baldaŭ.
H. Kara Petro — pardonu min!

返回 Jen Nia Mondo 1 这是我们的世界(一)

阅读次数 977 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *