Jen Nia Mondo 1 Leciono 2

 

Jen Nia Mondo 1
这是我们的世界(一)

Leciono 2

En la Sakoj


H.  Bonan matenon, Petro!
P.  Bonan matenon, Helena!
H.  Petro, kio estas en la sakoj?
P.  Libroj kaj pomoj. En la granda sako estas du libroj. Rigardu!
H.  Ha, mi vidas. Jen du ruĝaj libroj.
P.  Jes, la libroj estas ruĝaj.
H.  Ĉu la libroj estas novaj aŭ malnovaj?
P.  Ili estas novaj.
H.  Ĉu vi estis en la librovendejo?
P.  Ne, mi estis en la fruktovendejo.
H.  Ĉu jes?… Ho, vi ŝercas.
P.  Jes kaj ne. Mi estis en la fruktovendejo. En la malgranda sako estas fruktoj.
H.  Sed la libroj?
P.  Jes, mia kara. Por la libroj mi estis en la librovendejo.
H.  … Ĉu en la alia sako estas fruktoj?
P.  Jes. Freŝaj fruktoj, pomoj kaj bananoj. La pomoj estas iom malmolaj: ili ne estas maturaj.
H.  Jes, ili estas ankoraŭ verdaj. Sed la bananoj estas flavaj — jes, ili estas molaj kaj maturaj.
P.  Ĉu plaĉus al vi frukto?
H.  Jes, sed ne banano; prefere pomo. Bananoj ne plaĉas al mi.
P.  Jen, prenu!
H. Dankon, jes.
P.  Kaj jen banano por mi. Matura, mola, flava banano tre plaĉus al mi. Jes, la gusto estas bona kaj dolĉa.
H.  Sed la gusto de la pomo estas malbona. Ĝi estas tute maldolĉa.
P.  La pomoj ne estas maturaj!

返回 Jen Nia Mondo 1 这是我们的世界(一)

阅读次数 862 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *