Jen Nia Mondo 1 Leciono 3

 

Jen Nia Mondo 1
这是我们的世界(一)

Leciono 3

En la Aŭto


H. Rigardu, Petro! Jen kampo kun bovinoj.
P. Jes, Helena, jen kampo kun bovinoj.
H. Rigardu, rigardu! Apud la kampo kun bovinoj estas kampo kun ŝafoj. Ĉu vi vidas?
P. Ne, Helena, mi ne vidas, efektive. Mi rigardas al la vojo — sed mi kredas, ke apud la kampo kun bovinoj estas kampo kun ŝafoj.
H. Kaj jen apud la kampo kun ŝafoj estas arbaro. Ĉu ni povas halti? Tre plaĉus al mi sidi sub arbo kun vi. Ĉu plaĉus al vi sidi sub arbo kun mi?
P. Jes, mia kara, tre plaĉus al mi sidi sub arbo kun vi, sed ne eblas halti apud la arbaro. Ni ne rajtas halti sur la aŭto- vojo. Ah, ĉu vi vidas? Tiu idioto kredas, ke li estas la sola homo sur la vojo, ĉu ne?
H. Eble…
P. Apud li sidas virino. Si estas bela, ĉu ne?
H. Ne, ŝi ne estas bela; sed la ĉevalo estas bela.
P. La ĉevalo?
H. La ĉevalo en la kampo. Si estas bela, sed vi ne rigardas.
P. Mi rigardas al la vojo.
H. Vi rigardas al la virino kun la idioto. Cu plaĉus al vi sidi sub arbo kun ŝi?
P. Ne, Helena. Kompreneble ne plaĉus al mi sidi sub arbo kun ŝi. Plaĉus al mi sidi sub arbo kun vi.
H. Sed vi kredas, ke ŝi estas bela.
P. Vi estas pli bela. ĉu vi estas kontenta?
H. Ho, Petro, rigardu! Jen kampo, kaj en la kampo estas bovinoj…
P. Jes, Helena, en la kampo estas bovinoj.

返回 Jen Nia Mondo 1 这是我们的世界(一)

阅读次数 747 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *