Jen Nia Mondo 1 Leciono 5

 

Jen Nia Mondo 1
这是我们的世界(一)

Leciono 5

Ĉe la Floristo


P. Jen la butiko (店铺,小商店,杂货铺) !
H. Bone! Mi volas aĉeti planton por via patrino. Plantojn ŝi tre amas.
P. Kaj ne nur plantojn. Si tre amas florojn. Mia patro kutime donas al ŝi ruĝan rozon je ŝia datreveno.
H. Nu! mi deziras aĉeti ankaŭ florojn.
P. Kion vi deziras? Ĉu vi volas aĉeli tulipojn aŭ violojn?
H. Mi tre amas ruĝajn tulipojn, sed la tulipoj en la butiko estas tro palaj. La violoj estas pli buntaj. Mi volas la grandajn violojn.
P. Ĉu la tigoj estas firmaj?
H. Ho jes! Kaj la folioj estas tre freŝaj. Mi deziras aĉeti grandan bukedon por via patrino. Kaj ankaŭ hiacintojn (风信子) mi volas aĉeti — por mia
patrino. Si preferas hiacintojn (风信子) . En la somero mi aĉetas blankajn liliojn por ŝi, kaj en la aŭtuno orajn krizantemojn.
P. Via patrino havas belan bildon de floroj en la manĝoĉambro. Mi parolas pri la bildo de narcisoj (水仙花) .
H. Belaj bildoj tre plaĉas al ŝi. Si kolektas belajn bildojn, kaj precipe bildojn de floroj
P. Kiom kostas la hiacintoj (风信子) ?
H. Ili ne tre kostas. Mi intencas aĉeti du bukedojn. Sed mian monon mi lasis en la aŭto. Ĉu vi havas?
P. Jen! Prenu.
H. Dankon!
P. Kaj ankaŭ mi intencas aĉeti florojn — por via mantelo (大衣,外套) .
H. Ho, mia kara! Vi estas tre bonkora. Do, mi donas al vi kison.
P. Ni nepre vizitos la florbutikon denove!
H. Ha, jen! La floristo jam volvis la florojn, kaj la planton.
P. Bone!
H. Ĉu vi pagis por la floroj por mia mantelo (大衣,外套) ?
P. Jes, mi pagis. Kaj nun mi volas trinki kafon. Ĉu ankaŭ vi?
H. Jes.
P. Do, al la kafejo!
H. Sed unue fiksu la florojn al mia mantelo (大衣,外套) .
P. En ordo — mi fiksis ilin. Ĉu vi estas kontenta?
H. Tre kontenta, mia kara.

返回 Jen Nia Mondo 1 这是我们的世界(一)

阅读次数 725 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *