Jen Nia Mondo 1 Leciono 6

 

Jen Nia Mondo 1
这是我们的世界(一)

Leciono 6

Kinejo


H. Petro!
P. Jes?
H. Ĉu plaĉus al vi viziti la kinejon?
P. Ĉu estas bona filmo en la kinejo?
H. Mi rigardos la gazeton.
P. Kiajn filmojn vi preferas?
H. Vi jam scias — plaĉas al mi romantikaj filmoj. Sed vi preferas detektivajn kaj aventurajn filmojn.
P. Kaj ankaŭ ridigajn filmojn.
H. Do, mi serĉos romantikan, ridigan, detektivan, aventuran filmon!
P. Nun vi ŝercas!
H. Sendube.
P. Sed serioze — kion vi volas? Ni vidos filmon laŭ via elekto.
H. Ha! jen bona filmo — ĝi vere estas komika, detektiva filmo, kaj la ĉefrolulino ĉiam havas romantikan scenon.
P. Kaj la nomo de la filmo?
H. “La Kadavro kaj la Kato”
P. Ou vi rememoras la filmon pri la bela domego, en kiu
loĝis multaj fantomoj — “La Mistera Arbarego”? Mi tre ridis.
H. Jes, kaj mi rememoras la viron, kiu loĝis en la aĉa dometo. Li havis ruĝan nazegon.
P. Vere, li havis ruĝegan nazegon! Kaj kiam venis la monstro, li kuregis for!

返回 Jen Nia Mondo 1 这是我们的世界(一)

阅读次数 123 legintoj

发表评论

您的电子邮箱地址不会被公开。