Jen Nia Mondo 1 Leciono 7

 

Jen Nia Mondo 1
这是我们的世界(一)

Leciono 7

Ĉe la Hotelo


H. Petro, ĉu tiu hotelo estas bona?
P. Ne, Helena, tiu hotelo ne estas tre bona. Sed ĉi tiu hotelo estas bonega. Mi vespermanĝis ĉi tie antaŭ tri monatoj kun mia familio.
H. Ĉu plaĉus al vi veni kun mi por rezervi ĉambron en ĉi tiu hotelo?
P. Helena, vi ŝercas! Kion vi volas diri?
H. Ho! Petro, vi miskomprenis min! Mi ne volas rezervi ĉambron por ni, kompreneble.
P. Do, por kiu?
H. Hieraŭ mia patrino ricevis leteron de mia onklo …
P. Vi havas du onklojn, ĉu ne? Ĉu la letero venis de tiu, kiu loĝas en Usono, aŭ de tiu, kiu loĝas en Francujo?
H. Ĝi venis de tiu mia onklo, kiu loĝas en Usono, kaj li alvenos post du semajnoj en Anglujo. Kompreneble, li vizitos nin, sed li restos en hotelo, ĉar nia domo estas jam plena.
P. Ni rezervos la ĉambron nun. Kiom da noktoj via onklo volas resti? ĉu vi scias, kion li skribis pri tio?
H. Li restos ĉi tie kvar noktojn.
P. Bone, mi venos kun vi por paroli al la estro de la hotelo.
……………………………………
H. Bonan matenon!
ESTRO. Bonan matenon, fraŭlino.
H. Ĉu vi havas liberan ĉambron? Mi volas rezervi ĉambron kun bano por mia onklo, kiu venos post du semajnoj kaj restos kvar noktojn. Kiom tio kostos?
E. Kvin pundojn por unu nokto, fraŭlino.
H. Do, la nomo estas sinjoro Frank Braŭn. Mia patrino konfirmos tion al vi per letero. Bone, dankon sinjoro.
E. Dankon, fraŭlino.
H. Ĝis revido.
E. Ĝis revido, fraŭlino.

返回 Jen Nia Mondo 1 这是我们的世界(一)

阅读次数 693 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *