Jen Nia Mondo 2 Leciono 13

Jen Nia Mondo 2
这是我们的世界(二)

Leciono 13

Personaj Detaloj

H. Ne, ne, ne! Tio estas tro.
P. Kio estas tro?
H. La demandaro. Kial vi donis ĝin al mi? Tio estas malŝparo de tempo.
P. Kiel, kara?
H. Ĝi postulas tro da detaloj.
P. Donu ĝin al mi … Dankon … Hm. Nomo … adreso … loko kaj dato de naskiĝo … jes, en ordo. Aĝo. Vi skribis nenion sub ‘aĝo’.
H. Kompreneble ne. Mian aĝon montras la dato de mia naskiĝo.
P. Jes, sed ankaŭ sub ‘sekso’ vi skribis nenion.
H. Mia nomo montras mian sekson.
P. Mi tamen konsilas al vi, fini lataskon. Oni demandas pri via nacio, deveno, familio, profesio, religio…
H. Sendube vi donas al mi bonan konsilon, sed ĉu mi havas la sanktan devon, rakonti la tutan historion de mia vivo? Nu, se jes: (moke) Mi estas angla, sed mia avino, kiu mortis antaŭ kvin jaroj, naskiĝis kaj plenkreskis en Kimrujo; do parte mi devenas de la kimra popolo. Cetere mia avo —
P. Kara, tute ne necesas —
H. Ho, nun vi konsentas, ke tio ne necesas! Kaj kio pri religio? Ĉu mi estas kristano, islamano, adepto de Budhismo, ĉu mi kredas aŭ ne kredas je Dio — tio estas mia propra afero.
P. Jes, kara, vi tute pravas, sed —
H. Sed vi konsilas al mi fini la taskon, ĉu ne?
P. Efektive ne, ĉar mi ĵus rimarkis, ke jam pasis la limdato por resendo de la demandaro.

返回 Jen Nia Mondo 2 这是我们的世界(二)

阅读次数 744 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *