Jen Nia Mondo 2 Leciono 14

Jen Nia Mondo 2
这是我们的世界(二)

Leciono 14

Domo


H. Ni bezonas domon.
P. Tute ne. La apartamento estas komforta, kaj la lupago estas ne tro alta.
H. Mi tamen domaĝas la lupagon – ni povus uzi la monon por aĉeti domon. Kun la tempopaso naskiĝos infanoj, kaj ni bezonos pli grandan hejmon.
P. Jes, mi konsentas; sed ĝis nun naskiĝis eĉ ne unu infano. Do apartamento sufiĉas ankoraŭ.
H. Sed imagu, kara — imagu, se ni posedus domon en la kamparo, kun granda ĝardeno anstataŭ nur korto – ekzemple, en laga regiono, aŭ apud grenkampoj.
P. Kara, kara, nun vi simple revas. Ni ne povus havi tian domon. Ni ne havas sufiĉan monon por aĉeti eĉ la tegmenton.
H. Sed kun granda ĝardeno ni povus kreskigi legomojn, kaj tiel ŝpari monon. Ni povus aĉeti domon malnovan, eĉ ruinigitan, kaj ĝin rekonstrui, brikon post briko.
P. Ĉu rekonstrui domon?! Vi ĉiam plendas, ke mi ne kapablas eĉ alfiksi breton. Vere, vi mirigas miri. Ni loĝas en agrabla antauurbo, proksime al mi a laborejo; ni havas belajn meblojn, televidon, fridujon, ĉion oportunan; kaj vi volas aĉeti ruinon en iu fora landoparto, kie eble mankas gaso kaj elektro, eble eĉ akvo por bankuvo aŭ duŝo.
H. Sed imagu la trankvilon! Imagu la sunsubiron. Ni sidas sur la herbejo sub arbo, la ombroj plilongiĝas, la insektoj zumas —
P. Diable, kiel ni trovus la tempon por sidi sub arbo, se ni devus rekonstrui domon? Ne, tio estas fantazio. Ni ne povus toleri la elspezon por kia ajn domo.
H. Do, ni kompromisu. Ni restos en la apartamento dumtempe, sed ni starigos domokason. Ek de nun ni ŝparos monon. Se vi ĉesos trinki bieron kaj fumi, tio ŝparos multon.
P. Kaj se mi oferos mian poŝmonon, kion vi oferos?
H. Kion mi povas oferi? Mi nek trinkas bieron, nek fumas.
P. Kia kompromiso!
H. La kompromiso kuŝas en tio, ke mi konsentas resti en la apartamento, dum vi ŝparas monon.

返回 Jen Nia Mondo 2 这是我们的世界(二)

阅读次数 758 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *