Jen Nia Mondo 2 Leciono 17

Jen Nia Mondo 2
这是我们的世界(二)

Leciono 17

Akcidento

P. Saluton, Helena! Cu vi bone fartas? Hej, kiel laca kaj pala vi aspektasl Kial? Kio okazis?
Kie vi estis?
H. Mi iris al la hospitalo por viziti mian avon. Li akcidentiĝis. Li falis hejme kaj rompis la kruron.
P. Ho, la kompatinda! Sed trankviliĝu, kara. Kiel li fartas nun?
H. Li estas en granda doloro. Li estas kovrita de ŝvito, kaj lia gorĝo brulas pro soifo. Kaj li povas manĝi absolute nenion.
P. Sed kiel okazis tia akcidento?
H. Nu, li falis. Kaj – kiel vi scias – li loĝas sola, do neniu aŭdis la bruon, kiam li falis. Pro tio li kuŝis sangokovrita sur la planko, ĝis li estis trovita de iu najbaro. Tiam li febris jam pro la ŝoko de la akcidento kaj pro perdo de sango.
P. Sidiĝu, kara. Ankaŭ vi estas iom ŝokita.
H. Vere, jes. La flegistino diras, ke la kuracisto preskribis por li amason da drogoj. Efektive, ŝajnas ke li estis injektita je tiom da drogoj, ke li apenaŭ rekonis min! (Ploras)
P. Trankviliĝu, kara.
H. Lia voĉo estas mallaŭta kiel flustro, kaj li tusas terure.
P. Kompatinda avo. Kia afero! Sed diru al mi, ĉu li estas ankoraŭ en danĝero? Kion diris la kuracisto?
H. La granda danĝero pasis, dank’ al Dio. Laŭ la kuracisto, mi a avo havas bonan ŝancon plene
resaniĝi.
P. Do vidu, la krizo estas sol vita. Post sep tagoj en la hospitalo, ĉio estos en ordo.
H. Sed eble la kuracisto parolis tiel nur por trankviligi min. Eble li mensogis.
P. Ne, ne, kara. Certe via avo baldati resaniĝos. Aŭskultu, morgaŭ mi venos kun vi al la hospitalo por vizite lin denove.
H. Dankon, kara.

返回 Jen Nia Mondo 2 这是我们的世界(二)

阅读次数 532 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *