Esperanto, lingvo ne facila por ĉinoj

de | 2016-10-27

Por ĉinoj, ĉu Esperanto estas pli facila ol aliaj fremdaj lingvo? Jes, almenaŭ ĝi estas multe pli facila ol la angla.

Sed por ĉinoj, ĉu Esperanto estas facila? Ne! Por ĉinoj, ĝi ne estas facila lingvo, kaj eĉ oni povas konstati, ke ĝi estas malfacila lingvo.

Oni ofte legas, ke Eŭropano ekparolas flue en Esperanto post lernado de nur kelkaj monatoj. Sed tia ekzemplo estas sen-signifa por ĉinoj. Multaj ĉinaj lernantoj ne kapablas flue paroli Esperante eĉ post lernado dum pli ol 10 jaro!

Kial estas tia afero? Ĉu ĉinoj estas pli maldiligentaj aŭ pli mallertaj ol eŭropanoj je la lernado? Certe ne! Por eŭropanoj, Esperanto estas nur varianto de sia gepatra lingvo, sed por ĉinoj, ĝi estas tute nova fremda lingvo!

La prononco kaj gramatiko de Esperanto estas regulaj, kaj la ne-norma prononco kaj eraroj en la gramatiko fakte ne serioze influas la komunikadon per Esperanto. Por ĉinaj lernantoj, la plej malfacila punkto estas la vortoj, la 2500 bazaj vortoj, kiuj estas tute fremdaj por ĉinoj.

Sed tio ne estas problemo por eŭropanoj, kiuj konas grandparton de la tiuj vortoj sen lernado.

Eble iuj malkaŝe ridas: ĉinoj eĉ ne kapable memoras tiom da vortojn? Sed pensu, kiom da eŭropaj plen-kreskuloj povas memori 2500 ĉinajn ideografiaĵojn, kiom jam sufiĉas por kompreni ĉinajn ĵurnalojn kaj gazetojn? Por plejparte de plen-kreskuloj, ekster la reala lingva ĉirkaŭaĵo, lerni tute novan lingvon estas ege malfacila!

Estas klare, ke la kvanto de la vortoj estas obstaklo, kiun ĉinaj lernantoj devas konkeri.

Sed estas domaĝa, aŭ pli rekte dirite, estas abomeninda, ke eŭropaj esperantistoj ankoraŭ daŭre aldonas novajn vortojn ne-necesajn al Esperanto. Forlasinte vortojn longajn, sed facile memoreblajn, eŭropanoj aldonas vortojn mallongajn, sed tute fremdajn por ne-eŭropanoj, ekzemple, malrapida kaj lanta, maldiligenta kaj pigra, malnova kaj olda, ktp. Tio pli-malfaciligas Esperanton, kaj for-timigas la novajn lernantoj, kio fakte helpas la kontraŭstarantojn de Esperanto.

aŭtoro: Solis (Liu Xiaozhe) el Ĉinio

671 legintoj

3 komentoj pri “Esperanto, lingvo ne facila por ĉinoj

  1. Enrique

    Esperanto, lingvo ne facila por ĉinoj

    >Sed por ĉinoj, ĉu Esperanto estas facila?

    Lerni lingvon estas malfacila afero por ĉiuj, ne nur por ĉinoj.
    Kiam ni diras ke Esperanto estas facila, ni nur komparas kun
    aliaj lingvoj. Ĝenerale, por la homoj de la tuta mondo, Esperanto
    estas pli facila ol la plejmulto de la aliaj lingvoj.

    >Oni ofte legas, ke Eŭropano ekparolas flue en Esperanto
    >post lernado de nur kelkaj monatoj. Sed tia ekzemplo estas
    >sen-signifa por ĉinoj.

    Kiam mi vizitis la Universalan Kongreson en Pekino en la jaro
    2004, inter la junaj gehelpantoj, mi trovis du grupojn da ili.
    Unu grupo lernis Esperanton nur dum 3 monatoj. Por mi estis
    malfacile komuniki kun ili, sed iom mi parolis kun kelkaj. Alia
    grupo lernis Esperanton dum 6 monatoj. Mi multe parolis kun ili.
    Ni bonege interkompreniĝis.

    >Multaj ĉinaj lernantoj ne kapablas flue paroli Esperante eĉ post
    >lernado dum pli ol 10 jaro!

    Ĉi tio ankaŭ okazas en Usono, sed ĝenerale tio signifas ke la
    lernanto ne multe zorgis pri la lernado.

    >Por eŭropanoj, Esperanto estas nur varianto de sia gepatra
    >lingvo, sed por ĉinoj, ĝi estas tute nova fremda lingvo!

    Ne. Mia gepatra lingvo estas la hispana (eŭropa lingvo). Mi
    bezonis multege da jaroj por lerni la anglan (eŭropa lingvo).
    Mi multe studadis dum mi loĝis en Argentino, kaj poste mi
    translokiĝis al Usono. Ankoraŭ mi bezonis multajn jarojn por
    kompreneble paroli la anglan. Granda problemo por mi estis
    aŭskulti la anglan.

    Vi pravas pri mia kompreno de kelkaj anglaj vortoj iom similaj
    al la hispana. La plejmulton de la vortoj mi devis lerni kiel novajn
    nekonatajn vortojn. Eĉ la portugala, sufiĉe proksima al la
    hispana estis granda lernado por legi kaj aŭskulti. Ankoraŭ mi
    ne povas paroli aŭ skribi en la portugala. La germana lingvo
    havas tre malmulte da vortoj similaj al la hispana.

    Claude Piron, fama esperanta verkisto kiu sciis la ĉinan, diris
    ke la gramatiko de Esperanto pli similas al la ĉina gramatiko ol
    al la eŭropaj lingvoj.

    >Por ĉinaj lernantoj, la plej malfacila punkto estas la vortoj, la
    >2500 bazaj vortoj, kiuj estas tute fremdaj por ĉinoj.

    Mi havas la liston de tiuj 2500 bazaj vortoj, sed mi neniam legis
    ĝin. Mi ne scias kiu kreis tiun liston, kaj kial oni nomas ilin
    “bazaj”. Mi havas alian liston de bazaj vortoj kiu havas nur 500.

    Profesoro Zlatko Tišljar, unu el tiuj kiuj kreis La Zagreban
    Metodon, esploris la vortaron de ĉiutagaj konversacioj, kaj
    atingis ke 457 radikoj sufiĉas por 95% de ĉio dirita.

    Pro tio Profesoro Zlatko Tišljar kaj ankaŭ mi, rekomendas ke
    oni lernu per tiu metodo, kiu instruas proksimume 500 radikojn.
    Tio sufiĉas por flua parolado. Post akirado de flueco, oni povas
    lerni pli da vortoj. Sed tio okazas al homoj de ĉiuj lingvoj, ne nur
    al tiuj kiuj parolas la ĉinan.

    >Sed tio ne estas problemo por eŭropanoj, kiuj konas
    >grandparton de la tiuj vortoj sen lernado.

    Mi jam diris. Oni konas multajn vortojn, sed ankaŭ oni devas
    lerni multajn pli. Mi kredas ke la plejmulto de ĉinoj jam estis
    devigataj lerni la anglan (sen-sukcese). Tiel ili ankaŭ konas la
    alfabeton kaj iom da tiaj multaj vortoj.

    >ĉinoj eĉ ne kapable memoras tiom da vortojn?

    Tio okazas por ĉiuj, ne nur por ĉinoj. Kaj parolantoj de iu ajn
    lingvo devas lerni iom de la vortaro. Eble por ĉinoj estas pli da
    vortoj ol por eŭropanoj, sed eŭropanoj ankaŭ devas lerni
    multajn vortojn.

    Hungario, eŭropa lando, estas unu el la landoj en kiuj multaj
    homoj lernas Esperanton. La hungara lingvo estas tre malsimila
    al la aliaj eŭropaj landoj, kaj ili devas lerni tiom da vortoj same
    ol la ĉinoj.

    >Estas klare, ke la kvanto de la vortoj estas obstaklo, kiun ĉinaj
    >lernantoj devas konkeri.

    Preskaŭ same ol ĉiuj aliaj homoj en la mondo. Sed mi jam diris,
    oni ne bezonas 2500 vortojn por flue paroli Esperanton. 500
    radikoj sufiĉas.

    >estas abomeninda, ke eŭropaj esperantistoj ankoraŭ daŭre
    >aldonas novajn vortojn ne-necesajn al Esperanto.

    Mi konsentas. Ne necesaj neologismoj ankaŭ ĝenas min … kaj
    estas problemo por ĉiuj lernantoj.

    >pigra, olda,

    Mi kredas ke pigra ne rilatas al iu angla aŭ hispana vorto. Olda
    estas facila por anglaj parolantoj sed ne por hispanaj.

    >Tio pli-malfaciligas Esperanton, kaj for-timigas la novajn
    >lernantoj

    Mi konsentas. Sed tio okazas por parolantoj de iu ajn lingvo.

    La Zagreba Metodo por anglaj parolantoj:

    http://esperantofre.com/zagreb/zagreba.htm

    La Zagreba Metodo por hispanaj parolantoj:

    http://esperantofre.com/zagreb/zagrebh.htm

    Pli nova, interaga versio, sed ne tiel kompleta por
    Ĉina Simpla 中文 kaj Ĉina Tradicia 正體中文

    http://learn.esperanto.com/zh/

    http://learn.esperanto.com/zh-tw/

    Tuŝu iun ajn vorton kaj aperos ĝia signifo en la ĉina.

    Facilaj libroj por komencantoj:

    http://esperantofre.com/edu/facilalb.htm

    Por ĉinoj Esperanto bezonas iom pli da lernado ol por
    parolantoj de kelkaj eŭropaj lingvoj, sed ne multege pli.

    Respondi
  2. etuardu

    Kiel eŭropano, mi trovis vian artikolon tre interesa.

    Mi aldonus, ke teorie jam 1000 vortoj (inkluzive de afiksoj) povus sufiĉi por interkompreniĝi, vidu la liston: http://remush.be/tezauro/Kontakto.html.

    Kaj pri via konkludo: «estas domaĝa, aŭ pli rekte dirite, estas abomeninda, ke eŭropaj esperantistoj ankoraŭ daŭre aldonas novajn vortojn ne-necesajn al Esperanto […]» mi tutkore konsentas.

    Respondi
  3. Gabrielo

    @Enrique:

    mi kredas ke vi iom subtaksas la malfacilecon de Esperanto por Cxinoj kumpare kun Euxropanoj. Aliflanke la origina verkisto de la artikolo iom super-taksas la facileco de Esperanto por Euxropanoj.

    Certe Esperanto estas multe pli facila por Euxropanoj ol por Cxinoj (aux Japanoj, aux parolantoj de la Malaja aux de la Araba). Tamen, gxi apenaux estas nur “varianto de la gepatra lingvo” por ili. La strukturo kaj gramatiko estas signife malsamaj ol tiuj de kiu ajn lingvo. La vero estas ke tiuj Euxropanoj kiuj flue parolas Esperanton post du monato da studadoj versxajne estas la speco da homoj kiuj jam konis ses aux sep lingvojn antauxe.

    Por ordinaraj Euxropanoj kiuj ne sxatas lerni lingvoj, tamen, ecx Esperanto ne estas tiom facila. Mi iu foje kun-iris al la Euroscola aktivajxo en la Euxropa parlamento kun klaso da Italaj alt-lernejanoj, kiuj devis reprezenti Esperanton. Ili preparigxis kun kelkan-monatan intensiva kurso de Esperanto. Fakte ili kapablis diri preskaux nenion, kaj mi, denaska Esperantisto, estis tiu kiu devis paroli Esperanton dum la kunsido.

    Tiu rakonto montras ke ankaux Euxropanoj, se ili ne estas entusiasmaj, ne necese tiom rapide progresas kun la lernado de Esperanto.

    Respondi

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.