Ĉu Esperanto havas kulturon?

LA KULTURO DE ESPERANTO
Ronald J. Glossop, ILEI-konferenco, Kaunas, Litovio, 4 Augusto 2005 (reviziita kaj iom pligrandigita por INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO, kie ĝi aperis en numero 05/4 [jarkolekto 35], paĝoj 3-6)

Ĉu Esperanto havas kulturon? Se jes, kio estas ĝia karaktero? Kiuj estas ĝiaj eroj?

Kelkaj homoj, aparte tiuj, kiuj kontraŭas Esperanton, insistas, ke Esperanto ne havas kulturon. Tial ĝi ne estas vera lingvo kiel la naciaj lingvoj. Ŝajne tiuj homoj ne povas kompreni, ke oni povas havi kulturon, kiu ne estas nacia kulturo. Ili pravas, ke Esperanto ne havas nacian kulturon, sed tio ne signifas, ke Esperanto ne havas ian kulturon. Esperanto ja havas kulturon, sed ĝi estas internacia aŭ tutmonda kulturo.

Oni devas konstati, ke ĉe Esperanto la rilato inter la lingvo kaj la komunumo estas inversa al la kutima situacio. Kutime la membroj de komunumo loĝas kune en unu loko, kaj la uzo de ĝia lingvo estas unue nur buŝa. La skribita lingvo ekekzistas nur multe pli malfrue aŭ en kelkaj kazoj neniam. Male Esperanto unue estas skribita lingvo, kaj oni uzas ĝin en diversaj lokoj kiuj eble ne estas tre proksimaj unu al la alia. Ĉe Esperanto la skribata lingvo naskas la buŝan lingvon! Iom post iom tiuj kiuj uzas Esperanton formas ne-en-unu-lokan komunumon kaj komencas konstrui ankaŭ novan specon de nenacia kulturo.

En kio konsistas la karaktero de la kulturo de Esperanto? Kiel jam dirite, ĝi ne estas nacia kulturo, sed Esperanto havas internacian aŭ tutmondan kulturon. Sekve ĝi devos antaŭenigi internacian kompreniĝon kaj toleron al malsamaj vivmanieroj. Esperantistoj devas respekti la kutimojn kaj lingvojn de ĉiuj grupoj tra la tuta mondo.

La diversaj naciaj kulturoj devos esti konservataj ankaŭ en tempo, kiam nova tuttera, vastanima kulturo estos konstruata kun novaj, specialaj terglobaj sentoj, kaj samtempe sen limigo de aliroj kaj perceptadmanieroj.

Malsimile al la situacio ĉe multaj naciaj kulturoj, la adeptoj de Esperanto havas nek malsaman specon de kostumoj, per kiuj vestus sin nur Esperantistoj, kiujn nur Esperantistoj surhavus, nek unikan specon de nutraĵoj, kiuj estas konataj kiel nutraĵoj tipaj de esperantistoj. Male, ĉe Esperanto grava parto de la kulturo efektive estas la ekzisto de multaj diversaj specoj de vestoj kaj multaj diversaj specoj de nutraĵoj el la diversaj mondopartoj.

Alia malsama aspekto de la kulturo de Esperanto estas la tendenco rigardi al la estonteco pli ol la pasinteco. Kompreneble, ĉiu kulturo devas atenti sian historion, sed ĉe la Esperanto-komunumo, male al la kutima situacio por naciaj komunumoj, la esperoj por la estonteco estas multe pli gravaj ol la memoroj de pasintaj eventoj.

Nia respektita Zamenhof, la fondinto de Esperanto, ja nomis sin Doktoro Esperanto, kaj ankaŭ liaj sekvantoj estas esperantoj.

Ankoraŭ alia aspekto de la kulturo de Esperanto estas la preteco uzi novajn teknikojn por vojaĝi kaj komuniki. Ĉar la koncerna komunumo ne plu estas en unu loko sed ekzistas tra la tuta planedo, membroj de tia komunumo devas uzi la plej modernajn manierojn veturi kaj sendi informon unuj al la aliaj.

Ĉar la Esperanto-komunumo estas internacia kaj tuttera, ĝiaj membroj ankaŭ volas kunlabori kun internaciaj kulturaj organizaĵoj kiel UNESKO kaj kun diversaj internaciaj ne-registaraj organizaĵoj, inkluzive internaciajn religiajn organizaĵojn. Kompreneble ankaŭ naciaj kaj landaj komunumoj ofte volus fari tion, sed ne ĉiam. Ĉe la Esperanto-komunumo tia kunlaboro estas ĉefa celo, ne nur sekundara au hazarda afero.

Simile al la naciaj kulturoj, Esperanto havas sian literaturon. Ekzistas ne nur multaj tradukoj el gravaj verkoj de diversaj naciaj kulturoj sed ankaŭ originalaj verkoj de diversaj specoj. Kelkaj el la pli konataj aŭtoroj estas L. L. Zamenhof el Pollando (la iniciinto de la lingvo), Kálmán Kolacsay kaj Julio Baghy el Hungario, William Auld kaj Marjorie Boulton el Britio, Gaston Waringhein kaj Raymond Schwartz el Francio, Baldur Ragnarsson el Islando, Ueyama Masao el Japanio, kaj S. J. Zee el Ĉinio. (Pardonu min ke mi ne menciis multajn aliajn, sed oni devas ĉesi ie.)

Efektive, ĉar Esperanto dependas tiom de sia skribita formo, la kvanto de la skribita materialo en Esperanto ofte estas granda surprizo al ne-Esperantistoj. Feliĉe, ni havas niajn specialajn bibliotekojn, kiuj kolektas tiujn materialojn, kaj niajn vendistojn, kiuj estas pretaj vendi la novan literaturon. Oni povas konatiĝi kun la kulturo de Esperanto ne nur en libroj kaj amaso de magazinoj sed ankaŭ en kantoj kaj teatraĵoj kaj per la interreto, videobendoj, kompakt-diskoj, kaj elsendoj de radio- kaj televid-stacioj en multaj landoj kiel Pollando, Ĉinio, Aŭstrio, Italio, Brazilo, kaj Koreio.

Krom la diversaj haveblaj skribitaj materialoj, estas kelkaj aspektoj de la lingvo mem kiuj kontribuas al la kulturo de Esperanto. Ekzemple, la uzo de afiksoj permesas la kreon de novaj vortoj, eĉ pere de infanoj. La prefikso “mal” indikas la kontraŭon de la sekva radiko, kaj la vorto “trinkas” signifas ke oni prenas likvidon en la korpon. Tial oni povas uzi la tute novan vorton “maltrinki” anstataŭ uzi la pli kleran vorton “urini.” Efektive, tiu nova vorto nun estas pli ofte uzata, aparte de la infanoj.

Per la uzo de la afiksoj ĉiu ajn povas krei novajn vortojn, kiujn aliaj Esperantistoj tuj povas kompreni. Foje unu el miaj studentoj, dum ekzameno, ne povis memori la vorton “forte” rilate al la verbo “neĝis.” Li lerte kreis novan esprimon “neĝis maldolĉe.” Tio estas tuj komprenebla esprimo kaj iom eĉ poeta, ĉu ne? ĉu komencantoj povas simile krei novajn bonajn vortojn en aliaj lingvoj? Mi dubas pri tio. Alia ekzemplo de la uzo de la afiksoj, kiun oni ne ofte trovas en aliaj lingvoj, estas la ebleco krei vortojn el akronimoj kiel “ILEI-anoj” kaj “SAT-anoj.”

La kulturo de Esperanto enhavas specialajn simbolojn, ornamojn, kaj agadojn, kiel la verdan stelon, la verdan flagon kun la stelo, la Pasportan Servon, la himnon “La Espero,” la jarajn Universalajn Kongresojn, kaj krome multajn aliajn internaciajn kunvenojn tra la tuta mondo kie ĉiuj havas ŝancon uzi Esperanton. Alia parto de la kulturo de Esperanto estas la ekzisto de kelkaj vortoj, kies signifo estas tuta mistero al ne-Esperantistoj, verboj kiel “krokodilas” kaj “kabeis”, kiujn oni ne povas simple traduki en aliajn lingvojn. Miaopinie ĉi tiuj trajtoj kune kun la literaturo kaj aliaj intelektaj kaj artaj materialoj pruvas, ke Esperanto ja havas kulturon eĉ se tio ne estas nacia kulturo.

Iom post iom la Esperanto-komunumo ekevoluigas eĉ specialajn gestojn! Ekzemple nun ekekzistas gesto, kiun oni povas uzi por indiki “ĝis la revido!” Antaŭ kelkaj jaroj ĝi komenciĝis en San-Francisko je la fino de la Nord-Amerika Somera Kursaro. Kelkaj studentoj, kiuj venis al Usono el aliaj landoj, jam estis en la aŭtobuso por foriri al la flughaveno. Ekirironte ili metis la manojn super la kapon por formi ĉapelon similan al la ĉapelo super la litero “ĝ” en la esprimo “ĝis la revido.” Tiuj kiuj spektis ilin tra la fenestroj de aŭtobuso tuj kaptis la signifon de tiu gesto kaj faris la saman. Ŝajnas, ke tiel eble ekekzistis nova adiaŭa gesto tute unika al la kulturo de Esperanto.

En Septembro 1992 Claude Piron verkis ses-paĝan leteron en la angla lingvo, en kiu li respondis al la komento en la libro EUROPE FOR EVERYBODY (EŬROPO POR ĈIUJ) ke al Esperanto mankas kulturaj radikoj. Piron argumentas, ke kvankam al la lingvo certe mankis kulturo kiam Zamenhof unue iniciatis ĝin, tio ne plu estas la situacio. La nuntempa Esperanto, pro sia fleksebla karaktero, povis senprobleme sorbi influojn de diversaj naciaj kulturoj, eĉ de ne-Eŭropaj landoj kiel Japanio kaj Ĉinio. Piron komentas ke “se Esperanto ankoraŭ ekzistas, tio estas ĉefe pro siaj kulturaj radikoj. Homoj, kiuj restas en la komunumo de Esperanto, faras tion pro sentoj rilate al la kulturo, ne pro la racieco de la lingvo. Ili spertas interkulturan etoson, kiun oni ne povas trovi aliloke.”

Piron tiam mencias ke la kulturo de Esperanto eĉ evoluigis du originalajn specojn de poezia formo kiuj tute ne ekzistas en aliaj kulturoj. Unu unikan formon uzitan de Johán Valano (tio estas, Claude Piron) en la libro MALMALICE [eldonita de Literatura Foiro, Kuopio kaj Pisa, 1977] usona Profesoro Pierre Ullman [en angla-lingva artikolo “Schizoschematic Rhyme in Esperanto” en Papers on Language and Literature, 1980] nomas “schizoschematic rhyme” (“skizoaranĝa rimo”). En tiu formo la rimoj estas ne inter la lastaj vortoj en diversaj linioj sed nur inter la lastaj radikoj en la diversaj linioj, radikoj kiuj estas sekvitaj de malsamaj finaĵoj. Tia poezia formo tute ne povas ekzisti en aliaj lingvoj ĉar ĝi dependas de la unika sistemo de radikoj kaj sufiksoj en Esperanto. Kiel iu ajn povas diri, ke Esperanto ne havas kulturon kiam ĝi eĉ havas siajn proprajn unikajn poeziajn formojn? En tiu bonega letero verkita en 1992 Piron konkludas, ke tiuj “lingvaj spertuloj,” kiuj opinias ke Esperanto ne havas kulturon, simple ne konscias pri la faktoj.

Fonto:
https://ridetu.wordpress.com/2016/10/19/cu-esperanto-havas-kulturon

reveni al rubriko Esperantologio
返回世界语研究栏目目录

阅读次数 628 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *