布拉格宣言 Manifesto de Prago

1996年7月,在捷克首都布拉格召开了第81届国际世界语大会,发表了《国际语——世界语运动布拉格宣言》。宣言总结了世界语正在实现着的七大社会价值:民主、超越民族的教育、儿童教育的成果、多种语言性、语言的权利、语言的多样性和人类自由。宣言指出,语言问题与更广泛的社会公正问题是紧密联系的。而且,世界语运动在中立的第二语言方面的实践经验比人们通常所认定的更值得研究,值得推广应用。

Manifesto de Prago (UK 1996)

布拉格宣言(UK 1996)

Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto, direktas ĉi tiun manifeston al ĉiuj registaroj, internaciaj organizoj kaj homoj de bona volo, deklaras nian intencon firmvole plulabori por la celoj ĉi tie esprimitaj, kaj invitas ĉiun unuopan organizaĵon kaj homon aliĝi al nia strebado.

Lanĉita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado, kaj rapide evoluinta en vivoplenan, nuancoriĉan lingvon, Esperanto jam de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Intertempe la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj lingvoj, nek progresoj en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-instruado verŝajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo.

我们,作为推动世界语全球运动的成员,呈送这一宣言给所有的政府、国际组织、和心怀善愿的人,声明我们决志从事于此处表明的目标,并邀请每个组织和个人参与我们的努力。

世界语在1887年,发表为国际沟通的辅助语方案,迅即发展为充满活力、表现力丰富的语言;百多年来,它跨越语言和文化障碍,扮演着连络人们的角色。这期间,世界语者的目标并未失去其重要性和现实性。若干语言的普世应用、通信技术的进步、语言教学新方法的发现,都似乎无法实现下列我们认为对公正、有效的语言秩序至关重要的原则。

1. Demokratio

Komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn homojn, sed postulas de aliaj, ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ĉiu lingvo, esperanto ne estas perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado.

Ni asertas, ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je ĉiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia komunikado.

一、民主

任何沟通系统,如果总是优惠某些人,却总要求其他人经年努力,而仍达不到高等能力,这在根本上就是反民主的。虽然就像每种语言一样,世界语并不完美,但是在全球沟通这一领域内,它却大大超过每个对手。

我们确认,语言的不平等会导致所有层面的沟通不平等,包括国际层面。我们的运动是追求民主沟通的运动。

2. Transnacia edukado

Ĉiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple, la lernejano, kiu studas la anglan, lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano, kiu studas esperanton, lernas pri la mondo sen limoj, en kiu ĉiu lando prezentiĝas kiel hejmo.

Ni asertas, ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al difinita perspektivo pri la mondo. Ni estas movado de transnacia edukado.

二、跨民族教育

每一民族语都关联到特定的文化和民族。例如,学英语的学生要学习英语国家的文化、地理、和政治,尤其是美国和英国的。学习世界语的学生,学习的却是没有国界的世界,在这个世界里,每个国家就像一个家庭。

我们确认,以任一民族语的教育都是关联到特定观点的世界。我们的运动是追求跨民族教育的运动。

3. Pedagogia efikeco

Nur malgranda procentaĵo el tiuj, kiuj studas fremdan lingvon, ekmastras ĝin. Plena posedo de esperanto eblas eĉ per memstudado. Diversaj studoj raportis propedeŭtikajn efikojn al la lernado de aliaj lingvoj. Oni ankaŭ rekomendas esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva konsciigo de lernantoj.

Ni asertas, ke la malfacileco de la etnaj lingvoj ĉiam prezentos obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de dua lingvo. Ni estas movado por efika lingvo-instruado.

三、教学效果

外语学习者当中,只有很少比率的人能精通它。然而,即使以自学的方式也可以完全掌握世界语。各种研究指出,预备教育对学习外语的效果,因而人们也推荐世界语作为语言课程的共核内容,以树立学生的语言意识。

我们确认,民族语的困难永远会是很多学习者的障碍,然而他们也会因第二语言的知识而获益。我们的运动是追求有效语言教学的运动。

4. Plurlingveco

La esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mondskalaj lingvokomunumoj, kies parolantoj estas senescepte du- aŭ plurlingvaj. Ĉiu komunumano akceptis la taskon lerni almenaŭ unu fremdan lingvon ĝis parola grado. Multokaze tio kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj, kaj ĝenerale al pli vasta persona horizonto.

Ni asertas, ke la anoj de ĉiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus disponi pri reala ŝanco por alproprigi duan lingvon ĝis alta komunika nivelo. Ni estas movado por la provizo de tiu ŝanco.

四、多种语言性

世界语社群是少有的世界性语言社群之一,其成员无一例外都会两种或多种语言。每一社群成员都接受了至少学习一种外语并达到口语表达程度的任务,这大都会引导他们通晓并热爱多种语言,一般来说,并大大拓展了个人的视野。

我们确认,每种语言的成员,大语种的和小语种的,都应有真正的机会学习第二种语言,并达到高级沟通的程度。我们的运动是追求提供这一机会的运动。

5. Lingvaj rajtoj

La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta lingva malsekureco, aŭ rekta lingva subpremado ĉe granda parto de la monda loĝantaro. En la Esperanto-komunumo la anoj de lingvoj grandaj kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neŭtrala tereno, danke al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj liveras precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj.

Ni asertas, ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj subfosas la garantiojn esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de egaleca traktado sendistinge pri la lingvo. Ni estas movado por lingvaj rajtoj.

五、语言权

各语言间权力分配的不平等,对大部分世界住民而言,是持续有语言不安全感甚或立即语言压迫的症结所在。在世界语社群中,所有成员,不论其语种的大小、官方或非官方,由于彼此互谅互让,而聚会在一个中立的基础上。这种语言权利和责任的平衡提供了一个先例,用以发展和评估其他解决语言不平等和语言冲突问题的方法。

我们确认,各语言间权力的巨大差异,会暗地损害众多国际文件所表达的各语种一律平等的保证。我们的运动是追求语言权的运动。

6. Lingva diverseco

La naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la Esperanto-komunumo, tamen, la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco. Sekve, ĉiu lingvo, kiel ĉiu vivaĵospecio, estas valora jam pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado.

Ni asertas, ke la politiko de komunikado kaj evoluigo, se ĝi ne estas bazita sur respekto al kaj subteno de ĉiuj lingvoj, kondamnas al formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo. Ni estas movado por lingva diverseco.

六、语言多样性

各国政府倾向认为,世界上语言的巨大多样性是沟通和发展的障碍。然而, 对世界语社群来说,语言多样性是语言丰富的持续、不可缺的源泉。因此,每一种语言就像每个物种,其本身就是宝贵的,是值得保护和支持的。

我们确认,沟通和发展的政策,如果不是基于尊重和支持每一种语言,就是宣判世界上多数语言的灭亡。我们的运动是追求语言多样性的运动。

7. Homa emancipiĝo

Ĉiu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la povon komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel universala komunikilo, esperanto estas unu el la grandaj funkciantaj projektoj de la homa emancipiĝo – projekto por ebligi al ĉiu homo partopreni kiel individuo en la homa komunumo, kun firmaj radikoj ĉe sia loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigite de ili.

Ni asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa emancipiĝo.

七、人类自由

每种语言都在解放和禁锢自己的成员,既给他们在内部相互沟通的能力,却又阻碍他们和其他语种的人沟通。作为一种人造的普世沟通工具,世界语是实现人类自由的伟大方案之一,它让每个人成为人类社群的一员,保有自己当地文化和语言身份的坚实根基,却又不必受限于它。

我们确认,仅仅依赖民族语言的使用,不可避免地会妨碍表达、沟通、和结社的自由。我们的运动是追求人类自由的运动。

el wikipedia
https://eo.wikipedia.org/wiki/Manifesto_de_Prago

源自维基百科
https://zh.wikipedia.org/zh-cn/布拉格宣言_(世界語)

返回世界语研究栏目目录

阅读次数 693 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *