Uzada Kutimo Kaj Evoluado de Lingvo

aŭtoro Vejdo
La elementa scio de lingvistiko diras, ke evoluado de lingvo ofte dependas de la kutimo de ĝiaj uzantoj. Esperanto, nature, ne devas devii de la evolua trako de lingvoj. Kvankam artefarita, nia lingvo gajnis , tuj ekde la unua tago de sia kreiĝo, la rajton evoluiĝi libere, ĉar Zamenhof, la kreinto de la lingvo jam konfidis ĝian sorton al la uzantoj. Ĉu la uzantoj, samkiel Zamenhof mem, povus fari kabinetajn reformadon kaj ŝanĝojn al Esperanto sole per cerbumado? Kompreneble ne! Uzada kutimo plej gravas. La uzantoj de nia lingvo devas sekvi la uzadan kutimon por evoluigi kaj perfektigi Esperanton, sed ne devas plibonigi nian lingvon per artefaritaj altrudoj. Kontrau tio, Zamenhof deklaris en la de si mem redaktita Bulonja Deklaracio, “La sola, unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo Fundamento de Esperanto, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj, donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj ‘tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto’.” Tiuj vortoj garantias, ke nia lingvo sekure havigu al si kontinuecon kaj unuecon. Tio estas , kiel konate, la netuŝebleco de la Esperanta Fundamento.
Kiam mi legis la eseon De “fare de” al “far” aperigitan en n-ro 9, 1997 de EPĈ, mi sentis grandan bedaŭron, ke la aŭtoro de la eseo tute ignoras la principon de netuŝebleco de Esperanta Fundamento kaj liaj proponoj, tute fantaziaj, ne konformas al la uzada kutimo de lingvaj uzantoj. En la nomita eseo, la aŭtoro prezentas du praktikajn ekzemplojn: fare de kaj far, kaj dank’ al, kiuj ĝuste pruvas, ke novaj ŝanĝoj kaj formoj kreiĝas en la proceso de uzado de Esperanto, kaj ke ajnaj ŝanĝoj kaj formoj, kiuj estas uzitaj kaj uzataj de multaj esperantistoj, estas akcepteble uzotaj de la Esperanta populacio. Ni devas konfesi, ke estas kelkaj nematuraĵoj en Esperanto, kiuj bezonas pliboniĝi kaj perfektiĝi, sed neniu rajtas altrudi al la lingvo ajnajn ŝanĝojn kaj perfektigojn al la netuŝebla fundamento de la lingvo. Se vi plibonigas, li perfektigas kaj mi ŝanĝas, Esperanto ruiniĝos. En uzado de nia lingvo, samideanoj en komputera kampo starigas al ni bonan modelon. Kvankam ĝenaj kaj neoportunaj estas tiuj ĉapeloj sur literoj c, g, h, j, s, ili, tamen, ne intencas anstataŭigi tiujn ĝenaĵojn per aliaj pli oportunaj formoj, sed persistas en la principo de netuŝebleco de la lingva fundamento. Kaj samtempe ili klopodas ekspluati la taŭgan softvaron kun Esperanta programo.
Dank’ al, jes, estas unika escepto pri la elizio de adverba finaĵo “e”. Fakte, laŭ PIV, ekde 1891 la kutimo estigis uzi la nudan radikon en tiu prepoziciaĵo kaŭzesprima, kio vere pruvas, ke nur uzada kutimo decidas la ekziston de novaj formoj. Oni faris tion eble pro ekonomio (kiel la aŭtoro de la nomita eseo asertas) aŭ eble pro elparolado. Dum la sekvantaj preskaŭ 100 jaroj, ni ne povas trovi tian fenomenon. Ĉu dank’ al estas bona formo aŭ ne? Tio dependas de ies ŝato. Oni ankaŭ povas uzi la formon danke al neriproĉeble. La aŭtoro de la eseo uzas analogion por eltiri la konkludon, ke, ĉar far venas de fare de, ni povas elfari dank el dank’ al. Tio estas neracia rezonado. Nuntempe, Esperanto, tute same kiel aliaj naciaj lingvoj, evoluadas nature kaj senafekte, kaj ŝi pliboniĝas kaj perfektiĝas nur pere de ripetada uzado kaj sporadaj alkutimigitaj kreiĝoj de novaj vortoj (neologismoj). La regulo difinifa de la eseo-aŭtoro ankaŭ ne devus aplikiĝi al aliaj prepoziciaĵoj kiaj koncerne al, konforme al, kontraste al, proksime al, rilate al kaj spite al. Se permesite, ni povus funkciigi nudajn radikojn (koncern, konform, kontrast, proksim, rilat, spit k.s.) kiel prepoziciojn, kio neeviteble kaŭzus grandan kaoson en uzado de vortoj. Nekredeble! Nunmomente kelkaj ekzemploj entrudiĝas en mian menson:
1. Paralel la disvolviĝo de transportado, aŭtoj produktiĝis multoble.
2. Fier la gajno en futbala matĉo, la ludantoj ĝoje drinkadis la tutan nokton.
3. Ebri kolero, li foriris sen adiaŭi.
4. Gard la eventuala kaoso, Zamenhof difinis ĉi tiun regulon.
5. Kapklin la tero, li singulte ploris.
Ĉu la sencoj de tiuj strangaj formoj estas detale klaraj laŭ la regulo de eseo-aŭtoro? Neniu povus imagi, ke tiuj strangaj formoj reprezentas respektive paralele kun, fiere pri, ebrie de, garde kontrau, kapkline al! Kaj kiamaniere trakti jenajn formojn: kune kun , kontraŭe al , male al , disde de k.s.? Ĉu ili ne bezonas simpligon? Kaj krome, al kiu vortospeco tiuj strangaj formoj apartenas? En Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, la aŭtoroj citas 64 prepoziciaĵojn, nur inkluzive de la al-, de- kaj kun-prepoziciaĵoj, interalie, multaj eroj , kiaj nome de, helpe de , komence de, renkonte al, konfuzigus aŭskultantojn aŭ legantojn, se tiuj formoj estus simpligitaj laŭ la bontrovo de la eseo-aŭtoro. Kaj krome, ankoraŭ ekzistas alia grava problemo —— belsoneco de elparolado de tiuj simpligitaj formoj. Ekzemple, oni ne povas facile prononci la lastajn du literojn de koncern, konform, dekstr (dekstre de), rezult (rezulte de) k.a. Efektive, la aŭtoro de la eseo pledas por troa simpligo de formoj kaj ignoras la principon de sufiĉo.
Ĉu oni povas uzi infinitivon post prepozicioj? Mi opinias, ke praktikantoj de nia lingvo devas sekvi la kutimo de uzado. Se plejmulto da uzantoj havas la komunan konon, ke estas necese or oportune uzi infinitivojn post prepozicioj, kaj ili klopodadas tion praktiki, la estontaj gramatikistoj eble registros tiun fenomenon kaj enkondukos novan regulon —— oni povas uzi infinitivojn post prepozicioj. Sed nun la fakto ne estas tia. Se ni insiste uzus infinitivojn post prepozicioj, la aŭskultantoj aŭ legantoj riproĉus nin pri tio, konsiderante, ke ni faras erarojn gramatike. Ke kvar prepozicioj (por, anstataŭ, krom kaj sen) toleras infinitivojn post si, tio tamen ne estas fakto. En Lingvaj Respondoj, Zamenhof eksplikas, “Se la vortoj por kaj anstataŭ estas uzataj kun la infinitivo, ili tute ne prezentas ian escepton, sed la kaŭzo de tia uzado estas alia, nome: la vortoj por kaj anstataŭ, uzataj antaŭ infinitivo, havas la sencon ne de pura prepozicio, sed preskaŭ de konjunkcio, kaj en tiuj okazoj la uzado de substantivo apud ili estas ne ebla…” Evidente, por kaj anstataŭ (ankaŭ simile: krom kaj sen) posedas duoblan funkciadon. Kiam infinitivo staras malantaŭ ili, ili funkcias preskaŭ kiel konjunkcioj. Sed aliaj prepozicioj, krom dum kaj ĝis, kiuj samtempe servas kiel subjunkcioj, ne havas tian funkciadon. Do, kiam por, anstataŭ, krom kaj sen estas uzataj kiel puraj prepozicioj, ili, kompreneble, ne devus postuli infinitivon post si, sed aliokaze, ili tute rajtas postuli infinitivon. La aserto de la eseo-aŭtoro estas senbaza.
Skribante ĉi tie, mi ekmemoras pri la tendenco far la sama aŭtoro simpligi vorton kelka en ties traduka verko Mirrakontoj de Liaozhai. Sed bedaŭrinde, la tradukinto ne faris ĝisfundan reformon pri tiu vorto. Ni citu kelkajn ekzemplojn el la libro.
1. Post kelk tagoj, la pordisto subite anoncis, ke Ye alvenas. (p. 24)
2. Post kelkaj tagoj, la doloro pli akriĝis tiel, ke Kong eĉ ne povis manĝi kaj trinki. (p. 17)
3. Li sendis kelk virojn al la domo de Xiangru, batis lin kaj lian patron, kaŭzante bolan tumulton. (p. 92)
4. Post kelkaj eltrinkoj de vino, la maljunulo stariĝis, diris ĝisrevidon kaj foriris kun sia bastono. (p.16)
Estas evidente, ke nia reformisto ne estas tiel ĝisosta, ke li ankoraŭ rezervis ian spacon por komprenado de legantoj. Sed tiu senracia fuŝaĵo jam ruinigis lian bonkvalitan tradukverkon. El la reformita formo kelk elkreskas kvar problemoj. Unue, kvankam kelk ekhavas pli simpligitan formon, gia prononcado, precipe la prononcado de la lastaj du literoj fariĝas pli nefacila kaj malpli belsona. Due, al kiu vortospeco kelk apartenas? Al adjektivo aŭ al numeralo? Kvazaŭ vesperto, kiu apartenas nek al bestoj nek al birdoj, kelk staras solece kaj fore de ĉiuj vortospecoj. Ĉu nova escepto de elizio kreigas? Trie, ĉar ĝi fariĝis senfinaĵa vorto, ĝi samtempe perdis la liberecon en vortordo. Ĉu oni povas diri “post tagoj kelk”? En aliaj naciaj lingvoj, kelka (angle: several; france: quelque) ĝenerale estas klasifikita en la vortospecon de adjektivoj, kaj numeraloj absolute ekskluzivas la nocion de kelka. Kvare, kvankam kelk estas simpligita je unu litero, ĝi tamen perdas aliajn funkciojn. Ekzemple, ni povas diri “Kelkaj pensas, ke li faris eraron.”, sed ne “kelk pensas, ke…” Do, kelk neniel povas trovi la lokon en nia lingvo, sur kiu ĝi povas stari stabile. Unuvorte, la reformado de la vorto kelka alportas nur ĝenon kaj malutilon al la unueco de Esperanta gramatiko. Imageble, oni ne huraos pro ĝia naskiĝo.
En la nomita eseo, la aŭtoro ankaŭ mencias antaŭ ol kaj post kiam. Li diras, “La prepozicioj, same kiel la konjunkcioj kaj subjunkcioj, estas vortoj nevariaj (senfinaĵaj), tial la vortoj dum ne ricevas forman ŝanĝiĝon, kiam ĝi estas uzata jen kiel prepozicio jen kiel konjunkcio. Tamen tio ne validas por antaŭ kaj post, kaj oni devas uzi la formojn antaŭ ol, antaŭ kiam kaj post kiam por enkonduki subpropozicion…” Mi timas, ke la aŭtoro forgesas, ke antaŭ kaj post posedas duoblajn sencojn, esprimante samtempe tempon kaj lokon. PIV kaj PAG klarigas al ni kial oni uzas ol aŭ kiam malantaŭ antaŭ kaj post respektive. Por eviti konfuzon inter la tempa kaj la loka sencoj de antaŭ, kiel PIV detale diras, oni povas uzi la pli prezicajn formojn iam antaŭ au pli frue ol pri tempo, kaj ie antaŭ pri loko; en la tempa senco oni povas ankaŭ uzi antaŭ ol subkomprenante la verbon. Se ni ne uzas ol post antaŭ, la jena ekzemplo fariĝas dusenca:
Vi cedos antaŭ mi. (esprimanta tempon: vi cedos , kaj post kelka tempo, mi ankaŭ cedos; esprimanta lokon: vi cedos antaŭ mia vizaĝo.)
Ni nun analizu la ekzemplon cititan de la eseo-aŭtoro:
Li donis necesajn klarigojn, antau ol li komencis la manipuladon.
Se ni eligas ol el la frazo, ni povas eltiri du sencojn: 1. li donis necesajn klarigojn, kaj poste, li komencis la manipuladon (esprimanta tempon); 2. li donis necesajn klarigojn antaŭ la loko, kie li komencis la manipuladon (esprimanta lokon).
Sammaniere, ni povas analizi la alian ekzemplon kun post kiam, cititan de la eseo-aŭtoro:
Ĉiuj jam klare vidis la avantaĝon de tiu sistemo, post kiam inĝeniero faris demonstradon.
Du sencoj estiĝas, se ni forigas kiam: 1. unue, la inĝeniero faris demonstradon, kaj poste ĉiuj klare vidis la avantaĝon de tiu sistemo el lia demonstrado(esprimanta tempon); 2. ĉiuj vidis la avantaĝon ne el la demonstrado far inĝeniero, sed el la cirkonstancoj malantaŭ la loko, kie la inĝeniero faris demonstradon (esprimanta lokon). Kvankam la dua senco-analizo ne estas tiel konvinkiga, la uzo sen kiam (indikilo de tempo) vere enkondukas konfuzon de sencoj.
Fakte, antaŭ kaj post ne povas servi kiel prepozicioj kaj subjunkcioj samtempe, nesimile al dum. Nur post kiam ni almetas ol aŭ kiam malantaŭ antau aŭ post respektive, tiuj kombinaĵoj povas funkcii kiel subjunkcioj. Por klare esprimi la sencojn de tempo kaj loko, tiu almetado estas nepra. La eseo-aŭtoro alvokas, ke oni uzu nudajn antaŭ kaj post sen distingo de tempa kaj loka sencoj, kio nur kaŭzus konfuziĝon de uzado.
Ĉe la fino de la eseo, la aŭtoro mencias “praprefikson pre-” kaj ĝian eventualan aplikadon. Kiel Kalocsay kaj Waringhien asertas en PAG, pre- ne estas esperanta elemento kaj ĝi eblus eniri la kategorion de esperantaj prefiksoj, se oni insiste uzus ĝin kiel veran prefikson. Evidente, ĝian pozicion de prefikson finfine decidas uzantoj de la lingvo. Laŭ mia limigita legado, ĝis hodiaŭ mi ankoraŭ ne trovas nuran ekzemplon uzantan pre- kiel prefikson, el kio ni povas konkludi, ke pre- ne estas tiom produktiva en formado de novaj vortoj kiom la eseo-aŭtoro kredas. Kompreneble mi ne oponas kontraŭ la uzado kun pre-, sed kiel aliaj uzantoj, mi ankoraŭ arde amas mian malnovan amikon antaŭ- sen ajna ŝanceliĝo kaj sen ajna intenco amikiĝi kun pre-.
Unuvorte, la devo de ni esperantistoj estas firme teni la principon de netuŝebleco al Esperanta Fundamento kaj ne provi ŝanĝi aŭ ŝanceligi la Fundamenton. Ajnaj intencoj kaj klopodoj ŝanĝi la Fundamenton estos destinitaj senfruktaj kaj malsukcesaj.
ĈEFAJ REFERENCITAJ VERKOJ

  1. L. Zamenhof:Originala Verkaro
  2. L. Zamenhof:Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto
  3. L. Zamenhof:Lingvaj Respondoj

Kalocsay kaj Waringhien: Plena Analiza Gramatiko de Esperanto

SAT: Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto

Notoj: Fragmentoj de la supra artikolo estis aperigitaj en El Popola Ĉinio 4/1998

el http://www.elerno.cn/esperantologio/esto005.htm
返回世界语研究栏目目录

阅读次数 607 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *