花儿多果少 Floroj multaj, fruktoj malmultaj

作者 aŭtoro | 2017.01.21

Antaŭ multaj jaroj, mi skribis artikolon kontraŭ la mokado al Esperanto. En alia artikolo oni diris, ke la nombro de la lernantoj estis komparinda, kompare kun tiu de la la angla lingvo. Mi respondis, ke nur 1 % el la lernantoj de la angla lingvo povas ellerni tiun lingvon en Ĉinio, kio montris, ke tiu lernado jam fariĝis grandskala malŝpara agado.

Jam pasis pli ol 20 jaroj. Dum tiuj jaroj, multaj homoj esprimis al mi la intereson al Esperanto, kaj iuj el ili eklernis ĝin. Sed mi trovis, ke la proporcio de la lernantoj, kiuj fin-fine el-lernis Esperanton, ne estas pli alta ol tiu de la anglaj lernantoj.

开花的多,结果的少

Kion ni faru? Kie estas la el-irejo? Ĉu ankaŭ la lernado de Esperanto fariĝas malŝpara agado por multaj homoj? Se oni ne povas lerni eĉ tiun plej facilan lingvon, kiel ili povas rekte interflui kun alilandaj samideanoj?

1. Estas tre eble, ke la tekniko solvos la lingvan problemon. La artefarita inteligenteco forigos la lingvan baron. Programaro en la poŝtelefono funkcios kiel senpaga interpretisto. Sed en la komenca epoko, certe la tekniko ne povas perfekte solvi la problemon, kaj kontaktado per maŝino certe havas malsaman sperton kun tiu de nia rekta interfluado. Krome memoru, ke la aŭto ne malaperigas biciklon.

2. Diru la veron pri Esperanto, por ke la interesatoj mem elektu, ĉu fariĝas esperantisto, aŭ nur subtenanto de la lingvo.

3. Ne plu malfaciligu Esperanton per ne-necesaj radikoj, novaj senbazaj aŭ eĉ kontraŭ-bazaj reguloj, idiomoj el naciaj lingvoj. Restu Esperanto simpla kaj facila! Aktuale Esperanto ne konkuru kun la angla, la franca, la rusa, la ĉina kaj aliaj grandaj naciaj lingvoj. Esperanto devas al-tiri grandan amason da homoj per siaj facileco kaj simpleco, alie tiu lingvo malaperos antaŭ ol ĝi havi la ŝancon kunkuri kun tiuj lingvoj.

4. La lernantoj devas ĝuste koni la facilecon de Esperanto kaj ĝuste trakti siajn diligentecon kaj persistecon. Esperanto ne estas lingvo, kiun oni povas posedi sen diligenta lernado. Tio estas vere almenaŭ por ne-eŭropanoj. Forlasi la lernadon de Esperanto sur duona vojo estas granda malŝparado de tempo kaj energio. La lingvon, aŭ ne lernu, aŭ posedu!

阅读次数 5,732 legintoj

本文评论数 1 komento pri “花儿多果少 Floroj multaj, fruktoj malmultaj

回复 Ĉenzan 取消回复 Nuligi respondon

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *