世界语会话指南 17

17. Demando pri Vojo 问路

Pardonon, sinjoro, kiel mi povas atingi la hotelon Amikeco?

先生劳驾,我怎样可以到达友谊宾馆呢?

Ĉu vi ne vidas la trolebusan haltejon trans la placo?

您没瞧见广场那边的无轨电车站吗?

Jes, mi vidas.

是,我瞧见了。

Prenu tie trolebuson de la cent-tria linio kaj vi atingos la Pekinan Zoon.

请乘 103 路无轨电车,你就可以到北京动物园。

Mi ne celas la Zoon.

我不是去动物园。

Sed tie vi povas preni aŭtobuson de la 332-a linio, kiu povas porti vin al la hotelo.

可是在那儿您可以乘坐 332 路汽车到友谊宾馆。

Dankon! Ĉu la trolebuso preterpasas restoracion?

谢谢!无轨电车经过饭店吗?

Jes, vi trovos restoraciojn en la ĉarkaŭaĵo de la Pekina Magazeno.

经过,您在北京百货大楼附近可以找到饭店。

Sed kiel mi povas trovi la magazenon?

可是我怎么才能找到百货大楼呢?

Ĝi estas sesetaĝa domego kaj proksime de ĝi estas trolebusa haltejo.

它是一幢六层大楼,离它不远有无轨电车站。

Permesu, sinjoro, ĉu vi bonvolus montri al mi la vojon al la plej proksima restoracio?

借光,先生,您可以告诉我去最近的饭店的路吗?

Iru norden, turnu dekstren je la unua vojkruciĝo kaj vi trovos la plej proksiman restoracion.

请往北走,在第一个十字路口向右转,您就可以找到那家最近的饭店了。

Oni diras, ke la Ĉina Belarta Ekspoziciejo troviĝas ne tre fore. Ĉu mi povas veturi al ĝi per trolebuso?

据说中国美术馆不很远。我能搭无轨电车到那儿去吗?

Jes. Tamen vi tute ne bezonas veturi, ĉar ĝi estas tre proksime. Iru norden kaj vi atingos ĝin post kvin minutoj.

可以。不过您根本不必乘车,因为路很近。往北走五分钟就到了。

Kie troviĝas la Impeiestra Palaco?

皇宫在哪儿?

Ĝi situas sude de Jingŝan-Parko.

它在景山公园南面。

Kaj kie estas tiu parko?

景山公园又在哪儿?

Ĝi troviĝas okcidente. Prenu trolebuson de la 103-a linio kaj descendu je la dua haltejo, nome tiu de Jingŝan-Parko.

它在西面。请乘 103 路无轨电车,在第二站,也就是景山公园站下车。

Ĉu estas aliaj parkoj en proksimeco?

近处还有别的公园吗?

Jes, Beihai-Parko troviĝas en la okcidento. Ĉu vi ne vidas la blankan pagodon? Ĝi estas sur monteto en la parko.

有,北海公园在西边。您没有看见那座白塔吗?它就在公园里的小山上。

Ĉu la Ĉina Konservatorio estas atingebla per trolebuso?

乘无轨电车能到中国音乐学院吗?

Ne, ĝi estas en strateto for de trolebusa linio.

不能,它远离无轨电车线路。

Ĉu vi povus montri al mi la plej mallongan vojon al ĝi?

你能把最近的路指给我吗?

Donu al mi la mapon. Jen ĉi tie vi troviĝas. Prenu trolebuson ĉe tiu haltejo. Kiam vi atingos la postan pordon de Beihai-Parko, vi elaŭtobusiĝu kaj tie demandu pri la vojo al la lernejo.

请把地图给我。您是在这个地方。请在这个汽车站乘车。到达北海公园后门您就下车再打听去该校的路线。

Ĉu mi povas bicikli al ĝi?

我可以骑自行车去吗?

Kompreneble, biciklo estas pli oportuna veturilo.

当然可以,自行车更方便。

Ĉu mi estas sur la ĝusta vojo al la Ĉefurba Kinejo?

我去首都电影院,走这条路对吗?

Jes, bicklu ĉiam antaŭen kaj vi vidos la kinejon ĉe la dekstra flanko.

对的,一直往前骑,您在右手边会看到那座电影院。

Ĉu mi estas en la ĝusta direkto al la Somera Palaco?

我去颐和园这方向走得对吗?

Vi iras en la kontraŭa direkto! Do vi devas turniĝi kaj retroiri.

方向走反了!您得转身往回走。

Mi perdis la orientiĝon.

我迷失了方向。

Vi venas tro suden!

您走得太靠南了。

Ĉu vi bonvolus montri al mi tiun ĉi lokon sur la mapo?

您可以把此处在地图上的位置指给我吗?

Jes, kun plezuro. Jen tie ĉi.

当然愿意为您效劳。就是这儿。

Kie troviĝas numero 53? Ĉu ĉe la okcidenta fino de la strato?

五十三号在哪儿?是在胡同西头吗?

Mi ne scias; ankaŭ mi estas fremda en la loko. Bonvolu turni vin al aliaj.

我不知道,这地方我也陌生,请打听别人吧。

备用词语

sakvojo, sakstrateto 死胡同,unudirekta vojo 单行线,trotuaro 人行道,zebra transirejo 人行横道,stratfino 街尾,vojturniĝo 转弯处,pavimo 铺砌的路面,kota vojo 泥泞的道路,asfalta vojo 柏油路,bulvardo 林荫大道,aleo 林间小道,avenuo 通往园林区的林荫道,teatro 剧院,urbodomo 市政府,policejo 公安局,telefonejo 电话局,stadiono 体育场,flughaveno 机场,kajo 月台,taksio 出租车,tramo 电车,trolebuso 无轨电车,trefkruciĝo 立交桥,zigzaga vojo 曲折道路,kruta vojo 陡坡路,ŝoseo 大路,aŭtovojo 公路,ekspresa vojo,高速公路,gruza vojo 碎石路,pado 田间小路,vojmontrilo 路标,polva vojo 层土飞扬的路,monumento 纪念碑,placo 广场,operejo 歌剧院,muzeo 博物馆,banejo 浴室,necesejo 厕所,fervoja stacio 火车站,haveno 港口,tunelo 隧道,telfero 缆车,subtera tramo (metroo) 地铁

 

第16课回目录第18课

阅读次数 398 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *