KER 世界语等级考试听力测试题参考文本

B1 听力样题参考文本

La aŭdita teksto nr-o 1

Budapeŝta ekzameno

ZAMENHOF: Bonan tagon!
LERNANTINO: Bonan tagon!
ZAMENHOF: Pardonon… pardonon… Ĉu mi ne ĝenas vin, se mi demandas ion?
LERNANTINO: Bonvolu demandi. Mi jam ne povas multe lerni. Post kelkaj minutoj
komenciĝas la ekzameno. Ĉu ankaŭ vi venis por ekzameniĝi?
ZAMENHOF: Jes, sed ne por ekzameniĝi. Mi multe aŭdis pri la vigla hungara esperantista
literatura vivo. Pri la Budapeŝta Skolo. Pri la gazeto «Literatura Mondo»,
pri la eminentaj hungaraj verkistoj kaj bonegaj lingvistoj. Mi deziras per
propraj oreloj aŭdi, kiel la hungaroj scias nian lingvon.
LERNANTINO: Mi tamen proponas al vi akiri hungarlandan diplomon.
ZAMENHOF: Mi pensas, ke mi jam sufiĉe konas la lingvon.
LERNANTINO: Sed la Budapeŝta diplomo havas en la tuta mondo grandan prestiĝon. El
multaj landoj venas samideanoj ĉi tien por ricevi hungaran diplomon.
Ĉu vi scias, ke Hungarlando havas la plej multajn diplomitajn
esperantistojn?
ZAMENHOF: Mi gratulas.
LERNANTINO: De kie vi venis?
ZAMENHOF: El tombo.
LERNANTINO: Ĉu el Tombo? Kie situas tiu ubro?
ZAMENHOF: En Polujo.
LERNANTINO: La poloj estas bravaj esperantistoj. Kaj ĉu vi bonvolus prezenti vin?
ZAMENHOF: Ludoviko Lazaro Zamenhof.
LERNANTINO: Zamenhof? Ĝi estas germana nomo, ĉu ne?
ZAMENHOF: Ĉu vi ne aŭdis ankoraŭ mian nomon?
LERNANTINO: Mi korespondas kun multaj polaj amikoj, sed ili havas polajn nomojn.
ZAMENHOF: Kaj ĉu vi nun ekzameniĝos? En Budapeŝto?
LERNANTINO: Jes. Sed bonvolu diri, kion signifas laŭvorte Zamenhof?
ZAMENHOF: Laŭvorte tradukite: Semkorto.
LERNANTINO: Ĝi sonas multe pli bele. Nia lingvo mem estas pli bela, ol ĉiuj nacilingvoj,
ĉu ne?
ZAMENHOF: Eble vi pravas.
LERNANTINO: Pssst, venas la profesoroj.

 

La aŭdita teksto nr-o 2

Lola aĉetumas

Lola estas romantika junulino, apenaŭ dekkvarjara.
Iun tagon, ŝi eniris en kukovendejon. La mastrino de la kukejo afable demandis al ŝi: “Kion vi
deziras, juna fraŭlino?”
“Mi deziras kukon el mielo”, respondis Lola, “kukon en formo de koro.”
“Jen”, diris la mastrino, “jen mi havas plurajn korformajn mielkukojn; vi povas elekti, laŭ via
plaĉo.”
“Mi volus havi …. “, daŭrigis Lola, “mi volus havi mielokukon, kiu surhavas nomon el sukero.”
“Nu, kiun nomon vi volus havi sur ĝi?”, demandis la mastrino.
“Arturo”, klarigis Lola, kaj ŝia vizaĝo subite iom ruĝiĝis.
“Revenu post unu horo”, diris la kukistino, “tiam vi havos vian mielan kukokoron kun la nomo
Arturo.
Unu horon poste Lola revenis al la kukovendejo. Kiam ŝi ekvidis la bele preparitan korforman
kukon, ŝi denove ruĝiĝis, kaj diris: “Estas eraro. La nomo de mia kuzo estas Arthuro, kun h post
la t.
“Estas domaĝe”, diris la mastrino, “ke vi ne diris tion antaŭe. Revenu post duonhoro; mi aranĝos
la aferon.”
Post duonhoro Lola revenis al la kukejo.
“Jen, juna fraŭlino”, afable diris la kukistino, “jen alia koro el mielkuko, kiu surhavas la nomon
Arthuro, kun h post la t, laŭ via deziro. Ĉu mi enpaku ĝin en donacpaperon? ”
“Ne, dankon, sinjorino”, respondis ĝoje la junulino, “tio ne estas necesa” kaj ŝi tuj ekmanĝis la
mielkoron.

返回世界语等级考试栏目

阅读次数 945 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *