FAKTOJ KAJ FANTAZIOJ – Du Fabeloj el Ganao

2. DU FABELOJ EL GANAO

Ganao estas lando en okcidenta Afriko. Dum multaj jaroj ĝia nomo estis «Bordo Ora», kompreneble ĉar ĝi eksportas oron; sed ĝiaj plej gravaj eksportoj estas kakao, kaj baŭksito, la krudmaterialo, el kiu oni produktas aluminion. La ganaa popolo havas riĉan fabelaron. La heroo, ofte pli ĝuste la malheroo, de multaj ganaaj fabeloj estas Anansi. Anansi ne ĉiam havas la saman formon; en kelkaj fabeloj li estas granda araneo, sed en aliaj li estas homo.

Jen unu el la fabeloj pri Anansi. Tie ĉi li kredeble estas ne araneo, sed homo.

Kial Ĉiuj Homoj Povas Almenaŭ Ion Lemi

Tre frue en la historio de la mondo, Paĉjo Anansi vivis en Ganao, en la lando de la fantia popolo.

Tiam Paĉjo Anansi posedis la tutan stokon da scio kaj saĝo en la mondo. Tial, ĉiuj homoj, kiuj deziris informojn aŭ konsilojn, devis viziti lin kaj peti lian helpon. Dum multaj jaroj Anansi konsiladis la homojn, sed finfine iuj ofendis lin. Anansi estis tre kolera, kaj deziris puni ne nur tiujn, kiuj ofendis lin, sed ĉiujn homojn. Li planis punon vere severan: ne plu konsili la homojn, sed, male, kaŝi de ili la tutan mondan stokon da scio kaj saĝo.

Do, unue Anansi iris de homo al homo, kaj reprenis ĉiujn pecojn da scio aŭ saĝo, kiujn li iam donis. Li kolektis pecojn, ĝis li havis ĉiom. Tiam li metis tiun tutan kvanton en unu grandan poton. Li knedis argilon, kaj kovris tiun poton, kaj bakis ĝin, tiel ke la argilo firme sigelis la poton. Neniu povis elpreni eĉ etan pecon da scio aŭ saĝo.

Sed tio ĉi ne sufiĉis por Anansi. Li deziris meti tiun poton en lokon sekretan. Finfine li decidis meti ĝin inter la branĉojn de la plej alta arbo en arbaro malproksima.

Anansi havis etan filon; lia nomo estis Kveku-Cin. Kiam Anansi tiel multe iris de homo al homo, kaj kolektis, knedis, bakis, Kveku-Cin atente rigardis lin, ĉar li volis kompreni la sekretan planon de la patro. Kiam Anansi tre kviete forlasis la domon, kun la granda poto, kiun li portis sur forta ŝnuro ĉirkaŭ la kolo, Kveku-Cin kaŝe sekvis lin.

Anansi piediris, piediris longan distancon de la fantia vilaĝo; piediris, piediris tra granda arbaro; finfine haltis ĉe tre alta arbo kaj komencis grimpi sur la arbon. Sed la poto, kiu pendis sur la kola ŝnuro, antaŭ li, tre malhelpis lin; li ne povis bone grimpi. La peza poto puŝis lian ventron, premis lian bruston kaj malhelpis ĉiujn liajn movojn. Li longe persistis, ĉar li forte deziris kaŝi scion kaj saĝon de la homoj, sed la poto konstante malhelpis lin.

Juna Kveku-Cin longe rigardadis la patron, silente, sed venis momento, kiam la filo ne povis silenti plu. Laŭte kaj subite li demandis, “Paĉjo, kial vi ne ligis la poton sur vian dorson? Grimpado kun io sur la dorso estas facila, sed kun io antaŭ la korpo estas tre malfacila.”

La klara voĉo de la infano surprizis la patron.

Anansi staris ĉe la piedo de la arbo, kun la poto, kaj diris, “Mi kredis, ke la tuta monda stoko da saĝo kaj scio estas en mia poto. Sed jen, mia eta filo havas saĝon, kiun mi ne havas! ĉiom da saĝo, kiun mi kolektis, ne montris al mi kion fari, kaj vi, knabeto, devis konsili min!”

Anansi, nun tre kolera pri la propra malsaĝo, ĵetis la poton al la tero. La poto frapis grandan rokon, kaj la roko tute frakasis la poton. Ĉiuj pecoj da scio kaj saĝo kuris aŭ flugis en ĉiuj direktoj, tra la tuta mondo, ĝis la plej malproksimaj lokoj.

Kaj ĉiam, ekde tiu momento, iu ajn, ie ajn en la mondo, kiu deziras saĝon kaj scion, povas, se li aŭ ŝi vere serĉas, trovi almenaŭ malgrandan pecon.

☆ ☆ ☆ ☆

Jen simpla ganaa fabelo, pri principo kredeble universala, kvankam la fabelo temas pri lando, en kiu la gepatroj trovas edzon por filino, kaj en multaj landoj la junaj homoj mem faras la elekton.

Kiu Vere Amis ŝin?

Viro en afrika vilaĝo havis filinon vere belegan. ŝiaj nigraj bukloj estis belegaj, ŝiaj grandaj okuloj brilis, ŝia nigra haŭto estis mola kaj glata, kaj brilis pro sano kaj pureco; ŝia korpo havis perfektan formon kaj ŝia vizaĝo donis ĝojon al ĉiuj. Ŝi estis tiel belega, kun la plej ĉarma rideto, ke la vilaĝanoj nomis ŝin «Frumatena Sunlumo».

Kompreneble, multaj junaj viroj deziris havi ŝin kiel edzinon. Tri junaj viroj, kies nomoj estis Saĝa, Sprita kaj Pripensa, ŝajnis sufiĉe taŭgaj, kaj tiuj tri persistis. Ĉiu diris, ke li sincere amas Frumatenan Sunlumon, kaj promesis esti bona edzo. La patro kompreneble deziris trovi la plej bonan el la tri, sed kiel elekti?

La decido ne estis facila, kaj la patro sentis bezonon de ia speciala ruzo. Dum kelkaj tagoj li ne permesis al la filino eliri, ĝis la vilaĝanoj suspektis, ke ŝi estas malsana. Poste li ordonis al ŝi kuŝi sur la lito kaj resti tie, senmova kaj silenta.

Tiam li sendis amikon al la tri junaj viroj, kun la sama mesaĝo: “Frumatena Sunlumo mortis. Mi petas iom da mona helpo por la lastaj ceremonioj kaj la morto-festo.”

Saĝa respondis, “Tiu patro vere tro postulas! La peto estas preskaŭ impertinenta! Mi ne havas monon por ŝia patro.”

Sprita respondis, “Mi bedaŭras, ke tiu bela kaj ĉarma junulino mortis. Sed ŝi tute ne estis mia edzino kaj nun mi ne sentas ian devon pri ŝi, aŭ devon helpi ŝian patron. La patro eĉ ne informis min, ke ŝi malsanas.”

Pripensa diris, “Ho ve! ĉu vere mortis bela Frumatena Sunlumo? Tiel belega, tiel ĉarma, tiel bonkora! Kia malĝojo! Kaj certe ŝia patro estas nun tre malfeliĉa. Jen mia mesaĝo al la patro: jen mono por helpi pri la lastaj ceremonioj kaj la mortofesto; mi havas iom pli da mono, se li bezonas ĝin. Mi tuj preparas min por viziti lin, kaj funebri, kaj lamenti kun li pri kara Frumatena Sunlumo, kiun mi deziris kiel mian edzinon.”

La amiko portis la tri respondojn al la domo de Frumatena Sunlumo. Baldaŭ Pripensa alvenis, kaj la patro kondukis lin en la domon, kie la belega juna filino kuŝis silenta sur la lito.

Kaj tiam la patro laŭte kriis, “Frumatena Sunlumo, kara filino, jen venas via edzo!” Frumatena Sunlumo ekstaris, tute sana kaj kun brila rideto.

“Nun mi scias, kiu el tiuj tri viroj estas taŭga edzo por vi, kaj jen li staras antaŭ vi.”

Tiun saman tagon, Frumatena Sunlumo jam estis la fianĉino de la tre ĝoja Pripensa, kaj post mallonga tempo ŝi estis lia edzino. Ili amis kaj estimis unu la alian, kaj bone traktis unu la alian, kaj longe kunvivis kiel geedzoj, tre trankvile kaj kontente.

Giganta Floro

En Bolivio ekzistas planto, kiu floras nur post proksimume cent kvindek jaroj; sed kiam ĝi floras, ĝi vere floregas: tiam ĝi produktas plurajn spikojn, kiuj estas altaj je pli ol dek metroj, kies diametroj estas pli ol du metroj; kaj ĉiu spiko portas ĝis okmil blankajn florojn. Post tiu granda florado, la planto mortas.

Limoj pri Lingvokapablo

Ĉu klera poligloto bezonas intemacian lingvon? Kompreneble li aŭ ŝi ne bezonas ĝin tiel ofte, kiel tiu, kiu ne kapablas lerni multajn lingvojn.

Mezzofanti, itala kardinalo, scipovis eble dudek sep lingvojn; J. Bowring, brita diplomato, iasence scipovis ducent; H. Williams, novzelandano, flue parolis dudek ok. G.H. Schmidt, franca lingvisto, kiu dum ses jaroj estis ĉefo de la fako pri terminoj ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, tiutempe flue parolis dek naŭ lingvojn, kaj perdis sian iaman fluecon en dudek aliaj, ĉar li ne sufiĉe uzis ilin.

Grandaj estas tiaj atingoj. Tamen, kvankam ne povas ekzisti perfekta kalkulo pri la nombro de lingvoj en la mondo, ĉar verŝajne ekzistas izolitaj triboj ankoraŭ ne konataj, kaj ankaŭ estas ofte malfacile decidi, kio estas aparta lingvo, kio estas nur dialekto, certe ekzistas en la mondo proksimume kvinmil diversaj lingvoj kaj dialektoj. Do, eĉ la plej eksterordinara poligloto povas ofte sperti la malhelpon de lingvaj bariloj.

Versareto pri Korelativoj [1]

Ĉi-vespere havas ni aranĝon
specialan — kantojn kaj festmanĝon.
Multaj belaj pladoj sur bufedo
nin invitas al konsum-procedo.
Dum ni venas, vidas, venkas, frandas,
per demandaj vortoj ni demandas.
“Kiel sen kulero supon servi?”
“Jen kulero — kial ne observi?”
“Kiu puŝas?” “Al mi mankas forko.”
“Kiom prenas li? Ho, kia porko!”
“Kies ŝalo falis sur la plankon?”
“Kies? Ĉu la via?” “Multan dankon!”
“Kie estas salo?” “Kio estas tio, kion majonezo vestas?”
“Ovoj.” “Kiam venos mia vico?”
“Kio bonodoras tie?” “Spico.”
“Kiu spic’?” “Kumino, plej probable.”
“Kial tiel puŝi min, ĉetable?”
“Kiom da kolbasoj vi deziras?”
“Kiel en amaso oni spiras?”
“Kiu bubo saŭcis mian jakon?”
“Kiel mi mistraktas la stomakon!”
“Kia plado — sala aŭ sukera?”
“Kia apetito malmodera!”
“Kien vi vin ŝovas ekstervice?”
“Kiel? Ĉu mallerte aŭ malice?”
“Kiom da salato restas nun?”
“Kio falis?” “Nur malgranda prun’.” “Kiu ĉion tiel fuŝaranĝis?”
“Kial venis mi? ĉar mi ne manĝis!”

Fonetlka Festo

En Koreujo oni ĉiujare havas ferion, kiu festas la alfabeton. La korea alfabeto, kiel tiu de Esperanto, estas scienca kaj klare indikas la ĝustan prononcon.

Enigmo

Ĉu vi povas trovi dek urbegojn, kiujn iu kaŝis en tiuj ĉi dek frazoj?
1. En la nuna jaro li vendis pli ol mil anorakojn al turistoj.
2. Ian inklinon peki noblaj homoj ankoraŭ ofte sentas.
3. Lia ideo pri Paradizo estas pana monto kun kolbasa arbaro, kun biera maro ĉirkaŭ ĝi.
4. Sur malfirma ŝtuparo, firma teno ĉe la balustrado estas prudenta.
5. En la komitato kunlaboris amike tri poloj, du germanoj, unu islandano, unu japano kaj unu usonano.
6. La plej kara kondimento en la mondo estas insekta sekrecio, kiun oni preparas nur en Vjetnamio.
7. Jen letero sur la mato! Kio estas la enhavo?
8. Li tro uzas dieton grasan. Tia gorĝo-ŝmirado estas eble korooferado.
9. Ve, ve! Ho, Bartolomeo, kial vi batas vian fraton tiel kruele?
10. Mi tute ne scias, kie vojaĝas la Ministro nuntempe.

Trafa Riproĉo

Estas kelkaj homoj, tiel egoismaj, malnoblaj, eble enviemaj, ke ili inklinas difekti aŭ detrui ion belan, imponan aŭ edifan. Kiam, ekzemple, iu tia vidas sur iu afiŝo bildon de bela virino, li tuj deziras krajoni lipharojn kaj barbon sur la vizaĝo. Unu el tiuj stultaj buboj iam ricevis taŭgan riproĉon en teatro en Glasgovo, Skotlando.

Granda tragika aktoro brile ludis la ŝekspiran rolon de la reĝo Rikardo la Tria. En tre streĉa momento, la reĝo, kiun oni jam venkis, kaj kiu volas forkuri de la batalo, krias:

“Ĉeval’, ĉeval’! La regnon por ĉevalo!”

ĉuste kiam aliaj en la teatro sentis multan emocion kaj admiron, unu el tiuj difektemaj knaboj laŭte kriis el la galerio:

“Ĉu azeno sufiĉas?”

La granda aktoro, kies grandan scenon li detruis, kriis responde: “Jes, vi rajtas veni!”

(John Franris tradukis la dramon en Esperanton; ĝi aperis en 1980.)

Klaraj Mesaĝoj

Dom-mastrino lasis tiun ĉi noton por la laktisto:

LAKTO
Mi ne bezonas lakton hodiaŭ.
”Hodiaŭ” signifas “morgaŭ”,
ĉar mi skribis ĉi tiun noton hieraŭ.

Tajpistino lasis noton sur la tablo de la estro:

“Se mi ne estas tie ĉi en la apuda ĉambro, estas ĉar mi eliris por nova pako da karbopapero, ĉar ni ne plu havas tion, kion ni havas nun.”

ĉar la estro devis tuj eliri denove, li lasis por ŝi respondon, kun tasko:

“Bone, vi faris saĝe, kvankam vi ne esprimis vian intencon tre logike. Nun mi petas vin tajpi ĉi tiun raporton, dum mi manĝos mian lunĉon kun sinjoro Bruno sur la plej bonkvalita papero.”

reveni al Faktoj kaj Fantazioj
返回 Faktoj kaj Fantazioj

阅读次数 456 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *