FAKTOJ KAJ FANTAZIOJ – Fabelo el Tibeto

4. FABELO EL TIBETO

Tibeto, tre alta lando, kiu situas norde de Himalajo, estas nun aŭtonoma regiono de ĉinio. Lando pli granda ol Francujo, Svislando, Hispanujo kaj Portugalujo kune, ĝi subtenas malpli ol du milionojn da homoj. (La supraj kvar eŭropaj landoj kune subtenas pli ol naŭdek ses milionojn.) Sed la tibeta popolo, en sia montara, malvarma lando, havas propran lingvon, multajn interesajn tradiciojn kaj kutimojn, tre riĉan apartan folkloron.

La jena tibeta fabelo estas neordinara kaj amuza. ĉu ĝi ankaŭ iom montras la absurdan flankon de milito, diplomatio kaj propagando?

La Musoj kaj la Reĝo

Iam, ie, en iu lando, regis reĝo; kaj en la lando estis multaj musoj.

Normale la musoj prosperis kaj manĝis sufiĉe; sed venis jaro de malbona rikolto. La musoj, kiuj kutime vivtenis sin grandparte per la greno, kiun la homoj lasis sur la tero post la rikolto, rimarkis, ke ĉi-jare la postrikolta greno ne sufiĉos por la tuta vintro. La Reĝo de la Musoj decidis peti helpon de la Reĝo de la Lando.

Kiam la palaca pordisto informis la Reĝon, ke muso deziras paroli kun li, la Reĝo ekridis, sed ordonis, ke oni enlasu la muson.

La muso venis respekteme kaj dece en la grandan Aŭdiencan ĉambron. Ĉar tibetanoj, je formalaj renkontiĝoj al kiuj taŭgas ceremonioj, donacas elegantajn skarpojn, la eta muso portis silkan fadenon, kiun li per la ĝustaj ceremoniaj gestoj ĝentile proponis al la reĝo.

“Mi vin salutas, frato Muso,” diris la Reĝo. “Kion vi deziras?”

“Ho, Reĝa Moŝto,” respondis la Muso, “la rikolto estas malgranda; la homoj ne lasis multan grenon sur la tero; ni musoj mortos pro malsato, se ni ne povos pruntepreni stokon por la vintro. Mi petas vian helpon. Bonvolu prunti al ni sufiĉan grenon por la vintro;

kaj mi, la Reĝo de la Musoj, solene promesas, ke post la nova rikolto ni plene repagos vin. La enhavo de unu el viaj grenejoj sufiĉos.”

“Kiel vi etaj musoj forportos tiom da greno?”

“Via Reĝa Moŝto, se vi pruntos la grenon al ni, ni povos ĝin forporti.”

“Do, Frato Muso, mi pruntos al la musoj la grenon en unu grenejo, sub tiuj kondiĉoj.” Kaj li ordonis al la respondeca persono, malfermi unu grenejon, kaj permesis al la musoj forporti la grenon.

La Reĝo de la Musoj kunvokis ĉiujn musojn de la lando, centmilojn da musoj. Ĉiuj iris al la grenejo, metis grenon en la buŝon, sur la dorson, ligis iom da greno per la vosto; kaj tia laboro, de tiom da musoj kune, rapide malplenigis la grenejon. Kiam la Reĝo vidis, kio okazis, li komencis alte estimi la inteligentecon kaj kapablon de la musa popolo, kaj ĝian kunlaboremon.

Post la nova rikolto, la Reĝo de la Musoj plenumis sian promeson; la musoj reportis al la reĝa grenejo la tutan kvanton da greno, kiun ili antaŭe prunteprenis; kaj ankaŭ kun interezo. La Reĝo ne plu inklinis ridi je la etaj musoj, ĉar li konstatis, ke la musoj estas ne nur inteligentaj, sed honestaj kaj fidindaj.

Sed baldaŭ la Reĝo havis gravan problemon: milito komenciĝis inter lia regno, kaj najbara regno. Granda rivero fluis inter la du regnoj, kaj ĉe la bordo de la rivero la malamika reĝo jam metis sian tendaron, preta por invadi la landon.

La musoj ne deziris, ke fremda reĝo, eble malpli helpema, aŭ eĉ kruela, venku ilian Reĝon. La Reĝo de la Musoj tuj iris al la palaco kaj petis aŭdiencon. La Reĝo tuj invitis lin al la Aŭdienca Ĉambro.

“Via Reĝa Moŝto, mi venis denove, ĉi-foje por demandi, ĉu ni povas reciproki vian grandan helpon. Ni metas nin je via dispono.”

Eĉ meze de tiu grava krizo, la Reĝo rie povis kaŝi rideton. “Frato Muso,” li demandis, “kiel etaj musoj povos helpi min nun? La malamika armeo estas vasta, multe pli granda ol la mia. Mi nepre malvenkos. Mi dankas pro viaj bonaj intencoj, sed kiel musoj povos helpi min?”

“Via Reĝa Moŝto, ĉu tamen vi memoras, kiel vi dubis pri nia kapablo forporti la grenon el la grenejo? Kaj kiel vi surpriziĝis,

kiam ni repagis nian tutan pruntaĵon? Nur fidu al ni denove; kaj konsentu pri du servoj al nia popolo; kaj per specialaj musaj manovroj ni savos vian regnon.”

“Estas vere, ke vi sukcesis pri la du aliaj aferoj,” la Reĝo konsentis. “Do, kion mi faru?”

“Ordonu al viaj soldatoj, ke ili preparu por ni cent mil bastonetojn, longajn kiel via reĝa piedo, kaj kuŝigu ilin ĉe nia flanko de la rivero, antaŭ la sunsubiro. Ordonu tion ĉi — por tiom da soldatoj, la tasko estos malgranda — kaj ni nepre kreos konfuzon kaj panikon inter la malamikoj.”

“Tion mi ordonos,” la Reĝo promesis. “Kaj kion vi deziras por vi mem?”

“La du grandaj danĝeroj, kiuj minacas musojn en tiu ĉi lando, estas inundoj kaj katoj. Kiam la rivero iom plialtiĝas, la akvo envenas niajn nestojn. Ĉu vi konsentos, konstruigi fortan baraĵon laŭlonge de la rivera bordo, por ke la akvo ne povu plu plenigi niajn nestojn? Kaj katoj ĉiam ĉasas musojn; do, ni humile petas, ke vi ekzilu ilin de via regno.”

“Se vi savos la regnon, vi havos vian baraĵon kaj malhavos la katojn.”

La Reĝo de la Musoj faris la kutimajn ceremoniajn gestojn, kaj rapide reiris al sia musa popolo.

La suno subiris; kaj ĉiuj plenkreskaj musoj, centmiloj da musoj, sekvis sian reĝon al la rivera bordo. Tie ili trovis la cent mil bastonetojn en bona ordo. La musoj tuj puŝis la bastonetojn sur la riveron, eksidis sur ili, duope aŭ triope, padelis per la piedetoj kaj facile vojaĝis al la alia flanko. Ili kviete kuris tra densa mallumo, al la tendoj kie la malamika armeo dormis. La musoj mordis la kordojn de la pafarkoj kaj la portilojn de la pafiloj; dente detruis la ŝnurajn fuzeojn; difektis la vestaĵojn de la soldatoj kaj eĉ formordis la harplektaĵojn de tiuj, kiuj dormis plej profunde. Ih faris ĉion, kion centmiloj da musoj povas fari per la dentoj: ĉifonigis tendojn, formanĝis grenon, farunon kaj aliajn nutraĵojn, mordis kordojn, truis ŝuojn, kaj ĉie ion manĝis, kion homoj zorge aranĝis. Post dutri horoj da sabotado, la musoj reiris al la rivera bordo, residiĝis sur siaj bastonetoj kaj revojaĝis padele al la amika bordo. Neniu rimarkis ilin.

La suno leviĝis. Ankaŭ leviĝis multaj krioj kaj malbelaj vortoj el la tendaro de la malamika armeo. La soldatoj vekiĝis kaj trovis paf-arkojn neuzeblajn, pafilojn nek uzeblajn nek porteblajn, uniformojn truoplenajn, sen butonoj, sen insignoj. Baldaŭ ili ankaŭ konstatis, ke ili ne matenmanĝos, ke eĉ taso da teo kun butero ne estos havebla por varmigi kaj fortigi ilin.

Unue, ĉiu soldato akuzis la najbarajn kamaradojn; poste la kverelado iĝis pli grandskala; oficiroj akre riproĉis soldatojn, soldatoj eĉ ekakuzis oficirojn. Aŭdiĝis laŭtaj krioj de “ŝtelo!”, “Perfido!”, “Sabotado!”, “Spionoj!” kaj multaj fiaj vortoj, ĉar soldatoj malsataj, malvarmaj, kaj sen uzeblaj armiloj ne parolas tre elegante.

Ĝuste kiam en la frumatena lumo la tendaro estis en plena konfuzo, la malamika armeo ankaŭ aŭdis, de la alia bordo, klarionojn kaj kelkajn pafojn. Tute ne preta batali, la armeo forkuris malbonorde.

La Reĝo tre ĝojis, kaj ridegis pri la manovroj de la musoj. Li kore dankis la Reĝon de la Musoj kaj lian popolon. Kaj li tuj plenumis siajn du promesojn. Li ordonis al arkitektoj kaj konstruistoj, tuj plani kaj konstrui bonan, fortan baraĵon laŭlonge de la rivero, por ke ĝi neniam plu inundu la nestojn kaj dronigu la musojn. Kaj li dekretis ekzilon de ĉiuj katoj, kaj mortopunon por iu, kiu poste portos katon en la landon.

Li sendis heroldon al la malamika reĝo, kun la jena averto: “Ni en nia lando ne deziras militon. Milito suferigos vian popolon kaj mian popolon, kiu ajn venkos. Ni rajtas defendi nin kontraŭ iu, kiu nin atakas, kaj ni forte defendos nin. Sed ni deziris, se eble, eviti nenecesajn mortojn kaj vundojn. Do, unue ni sendis nian armeon de musoj, kiuj venkis viajn soldatojn sen elverŝo de sango. Ni proponas al vi pacon; sed, se vi denove ekatakos, ni sendos kontraŭ vi armeon de niaj dombestoj kaj kortbirdoj; se ili ne sukcesos, ni sendos niajn sovaĝajn bestojn; kaj finfine, se ni ne povos per moderaj diskutoj kaj prudentaj kompromisoj eviti plenan militon, mi mem kondukos al batalo miajn lertajn kaj kuraĝajn soldatojn.”

La malamika reĝo estis sufiĉe saĝa, por aŭskulti atente; kaj poste li komprenis, ke se la musa armeo povis tiom detrui, estos malsaĝe, riski pri la armeoj de dombestoj, sovaĝbestoj kaj soldatoj. Estos pli saĝe, tuj interkonsenti pri pac-traktato. Do, la du reĝoj facile preparis traktaton, kaj la du regnoj longe restis en amika rilato. Ankaŭ la musoj restis feliĉaj, ĉar la Reĝo protektis ilin kontraŭ inundoj kaj katoj; kaj, pro ilia meritplena servo al la patrolando, ili ĉiujare ricevis unu grenejo-plenon da greno.

Pli da Proverboj

Tra verdaj okulvitroj, la mondo estas verda. (Japana)

Vi devos longe piediri malantaŭ sovaĝa ansero, antaŭ ol vi trovos strutan plumon. (Dana)

Pli bone foruziĝi, ol forrustiĝi. (Angla)

La plezuro, fari ion bonan, estas la sola, kiu neniam eluziĝas. (Ĉina)

La kribrilo diris al la kudrilo, “Vi havas truon.” (Bengala)

Mirto, kiu staras inter urtikoj, tamen ankoraŭ nomiĝas mirto. (Hebrea)

Pli bone rajdi sur azeno, kiu portas min, ol ĉevalo, kiu forĵetas min. (Hispana)

Ne ligu viajn ŝu-laĉojn sur la melonkampo de la najbaro.

(ĉina)

[Ĉi tio signifas: ne agu, kvankam senkulpa, tiel ke vi suspektigos vin mem pri fia faro.]

La vir-abelo suĉas la jasmeno-florojn, sed ne faras mielon. (Tatara)

Estas pli bone, sidi en malliberejo kun saĝulo, ol en paradizo kun stultulo. (Rusa)

Ne necesas sproni leporon, kiu jam kuras. (Itala)

La kuniklo restis sen vosto, ĉar ĝi ordonis al la aliaj bestoj, alporti voston. (Zulua)

Avido, avido, sufokiĝas la hundido. (Jamajka)

Oni ne akiras renomon sur mola lito. (Turka)

Sovaĝa ansero neniam demetis malsovaĝan ovon. (Irlanda)

Estas ofte amuze, konstati, kiel diversaj homoj esprimas la saman ideon. Ekzemple, ie ajn en la mondo, oni eble volas diri, ke iu alportas ion, kio jam abundas. La angloj diras, “Porti karbon al Novkastelo”, ĉar apud Novkastelo, urbego ĉe la rivero Tajno, estas granda karb-industrio. La hispanoj diras, kun simila ideo, “Porti feron al Bizkajo.” La francoj diras, pli ĝenerale, “Porti foliojn al la arbaro.” En antikva Romo oni diris, “Porti akvon al rano”, kaj en antikva Ateno, “Porti strigojn al Ateno.” En la zamenhofa Proverbaro ni trovas, “Leciono al profesoro estas vana laboro.” Ĉu ni povas pripensi ion por la esperantistoj? “Porti verdajn stelojn al mondkongreso” ?

☆ ☆ ☆ ☆

Versareto pri Korelativoj [2]

En la bestĝardeno

“Rigardu tiun belan beston!”
“Rigardu tiun ruĝan kreston!”
“Sed vidu ties kreston bluan!”
“Vidu la idon kanguruan!”
“Rigardu! kio estas tio?”
“Verŝajne estas agutio.”
“Tie pingvenoj, tre mallerte,
Marŝas al fiŝoj, buŝ-aperte.”
“Tion rigardos ni kun ĝu’,
Kaj tiam ni promenos plu.”
“Ne donu al la cikoni’ el
La nudaj fingroj! Faru tiel.”
“Ne per la fingroj, panjo? Kial?
Oj, ĝi min bekis!” “Ĝuste tial!”
“Venu ĉi tien! En spiraloj
Jen kobroj, mamboj kaj krotaloj;
Ankaŭ pitono kaj aspido!”
“Mi tremas pro la nura vido!
ĉar tiajn bestojn mi malŝatas.”
“Jen la simioj sidas, gratas Amike unu la alian.”
“Jes, mi preferas beston tian.”
“Jen vere stranga reptili’ —
Ne tie, vidu, tie ĉi —
Kvazaŭ flugiloj sur torako!”
“Nu, la avizo diras, Drako.”
“Tiel fabeloj realiĝas.”
“Tiu knabino nun paliĝas.”
“Jen la kolibroj, tiel belaj
Kun tiaj formoj hel-juvelaj.”
“Tiom da bestoj, plumaj, skvamaj,
Molharaj… tiom, tiel malsamaj!”

Ne Trovebla en la Bestĝardeno!

En Belurbo estas granda, bela parko, pri kiu la urbanoj fieras. Inter la vidindaĵoj de la parko estas granda lago, kun insuletoj, riveretoj kun ornamaj pontoj, anasoj, cignoj kaj fiŝoj. Dum kunveno de la Urbokonsilantaro, la Konsilantoj diskutis, kiel plibeligi la faman parkon. Unu konsilanto sugestis, “Mi proponas, ke ni aĉetu gondolon por la lago. Gondoloj sur akvo estas vere pitoreskaj.” Alia konsilanto subtenis la proponon.

Tiam tria konsilanto aldonis novan sugeston. “Se ni deziras gondolojn sur la lago, ĉu ne estos pli bone, aĉeti paron da gegondoloj, kaj lasi ilin nature multobliĝi?”

Sur Kolegia Afiŝ-tabulo:

Malaperis el la kuirejo
Unu tranĉilo de
kuiristo kun nigra tenilo.
Se vi trovos ĝin ie,
bonvolu reporti ĝin.

Sur Pordo en Laboratoria Komplekso:

Danĝeraj radioj!
ENIRO STRIKTE MALPERMESITA!
Eniro sen speciala protekta vestaro
kaŭzos
RAPIDAN MORTON!
Oni severe monpunos ĉiun,
kiu eniros senpermese.

 

reveni al Faktoj kaj Fantazioj
返回 Faktoj kaj Fantazioj

阅读次数 378 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *