FAKTOJ KAJ FANTAZIOJ – Gedeza Dialogo

6. GEEDZA DIALOGO

Julia atendas la edzon, Arturon. La tablo estas aranĝita por simpla vespermanĝo.

Julia Jam estas tempo; ĉu la aŭtobuso malfruiĝis? Ho, se nur lia laborejo estus pli proksima! (Aŭdiĝas la brueto de ŝlosilo en seruro.) Ho, jen Arturo! Kaj ĉio estas preta.

(Arturo envenas, kisas la edzinon, deprenas sian mantelon.) Arturo Kara mia! Jen, mi nur lavos la manojn, kaj mi estos preta… Julia Mia kara! Mi esperas, ke vi havas bonan apetiton. Mi ĵus preparis grandan salaton, tian, kian vi preferas, kun multaj diversaj legomoj kaj herboj, kaj precipe tomatoj; kaj mi bakis freŝajn bulketojn; do, se vi nun donos al mi la pasteĉon, mi metos ĝin sur teleron, dum vi lavos vin…

Arturo Ho, Julia, la pasteĉon!

Julia Do, kara, kio pri la pasteĉo? Ĉu ĝi difektiĝis en la aŭtobuso? Arturo Ne, ne, sed…

Julia Do, bone, donu ĝin — mi scias, ke vi estas malsata.

Arturo Ho, Julia, mi tre bedaŭras — mi tute forgesis aĉeti ĝin! Julia Ho ve! Ho, Arturo, kiel vi povis forgesi? Mi penas ne tedi vin per tiaj komisioj ofte, sed tiu plej bona vendejo de pasteĉoj estas ĝuste apud via oficejo, kaj estus tiel helpe…

Arturo Estus nenia ĝeno. Fakte, mi eĉ preterpasis la vendejon sesfoje hodiaŭ!

Julia Sesfoje? Do, vi eĉ havis ses okazojn!

Arturo Jes. Mi vidis la vendejon, ne nur kiam mi alvenis kaj foriris — sed dufoje mi eliris por prizorgi specialajn aferojn iom komplikajn, pri kiuj personaj vizitoj estis necesaj. Kaj eĉ unufoje mi ne memoris en la ĝusta momento, ke ni bezonas tiun pasteĉon! Ho, Julia, mi vere bedaŭras.

Julia Se vi eĉ devis dufoje fari tiujn personajn vizitojn, verŝajne via tago estis tre plena. Eble pro tio vi forgesis. Nu, se ni nur havus la pasteĉon, la vespermanĝo estus jam preta. Sed ne alvenis la mondo-

fino; ni ne mortos pro malsato. Se mi havus viandon en skatolo… sed mi ne havas. Aŭ se la stratangula butiko ankoraŭ funkcius… sed ĝi fermiĝis antaŭ duonhoro… Se… se…, sed se’oj kaj ve’oj ne nutros nin. Ho, nun mi scias kion fari. Se vi povos atendi kvaronhoron aŭ dudek minutojn…

Arturo Nu, se mi alportus la pasteĉon, mi ne devus atendi. Preparu ion ajn, kara, laŭ via bontrovo.

Julia Kiel danka mi estas, ke vi estas tiel pacienca. Mi vidis edzojn, kiuj en tia situacio iĝus tute malbonhumoraj.

Arturo Kaj mi vidis edzinojn, kiuj en tia situacio predikadus kaj prelegus al la edzo, kvazaŭ li forgesus medikamenton urĝe necesan por savi la vivon de la bopatrino. Feliĉe ni ambaŭ havas ian proporcio-senton.

Julia (bonhumore, kantete) Hej, hej, ho, estas li hero’ … ho, ho, hi, kiel bonaj estas ni! Nu… mi havas ion en la ŝranko … mi kradrostos ĝin, kaj tio bezonos nur kelkajn minutojn … ni manĝos tion varma, kun iom da saŭco, kaj kun la freŝaj bulkoj; kaj flanke aŭ poste ni manĝos la salaton … kaj se ni ankoraŭ aŭdos kriojn el la abismo, ni plenigos ĝin per iom da fromaĝo. Ĉu en ordo?

Arturo Jes, tute bone.

(Julia eliras, Arturo sidiĝas, trafoliumas gazeton, parolas pri io, kion li legas.)

Arturo Se homoj pli atentus, tiaj akcidentoj ne okazus… Kion faras la ministro inter tiom da melonoj? Ho, mi komprenas… (Julia revenas.)

Julia Do, mi metis ĉion sur la rostokradon, mi lasos ĝin sep minutojn kaj turnos ĝin; kaj la saŭco boletas en la eta kaserolo… Ho, nun mi bezonos alian kuleregon sur la tablo. (Prizorgas tion.) Estas tre interesa artikolo tie, pri kvarjara knabeto, kiu jam montras eksterordinaran matematikan talenton.

(Eliras kaj tuj revenas kun la bulkoj.)

Arturo Ĉu plaĉus al vi, havi infanon tiel supertalentan?

Julia Mi ne scias. Kompreneble, mi esperas, ke niaj infanoj estos inteligentaj… estus ja bone, se ili montrus belajn talentojn… sed mi ne scias, ĉu mi estus bona patrino al infano vere supertalenta, iom stranga, iom nenormala… mi sentus, ke mi ne scias, kiel eduki lin aŭ ŝin…

Arturo Jes, mi sentas preskaŭ same. Mi ne bone komprenus la bezonojn kaj sentojn de tia infano… kaj mi timus, ke li iel izoliĝus de ordinaraj homoj…

Julia Mi tumos la pecojn sur la krado. (Eliras.)

Arturo Mi ne diros, ĉar eble ĝenus Julian, sed mi estas ege malsata! (Julia revenas.)

Juiia En ordo… nun nur kvin minutoj… Se ni nur havus frostujon, tiaj krizoj ne okazus.

Arturo Sed frostujo estas luksaĵo, kiun ni ankoraŭ ne povas havi. Julia Jes, jes, tion mi komprenas.

Arturo Eble iam, tamen, ni povos.

Julia Eble… ĉiam ŝajnas, ke vi devas tiel longe labori, por tiel malmulton havi…

Arturo Jes; sed ĉu tio ne estas io, kion preskaŭ ĉiu homo en la mondo sentas?

Julia ĉu ne estus bele, se ni gajnus la ĉefpremion en la nacia loterio?

Arturo Jes ja. Mi povus elekti postenon pli laŭ miaj preferoj. Julia Sed se vi estus riĉa, ĉu vi dezims daŭre labori?

Arturo Jes, mi kredas ke jes; mi ne daŭrigus la nunan laboron, sed mi volus havi ian postenon, aŭ eble mi fams ian senpagan laboron — helpus la blindulojn, helpus en la hospitalo, servus la EsperantoMovadon… Mi ne volus vivi neutile, ĉu vi?

Julia Ne… mi povas foje pensi, ke mi volonte vivus sen taskoj, sed kredeble tia vivo baldaŭ iĝus enuiga. Kaj ne estus dece, fari nenion utilan. Sed ho… se ni gajnus la ĉefpremion, mi volus unue havi ian ekstazan elspezadon!

Arturo Ni povus aĉeti aŭtomobilon…

Julia Kaj frostujon…

Arturo Kaj vere bonan radioaparaton, ne nian nunan blekoskatolon…

Julia Kaj kolor-televidilon…

Arturo Kaj ni povus donaci al la loka Societo sufiĉan monon, por presigi vere videblan reklamon pri Esperanto en la loka ĵumalo… Julia Kaj mia fratino povus havi la biciklon, kiun ŝi tiel longe sopiradas…

Arturo Kaj vi povus aĉeti vere belajn robojn, kaj juvelojn, kaj ŝikajn ŝuojn, tiajn, kiajn viaj ĉarmaj piedetoj meritas…

Julia Ho, se mi povus elekti belajn robojn! Kaj vi povus havi tiun komplikan brak-horloĝon, kiun vi tiel ofte rigardis en la montrofenestro…

Arturo Kaj ni povus havi ian vere belan kaj ĉarman dorlotbeston… Julia Ho, jes! Etan raskaton, de tiu speco turka, tiu, kiu havas longan silkan hararon, kaj ĝi naĝus en la bankuvo… grandabankuvo el marmoro…

Arturo Mi preferus belan rashundon, eble unu el tiuj mirindaj rusaj leporhundoj, tiel altaj kaj elegantaj…

Julia Ni povus aĉeti turkan katidon kaj rusan leporhundidon, kaj eduki ilin kune, en sankta harmonio!

Arturo Brave! Kaj la kato lemus boji, kaj la hundo lernus miaŭi… Julia Sed kiam ili renkontus ĉevalon aŭ ŝafon, ili parolus Esperanton!

Arturo “Best-peranton”!

Julia Sed, Arturo, unue mi dezirus, ke ni havu vere eminentan libertempon. Mi dezirus vojaĝi en luksa aviadilo, kaj viziti alian kontinenton! Ho, kiel bone estus, kiel interese! vidi tute aliajn panoramojn, vidi homojn en pitoreskaj ekzotikaj kostumoj; ni aŭdus la kriojn de strangaj birdoj, ni flarus la ekzotikajn odorojn de fremdaj floroj, ni… Ho ve, kio estas tio!?

(Eliras kure al la kuirejo.)

Arturo Odoro, fakte, kiun mi ne nomus precize ekzotika…

(Julia revenas, preskaŭ preta plori.)

Julia Ho, Arturo, dum ni fantaziis, la vespermanĝo fuŝiĝis! Sur la rostokrado restas nur fumantaj cindroj, kaj mia bona saŭco iĝis nigra gluo sur la fundo de la kaserolo!

Arturo Ho ve, kaj mi tiel malsatas! Ho, se mi nur havus edzinon iom pli pmdentan! Se mi nur havus edzinon, kiu posedas la elementan scion, ke io sub flamoj rapide brulas!

Julia Kaj ankaŭ mi povus diri: Se mi nur havus edzon, kies memoro estus fidinda! Se mia kunulo nur povus prizorgi la plej simplan komision! Se ni havus tiun pasteĉon, ni nun ne devus lamenti pri nia nigra, nemanĝebla vespermanĝaĉo!

Arturo Se vi ne donus al mi stultajn bagatelajn komisiojn, mi ne povus forgesi ilin!

Julia Sendube vi preferus, ke mi perdu du horojn en la tramoj — sendube vi preferus sklavinon!

Arturo Vi estas malsaĝa anserineto — vi estas absurda… vi… ho ve, Junjo, kion ni diras unu al la alia!?

Julia Ho ve, kial mi eksplodis tiel atombombe?

Arturo Vi estas laca, kaj mi estas laca; kaj temas nur pri du malgravaj fuŝoj. Ne valoras kvereli, ĉu?

Julia Ne. Mi pardonpetas, ĉar mi ekkoleris. Mi scias, ke vi estas malsata. Nu, se estus io pli bona, mi proponus ĝin; sed la pano estas bona, kaj ĉu ĉi-vespere ni povos kontentiĝi per pano, fromaĝo kaj salato? Kaj restas kelkaj kuketoj en la ujo.

Arturo Jes, certe; ni povos iel satigi nin… Ho, Julia, memoru ĉiam, eĉ kiam mi krias, “se mi havus edzinon nur pli tian, aŭ tian…” tamen estas ĉiam vere, ke se mi ne havus vin, mi estus multe malpli feliĉa.

Julia Kaj vi rajtas kelkfoje forgesi pasteĉon; se vi ne estus mia edzo, ankaŭ mi estus multe malpli feliĉa.

Piednotoj pri Kvar Piedetoj

Ebie iu, kiu legis, pensas, ke kiam Julia fantazias pri riĉeco, ŝi estas pli malsaĝa ol ŝi estas; ĉar ni ĉiuj “scias certe”, ke katoj nature evitas akvon.

Tamen, ĉiuj katoj kapablas naĝi se necese, kvankam ĝenerale la hejmaj katoj, kiuj ĉiuj apartenas al unu specio, preferas ne malsekiĝi. Sed unu raso el tiu riĉe varia specio, la tielnomitaj ‘turkaj’ aŭ ‘ankaraj’ katoj, havas apartan inklinon; tiuj katoj, eĉ katidoj, vere naĝas volonte, kvazaŭ sporte, ne nur en kuvoj, sed eĉ en rapid-fluaj kamparaj riveretoj.

Versareto pri Korelativoj [3]

Neniu povas longe sidi trankvile dum forbrulas barbo; nenie povas iu vidi rabistojn sur rabarbo.

Nenies nazo sur la tero taŭgas por bori ŝtalajn platojn; neniam taŭgos rinocero por teksi zonojn kaj kravatojn.

Neniom ja da plutonio estas la sola dozo ĝusta; neniel povas cikonio nesti sur unu pinglo rusta.

Nenia krabo verkas odojn nek talpo kantas dum koncerto; neniel sekvas novajn modojn bufino, rano aŭ lacerto.

Nenial — pro nenia kaŭzo — vi rajtas rosti bopatrinon; neniam sen pripensa paŭzo ekpuŝu flamon en benzinon.

Nenio karbopecon spicas tiel, ke iu ĝin englutos; neniam, kie am’ oficas, disputos ni, sed nur diskutos.

Io pri Loknomoj

Se iuj, kiuj deziras organizi ian intemacian Esperanto-Kongreson, iam ne povas elekti taŭgan urbon, rigardo al indekso de atlaso povas sugesti kelkajn lokojn, kies nomoj estas interesaj al esperantistoj. Sola en Argentino ne ŝajnas tre taŭga por aranĝo, kiu kunigos multajn personojn; Fermo en Italujo taŭgus nur por la lasta tago; iBojo, insuleto apud Sumatro, kredeble estus ne nur tro malgranda, sed tro bma. Kongreso en Koto, insuleto de Formozo (aŭ Tajvano) ne estus tre komforta, kaj Kota Kota, en Malavio, malgranda afrika lando, certe ŝajnas emfaze malkomforta. Muta en Etiopio tute ne taŭgus por la multaj diskutoj de Esperanto-Kongreso, sed eble Domo en la sama lando estus adekvata — se nur la Domo estas sufiĉe granda. Kredeble la vetero estus agrabla en Somero en Finnlando; sed certe Malbon en Aŭstralio ne aŭgurus tre favore. Emo en Kanado almenaŭ sugestas pozitivan inklinon, kaj Plano en Usono (Teksaso) ian sisteman organizadon. Ni ne scius, ĉu akcepti inviton al Okarito en Nov-Zelando, ĝis ni scius, kiaj estus la sep antaŭaj ritoj. Provo en Usono (Utaho) eble donus taŭgan etoson

de serioza eksperimentado; kaj Au, urbeto en Aŭstrujo, almenaŭ memorigus nin, ke al multaj problemoj ekzistas pli ol unu solvo, kaj ni devas diskuti libere antaŭ elekto.

Kongresanoj ofte havas financajn problemojn, pro malfaciligaj leĝoj pri valuto, aŭ simpla manko de mono; tial Kara en Sovetio kreus ekstrajn problemojn; certe pli favora financa situacio estus en Malkara, en Turkujo.

Aŭ ĉu ni elektu lokon, kies nomo rekte instigas al io? En Indonezio troviĝas insulo Savu — sed kiun, kaj de kio? Nepre maltaŭgus la insularo Batu apud Sumatro! sed eble Bolu, en Turkujo, instigus nin al varmega fervoro? Varmon ankaŭ sugestas la sovetia urbo Baku en Azerbajĝano. La urbeto Paku sur la insulo Celebeso utile memorigus nin pri unu el la lastaj taskoj, sed alie ne multe gvidus nin.

Sed eble multaj esperantistoj opinius, ke pli taŭgus la urbeto Ama en Usono, apud Misisipo, aŭ Ama en Malio, Okcidenta Afriko; aŭ ĉu estus ia taŭga urbo apud la rivero eĉ pli klare instiga, Amu en la sovetia respubliko Kazahujo?

Aŭ ĉu ni iru al Japanujo? La mondkongreso en Tokio ja estis tre sukcesa; ĉu iam ni kongresos en Japanujo apud la Kiso-rivero, sub la bela influo de unika panoramo de la Kiso-montoj?

Novaj Proverboj

Kiam fiŝo konsilas, al bird’ ne utilas.

Ne nur diru, “Bone, bone!” sed ankaŭ iom helpu mone. ĉenoj estas ĉenoj, eĉ el oro kun rubenoj.

Malsato aŭ amoro kreas tigron el leporo.

 

reveni al Faktoj kaj Fantazioj
返回 Faktoj kaj Fantazioj

阅读次数 641 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *