Jen Nia Mondo 1 Leciono 12

Jen Nia Mondo 1
这是我们的世界(一)

Leciono 12

La Kongreso

P. Baldaŭ ni vojaĝos eksterlanden — jes, post nur du monatoj ni partoprenos la Universalan Kongreson de Esperanto!
H. Mi kredas, ke ĝi estos vere interesa travivaĵo. Ĝi estos nia unua Esperanto-kongreso. Ni povos renkonti kon- gresanojn el multaj diversaj landoj.
P. Oni diras, ke tia kongreso donos al ni multe da novaj amikoj.
H. Imagu — ni parolos per unu komuna lingvo kun homoj el pli ol kvardek landoj! El kio konsistas la kongresa programo? Cu vi havas la detalojn?
P. Jes, jen la detaloj, en la bulteno. La programo enhavas multege da eroj. La unua ero por ni estos verŝajne la
Interkona Vespero.
H. Kio estas interkona vespero?
P. Nu, mi supozas, ke oni havas okazon interkonatiĝi kun aliaj gekongresanoj. Poste estos la Solena Inaŭguro, kun salutoj de eminentuloj kaj reprezentantoj de organizajoj el ĉiuj landoj, kaj kun festparolado.
H. Kaj kiam okazos la laboraj sesioj?
P. Ho, tra la tuta semajno estos amaso da laborkunsidoj. Daŭre oni diskutos, debates, komitatos. Krome okazos dek prelegoj en la kadro de la Internacia Somera Univer- sitato. Kaj ankoraŭ mi ne menciis la Oratoran Konkurson kaj la Belartajn Konkursojn.
H. Nu, ilin mi lasos al vi, Petro. La literaturo ne multe interesas min. Kia estos la distra flanko de la kongreso?
P. Ankaŭ bunta… Bankedo kaj balo… teatraĵo… kaj pluraj ekskursoj. Kien ni iru en la tuttaga ekskurso?
H. Donu al mi la prospekton! Ho, Petro, mi apenaŭ povas atendi! Tio estos tiel interesa vizito! Vere mi ĝojas, ke mi lernis Esperanton.
P. Ankaŭ mi, mia kara. Ni trinku toston al niaj ferioj! Al la sukceso de la Kongreso!
H. Al belega ferio kun amikoj el ĉiuj landoj… kaj kun vi!
P. Al niaj ferioj!
H. Al niaj kunaj ferioj!

返回 Jen Nia Mondo 1 这是我们的世界(一)

阅读次数 787 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *