Jen Nia Mondo 2 Leciono 18

Jen Nia Mondo 2
这是我们的世界(二)

Leciono 18

De Kapo ĝis Piedoj

H. Tiu filmo vere timigis min.
P. Cu vere? Mi trovis gin ne timiga, sed ridiga.
H. Ho jes, nun vi povas sidi trankvile kaj diri tion, sed kiam la atakanto kuŝigis Paŭlon surdorse, deŝiris iian ĉemizon, pugnobatis lian kapon, kaj skrapis per akraj ungoj liajn vangojn, bruston kaj ventron, vere preskaŭ senhaŭtigis lin –
P. Tion mi apenaŭ rimarkis, mi devas konfesi. Sed preskaŭ mi saltis el la seĝo, kiam Rakela perdis la jupon, kaj tiu fripono pendigis ŝin per la longaj blondaj haroj kaj vipis ŝin per leda zono –
H. Fil Vi tion guis|
P. Jes, je tiu punkto mi verŝis oranĝosukon sur mian kravaton.
H. Ho, Petro, kial vi ne viŝis ĝin tuj per la poŝtuko? Vidul Vi makulis ankaŭ vian jakon, eĉ la manikon
P. Mi ne rimarkis. Mi brosos ĝin.
H. Broso ne sufiĉos. Vi devus pli bone prizorgi viajn vestojn. Pasintan semajnon vi ŝiris la pluvmantelon, kaj viaj ŝuoj estas en terura stato.
P. Ne gravas. Sed miaj piedoj estas en bona stato, kaj ankau miaj manoj, okuloj, buŝo, kaj …… aliaj korpopartoj. Pli gravas la korpo ol la vestoj, ĉu ne?
H. Certe via lango estas en bona stato. Ciam vi trovas argumenton.
P. Ne sulkigu la frunton. Venu. Sidiĝu, kaj klinu la kapon sur mian ŝultron. Cu komforte?
H. Via] genuoj estas lom ostaj, sed … Ĉu ml havas tiel belan vlzaĝon Kiel Rake I a?
P. Jes, pii belan. Kaj (paŭzas inter ĉiu) pll belajn llpojn … kaj mentonon .. .ankaŭ pll belan kolon … kaj orelojn .. .brakojn … manojn … krurojn … Ni enlltiĝu.

返回 Jen Nia Mondo 2 这是我们的世界(二)

阅读次数 536 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *