La graveco uzi ofte la lingvon lernatan 经常使用所学语言的重要性

Ĉiu lernas lingvon por malsamaj celoj. Ili povus esti por laborposteno, postvivado, heredaĵo, romantikismo, aŭ eĉ nur hobio. Sen konsidero de la elekto de lingvo, tio certe helpos vin mense kaj logike. Ĉu vi lernas lingvon sole aŭ kun instruisto, vi devas kompreni, ke via lerteco nur pliboniĝas tiel rapide kiel kiom ofte vi ekzercas.

Lerni pli aŭ malpli?

Komparu tiujn du situaciojn de du lingvolernantoj. Nomu ni ilin kiel Tomo kaj Johano, kaj ili lernas la portugalan. Tomo prenas klason kun instruisto, ili renkontas dufoje semajne por 2 horoj ĉiu. Johano ankaŭ prenas klason kun instruisto, sed ili nur renkontas unufoje semajne por 4 horoj ĉiu. Kiun vi pensas ke progresos rapide?

La respondo dependas de kiom multe ili uzas la lingvon ekster la klaso. Krom fari la taskojn, ili povas aŭskulti la radion, spekti filmetojn, aŭ trovi iun ajn por ekzerci kune. Analizante la kvanton de tempo ke ili donis en la lernado, ambaŭ pasas la saman 4 horojn ĉiu semajne. Tomo havas tempon por revizii la unuan lecionon antaŭ ol li daŭras la duan lecionon en la sama semajno. Aliflanke, Johano ricevas pli lecionojn je la sama tago. Ĝi signifas, ke Johano devas procesi pli informon je malplilonga tempo ol Tomo.

Kiel sperta lingvolernanto, mi sugestus vin procezi malmultan informon samtempe. Vi devas lerni komforte, ne elĉerpu vian cerbon, ĉar ĝi malfaciligos la lernadon kaj estigos seninteresan. Tial, ofte uzi la lingvon, kiun vi lernas estas grava.

Konscia kaj nekonscia lernado

Vi lernas konscie kiam vi faras la taskojn. Tio estas ĉar vi devas meti atenton al la lingvo, kiun vi lernas. Vi lernos nekonscie kiam vi ĝuas aŭskulti kantojn aŭ radion en la lingvo, kiun vi lernas. Tio estas ĉar vi ne metas atenton al la karakterizaĵoj de la lingvo, kiel ekzemple gramatiko aŭ vortprovizo. Male, via cerbo lernas kiel diri la frazojn nature el la kunteksto. Cetere, via cerbo ankaŭ lernas la akcenton, tonalton, kaj manieron de paroli.

el Nee’s Blog Esperanto

la originala titolo estas La graveco de uzi ofte la lingvon, kiun vi lernas

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 779 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *