Necesas lingva diverseco 必须保持语言的多样性

Gravaj rezultoj de la scienco ofte restas nerimarkitaj se ili ne publikiĝas en la angla. Kaj se malgrandaj lingvoj mortas, tiam perdiĝas valora medicina scio. En multaj kulturoj nome medicina scio estas transdonata nur buŝe kaj tio minacas perdiĝi.

Novaj esplorrezultoj tradicie publikiĝas en fakaj periodaĵoj en la angla. Nur tiel ili estas percepteblaj internacie, ĉar la angla estas la mondvasta interlingvo. Kiu volas komuniki internacie kaj kiu volas informiĝi, tiu uzas tiun lingvon.

Aliflanke ne ĉiuj esplorrezultoj publikiĝas en la angla kaj tiel tiuj parte gravegaj malkovroj aŭ analizoj simple ne estas perceptataj, kio estas vere tragika! Ekzistanta scio kaj regionaj fakaj spertoj ne estas transdonataj kaj ili eble perdiĝas nerevene.

Kiel riĉiga tiu partopreno ankaŭ de tiuj esplorrezultoj povas esti, tion prilumigis internacia teamo de 60 esploristoj sub la gvidado de la universitato de Kvinslando en Aŭstralio.

La teamo analizis 466 ne-anglajn fakajn periodaĵojn el la kampoj ekologio kaj naturprotekto en 16 lingvoj el 38 regionoj de la mondo. La rezulto de ilia studaĵo (kiu aperis kompreneble en la angla) estas tiel atendebla kiel klara: Sciencaj laboraĵoj kiuj publikiĝis en aliaj lingvoj kaj tial ĝis nun ofte estis ignorataj, sendube povas helpi pli bone protekti la biologian diversecon sur la tero.

Temas ĉe tio ne nur pri percepto kaj tiel pri aprezo de ekzistanta scio kiu povas konservi la diversecon de specioj, sed ankaŭ temas pri la pura kvanto de la esplorkampoj: Se oni kunkonsideras la esploradon pri naturprotekto en aliaj lingvoj, tiam laŭ la rezulto de la studaĵo la esplorita geografia areo pligrandiĝas je 25 procentoj.

Ankaŭ la nombro de esploritaj bestospecioj plialtiĝas signife: ĉe la amfibioj je kvin procentoj, ĉe suĉuloj je naŭ procentoj kaj ĉe birdoj je 32 procentoj.

La koncernajn germanajn studaĵojn prijuĝe analizis sciencistoj de la universitato de Hamburgo. Ili trarigardis 2756 germanajn sciencajn eseojn el la jaroj 1965 ĝis la jaro 2019 el tri fakaj ĵurnaloj pri ekologio.

Se oni konsideras nur tiujn germanlingvajn publikaĵojn, oni notas ke estis esploritaj 65 efikaj naturprotektaj intervenoj por la konservado de pluaj naŭ amfibiaj specioj, de 64 suĉulaj specioj kaj de 217 birdaj specioj. “Tiuj ekkonoj estis por la internacia scienco tamen neatingeblaj”, diras sciencisto. “Por igi la rezultojn mondvaste alireblaj, ili nun estas registrataj en libere alirebla datumbanko. Ĝi enhavas resumojn de ĉiuj ekzamenitaj studaĵoj en 16 lingvoj – jen mamuta projekto!”

Gravaj esplorrezultoj kiuj ja estas publikigitaj en grandaj lingvoj, sed ne en la angla, do ofte restas senatentaj. Ankoraŭ pli drameca estas la situacio pri la scio kiu estas transdonata nur en lingvoj kiuj estas parolataj de ankoraŭ relative malmultaj homoj.

Aparte atentokapte estis laŭ la studaĵo ke granda parto de la esplorado devenas el regionoj kiel Latinameriko kie la biodiverseco estas forte en danĝero. “Ankaŭ ekkonoj el indiĝena scio ofte ne publikiĝas en la angla. Sed se ni ignoras tiun scion, ni maltrafas tre multe da sukcesa protekto de klimato kaj naturo”, diras sciencistino. “Ni devus profiti tiun scion kaj ne fordonaci ĝin.”

Studaĵo de la universitato de Zuriĥo montris antaŭ nelonge kiel malvaste la ekzistanta scio pri sanigaj plantoj en Latinameriko estas kunligita kun la minacataj indiĝenaj lingvoj. Laŭ tio 75 procentoj de la aplikoj de sanigaj plantoj estis konataj en nur unu lingvo.

Por tiu studaĵo – kiu kompreneble same aperis en la angla – estis prilumigataj 645 plantaj specioj en la nordokcidenta amazonia regiono kaj ilia medicina apliko laŭ buŝa transdono en 37 lingvoj. En tiu regiono la scio pri la sanigaj plantoj ekzistas eĉ je 91 procentoj en nur unu sola lingvo.

Ĉar tiu scio estas tamen transdonata ĉe multaj indiĝenaj popoloj nur buŝe, kune kun la malapero de la lingvoj ankaŭ nerevene perdiĝas la tra generacioj akirita medicina scio.

“Ĉiufoje kiam malaperas lingvo, tiam malaperas ankaŭ parolanta voĉo, malaperas ebleco doni al la realo sencon, malaperas ebleco interagi kun la natura medio, malaperas eble priskribi kaj nomi bestojn kaj plantojn”, diras evolucia biologo ĉe la universitato de Zuriĥo.

Tutmonde aktuale proksimume 42 procentoj de la ĉirkaŭ 7.000 ekzistantaj lingvoj estas minacataj de elmortado. Se oni konsideras nur Brazilon, tiam laŭ la lingvoesplora organizo SIL Internacia el la 1.000 indiĝenaj lingvoj kiuj tie estis parolataj antaŭ la alveno de la portugaloj en la jaro 1500, ekzistas ankoraŭ nur 160.

Pro tio malkreskas samtempe la ŝancoj pri la malkovro de estontaj medikamentoj. Ĉar ankoraŭ nun multaj medikamentoj estas produktataj el sanigaj plantoj. Ĉu temas ekzemple pri la acetil-salicil-acido kies efiksubstanco devenas el la blanka saliko aŭ la morfino kiu estas produktata el papavo.

Por ke tiu potencialo ne perdiĝu, necesas protekti ambaŭ, la diversecon de specioj kaj ankaŭ la scion pri la saniga forto de la plantoj. Biologia kaj kultura diverseco estas nesepareble kunligitaj unu kun la alia.

“Ni ne povas nun ignori tiun kunretigon kaj pensi nur pri la plantoj aŭ pri la kulturo”, opinias la biologo vide al la perdiĝo de diverseco de specioj. “Ni homoj bone kapablas homogenizi kulturon kaj naturon, tiel ke la natura medio ĉie ŝajnas esti pli malpli egala.”

Ĉar en Brazilo ekde la kolonia epoko la portugala lingvo regas, multaj indiĝenaj gepatroj rezignis pri sia gepatra lingvo, por armigi siajn infanojn por la socia sukceso.

“Lingvistoj konsideras lingvon minacata kiam homoj ĉesas paroli kun siaj infanoj en sia gepatra lingvo”, diras lingvistino el Latinameriko kiu specialiĝis pri indiĝenaj lingvoj.

Centran rolon ĉe la konservado de biologia kaj kultura diverseco ludas en Brazilo pro tio indiĝenaj lernejoj en la vilaĝoj, kie la infanoj lernas la portugalan kaj la originan lingvon de la komunumo.

“Ekzistas vivo ekster la angla”, diras la biologo el Zuriĥo. Tio estas lingvoj kiujn ni prefere forgesas – la lingvoj de malriĉaj aŭ nekonataj homoj kiuj ne ludas nacian rolon, ĉar ili ne sidas en konferencoj de UNO aŭ en similaj lokoj.

Por konservi kaj revivigi tutmonde la valorajn indiĝenajn lingvojn, UNESKO deklaris la jarojn 2022 ĝis 2032 kiel agadjardekon por indiĝenaj lingvoj.

Ni klopodu uzi tiun deklaron por plialtigi la konscion pri la kultura diverseco kaj konsciigi al ni kiel feliĉaj ni povas konsideri nin kiel specio, esti parto de tiu mirinda diverseco.”

el http://esperantaretradio.blogspot.com/search?q=Necesas+lingva+diverseco

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 1,294 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *