世界防痨日/MONDA TUBERKULOZA TAGO

作者 aŭtoro: Weijian JIAN @, 来自 el: Terglobo, 发表于 afiŝita je 星期二, 三月 24, 2020, 17:48 (73天前) @ Saŭkio

Dum la nuna tutmonda epidemio, niaj pacaj batalantoj, kolektigxante sub la verda stelo, pli firme subtenu unu la alian spirite, cxerpante forton el la "HOMARANISMO" kiun ni tiom multfoje kopiis sur nia ekzerco-kejero (kaj kiun ni eble klopodis propagandi) en nia juneco --- versxajne sen konscio pri gxia profunda senco.


Se Zamenhof revivigxus hodiaux, kaj observus, dum tiu-cxi mond-skala katastrofo, ke multaj kutime pac-amaj kaj raciaj homoj, blinde sekvante tiun aux iun alian "homgrupon en alta potenco / auxtoritato", lancxas (ofte) sen-bazajn, pure sxovinismajn, racismajn, kaj ecx preskaux Nazi-ecajn vort-atakojn kontraux aliaj hom-fratoj / landoj, simple pro manko de kompleta informo kaj pro siaj unuflanka imagemo kaj antaux-jugxoj, ---- kiom devus refoje lamenti Nia Majstro "Ho, mia kor', ne plu tia dolor'.....", ekzakte kiel dum la mond-militoj....


Sen-dube, absoluta neuxtraleco estas --- mi emas kredi--- nur iluzio, cxar la tuto de la informo, kiun iu ricevadas kaj neuxrologie procezadas ekde naskigxo, tiom draste malsamas de invididuo al individuo, kaj ies kredo pri la "VERO" estas finfine nur la rezulto de tiu neuxrologia procezado, do, se oni agnoskas ke iu ajn sistemo povas erari dum procezado, oni ankaux agnosku ke io "FALSA" tra individua okulo povas (kun probableco pli granda ol 0) esti almenaux iom(ete) vera.


Jes mi memoras ke iu veterana e-isto mokis la "neuxtralecon" de E-o, kaj jes, kiel nura homarano mi mem havas kilogramojn da evidente nepravigeblaj antaux-jugxoj kontraux certaj hom-grupoj (pli precize: kontraux certaj aspektoj de cxiuj hom-grupoj), tio kion mi volus lauxte vocxi nun estas: E-istoj agadu (jes, agadu --- kiom kara vorto!) kiel modeloj de homarano racia kaj komprenema, am-plena en rilato kun siaj sam-homaranoj, malgraux la muro miljara inter la popoloj kiun E-o sola ne sukcesis disfaligi.....


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum