世界语骗子! Esperanta trompisto!

作者 aŭtoro | 2017.01.21

Esperanta trompisto! 世界语骗子!

Kiam esperantistoj propagandas esperanton al la publiko, ili diris: la gramatiko de esperanto estas tre simpla, kaj la vortoj de esperanto estas malmultaj: lerninte vortojn rapida, diligenta, nova, oni povas facile formi la vortojn malrapida, maldiligenta, malnova, laŭ la esperanta vortofarada metodo. Kiel scienca estas la lingvo Esperanto! Admiras Esperanton ne-esperantistoj en sia koro.
当世界语者向公众宣传世界语时,他们说:世界语的语法很简单,世界语的单词也不多。学会了 rapida、diligenta、nova,根据世界语的构词方法,就可以很容易地生成 malrapia、maldiligenta、malnova。多么科学的一种语言啊!非世界语者在心里赞叹。

Ne-esperantistoj kredis la vortojn de esperantisto, kaj eklernis tiun “sciencan” lingvon. Post kelka tempo, la instruisto diris aliajn vortojn: malrapida, maldiligenta, malnova estas tro longaj, do ni ne plu uzu tiujn vortojn. Ni uzu la mallongajn formojn: lanta, pigra,olda.
非世界语者相信了世界语者的话,开始学习这种“科学的”语言。过了一段时间,老师的话又变了:malrapida、maldiligenta、 malnova 这些词太长了,我们别用这些词了。我们还是说 lanta、pigra、olda 吧。

Esperanta trompisto! Insultas la lernanto en sia koro.
世界语骗子!学生在心里骂道。

Ili varbas lernantojn al Esperanto kiel oni fiŝhokas.

Kial vi skribas “pigra” anstataŭ “maldiligenta”? Ĉu vi estas tiel “lana” ? En la ĉina lingvo, “lan” signifas “maldiligenta”. Do, ankaŭ ni enkonduku laŭplaĉe novajn vortojn al en Esperanto! Vi pigras, ni lanas, kaj Esperanto pereos!
为什么要用 pigra 代替 maldiligenta?你们就这么“lana(懒)”吗?在汉语里,“lan” 是“懒惰”的意思。那,我们也可以在世界语里随意引进新词!你们说 pigri,我们说 lani,世界语早晚要玩儿完!

Ne miskomprenu min! Mi ne intencas enkonduki novajn vortojn el la ĉina lingvo, kaj nek volas akcepti ne-necesajn novajn vortojn el eŭropaj lingvoj. Ĉar la tro multaj vortoj malfaciligas Esperanton, kio malfaciligas ĝian disvastigon.
不要误解!我不是要随意从汉语引入新词,也不愿意接受从欧洲语言引入的不必要的新词。因为新词太多,会让世界语变难,无助于它的发展。

Jam pasis pli ol 100 jaroj, post kiam Esperanto aperis en nia mondo, dume aperas multaj novaj aferoj, kiujn esperanto devas priskribi per novaj vortoj. Sed, esperanto havas sian karakterizo, nome, ĝi povas derivi novajn vortojn per la malnovaj radikoj, kiujn oni ne bezonas lerni. Se oni rekte enkondukas vortojn el eŭropaj lingvoj, nur simple aldonante esperantajn finaĵojn, kiujn eŭropanoj konas senlernado, sed aliaj homoj devas lerni, tio malfacilgas Esperanton kaj for-timigas ne-eŭropajn lernantojn. Fakte, nun en Ĉinio, estas pli kaj malpli lernantoj kaj parolantoj de Esperanto. Almenaŭ la malfaciliĝo, kaŭzita de la pli-multiĝado de la esperantaj novaj vortoj, rekte enirantaj el eŭropaj lingvoj, estas unu el la kialoj. Mi taksas, ke parolantoj de Esperanto estas malpli ol 1000 homoj en Ĉinio. Sed kiam mi parolis tion al esperanta veterano, li respondis al mi, ke estas nur ĉirkaŭ 100 parolantoj en Ĉinio, kiom fakte estas ignorebla, kompare kun 1406 milionoj da ĉinoj!
世界语已经问世100多年了。这期间出现的新事物,世界语需要用新词来描述。但世界语有其自身特点,即,它可以用已有的词根派生出新词,而这些词根,不需要再学习。如果我们直接在从欧洲引入的新词后简单地加上个世界语词尾,欧洲人不用学习就认识,但其他人却得学习,这将让世界语越来越难,并且会吓跑非欧洲的学生。实际上,现在中国的世界语者越来越少。至少因为世界语直接从欧洲语言引进的新词增加,是让世界语越来越难的原因之一。我估算,中国现在能说世界语的人,不到一千。但当我给一位老世界语者说起这个问题时,他告诉我,中国只有大约100人会说世界语。这个数字和14.06亿的中国人口相比,可以忽略不计了。

Esperanto ne estu nur komuna lingvo de eŭropanoj, sed internacia lingvo por la tuta homaro! Dum la disvastigo de Esperanto kaj la disvolvigo de la lingvo, eŭropanoj, kiuj jam multe ĝuas la privilegion, devas sekvi la fundamenton de Esperanto, kaj pripensi la malfacilaĵon de ne-eŭropanoj en la lernado. Se Esperanto estas nur ludilo de eŭropanoj, ĝi mal-disvolviĝos ne-eviteble al malgranda dialekto de Eŭropo!
世界语不能仅仅是欧洲人的共同语,而是全人类的国际语!在世界语的发展过程和世界语语言的演化过程中,已经享受过优先权的欧洲人,必须遵守世界语的基础,并且要考虑非欧洲人的学习困难。如果世界语只是欧洲人的玩具,那世界语将不可避免地萎缩成欧洲的一个小方言!

Esperanta trompisto!(nur Esperante)

阅读次数 10,739 legintoj

本文评论数 7 komentoj pri “世界语骗子! Esperanta trompisto!

  1. Laurent Mariko

    Tiaj vortoj kiujn vi ekzempligas viatekste, estas feliĉe malmultaj. Sed vi pravas: ni korviglu kontraŭ sovaĝaj enestigoj de novismaĵoj en Esperanto.

    1. komencanto

      最长的那一段世界语文字 从上面数下来第八行 的单词 malficilgas拼写有误

    1. Solis 文章作者 artikola aŭtoro

      世界语学院(Akademio de Esperanto)虽然有规范,但很多人不遵守,所以这个问题还是没有解决。

回复 komencanto 取消回复 Nuligi respondon

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *