劳马宣言 Manifesto de Raŭmo

Ĉi tiu dokumento ricevas la nomon de la urbo, en Finnlando, kie oni debatis, okaze de la 36a Internacia Junulara Kongreso (25a de julio – 1a de aŭgusto 1980) la temon “Esperanto en la 80aj jaroj: celoj kaj metodoj”.

该宣言由芬兰城市劳马得名。在于该城市于1980年6月25至8月1日召开的第36届国际世界语青年大会中曾进行关于该宣言讨论。当时的主题是“80年代的世界语:目标和方法”。

Ĝi  ankoraŭ ne esprimas la oficialan opinion de TEJO kiel organizo, sed nur de tiuj, individuoj kaj grupoj, kiuj subskribis aŭ subskribos ĝin. La originalo de la Manifesto troviĝas ĉe FEJO (Finnlanda Esperantista Junulara Organizo), kiu akceptas eventualajn aliĝojn en skriba formo ĝis la 31a de decembro 1980: FEJO, ĉe s-ro B. Holmberg, Arentikuja 1 B 253, SF-00410 Helsinki 41.

该宣言并不是全世界世界语者青年组织的官方意见,但是表达了其下所属部分支持该宣言的团体和个人的想法。该宣言原件由芬兰世界语者青年组织保管。

1. Krizo de identeco

La  subskribintoj konstatis kontraŭdiron en la sinteno de la esperantistaro, kvazaŭ konflikton inter idea superegoo kaj egoo: nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj – la dua lingvo por ĉiu / la angla lingvo estas nia malamiko / UN devas adopti Esperanton / ktp – kaj laŭdegi la lingvon eĉ neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni, ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio kio ĝi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera.

1. 身份认同危机

我们认为, 目前世界语社群面临着行为上的矛盾,就正如本我和超我之间的矛盾:我们的超我正在驱使我们散播以下的迷思 ——全世界人民的第二语言,英语是我们的敌人,联合国应该采用世界语,等等—— 以及在交谈当中对这门语言的赞扬已经近乎失去客观性;与此同时,我们热爱并使用世界语, 是基于世界语这门语言本身,而非前代设立的口号。这固然是我们的身份认同危机,因此我们能够感受到需求,去加强我们的世界语者身份。

2. Kritiko de praceloj

Ni kredas ke:

– la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80aj jaroj – oni havu alternativajn celojn;

– la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel help-lingvo, analoge al la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam proponis al la Esperanto-movado kiel celon kontraŭstari la francan, ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli valoran alternativan rolon.

2. 前代目标的批判

80年代期间, 世界语能够官方化的可能性很低,同时亦没有必要。我们应该由另外的目标;

世界语者无需关心,或无需致力于英语的衰落;英语仅作为一门辅助语言,就正如以前的法语(甚至比法语当时的重要性还要低);柴门霍夫从来没有提议开展以对抗法语为目标的运动,因为他认为, 世界语有另外更具价值的目标。

3. Niaj celoj

Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn:

  1. a) propedeŭtiko por lingvoinstruado;
  2. b) kontaktoj inter ordinaraj homoj;
  3. c) kontaktoj sendiskriminaciaj;
  4. d) novtipa internacia kulturo.

Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo de novaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj.

3. 我们的目标

我们传播世界语之目的是,越来越多,一点一点地实现世界语的价值:

(1)辅助语言教学;
(2)普罗大众的交流;
(3)无歧视的交流;
(4)一种新型的国际文化。

关于最后一点价值,我们强调,在我们寻求自身认同的这个过程,使我们认识到,世界语者身份,是类似对一门自我选择的,离散的少数语言社群的认同。去加强我们的影响力,需要我们,以及所有未来的新成员,认识到以上价值。

4. La kongresoj kiel vojo al kresko

Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj, laŭ la modelo de la TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980), kaj aliflanke necesas fortigi la uzon de Esperanto kiel laborlingvo en fakaj konferencoj internaciaj, laŭ la modelo de la Freinet-instruistoj.

4. 以大会作为我们的增长道路

对于吸纳更多人成为我们的一部分, 国际世界语大会和见面会十分有必要。一方面, 根据斯特拉斯堡世界语者青年组织(1980年6月)的模式, 有必要在我们当中更多开展大会,以及保留由不同会议中产生的监督机构所召开的其他会议。另一面,根据弗雷内教师的模式,有必有加强世界语在国际专家会议的工作语言地位。

5. [sen titolo]

Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion; meze de la 80aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion – ion kulture originalan kaj internacie valoran.

5.  无题

我们相信,世界语在过去的一个世纪中,已经证明了这门语言有能力表达一切;在80年代中期,面临世界语正将踏入第二个世纪,我们需要向世界展示,我们有能力说一种文化上有其原创性,国际上有其价值性的语言。

返回世界语研究栏目目录

阅读次数 216 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *