头像

Al kara Pipi

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je 星期二, 七月 30, 2019, 22:18 (47天前) @ Pipi
编辑: Petro Desmet', 时间: 星期二, 七月 30, 2019, 22:44

Vi devas almenaŭ indiki, klarigi tion, kio laŭ vi estas erara.
Mi nun kontrolos ĉu simila frazo estas en PIV.

PIV: MI sentas iel fremda al la spirito de la lingvo.

Estas la sola frazo kiu gramatike egalas al miaj frazoj.
Verŝajne vi trovas ke en la piv-frazo mankas "min" aŭ "ion"?
Mi sentas min .... Mi sentas ion ...

Kaj jes, mi povus diri: mi min sentas ktp sed tio tute ne necesas.

Via klarigo ke vi trovas ilin eraraj (kompl de stato) ne sufiĉas por pravigi vin!
Kaj jes mi foje eraras!

Vi skribis: mi trovas la esprimojn malĝustaj. (k d st)

Mi ĉion kelkfoje relegis kaj nun vidis ke vi, subtile, per meto inter krampoj, fakte indikis tion kion vi trovas eraro (manko de min).
Analizu la piv-an frazon kaj vi konstatos ke ĝi tute konformas al mia frazo!
Kaj ne kredu ke PIV enmetas erarajn frazojn.
Vi povas vidi mian frazon kiel elipsan frazon.
Same ĝusta: vi povas vidi mian frazon elipsa.

Esperanto ne estas kopio de la angla!

Vi povas diri ke vi preferas ke la objekto (min) estu klare nomita, sed ne ke ĝi devas esti nomita!
Senti estas transitiva verbo, do objekto devas esti... sed ne nepre klare esprimita.
Vi rajtas havi alian opinion!!!

Ĉe relego de PIV mi rimarkis ke mi iom trompis, ĉar en PIV la objekto estas esprimita, ĉar antaŭ la citita parto troviĝas : "tiun uzon de la vorto".
Mi devos serĉi alian ekzemplon.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum