高级世界语教程 第12课
Paŝoj al plena posedo
PAŜO DEKDUA
VORTARO
ALARMO: signalvoko.
ASEKURI: kontrakti kontraŭ eventuala perdo.
AUDIENCO: oficiala akcepto.
BANDO: araĉo.
BOMBO: eksplodaĵo.
BOVO: kampara besto, kies ino donas lakton.
DEMONO: diablo.
EKSTERMI: tute detrui, neniigi.
ELEFANTO: plej granda landbesto.
FLOKO: malpeza peceto.
FOJNO: sekigita herbo.
FORMIKO: speco de insekto,tre laborema.
GAJNI: akiri profite.
GRENO: kreskaĵo, el kiu oni faras panon.
GURDO: muzikilo, kiun oni funkciigas per turnilo.
INCENDIO: brulego.
INDULGI: trakti pardoneme.
KAĈO: manĝaĵo el faruno, kun lakto aŭ akvo.
KAPRO: barbhava kampara besto.
KOMFORTO: ĉio, kio agrabligas la vivon.
LAKTO: blanka fluaĵo de bovino.
LAMENTI: plendadi ĝemante.
MUŜO: fluginsekto.
PLEDI: prezenti sian aferon antaŭ juĝisto.
LOTI: decidi ion laŭ hazardo.
LINO: kreskaĵo, el kiu oni faras tolon.
PORKO: besto, kiun oni grasigas por manĝi.
PROFESIO: okupo, per kiu oni vivtenas sin.
PROVIANTO: provizoj de manĝaĵo.
PRUNO: speco de frukto.
PULO: parazita sudinsekto.
SAKO: ujo el maldelikata ŝtofo.
SEKALO: speco de greno.
SEMI: disĵeti grajnojn sur la teron.
STALO: bestloĝejo.
STERKO: io uzata por plifekundigi la teron.
SVARMI: amase kunestadi kaj moviĝi.
SVATI: sin proponi al iu kiel edz(in)on.
TABAKO: sekigitaj folioj, kiujn oni fumas.
TASKO: difinita laboro.
TERNI: brue kaj subite elspiri tra la nazo.
(BRIKSEN = ekzilloko de la aŭtoro.)
LEGAĴO
DIA MASTRUMADO
(Parolas Peruno, dio de la antikvaj slavoj:)
“Vi sensperte vivas certe,
neestinte dio.
False ŝajnas, ke mi gajnas
en la profesio!
Mi matene devas pene
rosi kampan valon,
hejti sunon, kaj la lunon
fermi en la stalon.
Noktfantomojn kaj demonojn
en la sakon loki,
la stelflokojn kiel kokojn
al nestejo voki.
Ĉies buŝo: birdo, muŝo,
pulp, elefanto,
frue jam ĝi volas manĝi
el di-provianto.
La ekstaro de 1′ homaro,
ah, ĝi kaŭzas servojn!
La lamento de l’ homgento
ŝiras miajn nervojn!
Nur se pikoj de formikoj
vian aŭdon ĝenus,
la matenan audiencon
eble vi komprenus.
Preĝoj svarmas kaj alarmas,
ĝis mi preskaŭ surdas:
tiu kantas, flustras, larmas,
tiu psalmojn gurdas.
Ĉu kalkuli la postulojn?
Estus vane peni!
Kapo krevus, se mi devus
ĝin nur memorteni:
Doni sanon kaj infanon,
panon por satmanĝi;
ke fabrikoj ĉesu ŝpini,
devus di’ aranĝi!
‘Gardu grenon kaj ĝardenon!’
oni al mi taskas;
nova krio: ‘Helpu dio!
La bovino naskas!’
La vetero estu varma
kaj samtempe frosta,
la sekalo estu kara
kaj malmultekosta.
Pluvu! Iu semis linon,
di’ ĝin rosu bene!
Pluvi? Oj ne! Sed porfojne
brilu sun’ serene!
Ve, ke estis virinaĉoj
estigitaj per mi!
La ĉagrenan bandon ĝenan
devos mi ekstermi!
Tondro ilin…! Jam eĉ dio
devas ja blasfemi!
Se ne laktas la kaprino,
ili plendas de mi.
Ĉiu vivus ne per zorgoj,
sed per preĝovorto,
kvazaŭ oni havus dion
sole por komforto.
Akvon, sekon, kampan sterkon
dio disdonacu!
Se porkulo sanon perdis,
mi lin rekuracu!
Ŝi min tedas, de mi pledas,
ke ŝin oni svatu;
edzo preĝas, ke jam tondro
1a edzinon batu!
Kiu volas loton gajni,
subaĉetas dion;
kiu pagis asekuron,
volas incendion!
Ho, se mi ne tro indulgus
vin, la hombandaĉon,
mi vin premus kiel prunojn,
farus el vi kaĉon!”
Li enspiris naztabakon,
ternis bombobrue…
Tondro frapis, fulmo fajris,
pluvo ŝprucis flue.
Kredu, frato! Ne amuzas
tiu di-ekzerco!
Briksen mem — kompare tion —
estas preskaŭ ŝerco.
Karel Havliček Borovský
el la ĉeĥa: Tomáš Pumpr
(el “La Bapto de Caro Vladimir”)
EKZERCOJ
64. Leginte la supran poemon, respondu jenajn demandojn:
1. Ĉu Peruno estas kontenta, estante dio?
2. Skribu frazon samsignifan, anstataŭ la vorto “matene”.
3. “Fermi en la stalon””: kial akuzativo, kaj kiel ĝi helpas la bildon?
4. La poeto similigas la stelojn al du tute malsamaj aĵoj : al kiuj?
5. La poeto rimas per “jam ĝi” kaj “manĝi”: tiajn ne tute perfektajn rimojn oni nomas “rimoidoj”. Kiujn aliajn rimoidojn vi trovas en la poemo?
6. Al kio komparas Peruno la preĝojn de la homaro?
7. Kial Peruno ne povas kontentigi ĉies preĝojn?
8. Certe vi povas diveni laŭ la kunteksto la senton esprimatan per la interjekcio “Oj!” Kion ĝi esprimas?
9. “Tondro ilin …!” Kiu vorto, laŭ via opinio, kompletigus tiun frazon?
10. Kial homo, kiu pagis asekuron, volus incendion?
65. En la sekvantaj propoziciojn enmetu korekte jenajn prepoziciojn:
AL ANSTATAŬ ANTAŬ APUD ĈIRKAŬ DA DE DUM EKSTER EL.
1. _________ la tuta tago li laboris _________ mi, tiel ke ni restis ĉiam kune.
2. ___________ la tagmezo, tre proksimume, ni iris _________ la domo kaj laboris __________ pluraj horoj __________ dome.
3. ___________ la bovino mi ekhavis iom ___________ lakto, kaj mi trinkis tion __________ akvo.
4. Baldaŭ ni trovis nin __________ danĝero, kaj ne plu timis la vojon _________ ni.
5. La steloj eklumis __________ la klara ĉielo sen eĉ ombro _________ nubo.
6. __________ fojno li havis multe, kiun li amasigis _________ la stalo.
7. Mi sopiras __________ mia hejmo, kie zorgojn oni povas restigi __________ la domo.
8. La akuzito pledis _________ la juĝistaro, dirante, ke alia devus stari tie _____________ li.
9. ___________ la amaso, kiu staris _________ li, li kriis, ke li estas amiko _________ la popolo.
10. La __________ starantoj _________ brakis lin, tuj kiam li promesis ________i sian amikon.
66. Klarigu la sencan diferencon inter jenaj propozicioj:
1.(a) La malfeliĉulo riproĉs sin; (b) la malfeliĉulo riproĉis lin.
2. (a) Sin rapide liberiginte li forkuris el la ĉambro; (b) Lin rapide liberiginte li forkuris el la ĉambro; (c) Lin rapide liberiginte li forkurigis lin el la ĉambro; (d) Sin rapide liberiginte li forkurigis lin el la ĉambro; (e) Sin rapide liberiĝintan li forpafis el la ĉambro.
3. (a) Sian novan domon ili trovis ne tre oportuna; (b) Ŝian novan domon ili trovis ne tre oportuna; (c) Ilian novan domon ili trovis ne tre oportuna.
67. Uzu jenajn vortojn korekte en propozicioj:
SIATEMPE SIAFLANKE SIAVICE SIANOME.
68. Verku konversacion inter dio kaj diablo (aŭ demono). Aŭ traktaton por aŭ kontraŭ la sinteno de Peruno. Aŭ mallongan versaĵon, per kiu la homoj riproĉas Perunon.
Enhavo Antaŭklarigo 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 SOLVOJ POR PAŜI PLUEN