第9课 Paŝo Naŭa

高级世界语教程 第9课

Paŝoj al plena posedo

PAŜO NAŬA

VORTARO

BALANCI: movi tien kaj reen.
BALANCIERO: radeto en horloĝo, kiu reguligas la moviĝon.
BAROSKOPO: aparato uzata por mezuri gaspremon.
BRAKO: korpoparto de la ŝultro ĝis la mano.
CENTIMETRO (cm): centono de metro.
DETRUI: ruinigi, neniigi.
DIAMETRO: mezuro trans cirklo tra la centro.
DIFEKTI: kaŭzi malbonon al io.
DILETANTO: persono, kiu okupiĝas nur supraĵe pri io.
EKVATORO: imaga linio ĉirkaŭ la tero, meze inter la polusoj.
EKZAMENI: detale esplori.
ELEKTRO: unu formo de fizika energio.
GARANTII: firme promesi ion.
GLACIO: akvo solidigita per malvarmo.
INFLUI: rezultigi agadon de iu aŭ io.
KAZO: difinita aparta okazo.
KILOMETRO (km): milo da metroj.
KONSERVI: zorgi, ke io ne difektiĝu aŭ perdiĝu.
KONSISTI: havi kiel erojn.
KONSTANTA: senŝanĝa, senĉesa.
KONTROLI: detale esplori, oficiale ekzameni.
KRONOMETRO: tre preciza horloĝo.
KUDRI: kunigi per fadeno kaj speciala pinta ilo.
KVALITO: grado de boneco.
KVANTO: nombro da objektoj aŭ personoj.
LAGRO: maŝina peco, kiu portas la akson de rado.
LIKVA: flueca.
LOKOMOTIVO: maŝino por tiri vagonojn sur fervojo.
LUBRIKI: olei maŝinon.
MAGNETO: ferpeco kun altira povo.
MANIPULI: manuzi.
MAŜINO: aparato, kiu produktas, transsendas aŭ utiligas forton.
MATEMATIKO: scienco pri kalkulo.
MEKANISMO: tuto de la pecoj de maŝino.
MEMORI: konservi antaŭe ricevitajn ideojn.
MERITI: esti inda je rekompenco.
MEZURI: taksi kaj difini grandecon.
MILIMETRO (mm): dekono de centimetro.
MINUTO: sesdekono de horo.
MOTORO: maŝino, kiu produktas movon.
NORMALA: ordinara, laŭkutima.
OLEO: grasa fluidaĵo.
PENETRI: eniĝi al io.
PERIMETRO: linio ĉirkaŭ figuro.
PIKI: enigi pinton en ion.
PIVOTO: turnpunkto.
PRUVI: montri, ke io estas vera.
PUNKTO: preciza loko, kie io okazas.
PURA: sendifekta.
RADO: rondaĵo turniĝanta ĉirkaŭ akso.
REGULA: ripetiĝanta post fiksita periodo.
RELATIVA: pli-malplia.
REVIZI: ekzameni kaj kontroli.
RIPARI: rebonigi.
RISORTO: elasta metala fadeno.
SEKUNDO: sesdekono de minuto.
SIGNALO: komunika signo.
SOLIDA: firma, konfidinda.
SPIRALO: rondiranta linio, kiu malproksimiĝas de sia centro.
ŜIRMI: protekti ion por eviti difekton.
ŜMIRI: froti per grasaĵo.
ŜTALO: tre malmola metalo.
VALORI: havi meriton, altan prezon.
VARMA: sento produktata de brulo aŭ fajro.
VITRINO: elmontra vitrujo.

LEGAĴO

HORLOĜO — MALGRANDA MIRAKLO

La poŝ- aŭ brakhorloĝo konsistas proksimume el 100 diversaj partoj. Tiuj ĉi konsistaĵoj funkciigas unu la alian per matematika precizeco. La malgranda balanciero, kiu reguligas la funkciadon de la horloĝo, kiu dum tagoj kaj noktoj, jarojn post jaroj senĉese persisteme moviĝas, plenumas tiamaniere la mirindan funkcion, kiu ne povas esti efektivigata de iu alia maŝino aŭ mekanismo.

Mi volas tion al vi pruvi per sekvantaj klarigoj.

La diametro de unu normala poŝhorloĝa balanciero mezuras 14-18 mm. Vi bone scias, ke ĝi turniĝas, pli precize dirite balanciĝas tien kaj reen. Imagu nun, ke la balanciero — anstataŭ tien kaj reen balanciĝi — ruliĝas nur unudirekten. En tiu ĉi kazo iu imagita punkto sur la perimetro de la balanciero, dum unu turniĝo je 360 angulaj gradoj, efektivigas 56,5 mm longan vojon. Sed la balanciero ne turniĝas je 360 gradoj, sed proksimume je 540 gradoj, tial unu turniĝo poste mezuras tien 84,75 mm kaj reen la samon. Dum unu sekundo la balanciero turniĝas ĉiam kvinfoje — do la punkto sur ĝia perimetro efektivigas vojon longan 423,75 mm, dum unu minuto 2 542 cm (aŭ 25,4 m), dum unu horo ĝi faras 1 525 m (proksimume 1 kaj duonon da km) kaj dum unu tago 36 km (precize 36, 612 km).

Horloĝo kutime funkcias sen riparo 3 jarojn; dum tiu tempo la supozita punkto sur la perimetro de la balanciero efektivigas 39 420 km longan vojon, kio egalas preskaŭ al la longeco de la ekvatoro. La balanciero turniĝas sur du pivotoj, kies diametro mezuras nur 0,12 mm.

Lokomotivo, kiu funkcias po 10 horoj tage per rapideco de po 45 km hore, devus funkcii 89 tagojn por efektivigi la saman vojon, kiun la balanciero plenumas dum 3 jaroj. La lokomotivo devus funkcii 8 900 tagojn, t.e. dum 24 jaroj ĉiutage 10 horojn, ĝis ĝia akso faros la saman nombron de turniĝoj, kiun efektivigas la malgranda pivoto de balanciero dum 3 jaroj.

Mi estas tute certa, ke multaj el vi tute ne zorgas pri sia horloĝo kaj mi scias, ke vi neprave estas malkontentaj, se ĝi post 1-2 jara bona funkciado subite ne montras precizan tempon aŭ iom difektiĝas.

Se vi respektas la laboregon kaj malgrandecon de via horloĝo kaj se vi postulas de ĝi precizecon, vi devas ĝin ĝustatempe transdoni al horloĝista specialisto, kiu sanigos ĝin. La horloĝo estas via amiko, kiu al vi senĉese servas, tial ĝi meritas ankaŭ viaflanke dankoplenan zorgadon kaj delikatan manipuladon.

La balanciero havas spiral-risorton, kiu konsistas el tre sentema hardika ŝtalo. Ĉiu nespecialista aŭ fuŝa tuŝeto difektas ĝin. La valoro de spiral-risorto estas kelkoblo de la valoro de sampeza oro; tamen, ĉiu fuŝulo kaj diletanto tre ŝatas piki en ĝin per kudrilo aŭ tranĉileto, se la horloĝo subite ĉesas funkcii.

La plej granda malamiko de horloĝo estas la polvo. Ĝi enpenetras ĉien kaj ankaŭ en bone fermitan horloĝon. Ju p1i malgranda estas la horloĝeto, des malpli da polvo sufiĉas por kaŭzi ĝian malfunkciadon kaj difektiĝon. Ankaŭ la oleado estas tre grava afero. Mi avertas vin, ne lubriku mem vian horloĝon per iu ajn maŝin-oleo. La ŝtonlagroj estas profundaĵetformaj kaj ili prizorgas la radpivotojn per oleo. Tiu devas esti flumoleca kaj likviĝema, por ke ĝi ne gluu. La eta kvanto kaj la necesa maldenseco de oleo estas kaŭzoj, ke ĝi iom post iom sekiĝas. Tial la internacia horloĝista organizo donas nur duonjaran garantion por brakhorloĝoj.

Se vi transdonas vian horloĝon al horloĝisto-fakulo por riparo, ne pensu, ke li ĝin nur simple purigos. Solida specialisto tre zorge ekzamenas, kiu ero el 100 partoj de via horloĝo estas difektita. Li certe devos iun ripari aŭ anstataŭigi. La lubrikado de horloĝo estas vere malganda scienco. Antaŭ ĉiu lubrikado devas esti forigita la malnova ŝmiraĵo, aliokaze ĝi senvalorigas la novan oleon. Por lubrikado estas uzataj tri diversspecaj oleoj.

Ne postulu de via horloĝeto neeblaĵon — ekzemple, ke ĝi daŭre je sekundo precize montru la tempon laŭ radiosignaloj. La kronometro de observejo, laŭ kiu la tempo per radiosignalo estas elsendata, valoras centmilfcje pli multe ol via horloĝo. La observeja kronometro estas fermita en speciala vitra ujo, en kiu oni per baroskopo kontrolas konstantan aerpremon. Ĝi estas lokita en speciala ejo kun konstanta varmogrado, kie la ebleco de skuoj estas plej malgranda. La neprecizan funkciadon de via poŝ- aŭ brakhorloĝo kaŭzas la senĉesa moviĝo de via korpo. brako, aŭ ŝanĝiĝo de varmo kaj diversaj aliaj influoj.

Ĉiu horloĝo laŭ sia grandeco kaj kvalito devas esti post 1-3 jaroj purigita kaj reviziita. Tio estas ĉe ĉiu alia maŝino pli frue urĝa kaj memkomprenebla, tial de unu horloĝo oni ne atendu eternan kaj precizan funkciadon.

Konfidu vian horloĝon nur al vera specialisto kaj ne lasu ĝin detrui de iu ajn fuŝulo. Fuŝita horloĝo ne funkcias plu bone.

Se vi zorgoplene manipulas vian horloĝon, ĝi rekompencas vin per relativa precizeco. Restreĉu horloĝon regule matene (aŭ vespere), dumnokte lasu ĝin en la sama pozicio (pendanta aŭ kuŝanta). Gardu ĝin antaŭ fortaj magnetoj (ekz. elektromotoroj, radioaparatoj), alie ĝia delikata spiral-risorto magnetiĝas kaj la precizeco de la horloĝo tute detruiĝas. Ŝirmu ĝin kontraŭ pli grandaj diferencoj de varmeco ol 20 varmogradoj. Ekzemple la horloĝo portita dumtage sur brako aŭ en poŝo, ne povas montri precize, se ĝi dumnokte kuŝas sur glacimalvarma vitro de nokta tableto en nehejtita dormoĉambro. En malvarmo la horloĝo plirapidiĝas, en varmo ĝi malfruiĝas.

Malnovaj, tre ofte riparitaj horloĝoj ne povas funkcii kiel la novaj. Ankaŭ bona horloĝo foruziĝas per sia senripoza aktiveco dum longaj jaroj kaj ĝi meritas ripozon. Tial la memoraĵojn pri niaj geavoj ni konservu plej bone en vitrinoj kaj ne uzu ilin plu.

Al viaj horloĝoj mi deziras bonan funkciadon kaj precizan tempon.

Stanislav Knižek
(el “Esperantisto Slovaka”)


EKZERCOJ

49. Leginte la supran artikolon, respondu jenajn demandojn:

1. El kiom da partoj konsistas horloĝo?
2. Proksimume kiom da distanco vojas punkto sur la perimetro de balanciero dum tri jaroj?
3. Kiel kompariĝas la efikecoj de lokomotivo kaj horloĝo?
4. Kio estas la valoro de spiral-risorto horloĝa?
5. Kiel oni ofte difektas spiral-risorton?
6. Kiel la polvo povas difekti horlogon?
7. Priskribu la lubrikadon de horloĝo..
8. Kial horloĝo ne estas tiel preciza, kiel observeja kronometro?
9. Kiaj eksteraj influoj povas malprecizigi la funkciadon de via horloĝo?
10. Donu instrukciojn por bona prizorgado de brakhorloĝo.

50. Verku resumon de la artikolo “Horlogo — malgranda miraklo”, uzante ne pli ol 150 vortojn.

51. En du el la sekvantaj propozicioj, skribu frazon anstataŭ la montritaj adverboj. Ekzemple: Ili bonorde atingis sian domon = En bona ordo.

1. La enlitiĝonto laŭkutime streĉis sian horloĝon.
2. La instruisto malgrandanime malpermesis la feston.
3. La horloĝo difektiĝis oleomanke.
4. Mi volas sange bati la amason vantan!
5. La fantomoj lunlume revivas en pejzaĝo antaŭlonge konata.
6. Aprilo pluvokise baldaŭ trempos foliojn.
7. Mateno frapis la nokton pugnalnaze, kaj ĝia sango ruĝigas la horizonton.
8. Brutmense la homoj lin ignoris.
9. Mi ŝutas for mian dentgrince gardatan trezoron, la Vivon.
10. Blekis la kanonoj, kaj fratobuĉe falis milionoj.
11. Per amo li ribelas vivjese kontrad la monstro de l’ pereo.
12. La sklavoj komencis revi buĉe, ke baldaŭ venos venĝ-okazo!

52. En ĉiu el la sekvantaj propozicioj, skribu adverbon anstataŭ la montritaj frazoj. Ekzemple: En tiu norda regiono, li solecis kiel fremdulo = Fremdule.

1. Kiam ni estis geknaboj, ni vadis en la maro.
2. La raketoj brodis la nokton per oraj fadenoj.
3. La albatroso sur larĝaj flugiloj ŝvebis super la ondoj.
4. Ŝi forviŝis larmon, kiu aperis en angulo de ŝia okulo.
5. Ili rimarkis la larmojn, kiuj ardadis sur miaj vangoj.
6. Tirante la ŝultrojn, li indiferente foriris.
7. La knaboj interpugnis ĝis la sango ŝprucis.
8. Mirinda multkolora bruto fontis sur la ĉielo, kvazaŭ kreado de steloj.
9. Plena de zorgoj li klinis sin denove al la libro.
10. Horloĝo povas difektiĝi pro diversaj infuoj.

53. Parolu dum ne pli ol kvin minutoj pri via profesio aŭ liberhora intereso, tiel ke aliaj havu bonan perspektivon kaj komprenon pri ĝiaj specialaĵoj.

Enhavo Antaŭklarigo 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30  SOLVOJ POR PAŜI PLUEN

阅读次数 1,886 legintoj

本文评论数 1 komento pri “第9课 Paŝo Naŭa

  1. 匿名

    此文意义不大,建议泛读一遍即可。因为没有与时俱进,基本被时代淘汰的东西还有啥好写的?如果这是一篇 pri poŝ-telefono的文章那就非常完美了,可惜不是,多亏有了互联网特别是手机,不用出国就可以熟练掌握任何一门外语,并且还不用求爹爹告奶奶到处求人!Vivu poŝ-telefono!Vivu interreto!

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *