高级世界语教程 第5课
Paŝoj al plena posedo
PAŜO KVINA
VORTARO
ADVOKATO: persono, kiu defendas alian en juĝejo.
AERO: tio, kion oni spiras.
ANIMO: spirito de la personeco.
ARANĜI: meti laŭorde, ordigi.
ASPIRI: fervore celi, forte deziri.
ATESTI: pruvi, montri.
ATMOSFERO: sentiĝo de la cirkonstancoj.
BARBO: hararo sur la mentono.
CITI: laŭvorte rediri aŭ reskribi.
EKSPERIMENTO: kontrolata provo pruvi ion.
ELOKVENTA: povanta facile kaj flue paroladi.
EMBARASO: ĝena sento.
ENTUZIASMO: fervorego.
FERVORO: ardo por io.
FESTO: speciale aranĝita plezurkunveno.
FLUI: facile trapasi de unu loko al alia.
FONDI: starigi organizon.
FONTO: origino, deveno.
GENIO: elstara talentego.
GENTO: popoleto.
HARMONIO: agrablaj samtempaj sonoj; do: agrabla kunestado.
IDEALA: perfekteca.
INSPIRI: estigi stimulan senton en ies spirito.
INSTIGI: kuraĝigi ion, ke li faru ion.
KATALOGO: ordigita listo.
KLASIKA: tradicia.
KODO: sistemo de senanimaj simboloj.
KOLEGO: amika kunlaboranto.
KOLEKTIVO: aro da personoj kunlaborantaj.
KOMERCI: profesie vendi kaj aĉeti.
KONCEPTO: abstrakta kaj ĝenerala ideo.
KONGRESO: kunveno por diskuti komunan temon.
KONTAKTO: interrilato.
KORESPONDI:interinterŝanĝi leterojn.
KREI: fari, estigi.
KURACI: resanigi malsanulojn.
LIGI: ĉirkaŭŝnuri, kunŝnuri.
LITERATURO: tuto de la verkoj de unu kulturo.
MIRAKLO: okazaĵo ne klarigebla laŭ la fizikaj leĝoj.
MISTERO: io nekonata, nekomprenata.
MORALO: konduto de la spirito.
NASKI: estigi idon.
OFICIRO: armea superulo.
ORGANIZI: detale aranĝi ion.
OVACIO: entuziasmegaj aplaŭdoj.
PASTRO: religia funkciulo.
PATRIOTO: homo, kiu arde amas sian patrolandon.
PENTEKOSTO: kristana festo, al kiu ligiĝas la ideo peri miraklan interkornpreniĝon de diverslingvuloj.
POEZIO: arto verki versaĵojn.
PRETENDI: aserti sian rajton pri io.
PROFITI: ricevi utilon aŭ gajnon de io.
PROPAGANDO disvastigado de informoj.
PSIKOLOGIO: scienco pri la homa menso.
REGNO: lando kiel politika tuto.
RIMEDO: tio, kio servas por atingi celon.
RIPETI: denove diri aŭ fari ion.
RONDO: cirklo; societo.
SALONO: ĉambrego.
SCIENCO: sistema tutaĵo de konoj.
SENTIMENTO: sentema animstato.
SIGNIFO: figuro, kiu anstataŭas aŭ reprezentas abstraktaĵon.
SOLENA: ceremonieca.
SOLVI: trovi la respondon aŭ la rimedon.
SONI: aŭdigi.
SPECO: komunkarakteriza grupo.
SPIRITO: mensa aŭ animeca tuto de la homo.
TALENTO: aparta spirita kapablo.
TEATRO: konstruo, en kiu oni prezentas spektaklojn.
TEKNIKO: procedaro de arto aŭ medio.
UNIKA: unusola.
UNIVERSALA: tutmonda, ĉie estanta.
VERKI: krei ion, plejofte libron, per arto aŭ scienco.
LEGAĴO
LA UNUA KONGRESO DE ESPERANTO
Ĝis 1900 kaj eĉ 1903 Esperanto estis ankoraŭ malofte parolata escepte en Ruslando. Ĝi funkciadis antaŭ ĉio skribe. Multaj el ĝiaj plej agemaj propagandistoj aŭ talentaj verkistoj en la okcidento ne kuraĝis paroli la lingvon, ĉar ili neniam havis antaŭan okazon aŭ sperton. Renkontoj inter diversnaciaj esperantistoj estis tiel maloftaj, ke oni citis ilin en la tiamaj gazetoj kiel gravajn aferojn.
La atestoj sonas ĉiuj simile. La unua momento estis iom embarasa kaj malrapida, la dua malpli, kaj la sekvantaj horoj alportis veran plezuron kaj pli kaj pli fluan elparolon. La kompreno ĉiam estis klara. La grupo en Le Havre antaŭsentis, ke tie kuŝas la plej granda valoro de mondlingvo. Ĝi volis organizi eksperimenton. Efektive multaj homoj scias legi unu aŭ alian el la ĉefaj fremdaj lingvoj por profiti libron aŭ gazeton, sed paroli, tion povas tre malmultaj. Se do Esperanto sukcesos doni al la vojaĝantoj aŭ kongresanoj tiun grandan faciligon en la vivo, ĝi alportos al la homaro la solvon de plej urĝa problemo.
Tial la grupo en Le Havre invitis kelkajn eksterlandajn esperantistojn al publikaj kunsidoj en somero 1903. La eksperimento bonege sukcesis kaj la facila parolebleco de la lingvo entuziasmigis la auskultintojn.
El tiu ĉi provo devenis la Universalaj Kongresoj de Esperanto. La grupo en Le Havre donis ideon al la aliaj marbordaj grupoj francaj kaj anglaj organizi vere internacian feston en Esperanto. Ĝi okazis la 7-an kaj 8-an de Aŭgusto 1904. La sukceso estis tiom granda kaj la entuziasmo tiel varme vekita, ke la ĉeestintoj proponis organizi veran kongreson en Aŭgusto 1905. Advokato Michaux el Boulogne sur Mer promesis aranĝi tion en sia urbo.
D-ro Zamenhof mem faris la vojaĝon kun sia edzino. Ankaŭ la plej konataj esperantaj verkistoj el Varsovio: Grabowski, Kabe, Leo Belmont. Dum unu semajno fervora kolegaro ĝuis la renkontiĝon kaj kompreniĝon. Multaj neniam parolis Esperanton antaŭe. Ĝia facileco kaj flueco mirigis ilin eĉ en propra buŝo.
En la franca havenurbo regis atmosfero tute unika. Ĉirkaŭ la teatro Bulonja svarmis fratiĝemaj homoj. Ĉiu alparolis unu la alian kvazaŭ bone konatojn. la mirakla pentekosta ĝojo kaptis blankbarbulojn, junulojn, pastrojn, instruistinojn, oficirojn, kuracistojn, scienculojn aŭ komercistojn, alkurintajn el tuta Eŭropo. Ĝis frumateno babilis grupoj de fervoraj sidantoj en ĉirkaŭaj restoracioj.
Krom la parola sukceso, la Bulonja kongreso alportis al Esperanto ion pli: la inspiron idean kaj sentimentan. La unuan fojon oni vidis la fondinton. Liaj modesteco kaj genia spiriteco aperis al ĉiuj per rekta kontakto. Kiam la solena malfermo kunigis ĉiujn en teatra salonego la unuan vesperon, ĉies admiro kaj dankemo alflugis al tiu malalta viro, timema, iom ĝenata, kun rondaj okulvitroj kaj saĝa bonkoreco de patra kuracisto.
Post entuziasmaj ovacioj eksonis tra 1′ subita silento lia voĉo simpla kaj senpretenda: “Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo por frate premi al si reciproke la manojn, pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas… Modesta estas nia kunveno… sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sonoj de io granda, kiu nun naskiĝas…”
La de Beaufront-a koncepto, ke “Esperanto estas nura lingvo kaj nenio pli” ricevis seriozan baton en Boulogne. La ĉeestintoj komprenis, ke forta “interna ideo” inspiras la tutan aferon kiel ĝi instigis la fondinton mem. Por li mondlingvo estis ne celo, sed rimedo al kunfratiĝo de homoj. Por multaj ĝi fariĝis simbolo de pli harmonia homaro.
Laŭ la pure lingva vidpunkto, tiu idealismo de la esperantista movado havis grandan avantaĝon. Ĉiuj vivantaj lingvoj posedas propran “spiriton”. Ili reprezentas ian specon de naciismo kaj parte respegulas la psikologion de unu gento. Se Esperanto restus pure vorta kodo por komercaj katalogoj aŭ teknikaj korespondaĵoj, mankus al ĝi viviga kaj beliga elemento. La tuta “interna ideo” donis al ĝi animon kaj flugilojn. Esprimante aspirojn de la homaro al pli da unueco morala, ĝi kreis al si propran spiritan forton kaj donis signifon al sia ekliteraturo.
La tuta antaŭmilita elokventado kaj poeziado en Esperanto pri la reamikiĝo de la popoloj povas nun ŝajni tro simpla kaj ripetema. Ĝi tamen estis la ĉefa vivofonto por la lingvo, kiu multon ŝuldas al tiu homara blovo. Cetere la komencaj literaturo kaj patriotismo de ĉiuj gentoj estas ankoraŭ multe pli simplaj. Tiu nova tutmondeca konscio ne povis naskiĝi kaj esprimiĝi alimaniere ol ĉiuj kolektivaj popolsentoj. Ĝi devis ankaŭ trapasi freŝan infanecon antaŭ ol atingi florantan junecon kaj klasikan maturecon.
Prof Edmond Privat
(el: “Historio de la lingvo Esperanto”,
mallongigita)
EKZERCOJ
28. Leginte la supran raporton, respondu jenajn demandojn:
1. En ĉefe kiu lando oni parolis Esperanton antaŭ 1903?
2. En kiu lando okazis la unua kongreso de Esperanto?
3. Kiaj estis la spertoj ĉe unua renkontiĝo kun eksterlanda esperantisto?
4. Kiel kontribuis la grupo en Le Havre al la progresigo de Esperanto en okcidenta Eŭropo?
5. Kiun koncepton, tiam novan, havis la grupo en Le Havre pri la estonteco de la lingvo?
6. Kiu plej grava persono ĉeestis la unuan kongreson?
7. Kial kaptis la ĉeestantojn “ia mirakla pentekosta ĝojo”?
8. De kie venis la ĉeestantoj al la kongreso?
9. Kion alportis la kongreso krom parola sukceso?
10. Kiel aspektis la fondinto de Esperanto?
11. Kion signifas la esprimo “interna ideo”?
12. Kiel la “interna ideo” estis avantaĝa por la esperanta movado?
13. Kiel la frua literaturo de Esperanto similis tiun de la nacioj?
29. Jen estas kelkaj respondoj. Skribu la faritajn demandojn:
1. Aŭgusto 1905.
2. Boulogne sur Mer.
3. Michaux.
4. Grabowski, Kabe, Leo Belmont.
5. Varsovio.
6. La urba teatro.
7. Sukceson parolan kaj idean.
8. El tuta Eŭropo.
9. De Beaufront.
10. Rimedo al kunfratiĝo de homoj.
30. La artikolo LA estas foje uzata anstataŭ poseda adjektivo, ekzemple: li rompis al si la kapon (anst.: li rompis al si sian kapon); li formetis la jakon (anst.: li formetis sian jakon). En tiaj okazoj, temas pri korpoparto aŭ pri vesto.
Skribu propoziciojn, tiamaniere uzante jenajn substantivojn:
La mano; la okulo; la nazo; la capelo; la brako; la robo; la ŝtrumpoj.
31. La artikolo LA estas uzata antaŭ singulara substantivo, kiam oni konsideras tiun substantivon ne kiel individuon sed kiel reprezentanton de sia kategorio, ekzemple: la amaso juĝas per okulo, kie “la amaso” signifas ĉiujn amasojn. LA estas uzata antaŭ plurala substantivo, kiam oni konsideras tiun substantivon kiel la tutaĵon de ĉiuj samkategoriajoj, ekzemple: oni traserĉis la domojn en tiu strato, kiam temas nepre pri ĉiuj domoj en tiu strato. (Oni traserĉis domojn en tiu strato — signifas, ke oni traserĉis iujn, sed ne ĉiujn, domojn.).
Uzu tiamaniere jenajn substantivojn:
La afiŝo; la benzino; la fabeloj; la frosto; la fenestroj; la katoj.
32. SUBSTANTIVOJ PARTICIPAJ reprezentas ĉiam personon:
DemandANTO estas persono, kiu demandAS.
DemandINTO estas persono, kiu demandIS.
DemandONTO estas persono, kiu demandOS.
DemandATO estas persono, kiun oni demandAS.
DemandATO estas persono, kiun oni demandIS.
DemandOTO estas persono, kiun oni demandOS.
Ili akceptas la sufikson -IN- kiam temas pri ina persono.
La persono, kiun mi amas, estas bela = Mia amat(in)o estas bela.
Laŭ la supra ekzemplo reskribu jenajn propoziciojn, uzante kie necese substantivojn participajn:
1. Policanoj kaptis la personojn, kiuj ŝtelas. (T.e., en la momento de la kapto.)
2. Policanoj kaptis la personojn, kiuj ŝtelis. (T.e., pli frue ŝtelis.)
3. Policanoj kaptis la personojn, kiuj ŝtelos. (T.e., intencis iam poste ŝteli.)
4. Oni pendigis la personon, kiu murdis.
5. La personoj, kiuj intencis soleni, rapidis al la preĝejo.
6. Multaj personoj, kiuj tiumomente ĉeestis, kuraĝigis la personojn, kiuj tiumomente luktis.
7. Multaj personoj, kiuj tiumomente ĉeestis, aplaŭdis la personojn, kiuj jam finis sian luktadon.
8. La personoj, kiuj intencis ĉeesti la luktadon, diskutis la personojn, kiuj intencis lukti.
9. La personoj, kiuj pli frue ĉeestis la luktadon, diskutis la personojn, kiuj jam finis sian luktadon.
10. La personoj, kiuj tiam ĉeestos, aplaŭdos la personon, kiu tiumomente jam finis sian paroladon.
11. Advokato Michaux pridemandis la personon, kiun oni pli frue akuzis.
12. La persono, kiun oni intencis pendigi, preĝis.
13. La persono, kiun oni tiumomente atakis, vigle sin defendis.
14. La personoj, kiuj nun ĉasas, kaptos tamen la personon, kiun oni pli frue avertis.
15. La virinoj, al kiuj oni jam alparolis, rigardis kun surprizo la personon, kiun oni (pli frue) sendis.
16. La personoj, kiujn oni liberigis, ne estas personoj, kiuj fuĝis.
Per la supraj ekzemploj evidentiĝas jena regulo: la tempo esprimata per la participa finaĵo (estinta, estanta, estonta tempo) estas tia en rilato al la tempo esprimata per la finaĵo de la ĉefa verbo de la propozicio. Tial povas okazi, ekzemple, ke -ONTO povas -IS: la ironto dormis — ĉar kvankam la dormado estas pasinta en rilato al la nuna momento, kaj eble ankaŭ jam la irado, en la momento de la dormado la irado ankoraŭ ne okazis.
33. Diskutu pri la temo: “Esperanto estas nura lingvo kaj nenio pli”.
34. Skribu pri la temo: “Kial mi lernas Esperanton ”
Enhavo Antaŭklarigo 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 SOLVOJ POR PAŜI PLUEN
课文中第九段开头: La de Beaufront-a koncepto 是个什么鬼?是世界语单词吗?是啥意思啊?有没有大神回答一下啊?我都留言许多次了,也没个人出面回答一下!谢谢
de Beaufront 是法国人名。这一段,如果这样写更好理解一些:
La koncepto de sinjoro de Beaufront, ke “Esperanto estas nura lingvo kaj nenio pli”, ricevis seriozan baton en Boulogne.
关于 de Beaufront,详见维基百科
https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Louis_de_Beaufront
文中的 Boulogne sur Mer,是法国地名。
多谢楼主的解答,这样回答就很简单明了,让人不会莫名其妙了