第23课 PAŜO DUDEKTRIA

高级世界语教程 第23课

Paŝoj al plena posedo

PAŜO DUDEKTRIA

VORTARO

AKRO: unuo de termezuro.
ARABO: nordafrikulo.
ARDI: esti varmega.
AZENO: kvarpieda longorela ŝarĝbesto.
BIENO: terposedaĵo.
CEREMONIO: formala ĝentileco.
ĈARMA: delikate plaĉa kaj loga.
DAKTILO: speco de frukto.
DIGNO: memrespekto.
DROMEDARO: unuĝiba besto, kiun oni rajdas en dezerto.
DUNO: sabla monteto.
EKIPI: provizi iun per necesaj iloj.
FESTENO: luksa kaj abunda manĝo.
FRIPONO: ruza malhonestulo.
FRIVOLA: malserioza.
GAZELO: svelta rapidkura besto.
GRAVEDA: portanta naskotan idon.
GRIO: senŝeligitaj grajnogrenoj.
HORDEO: grenspeco.
INSIDI: prepari por trompi iun.
INSTALI: starigi kaj funkciigi ion.
ITALA: rilata al Italujo.
JUDO: viro de la hebrea gento.
KANAJLO: malnobla homo.
KOKETA: ornamama kaj flirtema.
KRAĈI: elĵeti salivon el la buŝo.
MAGNEZIO: kemia elemento (Mg)
MAHOMETANO: religia sekvanto de Mahometo.
MAJORO: oficira armea rango.
MALVO: rozviola floro.
MEHARISTO: araba soldato rajdanta sur dromedaro nomata mehari.
MENTO: aroma vegetaĵo.
NEGRO: nigrulo.
NIMFO: virina diaĵo de akvo, arbaro kaj monto.
NOMADO: migrulo.
OAZO: fekunda insulo en la dezerto.
OKRO: speco de mineralo uzata kiel farbo.
ORIGINO: devenloko.
PALMO: varmlanda arbo.
PAPRIKO: ruĝa pipro.
RAJDI: sidi sur dorso de besto.
REPUTACIO: publika opinio pri iu.
REZERVI: konservi por iu destino.
RIVERO: granda akvofluo.
RUKTI: brue eligi stomakgasojn tra la buŝo.
SALOMONO: biblia reĝo konata kiel lerta juĝisto.
SAŬCO: spica manĝfluaĵo.
SKABIO: infekta haŭtmalsano.
SORBI: enspirante altiri fluaĵon iom post iom en sian buŝon.
STUFI: longe kuiri viandon en fermita kaserolo.
SUDANA: rilata al Sudano.
SUKO: nutra fluaĵo.
ŜUO: piedvesto.
TAKTO: kapablo ĉiam agi kun ĝentileco kaj delikateco.
TEO: trinkaĵo farita el sekigitaj folioj.
TONO: nuanco de sono aŭ koloro.
TRIBO: grupo de homoj samdevenaj.
VEGETI: vivi inerte.
VENKI: superi malamikon.
VIRTO: konstanta emo fari bonon.
VERDIKTO: decido de juĝanto.

LEGAĴO

SALOMONO KAJ LA OAZA NIMFO

Iun tagon, dum kontrolvojaĝo en la oazoj de la malalta Saŭra, mi min trovis en palmareto duone subsabligita, nomata “Ouled-Raffa”, kie vegetas maldensa popolo. Deveninte de la arabaj venkakirintoj kaj sudanaj sklavinoj forrabitaj el la bordoj de la Nigero, la negroida loĝantaro ennestiĝas en dometoj el premita tero; ĉi tiuj kabanoj staras apud putoj, el kiuj akvon iomete magnezian ĉerpas nefrivolaj dromedaroj. Ĉirkaŭe la okrokolora dezerto envolvas la verdantan insuleton, kiel smeraldon en ĝia juvelujo.

Post sukoplena festeno konsistanta el kaprido turnrostita super lignardaĵoj, stufita grio terure flampikanta pro paprika saŭco kaj daktiloj arte surŝutitaj de blonda sablo, okazis la tradicia aŭskultado al kelkaj geplendantoj. La aferoj al mi prezentataj estis zorge elektitaj de la vilaĝestro, honesta sklavkomercisto, kiu deziris sin vidigi, kiel la Salomonon de la dezerto.

Post kiam banale lamentis pluraj kampistoj, alvenis jam nejuna virino, sen ĉarmo, sen belo, delonge fuŝita pro ĉiuj laboroj kutime rezervitaj al la aminda sekso. Ŝi sidiĝis fronte al mi, interplektante siajn mallongajn krurojn sub blua robo. Por transdoni niajn neforgesindajn decidojn al la posteularo, la registristo pretigis sian plumon, antaŭtaksante siajn honorariojn.

La oaza nimfo akceptis modestan teniĝon, klarigis sian voĉon kaj jene rakontis:

“Mi estas Jamina bent Mabruk, de dek jaroj edzino de Mohamed ben Kadur. Antaŭ kvin jaroj mia edzo foriĝis kaj neniam sciigis tion, kio al li okazis. La famo disvastiĝas, ke li soldatiĝis en la itala meharistaro. Nun tute sola mi restas, kaj soleco danĝere insidas kontraŭ virta virino. Ankoraŭ juna mi estas, ŝi aldonis ruĝiĝante kaj mallevante siajn bovajn okulojn; mi posedas etan bienon: domon, kvaronakron da estonta hordeo, unu gravedan kaprinon kaj naŭ ekflorantajn palmojn. Mi volas vivi kiel sinjorino, kaj ne kiel forlasita ŝuaĉo. Mia reputacio…”

“Sufiĉe,” ekkriis la vilaĝestro brue ruktante. Sin turnante al mi li daŭrigis: “Jes, Via Majora Moŝto, tiu porkida Mohamed foriris kaj iĝis servisto de alilanda soldataro. Kial tiu judo — li lerte teren kraĉis kun fiera malestimo — kial tiu fripono ne soldatiĝis en la franca militistaro, he? Tiu malfidelulo meritas, ke mi fortranĉu lian dekstran orelon… La du orelojn,” li eksplodis, post pripensa momento. “Estu malbenitaj la gepatroj de tiu skabia azeno, tiu naŭza kanajlo, tiu hundaĉo, tiu…”

Li perdis la spiron kaj flamiĝante pro indigno ĉirkaŭrigardis la tremantan ĉeestantaron kun fulmoplenaj okuloj. Mi verdiktis: “Tia trolonga forrestado efektive similas al finofara rezigno de ĉiuj rajtoj de mastreco. Do mi proponas liberigi la virinon el la ligiloj de la edzeco.”

“Mi aŭdas kaj obeas,” noble diris la tribestro. “La geedziĝo estas rompita, kaj la eksedzino konservos la akiritan bienon. Skribu, registristo.”

Ĉiu aprobis kaj taktoplene gratulis la orbuŝan Salomonon. Tute rejuniĝinte la elĉenigita koketulino forkuris kiel gazelo, akompanate per la avidaj rigardoj de du-tri mezaĝaj kandidatoj al la ĵus neokupita loko.

Dum tri monatoj mi restadis en Ksabi, kie la kvazaŭa rivero Saŭra malaperas en la sablojn. Mi instalis mian tendaron apud puto kun sensala akvo, kaj prilaboris la vojon al Reggan.

Iun vesperon, en la “mire bela horo”, kiam la sablodunoj malvetoniĝas kaj ridetas al la subiranta suno, tiam aperis majesta mehari per digna malrapideco alvenante de la sudo. Estis belega besto preskaŭ tute blanka, rajdata de altstatura kaj fiermiena viro, kiu ceremonie salutis min. Mi invitis lin momente ripozi, laŭ la gastigleĝoj de la dezerto. Mi rimarkis la fremdan ekipaĵon, kaj konkludis, ke de tre malproksime venas la vojaĝanto. Sorbinte teon parfumitan per freŝa mento, li klarigis sian voĉon kaj jene rakontis:

“Mi originas de apuda lando, kaj forestinte dum pluraj jaroj mi revenas al mia vilaĝo. Pro enuo kaj nomada altireco, iun tagon mi ĝisiris al Fezano kaj soldatiĝis en la itala meharistaro. Post kvinjara servado mi rehejmeniras, ricevinte tiun belan rajdobeston kiun vi tie vidas, kaj gajninte sufiĉe da mono por aĉeti nombrajn daktilarbojn. Dank’ al Dio — poreterne laŭdata Li estu — de nun mi kviete vivos kun mia familio.”

Subite mi memoris la scenon de la liberigita amatino. Sed mi silentis, ĉar maldece estas paroli pri virino al mahometano, kaj enmiksiĝi en la geedzajn aferojn mi neniel ŝatas. Trinkinte la tri ritajn tasojn da teo la vagemulo surmehariĝis.

“Iru pace,” mi adiaŭis lin.

“Sur vin la savo,” li respondis.

Kaj li malaperis, kvazaŭ sorbata de la viola noktiĝo.

Kio okazos, kiam la revenanto hejmen atingis? Ĉu li senkapigos sian kunvivintinon, kiel en tragedio de Shakespeare? Ĉu fluos la sango de la perfida nimfo sur la varman sablon de la paca oazeto? Ne, sendube li ĝojos, kiam li ekscios, ke malembarasite de sia malnova edzino, li povos per la mono honeste enspezita el la itala militkaso aĉeti dekkvinjaran belulineton, kiu al li donos iom da plezuro kaj multe da zorgoj.

Sed nur Allah estas granda!

Jean Ribillard
(el “Esperanto”)


EKZERCOJ

129. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:

1. “Mi min trovis en palmareto.” Per kiu unuopa vortformo oni povas esprimi la saman koncepton kiel “min trovis”?
2. “La loĝantaro ennestiĝas en dometoj el premita tero.” Klarigu tiun metaforon.
3. En la unua alineo estas uzitaj 4 aktivaj participaj finaĵoj kaj 4 pasivaj. Trovu la koncernajn vortojn kaj analizu ilian signifon.
4. “La okrokolora dezerto envolvas la verdantan insuleton, kiel smeraldon en ĝia juvelujo.” Klarigu la tie uzitan similaĵon.
5. En la dua alineo estas uzitaj 7 neparticipaj afiksoj. Klarigu ilian signifon, kaj skribu po 5 aliajn, en kiuj la afiksoj estas korekte uzataj.
6. “… sin vidigi kiel la Salomonon de la dezerto.” Tio estas ekzemplo de speciala metaforo, kiun oni povas nomi antonomazio: ĝi estas uzado de konata propra nomo por reprezenti la kvalito(j)n, per kiu(j) la persono estas konata. Donu aliajn ekzemplojn de tiu figuro.
7. Distingu inter “nejuna” kaj “maljuna” virinoj.
8. Analizu la vorton posteularo. Donu ĝian antonimon.
9. “… mallevante siajn bovajn okulojn.” Klarigu tiun metaforon. Per kiu sufikso oni povus forigi la metaforon, restigante simplan komparon?
10. “La sablodunoj ridetas al la subiranta suno.” Klarigu tiun personigon.
11. “Mi konkludis, ke de tre malproksime venas la vojaĝanto.” Kial en tiu propozicio estas uzita la as-tempo?
12. “Trinkinte la tri ritajn tasojn da teo …” Kiun signifon donas la artikolo la al tiu frazo?

130. SEN________ULO. Kiom da senchavaj vortoj vi povas konstrui, enmetante diversajn radikojn en tiun kliŝon?

131. En la subaj propozicioj troviĝas po unu eraro. Trovu la erarojn kaj korektu ilin.

a) La kongreso komenciĝis la 3-a de aŭgusto.
b) En la akceptejo regis viglan atmosferon.
c) Kiel abonanto de via gazeto bonvolu publikigi mian anonceton.
d) Li faris decidon, kiu mutigis sian edzinon pro mirego.
e) La anekdotoj, kiujn li skribis dum lia libertempo, estas tre amuzaj.
f) La sekretario elparolis vortojn jam de longe atenditaj.
g) Ĉesu vian petoladon!
h) Niaj gastoj ne ankoraŭ alvenis.
i) Mia amiko montris min gravan dokumenton.
j) Multaj ribelintoj estas en la karcerejoj.

132. En ĉiun suban propozicion enmetu korekte unu el jenaj radikoj:

GARD; DEFEND; HELP; KONSERV; KOVR; PROTEKT; SAV; ŜIRM

a) Oni konsilas kaj konsolas, sed _______i ne volas.
b) Tio ne _________os nian aferon el pereo.
c) La ombrelo ______is nin kontraŭ la pluvo.
d) ________u min kontraŭ miaj malamikoj.
e) Kiun reĝo ________as, tiun ministro elektas.
f) Kaŝita malĝojo ĉiam _________as mistere vian koron.
g) Li sukcesis _________i de putriĝo la kadavron.

133. Priskribu per 250 vortoj sunsubiron, aŭ kafejon, aŭ stacidomon, aŭ akvofalon.

134. Skribu rakonton, pravigante unu el la subaj proverboj:

a) Nokte eĉ monstro estas belulo.
b) Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene.
c) Vi sekrete vorton diris, ĝi tra 1′ tuta mondo iros.

Enhavo Antaŭklarigo 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30  SOLVOJ POR PAŜI PLUEN

阅读次数 1,854 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *