第6课 Paŝo Sesa

高级世界语教程  第6课

Paŝoj al plena posedo

PAŜO SESA

VORTARO

AŬTORITATO: ordonpovo.
BARBARO: necivilizita homo.
BUTERO: grasaĵo farita el lakto.
DEKLARI: publike sciigi.
DILIGENTA: konstante kaj zorge laborema.
DISCIPLINO: ordemo kaj obeemo.
FORKO: ilo kun dentoj uzata por levi ion.
FRITI: kuiri mangagon en graso.
HAZARDO: neantaŭvidebla okazo.
INTERPRETI: transklarigi.
INVENTI: elpensi ion novan.
KAFO: speco de trinkaĵo.
KONDUTI: agi laŭ certa maniero.
LERTA: tre kapabla facile fari ion.
MASTRO: posedanto, ordonanto.
NERVOZA: malpacienca.
NESTO: konstruaĵo de birdoj.
OFICO: okupo.
PLUMO: tio, kio are kovras birdokorpojn (ankaŭ: skribilo).
PRELEGO: instrua parolado.
RIPROĈI: malmilde mallaŭdi iun.
SALTI: rapide levi sin de la tero.
SUKERO: dolcaĵo, generale blanka.
TERORO: terura kaj kruela regado.

LEGAĴO

MI FARIĜOS ORDEMULO

Kiam mi je la 10-a vespere hejmenvenis en mian familian neston, mia edzino atendis min kun tiuj vortoj:

— Mi adskultis en la radio prelegon “Al gepatroj pri la edukado”.

— Tre bone vi faris — mi aŭtoritate kapjesis. — Mi ŝatas, kiam vi kulturiĝas. Sed nun bonvolu doni al mi vespermanĝon, ĉar mi jam apenaŭ vidas pro la malsato.

— Ankaŭ tion de vi lernas la infano — diris riproĉe mia edzino kaj anstatŭ doni al mi vespermanĝon, eksidis. — Kion li lernas de mi?

— La senpaciencon. La fileto estas tial tiel nervoza, ĉar vi ne montras disciplinon.

Ŝi eksaltis kaj promenante tien kaj reen, daŭrigis:

— La infano kondutos, kiel li vidas de siaj gepatroj. Ĝuste tial mi petas vin, ke hejme vi estu pripensa kaj nenervoza, kiel tio decas al serioza patro. La infano…

— En ordo — mi interparolis sen nervozeco kaj pripensante — sed nun bonvolu doni al mi vespermanĝon.

— Ĉu vi vidas do, tia estas vi — subigis min mia edzino, — ankaŭ la infanon vi ĉiam interrompas, vi ne havas paciencon lin finaŭskulti. De vi li lernis tiun malbelan kutimon, ke li ĉiam miksas sin en la aferojn de plenkreskuloj.

Post kio mi finaŭskultis la tutan radiparoladon en interpreto de mia edzino dum mallonga horeto, fine mi ricevis la vespermanĝon. Mi manĝis la fritaĵon per forko, kiam mia edzino ekriproĉis min:

— Kiel vi manĝas?

— Kion vi deziras?

— Kial vi ne uzas ankaŭ tranĉilon? Kaj ne manĝu tiel avide. La infano ne lernas bonorde manĝi, se lia patro kondutas ĉe la tablo, kiel barbaro.

Mi pretigis min al kuŝiĝo. Mi metis mian veston sur la apogilon de seĝo. Mi volis kaŝi min sub la plumkovrilo, kiam denove alparolis min mia edzino:

— Kiel vi formetis viajn vestaĵojn?

— Kiel mi kutimas.

— Rigardu tien — kaj ŝi montris al alia seĝo.

Mi rigardis tien. Tie kuŝis la vestaĵoj de mia filo, ĵetitaj unu sur la alian.

— Vidu, ankaŭ tion de vi lernis la infano. Metu la vestaĵojn orde. Mi metis miajn vestaĵojn laŭ ordo, ankaŭ tiujn de mia fileto kaj fine kuŝiĝis. Jam pasis la noktmezo.

Matene je la sepa horo vekis min mia edzino:

— Leviĝu jam!

— Sed estas ankoraŭ frue — mi kontraŭdiris — mi devas iri en mian oficejon nur je la duono post la oka.

— De nun ĉiumatene vi ellitiĝos je la duono post la sesa — ŝi deklaris per voĉo ne permesanta kontraŭdiron. — Kiel lernu la infano diligentecon, kiam li vidas kuŝi sian patron, kiam li jam devas iri en la lernejon?

Mi ellitiĝis kaj vestis min. Mia edzino diris al mi, ke mi faru mem mian matenmanĝon, ke mi povu estimi la hejman mastrumadon. Dum mi faris mian matemnanĝon, mi devis ofte enkuri al mia edzino — kiu ankoraŭ kuŝis en la lito — ĉar mi ne trovis la sukeron, la kafon, la buteron. Fine ŝi senpacience kriis:

— Ne estu tiel senhelpa. Rigardu ĉirkaŭ vi serioze kaj vi trovos ĉion. Kiel estu lerta, inventema la infano, se li havas tian patron?

Ĉio estus en la plej granda ordo, se hazarde mi ne estus aŭdinta

tra la malfermita fenestro interparoladon, kio okazis sube en la ĝardeno inter mia fileto kaj onklo Keceli. Onklo Keceli estas la domzorganto.

— Vi estas la teroristo de la tuta domo — diris malhele onklo Keceli. — Via patrino povus vin iom eduki!

— Ŝi ne havas tempon, onklo Keceli, ĉar ŝi ĉiam edukas paĉjon.

Kornel Toth
el la hungara: Paulo Balkanyi
(el “Norda Prism”)


EKZERCOJ

35. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:

1. Kion aŭskultis la edzino de l’ aŭtoro?
2. Kial la aŭtoro estis malsata?
3. Kion unue riproĉis la edzino al sia edzo?
4. Kiel ni scias, ke ŝi mem estis nervoza?
5. Ĉu la edzo baldaŭ ricevis la vespermangon? Kiel ni scias?
6. Kian manĝaĵon ricevis la edzo? Kiel li manĝis ĝin?
7. Enlitiĝante, kion faris la edzo pri sia vesto?
8. Ellitiĝinte, kion li faris pri ĝi?
9. Je kioma horo li fine enlitiĝis? Je kioma horo la edzino vekis lin?
10. Kial li devis vekiĝi tiel frue?
11. Ĉu la edzo lerte mastrumis? Kiel vi scias?
12. Kiujn interparolantojn ekaŭdis la aŭtoro?
13. Kie troviĝis la interparolantoj?
14. Kion riproĉis onklo Keceli al la infano?
15. Kial la patrino ne povis eduki la infanon?

36. ADJEKTIVOJ PARTICIPAJ priskribas ion aŭ iun en tempa rilato al la cetera kunteksto.

VokANTA voĉo estas voĉo, kiu tiumomente vokas.
VokANTA voĉo estas voĉo, kiu pli frue vokis.
VokONTA voĉo estas voĉo, kiu iam pli malfrue vokos.
VokATA knabo estas knabo, kiun oni tiumomente vokas.
VokITA knabo estas knabo, kiun oni pli frue vokis.
VokOTA knabo estas knabo, kiun oni iam pli malfrue vokos.

La tempo esprimata per la participa adjektivo estas la tempo en rilato al la ĉefa verbo en la propozicio, ankaŭ kiam tiu lasta estas nur subkomprenata — ekzemple en la poemtitolo MALFRUANTAJ SOLENONTOJ (= Jen estas priskribo pri malfruantaj solenontoj). En la momento, kiam la poeto rimarkis ilin, tiuj personoj estis malfruANTaj, ĉar tiumomente ili malfruis; ili estis solenONToj, ĉar ilia soleno tiumomente ankoraŭ ne okazis. Estante adjektivoj, la participaj adjektivoj nombre akordiĝas kun la substantivo aŭ pronomo, kiun ili priskribas. Mi rimarkis, ke la knaboj, kiuj tiumomente kuris, iom p1i malfrue falos = Mi rimarkis, ke la kurantaj knaboj estas falontaj.

Laŭ la supra ekzemplo, reskribu jenajn propoziciojn, uzante kie eble adjektivojn participajn:

1. Infanoj, kiujn oni pli frue edukis, estas diligentaj kaj disciplinaj.
2. Sur la tablo kuŝis fiŝo, kiun oni poste fritos.
3. La tago, kiu iom pli malfrue venos, estos en tiu tempo tre plena de okuloj.
4. Tiun keston oni iom pli malfrue plenigos.
5. La barbaroj, kiuj nun proksimiĝas, starigos teroron, se oni ne venkos ilin.
6. La knaboj, kiujn oni tiumomente riproĉis, pli frue malobeis la regularon.
7. La rivero, kiu tiam fluis, alportis la arbon, kiu pli frue falis.
8. La esperantistoj, kiujn oni pli frue organizis, protestis al la ministro, kiu iam pli frue fuŝparolis pri la lingvo.
9. La embaraso, kiun oni p1i frue kreis, tute regis la personojn, kiuj tiutempe ĉeestis.
10. La personojn, kiujn oni p1i frue delegis kaj kiuj jam pli frue ol tiumomente kunvenis, bonvenigos la urbestraro.

37. KIE- TIE, KIEL -TIEL, KIA-TIA, KIAM-TIAM, KIOM-TIOM.

En ĉiu el la sekvantaj propozicioj, enmetu korekte unu el la supraj korelativaj paroj:

1. _________estos venintaj la delegitoj, nur _________ ni povos diskuti la aferon.
2. _________troviĝas abunda manĝaĵo mi volas starigi mian domon.
3._________li venis _________ li ankaŭ iros.
4. _________li volas havi _________ li ricevu.
5. _________estas via laboro _________ estas via valoro.
6. _________vi postulas, ni ne povas doni.
7. Mi malofte renkontis _________ impertinentulon, _________ li.
8. Mi renkontis ŝin _________, _________la ponto transiras la riveron.
9. _________, _________ la horloĝo sonigis la kvaran horon, mi aŭdis lian paŝon sur la ŝtuparo.
10. La ovacio ne estis _________ longedaŭra _________ li meritis.

38. Uzu en propozicioj la subajn radikojn kun -ADO:

SALT RIPROĈ DEKLAR INTERPRET FRIT ARANĜ CIT INSTIL KOMERC KRE

39. Kiel oni devus eduki infanon? Kiel infano povas eduki plenkreskulon? Skribu vian opinion, aŭ diskutu, pri unu aŭ ambaŭ el tiuj temoj.

Enhavo Antaŭklarigo 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30  SOLVOJ POR PAŜI PLUEN


 

阅读次数 3,269 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *