第27课 PAŜO DUDEKSEPA

高级世界语教程 第27课

Paŝoj al plena posedo

PAŜO DUDEKSEPA

VORTARO

AFRIKANSA: rilata al nederlanddevena lingvo parolata en Sudafriko.
AGENTO: komisiito.
AGRIKULTURO: terkulturado.
AMERIKA: rilata al la termaso okcidente de Atlantiko.
ARISTOKRATO: nobelo.
BASTARDO: eksteredzeca infano.
DEMOKRATIO: demokrataro.
DEVII: devojiĝi.
DILUI: maldensigi likvaĵon.
EDINBURGO: la ĉefurbo de Skotlando.
EKLEZIO: tuto de la anoj de iu kristana religio.
FABLO: versrakonto en kiu bestoj aŭ objektoj rolas kiel homoj.
FARMI: lui bienon por ĝin kulturi.
GENERACIO: tuto de la samaĝaj homoj samtempe vivantaj.
HINDUSTANA: rilata al lingvoparolata en Hindujo.
HONESTA: konforma al honoro, virto kaj justeco.
HUNGARA: rilata al Hugarujo.
INTRIGI: ruze kombini por atingi ion.
KONTINENTO: granda terdividaĵo.
KULTIVI: kulturi la teron.
MALICA: konscie malbonfarema.
MENTORO: saĝa gvidanto.
MERKATO: vendosfero.
ORGOJLA: fierega.
ORTODOKSA: konforma al tradicia doktrino.
PAROĤO: eklezia distrikteto.
SATIRO: verko, kiu kritike primokas ion aŭ iun.
ŜAFO: lanprodukta besto.
TEKSTO: enhavkonsisto de libro.
TIRANO: senindulga kaj severa reganto.
VERSIO: tradukvarianto.
VOLUMO: unuopa libro.

LEGAĴO

ROBERT BURNS KIEL MONDPOETO

Ĉiujare pli ol 100 000 vizitantoj venas al la Burns-Muzeo en Alloway, apud Ayr en sudokcidenta Skotlando, apud la malgranda farmdomo, kie Robert Burns naskiĝis dum la ŝtorma nokto de la 25-a de januaro, 1759. Ĉiujare novaj tradukoj de la poemoj de Burns aperas en multaj lingvoj. Mi ĵus ricevis belan volumon de polaj versversioj de D-ro Stanislaw Krynski kaj aliaj. En Moskvo mi ricevis kun plezuro de Samuel Jakovlevic Marsak ekzempleron de liaj bonegaj rusaj tradukoj; li informis min, ke nur malfacile li akiris ekzempleron por mi, kvankam oni presigis 200000 ekzemplerojn de ĉiu eldono; tiel entuziasme la rusoj aĉetas kaj legas Burns. Ĉinaj, hindustanaj, afrikansaj, hungaraj, eĉ anglaj tradukoj estas daŭre entreprenitaj ; kio estas tiom pli surpriza, ĉar la plej bonaj el la poemoj estas verkitaj en la skota lingvo, kiun jam dum generacioj la eduka sistemo malmulte kultivis, kaj kiu nun malfortiĝas kaj estas diluata per alsimiligo al la angla aŭ usona por sia ĉiutaga uzado inter la nuntempaj loĝantoj de Skotlando, eĉ en kamparaj paroĥoj, kie ĝi plej vigle vivadas.

Evidente la enhavo pli ol la lingvo aŭ la stilo rekomendis la poezion de Burns al milionoj en multaj landoj dum preskaŭ du jarcentoj post lia unua eldono en 1786. Post malpli ol unu jaro jam aperis usona eldono; la presisto konstatis, ke li trovos pretan merkaton por la malkaŝaj radikalaj demokratiaj diraĵoj de la skota poeto. La unua poemo mem, La Du Hundoj, en la malnova tradicio de la bestfablo, konsistas el konversacio inter la Newfoundland-dorlothundo (Caesar) de terposedanto, kaj la ŝafhundo de plugisto (Luath), pri socio kaj politiko. Burns vivis dum ekonomia revolucio, kiam la agentoj de la terposedantoj ofte senkompate forpelis familiojn de la bienoj por faciligi agrikulturajn plibonigojn. La ŝafhundo de la plugisto komentas:

Tre multaj homoj plej honestaj,
Virtemaj, decaj kaj modestaj,
Estas krudmane forpelitaj
De orgojluloj mon-avidaj…

Samtempe Burns ĉiam rigardis la individuan homon, kaj ne kondamnis individuojn simple pro ilia klasa aparteno. La sama hundo poste komentas pri la terposedantoj

El tiu Brava trup’ fervora
Neniu estas malickora.

Burns havis potencan intelekton, kaj kapablis partopreni la intelektajn diskutojn de la Edinburga socio, en epoko kiam la Edinburga Universitato troviĝis inter la du-tri kulturaj centroj de la mondo. Sed lia koro, la fonto de emocio, emis venki lian kapon, kaj li mem skribis: “La koro, la mentoro de bono kaj malbon’.”

Ĝuste pro la impulsoj de sia koro Burns enretiĝis en amaferojn, kiuj inspiris multajn el liaj plej belaj kantoj, kaj kondukis al okazaj malagrablaĵoj kun la eklezia aŭtoritato. Jean Armour, la bonkora edzino de la poeto, traktis trankvilanime la deviojn de sia pasia edzo, simple komentante, “Nia Roĉjo estus devinta havi du edzinojn,” eĉ kiam li alportis en la hejmon, por ke ŝi lin vartu, la bastardan infanon, kiun naskis al li servistino en la loka trinkejo en Dumfries. Malamante hipokritecon, Burns verkis satirojn kiel La Preĝo de Pia Vilĉjo pri hipokritaj personecoj en la eklezia ortodoksaĵo.

Kiel kritikanto de politikaj moroj, Burns ne timis paroli kontraŭ la senkoraj intrigoj de la kortegoj kaj aristokrataro luktantaj por privilegioj. Li demandis:

Kial pli bonstatas unu,
Se l’ homoj fratas?

Kaj li advokatis la fundamentan valoron de la ordinaraj homoj

La rang’— la homon stampas nur,
Sed estas hom’ la oro!
*

Burns aprobis la batalon de la amerikaj koloniistoj por sendependeco dum la 1770-aj jaroj, kaj ankaŭ la Francan Revolucion dum ĝia plej frua fazo de aspiro al Libereco, Egaleco kaj Frateco, ĉar li antaŭvidis epokon kiam “homo sur la tuta mond’ por homo estos frato”*.

Sed la teroran kaj tiranan evoluon de la Revolucio li kontraŭis.

La arda koro de Burns estis plenplena de simpatio ankaŭ por la bestoj, kiel ekzemple montras lia poemo al la muso, kies neston li renversis per la plugilo, aŭ la novjara saluto al lia maljuna ĉevalino Manjo. Li verkis senteme pri la fundamenta aferoj de la familio, kiel ekzemple en La Sabatvespero de la Kamparano.

Kreo al beboj kaj edzino
De ĝoj’ endoma
Estas la celo kaj kulmino
De l’ vivo homa.

Li estis krome poeto de amikeco kaj sociemo, kaj opiniis, ke la mondo estas kreita fundamente por la vivo homa:

Ĉar tekstis jene testamento,
Kiam ekestis homa gento:
Honesta hom’ kun arda sento
Por samsortano
Estas la sofa plenumanto
De l’ naturplano.

Kun tia sento ĉiujare, ĉirkaŭ la 25-a de januaro, kunsidoj sur kvin kontinentoj festas la Senmortan Memoron pri Robert Burns.

* el traduko de R. Rossetti

Douglas Young
el la skota: William Auld
(el ‘Esperanto en Skotlando’)


EKZERCOJ

156. Leginte la supran artikolon, respondu jenajn demandojn:

1. “… dum la ŝtorma nokto de la 25a de januaro, 1759.” Klarigu la neceson ambaŭfoje uzi la artikolon “la”.
2. Kial la aŭtoro uzis la esprimon “eĉ anglaj tradukoj”? Kial la ekzisto de tradukoj anglaj estas surpriza?
3. Kial la aŭtoro skribis: “Evidente la enhavo pli ol la lingvo aŭ la stilo rekomendis la poezion de Burns al milionoj en multaj landoj”? Ĉu tiu opinio estas nepre tutprava? Kial?
4. Kiel diferencas inter si dorlothundo kaj ŝafhundo?
5. “Sed lia koro …emis venki lian kapon.” Klarigu la signifon de tio, per esprimoj nefiguraj.
6. Skribu frazojn anstataŭ jenaj adverboj: krudmane; trankvilanime; ĉiujare.
7. Donu sinonimon de trinkejo.
8. “Malamante hipokritecon, Burns verkis satirojn…” Anstataŭ la participa frazo, skribu frazon samsignifan, kiu komenciĝas per konjunkcio.
9. “La rang’— la homon stampas nur,
Sed estas hom’ la oro!

Klarigu la supran metaforon.
10. Difinu kiel eble plej precize la vorton simpatio.

157. En ĉiu el la subaj propozicioj troviĝas po unu eraro. Trovu la erarojn kaj korektu ilin:

a) “Tiel grandan kunvenon ni ne jam vidis!”
b) Svislandon nur reprezentis unu delegito.
c) La ekspozicio estis malfermata dum la tuta tago.
d) La naturbelaĵoj de nia regiono altiras ĉiujare multaj miloj da turistoj.
e) Ni vizitis la monaĥejon, kiun la popolo estas konstruinta antaŭ multaj jarcentoj.
f) En la lastaj jaroj li ellaboris multajn protokolojn de internaciajn konferencojn.
g) Tiu packonferenco en 1919 faris grandan maljustecon.
h) Ni ne povas plenumi la multajn mendojn gis nun ricevitaj.
i) Vi nur devas pagi la sendkostojn.
j) Tiu vojaĝo kostos vin ducent dolarojn.

158. Uzu korekte en propozicioj la sekvantajn vortojn kaj esprimojn:

LAŬE; DISPONI PRI; IOM POST IOM; ĈIFOJE; ENTUTE; KIEL ANKAŬ; PROKSIMUME; TIOM PLI BONE; IAM AJN; ĈE NI.

159. Uzu la sekvantajn figurajn esprimojn, tiel ke ilia signifo estu klara:

butonumi iun malvaste; fari al iu bonan lavon; fari el muŝo elefanton; ĵeti bastonon en la radon; tralavi la gorĝon; eksplodema kiel pulvo; malsaĝa kiel ŝtipo; vivi kiel kuko en butero; kuradi kiel venenita muso; draŝi fojnon.

160. En ĉiujn propoziciojn enmetu po unu el jenaj vortoj:

APATIA; GLACIA; INDIFERENTA; INERTA; MALVARMA; MALVIGLA; SENZORGA.

a) Depost la morto de lia filo ĉio fariĝis ________ por li.
b) Kiel __________tiu vorto, kiam ĝi rilatas al tia beleco!
c) La ________ tavolo de antaŭjuĝoj de la mondo estas nun rompita.
d) Malespera kaj ________ li lasis fali la manojn.
e) Kvankam urĝis ekago pro la minacanta danĝero, li tamen restis ________.
f) Sur tiu bela insulo, lia vivo estis ________.
g) Pro la _________ fajro, pasis kelka tempo antaŭ ol la akvo bolis.

161. Ĉiu lando, kiel ĉiu individuo, havas sian plej amatan poeton. Skribu pri la amata poeto de via lando. (Se vi estas skoto, respondu anstataŭe: ĉu vi konas kaj amas alian poeton krom Burns?). Trovu laŭeble, kiuj poemoj lial estas jam tradukitaj en Esperanton, kaj lernu minimume unu el ili parkere.

162. Nur por kuraĝuloj: elektu iun nacilingvan poemon, kaj provu traduki ĝin en Esperanton.

Enhavo Antaŭklarigo 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 SOLVOJ POR PAŜI PLUEN

阅读次数 1,920 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *