第20课 Paŝo Dudeka

高级世界语教程 第20课

Paŝoj al plena posedo

PAŜO DUDEKA

VORTARO

APARTA: malkuna, disigita de.
ATRIBUI: destini; aljugi.
BARIO: arĝentblanka metalo.
BIOLOGIO: scienco pri la fenomenoj de la vivo.
BISMUTO: flavblanka metalo.
CIVILIZI: socie kulturi.
DISERTACIO: verko traktanta pri scienca aŭ literatura temo.
DOKTORO: plej alta universitata diplomo.
EFIKI: havi rezulton.
EKSPLIKI: klarigi kaj komprenigi ion.
ERAO: difinita epoko.
ERCO: neprilaborita metalo.
FAKULTATO: fako de universitato.
FASCINI: nerezisteble allogi.
FORMULO: preciza dirformo.
HELIUMO: unu el la kemiajelementoj (He).
INDUSTRIO: produktado de riĉaĵoj.
INICIATI: esti la unua, kiu proponas aŭ faras ion novan.
INSTITUTO: nomo de scienca aŭ artista altlernejo.
INTUICIO: kvazaŭinstinkta kono.
IRONIO: moka dirmaniero.
IZOTOPO: atomo de elemento,kies atompezo diferencas.
JONO: atomo, kiu gajnis aŭ perdis elektronojn.
JONIZI: produkti jonojn.
KALIO: unu el la kemiaj elementoj (K).
KATEDRO: profesora seĝo.
KLIŜO: fotografia negativo.
KOMPONI: harmonie aranĝi;kunigi la kemiajn elementojn de io.
KONDIĈO: cirkonstanco de kiu dependas efektiviĝo.
KORTO: spaco ĉirkaŭita de konstruoj aŭ muroj.
KUPRO: brunruĝa peza metalo (Cu).
KURENTO: fluo de elektro.
LAVANGO: falanta neĝamasego.
LICENCIO: universitata rango.
LISTO: serio de nomoj.
LONDONO: la ĉefurbo de Britujo.
MAKROKOSMO: la tuta universo.
MANSARDO: subtegmenta ĉambro.
MATERIO: perceptebla substanco.
MEDALO: metala honoriga disko,stampita ambaŭflanke.
MEDICINO: scienco pri sano kaj malsano.
MIKROKOSMO: malgranda universo; modelo de 1a universo.
MODELO: malgranda kopiaĵo de io.
MOLEKULO: plej malgranda ero de kemia korpo.
NUKLEO: atomkerno.
OMAĜI: fari honoron al iu.
PARIZO: la ĉefurbo de Francujo.
PERSPEKTIVO: aspekto de io malproksima.
POLA: rilata al Pollando.
PRECEDENCO: pasintaĵo, kiu pravigas nunan agadon.
PROFESORO: fakestro en universitato.
RADIKALA: ĝisfunda, esenca.
RADIOLOGIO: scienco pri radiokrea energio.
RANGO: grado de graveco de iu.
SOLDATO: nmilitisto.
SORBONO: la universitato en Parizo.
SPONTANA: propravola; ekestanta sen ekstera influo.
STRUKTURO: kunaranĝo de diversaj partoj de tutaĵo.
SUBSTANCO: ĉiu speco de materio.
TERAPIO: arto kuraci.
TITOLO: nomo montranta rangon.
TORIO: unu el la kemiaj elementoj (Th).
TRAFIKO: ĉirkaŭirado sur vojoj.
TRAGIKA: terure malfeliĉa.
TUMORO: malsaneca ĉelaro kreskanta en organismo.
VARSOVIO: la ĉefurbo de Pollando.

LEGAĴO

LA VERKO DE MARIA SKŁODOWSKA-CURIE

Aŭtune de 1891 en la pariza Sorbono komencas studadon juna polino — Maria Skłodowska, alveninta el la lando, kiu de cent jaroj estis mallibera. Loĝante en eta, nehejtita mansardo, sur la sesa etaĝo de iu domo en Quartier Latin, baraktante kontraŭ la ĉiama manko de mono kaj la malfacilaĵoj de la vivo en fremda lando, ŝi studas samtempe fizikon kaj matematikon. Jam en 1893 Maria Skłodowska fariĝis licenciatino pri fiziko, akirante la unuan lokon; unu jaron pli poste, sur la dua loko, ŝi fariĝis licenciatino pri matematiko. Ŝi ekkonas tiam la jam elstaran francan fizikiston, Pierre Curie, kiu fariĝas ŝia edzo kaj la plej proksima scienca kunlaboranto. Komence la juna sciencistino okupiĝas pri la esploroj super magnetismo — tamen baldaŭ turninte la atenton sur la mirigan observon de Henri Becquerel, ŝi decidas ekokupiĝi pri la radiado eligata de la plej peza el inter la konataj tiam elementoj — uranio.

En tiu tempo unu el la plej grandaj sciencaj enigmoj estis la trapenetrantaj radioj, malkovritaj en 1895 fare de Konrad Roentgen dum la esploroj super la elektraj malŝarĝoj en maldensigitaj gasoj. Becquerel provis difini, ĉu la kemiaj kombinoj de uranio ankaŭ eligas similajn radiojn — hazarde li rimarkis, ke preparaĵoj de uraniatoj nigrigas fotokliŝon tute spontane, antaŭ prilumigo aŭ efikado per elektra kurento. El kie do fontis la energio de ĉi tiuj misteraj nevideblaj radioj, efikantaj sur la kliŝon kaj jonizantaj la aeron. (t.e. farantaj el la aero elektrokondukilon)? Maria Skłodowska kun la tuta energio komencis esplorojn pri ĉi tiu problemo — la genia scienca intuicio tuj montris al ŝi la vastecon de la perspektivoj, kiujn ekmalfermis la malkovro de Becquerel.

En la komenco de la esploroj la juna sciencistino formulas la leĝon, kiu estas la fundamento de la novmalkovrita sfero de la fenomenoj, nomitaj de ŝi radioaktiveco de la materio; la radiadkapablo estas eco de elemento kaj ne de la kemiaj kombinoj (kion komence sugestis aliaj fizikistoj), kaj la intenseco de la radiado estas proporcia al la kvanto de ĉi tiu elemento en koncema radioaktiva substanco. Sekve, la novmalkovrita de ŝi propreco de la materio kaj nomita radioaktiveco — estas la atoma eco de difinitaj elementoj.

Maria Skłodowska aplikas novajn metodojn de mezurado de la mistera fenomeno. Baldaŭ ŝi malkovris, ke krom uranio la radioaktivajn ecojn havas ankaŭ torio. Esplorante la uraniajn ercojn ŝi konstatas, ke ili montras eĉ pli grandan radian aktivecon ol la kemie pura uranio. Ĉi tiu fakto mirigis kaj surprizis tiutempajn fizikistojn. Juna doktorkandidatino en Sorbono (kaj en tiu tempo ŝiaj sciencaj aktivadoj, pro la fakto mem, ke ŝi estis virino, eĉ juna virino, elvokadis kelkfoje ironiajn rimarkojn flanke de pli aĝaj profesoroj) ne hezitis fari kuraĝan, kaj eĉ — laŭ ies rimarko — “simple fantazian” hipotezon: en la uraniaj ercoj troviĝas nekonata ĝis nun en la scienco kemia elemento pli aktiva ol uranio. Kaj krome — devas ekzisti pliaj radioaktivaj elementoj. Skłodowska antaŭvidas, du eble antaŭsentas — jam tiam — ke tiel esenca eco de la materialo, kiel la radiado, devas esti ligita kun iuj fundamentaj, ĝeneralaj naturaj leĝoj.

Pierre Curie, profunde fascinita per la esploroj de la edzino rezignas pri siaj ĝisnunaj eksperimentoj en alia sfero de fiziko kaj komencas kunlaboron kun Maria — kiun kunlaboron finigos lia tragika morto sub la radoj de ŝarĝveturilo en 1906.

En la jaro 1898 geedzoj Curie publikigas komunikon, en kiu ili konstatas la malkovron de du novaj kemiaj elementoj — unuan, pro siaj karakterizaĵoj proksima al bismuto, ili nomis “polonio”(“… se ekzisto de ĉi tiu nova elemento konfirmiĝos, ni proponas nomi ĝin polonio, laŭ la gepatra lando de unu el ni”), kaj la alia, simila al bario, “radiumo”.

Nun necesis apartigi el la ercoj kaj ricevi en la pura stato du elementojn. Tio estis penego tute eksterordinara kaj pro la ĝeneralaj malfacilaĵoj de la apartigado de nekonataj substancoj, kaj pro la escepte malfacilaj laborkondiĉoj de geedzoj Curie. La sciencistoj disponis sole pri unu malnova budo en la korto de la Lernejo pri Industria Fiziko kaj Kemio, ĉe la strato Lhomond. En ĉi tiu hazarda laboratorio “… ni laboris — preskaŭ sen ies helpo — dum du jaroj, okupiĝante kune kaj pri la kemiaj laboroj, kaj pri la sciencaj esploroj super la radiado de ĉiam pli forte radioaktivaj elementoj, kiujn ni iom post iom ricevadis.”

La rezultojn de la esploroj en la malnova budo publikigas Maria Skłodowska en la jaro 1903 en la doktoriĝa disertacio “La esploroj super la radioaktivaj elementoj”. La Fakultato de Ekzaktaj Sciencoj en Sorbono atribuas al ŝi la titolon — doktoro de la fizikaj sciencoj. La Reĝa Londona Societo distingas geedzojn Curie per la arĝenta medalo je la nomo de Davy. Kaj en la sama jaro la scienca mondo omaĝas la malkovrintojn de radioaktivado per la plej alta distingo — Pierre kaj Maria Curie, kune kun Henri Becquerel, ricevas Nobelpremion pri fiziko.

Nun ilia vivsituacio ŝanĝiĝas radikale. Pierre Curie investiĝas en la Katedro pri Fiziko de Sorbono; de ĉiuj flankoj ŝutiĝas medaloj, invitoj, proponoj de kunlaboro.

Post la tragika morto de la edzo en 1906, Maria Skłodowska Curie ricevas la gvidon de la Katedro pri Fiziko, komence kiel eksterordinara profesoro, kaj de la jaro 1908 — jam regula profesoro de la pariza Sorbono. La unuan fojon en la historio de la fama franca altlernejo oni konfidis katedron al virino. Maria Skłodowska difinas la atompezon de radiumo, ŝi esploras la bazajn proprecojn de polonio kaj radiumo, ŝi preparas la unuan intemacian modelon de la kvanta signado de la radiado, ŝi iniciatas la biologiajn kaj medicinajn esplorojn de radioaktiveco. Ekestas tiam nova branĉo de medicino — kuriterapio — aplikanta la radiumajn radiojn por kontraŭbatalo de tumoroj. En 1910 la sciencistino eldonas sian klasikan, 1000-paĝan verkon “Traite de Radioactivite”— la unuan eksplikon de la atingoj kaj principoj de la nova scienco. En decembro 1911 — la afero tute senprecedenca en la historio de la scienco — Maria Skłodowska-Curie la duan fojon ricevas Nobelpremion, ĉifoje pri kemio.

Dum la Unua Mondmilito la sciencistino organizas trafikantan radiologian servon — helpo por vunditaj soldatoj — kio permesos al ŝi kolekti spertojn kaj pruvi la signifon de radiologio por kuracado. Post la milito ŝi organizas en Parizo Radiuman Instituton, estanta la monda centro de la esploroj en ĉi tiu sfero. Laŭ ŝia iniciato similaj institutoj fondiĝis en aliaj landoj, kaj ankaŭ — en 1932 — en ŝia gepatra lando, en Varsovio (Radiuma Instituto je la nomo de Maria Skłodowska-Curie). La listo de la distingoj kaj premioj atribuitaj al ŝi atingas jam la nombron 130. Tri uraniaj mineraloj estas nomitaj: kurito, sklodovskito, kaj kupro-sklodovskito. La plej altrangaj superaj lernejoj de la mondo lokigas ŝin sur la listoj de siaj honoraj doktoroj; cent sciencaj societcj proponas al ŝi la membrecon.

La malkovroj en la kampo de radioaktiveco malfermis novan eraon por fiziko, biologio kaj medicino. Ankoraŭ en 1899 Maria Skłodowska starigis hipotezon pri “la atoma transformiĝado de radiumo” kaj pri la transformiĝado de la radioaktivaj elementoj. Tri jarojn poste W. Ramsay kaj F. Soddy konfirmis ĉi tiun hipotezon eksperimente kaj konstatis, ke preparaĵoj de radiumo estas fonto de alia elemento — heliumo. Iom poste Rutherford kaj Soddy prezentis la ĝeneralan teorion de la radioaktiva malkomponiĝo. Konfirmiĝis ankaŭ alia hipotezo de la genia sciencistino — ke ne sole la kemiaj elementoj kun granda atompezo (kiel ekzemple uranio aŭ radiumo) povas elmontri radiadon — tio devas esti pli ĝenerala eco de la materio. La ĝustecon de ĉi tiu hipotezo montris la malkovro de la radioaktivaj izotopoj de la malpezaj elementoj — tiaj kiel kalio kaj rubidio — kaj baldaŭ poste la malkovro de la artefarita radioaktiveco. La propreco de radioaktivado estas efektive ĝenerala propreco de la materio.

La laboro de Maria kaj Pierre Curie, kaj poste tiu de Ernest Rutherford, permesis formi la unuan nuklean modelon de atomo, kaj ili ekkomencis la lavangan progreson de la nuklea fiziko alkondukante ĝis la liberigo kaj ekrego de la nuklea energio. En biologio kaj medicino ekestis apartaj branĉoj, ligitaj kun la aplikado de radioaktiveco. La esploroj super la influo de radioaktivado al la viva materio kaj la apliko de la radioaktivaj izotopoj en biologio malfermis novan eraon — de la molekula biologio, kiu provas hodiaŭ solvi la enigmon de la plej kaŝitaj fundamentoj de la vivo.

Oni povas diri, ke la malkovro kaj esploro de la radioaktiveco de kemiaj elementoj fariĝis la bazo de preskaŭ la tuta nuntempa naturkono. Ĉi tiuj malkovroj ŝanĝis la antaŭajn, falsajn konceptojn pri la konstruo de la materio kaj ĝustendirektis la esplorojn pri ĝia strukturo. Dank’ al ĉi tiuj unuaj malkovroj estas ebla la hodiaŭa evoluo de la nuklea tekniko, kiu ricevas la decidan signifon en la civiliza progreso sur la tero. “La Verkoj de Maria Skłodowska — skribas unu sciencisto — kaŭzis la potencan revolucion en la scio pri mikrokosmo, simile kiel la malkovro de Nikolao Kopernik elvokis renversiĝon en la scienco pri makrokosmo… La revolucia transformiĝo realigita dank’al la laboroj de Maria Skłodowska (….) apartenas al tiuj grandaj atingoj, kiuj influis la konceptojn de la tuta naturkono.”

** ** **

La 4-an de julio 1934 Maria Skłodowska-Curie mortis pro la sangomalsano “kiu estis sekvo de longedaŭra efikado de la radioaktivaj substancoj, kiujn ŝi malkovris kune kun la edzo.” En la sama jaro ŝia filino, Irena Curie, publikigas kune kun la edzo, Frideric Joliot, la komunikon pri la malkovro de la artefarita radioaktiveco de elementoj (kiu malkovro ankaŭ estis baldaŭ kronita per Nobelpremio). Komenciĝas la erao de radioaktivaj izotopoj kaj de la nuklea energio — nova erao en la historio de la scienco kaj de la homaro.

Maciej Rowiecki
(el “Heroldo de Esperanto”)


EKZERCOJ

110. Leginte la supran artikolon, respondu jenajn demandojn:

1. En la artikoto la aŭtoro uzas, kvankam la okazaĵoj estas jam ĉiuj pasintaj,

sufiĉe ofte la nuntempon (-as); kelkfoje la nuntempa kaj pasinta tempoj proksime intermiksiĝas. Ekzemple: “Maria Skłodowska aplikas novajn metodojn de mezurado de la mistera fenomeno. Baldaŭ ŝi malkovris, ke …”Ĉu vi povas klarigi tian uzadon de la nuntempo, kiam temas pri pasintaĵoj?

2. “En la uraniaj ercoj troviĝas nekonata ĝis nun en la scienco kemia elemento.” En tiu propozicio estas adjektiva frazo priskribanta la vorton elemento: “nekonata-ĝis-nun-en-la-scienco”. Tiu vortordo disigas la vorton kun adjektiva finalo (nekonata) disde ĝia substantivo (elemento); ĝi tamen metas la ĉefan vorton en la fino de la propozicio, kaj ĝi atentigas, ke la tuta frazo devas esti konsiderata kiel adjektiva tutaĵo. Oni povus skribi la propozicion ankaŭ jene: “En la uraniaj ercoj troviĝas kemia elemento ĝis nun nekonata en la scienco”; tiu vortordo apudigas la verbon kaj ĝian subjekton. Dank’ al la libera vortordo de Esperanto, elekto estas afero de stilo, kaj oni havas diversajn eblecojn akcenti kaj elegantigi sian esprimadon. Trovu en la artikolo minimume du aliajn ekzemplojn de tiaj frazoj, kiuj disigas adjektivon kaj ĝian substantivon.
3. “La lavanga progreso de la nuklea fiziko”. Klarigu la tiean metaforon.
4. Klarigu la diferencon inter radioaktiveco kaj radioaktivado.
5. “El kie do fontis la energio de ĉi tiuj misteraj, nevideblaj radioj, efikantaj sur la kliŝon kaj jonizantaj la aeron.” Reskribu tiun propozicion, ne uzante la participajn finaĵojn.
6. “Tiutempaj fizikistoj.” Donu sinonimon de “tiutempaj”.
7. “La kunlaboron finigos lia tragika morto.” Klarigu la uzon de -ig en tiu propozicio.
8. “Tio estis penego tute eksterordinara kaj pro la ĝeneralaj malfacilaĵoj kaj pro la escepte malfacilaj laborkondiĉoj.” Klarigu la signifon de la duobla kaj. Per kiu alia vortparo oni povas esprimi la saman signifon?
9. “… konfirmis ĉi tiun hipotezon eksperimente.” Anstataŭ la vorto eksperimente, skribu samsignifan adverban frazon.
10. “La molekula biologio, kiu provas hodiaŭ solvi la enigmon…” Tie enestas ekzemplo pri personigo: klarigu ĝin.

111. Kompletigu la subajn propoziciojn:

(a) Temas pri … (b) Okazis ke … (c) Pro tio, ke … (d) Ŝajnas ke … (e) Venas al mi en la kapon, ke …

112. En la subaj propozicioj elektu ĉiufoje la ĝustan vorton el tiuj inter krampoj:

(a) ĉiu el vi ricevos (LIAN, VIAN, SIAN) monon.
(b) Neniu el ni evitos (NIAN, SIAN, LIAN) sorton.
(c) Karlo kaj (LIA, SIA) frato ne povas iri al la konferenco.
(d) Skłodowska kaj (SIA, ŜIA) edzo eltrovis radiumon.
(e) Li volis sin liberigi de la konsciencriprocoj (LIN, SIN) turmentantaj.
(f) Ŝi tre amas la kanton kantatan de (ŜIAJ, SIAJ) infanoj.

113. Uzu korekte en propozicioj la subajn vortojn:

SINREGADO; SINGARDEMA; SINESTIMO; SINDONEMA; SINDETENEMA; SINKONO; SINFIDO; SINOFEREMO; SINAMO.

114. Skribu po du propozicioj, uzante la subajn vortojn. En la unua propozicio uzu la vorton senmetafore; en la dua uzu ĝin metafore. Ekzemple: (1) Ni rostis terpomojn en la fajro. (2) Ŝi bruligis amofajron en mia koro.

AKUŜI; AMBOSO; ARMEO; BEBO; BOJI; BURĜONI; DRAKO; DRESI; FAŬKO; EBENA.

115. La rado; la skribado; la kalendaro. Kiu el ĉi tiuj tri teknikaj inventoj ŝajnas al vi la plej grava, kaj kial?

Enhavo Antaŭklarigo 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30  SOLVOJ POR PAŜI PLUEN

阅读次数 2,578 legintoj

发表回复

您的邮箱地址不会被公开。 必填项已用 * 标注