第28课 PAŜO DUDEKOKA

高级世界语教程 第28课

Paŝoj al plena posedo

PAŜO DUDEKOKA

VORTARO

ABISMO: profundegaĵo.
ABSOLVI: pardoni la pekojn.
ADOPTI: alpreni iun kiel sian filon ad filinon.
AKCIDENTO: malfeliĉa neatendita okazo.
ANTROPOFAGO: hommanĝulo.
AŬSPICIO: antaŭsigno pri estonteco.
BREĈO: trarompaĵo.
CIPRO: insulo mediteranea.
DOĜO: estro de la venecia respubliko.
FORTUNO: bona sorto.
FRAGMENTO: derompita peceto.
GALO: maldolĉa hepatsuko.
GENERI: naskigi.
GLAVO: pikbatalilo.
IMUNA: ŝirmata, netuŝata.
KANIBALO: hommanĝulo.
KAVERNO: natura subtera kavo.
KONFORMA: samforma.
KORNEDO: standardisto.
MANIFESTI: evidentigi.
MAŬRO: nigrulo el nordafriko.
POVRA: kompatinda; malriĉa.
SIEĜI: ĉirkaŭi fortikaĵon por ĝin kapti.
SPITI: kontraŭstari la volon de iu alia.
SUSPIRI: sopirĝemi, vespiri.
TREZORO: valoraĵo.
TURKA: rilata al Turkujo.

LEGAĴO

LA AMO DE OTELO KAJ DESDEMONA

Sen la scio de la patro, Desdemona edziniĝis al la nigrulo Otelo. Eksciante pri tio, la patro, Brabancio, akuzas Otelon antaŭ la Doĝo. Jago estas la kornedo de Otelo.

DOĜO:
Venigu Desdemonan.OTELO:
Kornedo, gvidu: vi la lokon scias.
Foriras JAGO kaj servistoj
Kaj dume, kiel pure mi konfesas
al Dio la malvirtojn de la sango,
do tiel vere al oreloj viaj
prezentos mi solene, kiel mi
prosperis ame ĉe la sinjorino,
kaj ŝi ĉe mi.

DOĜO:
Rakontu ĝin, Otelo.

OTELO:
Min amis ŝia patro, invitadis,
demandis min pri mia historio
laŭjare: la bataloj, la sieĝoj
kaj sortoŝanĝoj, kiujn mi trapasis.
Mi ĝin raportis, jam de 1′ infanaĝo
ĝis la momento, kiam li ĝin petis.
Jen temis pri fatalaj akcidentoj,
pri aventuroj sur la ter’ kaj maro,
saviĝo el la tuj-mortiga breĉo;
kiel min kaptis krudaj malamikoj
kaj vendis en sklavecon; kiel oni
absolvis min, kaj jen mi pluvojaĝis:
tra kavernegoj kaj dezertaj vastoj,
abismoj, krudaj rokoj kaj montegoj
tuŝantaj la ĉielon — jen pri kio
li petis min rakonti. Kaj ankoraŭ
pri 1′ kanibaloj, la antropofagoj
manĝantaj unu alian, kaj la homoj
kun kapo sub la ŝultroj. Tion aŭdi
tre emis Desdemona, sed konstante
la taskoj de la domo ŝin fortiris.
Rapide plenuminte ilin, tuj
ŝi jam revenis kaj avid-orele
ŝi sorbis mian temon. Mi rimarkis,
kaj baldaŭ mi en horo aŭspicia
parolis tiel trafe, ke ĝi tins
de ŝi fervoran peton, ke mi volu
rakonti mian tutan pilgrimadon,
kiun fragmente ŝi ja iom aŭdis,
sed ne en plena sekvo. Mi konsentis;
kaj ofte ŝiajn larmojn mi ellogis,
se mi parolis pri dolora bato
trafinta min junaĝe. Je la fino
ŝi pagis min per mondo da suspiroj.
Ŝi diris, kiel stranga tio estis,
tre stranga; kaj kortuŝa, plej kortuŝa.
Ŝi eĉ bedaŭris, ke ŝi tion aŭdis,
kaj tamen revis: ho, se nur ŝi
mem estus povinta iĝi tia viro!
Ŝi dankis min, kaj diris, se mi havas
amikon, kiu amas ŝin, mi nur
instruu lin rakonti mian temon,
kaj tio svatus ŝin. Ĉe tiu varmo
mi ekparolis. Vere, ŝi min amis
pro la danĝeroj, kiujn mi travivis:
mi amis ŝin, ĉar ŝi kompatis ilin.
Nur tia estis mia sorĉinfluo.
La sinjorino venas: ŝi atestu.

Venas DESDEMONA, JAGO kaj servistoj

DOĜO:
Tia rakonto, vere, gajnus eĉ
mian filinon! Bona Brabancio,
akceptu ĉi fariĝon eksterordan.
Prefere ja rompitan glavon uzi,
ol siajn nudajn manojn.

BRABANCIO:
Mi petegas,
aŭskultu ankaŭ ŝin. Se ŝi konfesos,
ke ŝi la amindumon partoprenis,
pereu mi, se mia miskulpigo
trafus la viron! — Venu, bona mia.
En jena nobla societo, kie
plej ŝuldas vi obeon?

DESDEMONA:
Nobla patro,
ĉi tie mia devo disduiĝas.
Al vi mi estas ŝulda pro la vivo
kaj edukado: vivo kaj eduko
instruas min respekti vin; vi estas
mastro de mia devo — mi, ĝis nun,
estas filino via. Sed jen mia edzo;
kaj tian devon, kian manifestis
mia patrino, preferinte vin
al sia patro — tion, mi pretendas,
mi rajtu montri nun al mia edzo,
la Maŭro.

BRABANCIO:
Dio gardu vin! Mi finis.
Mi petas, moŝto, al la ŝtataferoj!
Preferus mi adopti, ol generi
infanon! Venu, Maŭro…

OTELO alpaŝas

Mi donas al vi nun, el tuta koro
(ĉar vi jam havas ĝin), kion alie
per tuta koro kontraŭ vi mi gardus.
Pro vi, Trezoro, mi profunde ĝojas,
ke mi infanon plian ne posedas,
ĉar via fuĝo farus min tirana
por ĝin kateni. Mi jam finis, moŝto.

DOĜO:
Permesu ke, per saĝo de sentencoj,
mi helpu, ke vi prenu en favoron
ĉi tiujn geamantojn…
Se jam ne eblas la aferon ŝanĝi,
necesas sin konforme rearanĝi.
Kiu lamentas pasintaĵon spite,
altiras nur mizeron senprofite.
Kontraŭ la nepra bato de 1′ Fortuno,
la pacienc’ nin armas per imuno.
Kiu la perdon ridas, ĝin elstrekas:
kiu ĝin ploras, daŭre ĝin revekas.

BRABANCIO:
Do sekve, se la turkoj Cipron prenos,
ni ĝin ne perdos, se ni ridmienos!
Tre bele la sentenco ja sonoras
por tiu, kies koron ĝi ne boras.
Sed ve, se la aflikto devas ĉerpi
de l’ povra pacienco por sin helpi!
Tiaj sentencoj, el suker’ kaj galo,
valoras por la senco kaj la malo.
Ha, kial vorti? — La vundita koro
per vortoj ne saniĝos de 1′ doloro.
Mi humile petas vin, transiru al la
aferoj de ŝtato.

William Shakespeare
el la angla: Reto Rossetti
(el: “Otelo, la Maŭro de Venecio”)

EKZERCOJ

163. Leginte la supran eltirajon, respondu jenajn demandojn:

1. Kanibaloj, antropofagoj: la unua vorto estas oficiala, la dua estas poezia varianto samsignifa (Ili spegulas similan sencripetiĝon en la originalo). Distingu inter fortiris kaj ellogis: kial ili ne estas perfekte sinonimaj?
2. Rimarku, kiel gramatike simplaj estas ĝenerale la propozicioj en poezio. Trovu tamen unu propozicion, kiu enhavas is-finaĵon (dufoje), as-finaĵon (dufoje), i-finaĵon, u-finaĵon, kaj us-finaĵon, kaj analizu ĝin. Kiu konjunkcio, kutima en prozo, estas en tiu propozicio ellasita sen malhelpo al la flua kompreno?
3. “… demandis min pri mia historio laŭjare.” Analizu la signifon de la adverbo. 4. “… krudaj malamikoj … krudaj rokoj.” Ĉu ekzistas nuanca diferenco inter la du uzoj de “krudaj”? Ĉu unu aŭ ambaŭ el ili estas uzitaj metafore?
5. “… baldaŭ mi en horo aŭspicia parolis tiel trafe, ke ĝi tiris de ŝi fervoran peton…” Kiarigu la uzadon de “ĝi” en tiu propozicio.
6. Klarigu la signifon (en la kunteksto) de jena versparo:

Prefere ja rompitan glavon uzi,
ol siajn nudajn manojn.

7. Ĉu vi trovas eĉ unu lokon en la eltiraĵo, kie la vortordo diferencas de bona proza vortordo? Se jes, ĉu vi opinias, ke la diferencon pravigas kriterioj de emfazo, belo aŭ trafeco?
8. “Mi donas al vi nun … kontraŭ vi mi gardus.” Kio estas la objekto de la verbo “donas” en tiu propozicio?
9. “… mi profunde ĝojas, ke mi infanon plian ne posedas, ĉar via fuĝo farus min tirana por ĝin kateni.” Kial la tradukinto uzis la vorton “ĝin” en tiu propozicio?
10. En sia lasta parolado, la Doĝo prononcas sentencojn po verspare. Verku mem sentencojn, uzante la subajn rimparojn. Atentu la ritmon: ĉiu verso konsistas el 11 silaboj, el kiuj la 2a, 4a, 6a, 8a kaj 10a estas akcentataj. Imitu laŭeble tiun ritmon, kiun oni nomas la kvinjambo (jambo estas unu senakcenta silabo sekvata de unu akcenta silabo).

ribelas-forpelas; kisiĝo-disiĝo; agrabla-diabla; matene-katene; ĝoji-voji.

164. Uzu korekte en propozicioj la subajn vortojn kaj frazojn:

ĵus; pli frue ol; supermezure; konsekvence; ĝustatempe; alivorte; kelkrilate;
vane; vante; kiel ajn.

165. En ĉiu suba grupo de vortoj, unu el la vortoj ne akordas kun la ceteraj. Trovu la nekonforman vorton ĉiukaze.

a) malĝoja, malgaja, moroza, ŝika, splena, melankolia, trista, funebra.
b) alĝustigi, konformigi, konfirmigi, akomodi, adapti, konvenigi, akordigi.
c) putra, velka, ŝima, kaduka, dekadenca, petola, mucida.
d) grandega, ampleksa, kolosa, giganta, elefanta, mamuta, stumpa.
e) konduki, konduti, gvidi, direkti, komandi, estri, administri.
f) efiko, influo, importo, impreso, efekto, impono, rezulto.
g) fola, stulta, kretena, idiota, obstina, naiva, malsprita.
h) fekundo, raviĝo, ekstazo, entuziasmo, fervoro, ardo, pasio.

166. Ĉiu el la subaj propozicioj enhavas po unu eraro. Trovu la erarojn kaj korektu ilin:

a) La nova filmo estos prezentita dum la kongreso.
b) La ekskurso estis tre agrabla kaj tial niaj samideanoj ne bedaŭris ilian partoprenon.
c) Ni esperas, ke vi havu agrablan vojaĝon.
d) Tiun konstruaĵon oni uzos kiel la centro de la japanaj studoj en Eŭropo.
e) Tiu prelego estis tre amuza kaj lernema.
f) Ni ne deziras miksi nin en la disputo.
g) Ne necesas, ke la homoj morti kaj mortigi por la patrujo.
h) La ministro kaj siaj kunuloj ne petis la opinion de la parlamento.

167. Komparu la eltiraĵon el “Otelo” (ĝi estas el la 3-a sceno de la 1-a akto) kun la originala teksto, aŭ kun nacilingva traduko.

Enhavo Antaŭklarigo 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30  SOLVOJ POR PAŜI PLUEN

阅读次数 56 legintoj

发表评论 Respondi

电子邮件地址不会被公开。 Retpoŝtadreso ne estos publikigita.