第10课 PAŜO DEKA

高级世界语教程 第10课

Paŝoj al plena posedo

PAŜO DEKA

VORTARO

ABSTRAKTA: malkonkreta.
AKCENTO: plilaŭtigo de voĉo.
AMUZI: gajigi.
ANTIKVA: malnovega.
ARĤIVO: dokumentujo.
ARKO: kurblinio.
AVENTURO: neordinara kaj ne atendita okazaĵo.
BANI: meti en akvon por ĝin lavi.
BANALA: seninteresa, ĉar tre ordinara.
BANKEDO: komuna manĝo.
BARI: fermi vojon per io.
BILDO: videbla similaĵo de io.
BORDERI: start ĉe la rando de io.
BRILIANTO: speco de diamanto.
BUNTA: diverskolora.
ĈERPI: elpreni, eltiri.
DEDUKTI: fart konkludon per logiko.
DIMENSIO: mezuro.
DIVENI: supozi laŭ elpensado.
DORSO: malantaŭo de la korpo.
EKZEMPLERO: unuopa specimeno.
ENIGMO: malfacile komprenebla afero.
ETOSO: spirita atmosfero.
FENDI: disigi laŭlonge ion.
FENOMENO: malofta afero.
FILMO: tio, sur kiu oni faras negativojn dum fotado.
FLATI: trolaŭdi.
FOTI: fari bildon sur filmon.
FOTOGRAFO: homo, kiu fotas.
FRONTO: antaŭa parto de objekto.
FRUNTO: superokula parto de vizaĝo.
GAPI: rigardadi kun larĝe malfermitaj okuloj.
GLUTI: enstomakigi.
GRAVURI: desegni sur metalo aŭ ŝtono.
GRIMPI: pene supreniri.
HAŬTO: natura korpokovro de la homo.
HIPNOTO: arte kaŭzita dormo.
IMPERIO: granda regno.
INDIGO: malhelblua koloro.
INDIKI: precize konigi ion.
INKVIZITORO: rigora esploranto.
INTENSA: tre energia.
INUNDO: superakvego.
JUGLANDO: speco de nukso.
JUVELO: multekosta ŝtono.
KARTO: kartonfolieto.
KOFRO: granda kesto, ujego.
KOLEKTI: iom post iom amasigi samspecajn objektojn.
KOMIKA: ridiga, amuza.
KOMPLIKI: malsimpligi.
KONCENTRA: havanta komunan centron.
KONFIRMI: plicertigi.
KONSTERNI: konfuzi, maltrankviligi.
KONVERSACIO: interparolado.
KONVULSIO: fortega skuiĝo.
KRONO: reĝa kapornamo.
KURTENO: ŝtofa fenestrokovrilo.
LANTERNO: lampego.
LOGIKO: rezonanta pensmaniero.
LUKSO: riĉa vivmaniero.
MARKO: distingiga signo.
MARŜI: paŝi.
MEBLO: seĝo, tablo, lito, aŭ alia hejmobjekto.
METALO: malmola substanco.
MUZEO: domo, kie oni konservas malnovajn interesaĵojn.
NAVIGI: marveturi.
NUBO: densaĵo sur la ĉielo.
ODORI: esti flarebla.
OPERACIO: agmaniero.
ORNAMI: plibeligi.
PALACO: reĝa domego.
PAŜTI: manĝigi bestojn sur kampo.
PEJZAĜO: landvidaĵo.
PERLO: juvela globeto.
PIRATO: marrabisto.
PLAFONO: plataĵo super ĉambro.
PLANKO: tio, sur kiu oni paŝas en ĉambro.
POŜTO: organizo por transporti leterojn.
PROCESO: sinsekvo de fenomenoj.
PSIĤO: tuto de la mensaj fortoj.
RUBENO: ruĝa valorŝtono.
SAFIRO: blua valorŝtono.
SERIO: laŭorda sinsekvo.
SKATOLO: ujo el ligno ail simila materialo.
SPEKTAKLO: interesa vidaĵo.
ŜPRUCI: rapide elflui.
ŜTELI: preni ion, kio apartenas al alia.
ŜVITI: eligi fluaĵon tra la haŭto.
TEGMENTO: domsupraĵo.
TENDO: provizora loĝejeto el tolo.
TUFO: densa aro da maldikaĵoj.
VALO: intermonto.
VANDO: maldika mureto.
VAPORO: gasa nubo.
VETERANO: homo, kiu longe servadis ĉe io.
VIGLA: vivoplena.
VIOLO: floro kun karakteriza koloro.

LEGAĴO

KOLEKTANTO DE ĈIELARKOJ

La atmosfero en la triaklasa kupeo estis sufoka. Ŝvitodoro ŝvebis en la aero. Kun malŝato mi pensis pri la multaj horoj de vojaĝo, kiuj ankoraŭ staris antaŭ mi.

Miaj kunvojaĝantoj vigle babilis pri temoj, kiuj eĉ ne por momento povis fiksi mian atenton.

Vidalvide de mi, de la kontraŭa flanko de la fenestro, sidis dekjara nigrokula knabino. Sur ŝia vizaĝo ŝajnis al mi diveni la saman enuon, kiun mi mem sentis.

Mi decidis alparoli ŝin.

Responde al miaj demandoj Sita rakontis, ke ŝi lernas en la kvara klaso de elementa lernejo. Ŝi ŝatas la geografion kaj malŝatas la matematikon. Post kelkaj pluaj demandoj la konversacia materialo estis elĉerpita. Paŭzo ekestis.

Mi ekmemoris pri kelkaj leteroj kun diverslandaj poŝtmarkoj, kiujn mi havis en la poŝo, kaj pensis, ke per ili mi povus ĝojigi la knabinon.

“Ĉu vi kolektas ion, Sita?”

“Kolekti?… Ne, nenion mi kolektas,” ŝi respondis.

Silento. Mi ekserĉis alian temon por vivteni la konversacion. “Kaj ĉu vi kolektas ion, sinjoro? Kion vi kolektas?” La fronta atako de Sita frapis min neatendite.

Mi ja estis veterana kolektanto de ĉio imagebla. Por ne kompliki la aferon, mi volis diri ion simplan, kiel poŝtmarkojn aŭ bildkartojn. Tamen post momento tio ŝajnis al mi neinda banalaĵo. Dum tempero mi pretis konfesi al li la sekreton de mia vivo: mi kolektas aventurojn! Sed tio ŝajnis tro abstrakta. Ŝi certe ne kapablus kompreni min.

Dum kelkaj sekundoj mi rigardis tra la fenestro meditante. Ĉar ni sidis en la unua vagono de la trajno, mi klare povis vidi tra la fenestro la vaportufon elŝprucatan el sub la lokomotivo. La sunradio rompiĝadis tra la vaporo kaj formis duonrondan zonon de ĉielarko ĉirkaŭ ĝi.

“Ĉielarko!” mi ekkriis kun admiro.

“Kion?… Ĉu ĉielarkojn vi kolektas?” demandis mia inkvizitoro kun la okuloj larĝe malfermitaj.

“Kion?… Jes, kompreneble, hm, ĉielarkojn. Ĉu io stranga pri tio?”

Sita ne sciis ĉu kredi al mi aŭ ne. Subokule ŝi ekzamenadis mian vizaĝon por malkovri sur ĝi ŝercan rideton. Sed ŝerca rideto tie malestis. “Kaj kiel vi kolektas ilin?”ŝi kuraĝis finfine demandi.

La radoj de la vagono per monotona frapado akcentadis la sufokan atmosferon de la kupeo. La ĉielarko ĉirkaŭ la vaportufo vetkuradis kun la lokomotivo antaŭ miaj okuloj.

“Kiel mi kolektas ilin? Simple. Kie ajn mi vidas unu, mi enmetas ĝin en mian kolekton… Kompreneble, nur se mi ne havas ankoraŭ similan ekzempleron.”

La nigraj okuloj de Sita fikse rigardis min. Ili atendis. Ili atendis iun gravan malkovron.

“Ĉar ĉielarkoj povas esti, vi ja scias, tre diversspecaj…”

“La unua, kiu eniris mian kolekton, estis tre kutima ĉielarko. Mi vidis ĝin, kiam mi estis apenaŭ kvinjara. Mi subite ĉesigis la ludadon kun mia pli aĝa frato kaj aliaj vilaĝaj knaboj. Senspire mi gapis al la bunta miraklo. Ĝi ŝajnis tiel proksima!”

“Mia frato, vidinte mian admiron, diris: ‘Tiu, kiu sukcesas pasi sub la ĉielarko, ĉiam en la vivo sukcesos plenumi sian deziron!’ Li ŝajnis paroli serioze. Mi eĉ momenton ne dubis pri la vereco de lia aserto.”

“Senvorte, kvazaŭ hipnotita, mi ekmarŝis en la direkto de la mirinda pordego. Mi rapidis tra la vilaĝa strato ne deprenante la rigardon de la ĉielo, kaj alveninte al la rando de la vilaĝo mi daŭrigis la marŝadon tra la vasta paŝtejo. Ŝajnis al mi, ke mi rapide alproksimiĝas al la arko de ĉiuj sukcesoj.”

“Kaj ĉu vi sukcesis? Ĉu vi pasis sub ĝi?” senpaciencis Sita.

“Ne. La suno malleviĝadis pli kaj pli, kaj la ĉielarko paliĝis ĝis fina malapero. Nur mi restis sola kun mia senlima admiro, gapanta al la ĉielo.

“La vidaĵo de tiu ĉielarko restis tiel profunde gravurita en mia menso, ke mi senhezite povas diri, ke ĝi restis mia propraĵo. Tiu estis mia unua sperto pri la posedo de ĉielarko. Posedo, cetere, kiun neniu povas de mi forpreni, okazu kio okazos.”

“Poste sekvis aliaj. Unu post la alia ili fariĝis miaj, kreante mian kolekton.”

Sita sidis senmova aŭskultante min. Sia patro proponis al ŝi oranĝon, sed ŝi malakceptis. Ŝi estis tro okupita per la rakonto.

“Kaj ĉu vi havas multajn ĉielarkojn, sinjoro? Kiaj ili estas?”

“Hm, jes. Ne estas multaj en mia kolekto, ĉar… mi ja ne prenis ĉiun ajn ĉielarkon. La kutimajn mi lasas por aliaj, kaj prenas nur la eksterordinarajn. Ekzemple…”

Dum momento mi intense serĉadis en la arĥivo de mia memoro iun elstaran ekzempleron el mia kolekto. Fine jen ĝi estis.

“Mi troviĝis en antikva marborda urbeto de mia lando. Post pluva mateno subite disiĝis la nuboj kaj, eĉ antaŭ ol mi ekvidis la sunon, ĉielarkoj aperis sur la ĉielo. Mi diris ‘ĉielarkoj’, ĉar ne estis unu, sed du. Unu super la alia. La pli malgranda estis klara, kun koloroj tre intensaj. Unu el ĝiaj flankoj ripozis sur la antikvaj tegmentoj de la domaro, dum la alia dronis en la maron. Ĝi aspektis kvazaŭ simbolo esprimanta la ligon inter la urbo kaj la maro. Kaj la ĉielarko pravis. Dum multaj jarcentoj la loĝantoj de la urbo estis navigistoj, fiŝkaptistoj, piratoj, markomercistoj kaj maristoj sur diuspecaj ŝipoj.”

“Super tiu ĉi bildo, kvazaŭ formante kadron al ĝi, etendiĝis la dua ĉielarko. Iomete pli pala ol la suba.”

“Kaj nun, Sita, se vi promesas ne rakonti ĝin al aliaj, mi diros al vi sekreton.”

“Mi promesas,” flustris la knabino.

Mi ĉirkaŭrigardis por certigi ke neniu aŭskultas nin. Tiam mi alproksimiĝis al la knabino.

“Imagu,” mi diris, “la koloroj de la supra ĉielarko estis renversitaj. Ĉiu bona kolektisto scias, ke la violkoloro kaj la blua estas la supraj koloroj, kaj la ruĝa kaj indiga troviĝas malsupre. Kaj tiel ili troviĝis en la malsupra ĉielarko. Sed en la supra la ordo estis renversita, kvazaŭ ĝi nur respegulus la alian.”

Sita rigardis min konsternite. Sur ŝia vizaĝo estis videble ke ŝi estis konscia pri la graveco de la sekreto.

“Kaj poste…?”

“Poste… Mi fotografis per kolora filmo la duoblan ĉielarkon, kaj se iu ne kredas, mi montras la foton. Aŭ mi diras ‘demandu Nina. Ŝi estis tie kaj ŝi povas konfirmi mian aserton’.”

“Sed mi prezentos al vi alian ekzempleron de mia kolekto,” mi reprenis la rakonton, jam kuraĝigita per la granda intereso, kiun la brunhaŭta amikino montris por mia kolekto.

“Okazis tio en alta montaro. Kune kun kelkaj amikoj mi troviĝis en tendaro, en valeto inter neĝaj pintoj. Pro la alteco ni ĉiuj sentis iom da sufokiĝo, kiu ne permesis al ni dormi.”

“Post longa sendorma horo mi decidis eliri el la tendo. Ekstere mi trovis mian amikon Georgon, sidantan sur ŝtono. Fumante li observis la naturon.”

“Estis plenluna nokto. La luno kvazaŭ grandega lanterno pendis super la proksima glaciejo, banante la rokecan pejzaĝon per blua mistera lumo. La ĉielo surhavis milojn da steloj. Ĉiuj brilegis tiel grandaj, kiajn mi ankoraŭ neniam vidis ilin. La altaĵa aero estis pura pro la maldenseco kaj sekeco. La videblo estis senfina.”

“Subite du flamoj aperis sur ambaŭ flankoj de la luno, apogante sin sur montojn ĉirkaŭ la glaciejo. ‘Kia stranga afero!’ diris Georgo, homo kun longa sperto montgrimpa.”

“Antaŭ niaj surprizitaj okuloj la du flamoj komencis leviĝadi transformiĝante en du kolonojn. Nun ili kurbiĝadis. Iom post iom ili formis arkon ĉirkaŭ la luno. Kaj fine la arko koloriĝis je ĉiuj koloroj de la ĉielarko.”

“La spektaklo estis eksterordinare bela. Ni staris tie kun la spiro retenita, kaj ĝuis intense.”

“Poste mi eksciis ke nur malmultaj homoj en la mondo ekzistas kiuj vidis similan fenomenon. Kaj kompreneble, mi estas tre fiera havi en mia kolekto tian maloftaĵon.”

Eta Sita senspire min aŭskultis. Ŝi glutis ĉiun mian vorton.

“Rakontu ankoraŭ, sinjoro,” ŝi diris kun peta voĉo, kiam mi ekpaŭzis. Kaj mi daŭrigis.

“Sed en mia kolekto troviĝas ne nur maloftaĵoj, sed eĉ veraj altvaloraj ekzempleroj. Mi prezentos al vi la plej altvaloran el ĉiuj miaj ĉielarkoj. La plej multekostan, por tiel diri.”

“En iu malproksima lando mi vizitis foje la iaman imperiestran palacon, kiu nun estas transformita en muzeon. Ĉiuj salonoj estis malfermitaj. Nur unu ĉambreton, en kiu la krono de la imperiestro estis gardata, oni malfermis nur je speciala peto de la vizitantoj. Post la necesaj formalaĵoj la gardisto malŝlosis la pordon, kaj mi eniris. Nun ni staris en malgranda ĉambro, malplena kaj sen omamaĵoj.‘Kio okazos?’ ni demandis nin. Sed la respondo jam venis.”

“El la planko, meze de la ĉambro, ekleviĝis kvarangula kolono. Kiam ĝi leviĝis ĝis la alteco de niaj brustoj, subite la metalaj vandoj de la kofro sur la supro de la kolono malfermiĝis lasante libera vitran skatolon. Kaj en ĝi la kronon.”

“Jes, vere, tie estis antaŭ niaj okuloj la ora kronego de la imperiestro, plena de brilaj juveloj. La plej belaj rubenoj kaj safiroj viciĝis tie unu apud la alia. Kaj pluraj perloj je grandeco neniam vidita.”

“Kia bankedo por la okuloj!”

“Sed la plej valora juvelo troviĝis sur la frunto de la krono. Ĝi estis brilianto granda kiel juglando. Neniam mi sonĝis eĉ pri io simila. Jam mi ne memoras ĉu ĝia nomo estas Kohinor aŭ Orlov, aŭ io alia, sed mi estas certa, ke ĝi estas unu el la plej grandaj briliantoj ekzistantaj en la mondo.”

“Subite okazis io neatendita. Tra trueto sur la kolora kurteno kiu kovris la fenestron, sunradio eniris, kaj tusis la kronon. Ĝi tuŝis precize la gigantan diamanton. Sammomente centoj da delikataj strioj de ĉielarkoj kovris la murojn kaj la plafonon de la ĉambreto. Subite ni jam ne troviĝis en senomama griza ĉambreto. Ni staris meze de luksa salono kun cento da ĉielarketoj kiuj multobligis la dimensiojn de la ejo, kaj kreis la ĝustan etoson por la observado de la imperiestra krono.”

“Jen, Sita, tiu ĉi estas la plej altvalora el ĉiuj miaj ĉielarkoj. Kaj mi devas al vi konfesi, ke por mi ĝi valoras pli ol se mi posedus la brilianton mem. Ĉar havante la juvelon, mi ĉiam timus ke iu ĝin forŝtelos de mi. Kaj krome, eble neniam mi sukcesus plu per ĝi krei tiel riĉan aron da ĉielarkoj.”

“Vere, sinjoro, mi kredas ke vi estas tre riĉa! Mi envias vin.”

“Ho, ne, ne diru tion,” mi rifuzis la flaton kun modesta rideto. “Eble iam ankaŭ vi povos fari vian propran kolekton, kaj fariĝi eĉ pli riĉa ol mi.”

“Sed ne kredu,” mi daŭrigis post ioma paŭzo, “ke ĉiuj ĉielarkoj el mia kolekto estas altvaloraj. Estas en ĝi ankaŭ kelkaj kiujn mi kolektis nur pro strangeco. Estas inter ili, ekzemple, unu komika ĉielarko.”

“Komika? Kiel povas esti ĉielarko komika? Rakontu, sinjoro.”

“Jen kiel okazis. Mi dormis en la sama ĉambro kun miaj gepatroj . Estis somermeza frumateno. Tra fendo apud la kurteno penetris iom da sunradioj, kiuj inundis la ĉambron per milda orangkolora duonlumo. Mi estis kuŝanta surdorse. Subite mi rimarkis sur la plafono kolorajn striojn. Post ioma observado mi konstatis, ke temis pri vera ĉielarko, en kiun endesegniĝis vico da montetoj, barante tiel partojn de kelkaj koloroj.”

“Mi fariĝis scivolema. Mi ĉirkaŭrigardis serĉante la fonton de la

stranga ĉielarko, sed ne sukcesis malkovri ĝin. Mi klopodis fari logikajn

deduktojn pri la direkto de la radioj. La serĉado de meblo kun dentumita rando restis senutila. Longe mi kuŝis sendorma, cerbumante.””

“En certa momento mia patrino vekiĝis. Kaj tio ĉion ŝanĝis.”

“Per sia unua movo ŝi elstreĉis la brakon al la nokta tableto, kaj el la glaso kun akvo ŝi elprenis sian falsan dentaron. Dum tiu operacio la ĉielarko malaperis de la plafono. Tuj poste ĝi reaperis vigle ondumanta, sed… sen la serio de montetoj. Jen estis la solvo de mia enigmo: komika ĉielarko kreita en glaso da akvo kaj borderita per falsdentaro!”

Mia kunvojaĝantino ekridis jam antaŭ la fino de la rakonto. Ŝi divenis la finon kaj ĝi amuzis ŝin. Nun ni kune ridis.

“Sinjoro,” ekparolis la knabino post momento. “Mi ŝatus kolekti ĉielarkojn.”

“Ĉu vere?”

“Ho jes, mi tiel ŝatus… Sed kiel komenci? Al vi estis facile komenci, vi ja havis fraton!”

“Kiel komenci? Jes, tio estas problemo,” mi diris penseme. “Tamen, mi havas ideon, Sita. Ekrigardu tra la fenestro.”

Ni klinis nin trans la fenestro, kaj mi indikis per la fingro al la ĉielarko, kiu fidele akompanadis ankoraŭ la vaportufon sub la loko motivo. Kiam Sita rimarkis ĝin, ŝi ekkriis pro ekscitiĝo.

“Ĉu ĝi plaĉas al vi, Sita?… Ĉu vi ne kredas, ke ĝi taŭgus por komenci vian kolekton per ĝi?”

“Belega ĝi estas. Mi volus per ĝi komenci, sed kiel?”

“Jen kiel. Ni ŝanĝu la sidlokojn, tiel ke nur vi povu vidi ĝin. Mi promesas ne plu elrigardi tra la fenestro, kaj ĉar la suno baldad subiros, vi estos la lasta kiu ĝin vidos. Ĝi restos nur via. La unua en via kolekto.”

“Vi estas vere bonkora, sinjoro. Sed tiu ĉi belega ĉielarko tiam mankos el via kolekto.”

Malpeze mi svingis la manon antaŭ mia vizago:

“Ho ne zorgu, amikino, mi ne bezonas ĝin. Mi jam havas similan en mia kolekto.”

Dum duonhoro Sita fikse rigardadis tra la fenestro. Sur ŝia vizaĝo intensa koncentriĝo estis videbla. Jes, la proceso de la ekposedo de la unua ĉelarko ĉiam estas akompanata de psiĥaj konvulsioj. Eĉ de fizikaj doloroj kelkfoje.

Subite la patro de Sita ektiris ŝin je la brako. Ni estis atingintaj la stacion kie ili devis forlasi la trajnon. Ni adiaŭis. Mia eta amikino brilis pro feliĉo.

Kaj ekde tiam mi ĉiam dum la vojaĝoj rigardadas tra la fenestro de la vagonaro. Mi tre dezirus denove vidi tian ĉielarkon, por meti ĝin en mian kolekton.

Ĉar, vi ja povis supozi, ke tian ĉielarkon mi ne havis ankoraŭ en mia kolekto. Mi mensogis al Sita nur por ke ŝi akceptu la donacon sen konsciencriproĉo.

Tibor Sekelj
(el “Esperanto”)


EKZERCOJ

54. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:

1. Kial la vojaĝanto enuis en la kupeo?
2. Kia knabino sidis kontraŭ li?
3. La aŭtoro dufoje entreprenis konversacion kun Sita. Dufoje lia provo fiaskis. Kial?
4. Kiamaniere estiĝis la miskompreno, ke la aŭtoro kolektas ĉielarkojn?
5. Kial la aŭtoro nomas la knabineton inkvizitoro?
6. Kie kaj kiam la aŭtoro vidis sian unuan ĉielarkon?
7. Kio atendas la homon, kiu pasas sub la ĉielarkon?
8. Kial la aŭtoro ne sukcesis pasi sub la ĉielarkon?
9. Kion simbolis la duobla ĉielarko, kaj pro kio la simbolo estas trafeca?
10. Kian pruvon havas la aŭtoro, ke li fakte vidis duoblan ĉielarkon?
11. Kial la montgrimpantoj ne povis bone dormi?
12. Ĉu ĉielarko ĉirkaŭ la luno estas ofta fenomeno?
13. Priskribu, kie kaj kiel vidis la aŭtoro sian plej multekostan ĉielarkon.
14. Kial la kvina ĉielarko estis “komika”?
15. Ĉu Sita ĉiam rememoros sian unuan ĉielarkon? Kial?

55. Kiam oni raportas parolon, la verb tempo post KE aŭ ĈU en subpropozicio restas tiel sama, kiel la verb tempo en la origina parolo mem. Ekzemple:

a) “Mi kolektas ĉielarkojn”, diris la sinjoro.
La sinjoro diris, ke Li kolektas ĉielarkojn.

b) “Cu la veteranoj venos al la kunveno?” demandis la sekretario.
La sekretario demandis, ĉu la veteranoj venos al la kunveno.

c) “Prezentu vin tuj!” la inkvizitoro ordonas al la akuzito.
La inkvizitoro ordonas al la akuzito, ke li prezentu sin tuj.

Reskribu laŭ tiuj modeloj la subajn propoziciojn en formo de raportatai paroloj:

1. “Ŝtelistoj forportis el mia domo kelkajn valorajn juvelojn”, raportis malgaje la domposedanto. (N.B…. kies domo?).
2. “Ŝtelisto klopodas eniri mian domon! Venu tuj!” kriis la domposedanto al la policano.
3. “Se mia amanto ne skribos baldaŭ at mi”, plorĝemis la junulino, “mi kredos, ke li forlasis min por ĉiam!”.
4. “En la baldaŭa estonteco”, konjektas la sciencisto, “homoj elpaŝos sur la lunsurfacon”.
5. “Ĉu ĉielarkojn vi kolektas?” demandis mia inkvizitoro.
6. “Kion? … Ĉu ĉielarkojn vi kolektas?” demandis mia inkvizitoro kun la okuloj larĝe malfermitaj. (N.B. … kiel vi raportos la nuancon de tiu vorto “Kion”?).
7. “Sed kiel komenci? Al vi ja estis facile komenci, vi ja havis fraton!” ekparolis la knabino.
8. “Sed ne kredu”, mi daŭrigis post ioma paŭzo, “ke ĉiuj ĉielarkoj el mia kolekto estas altvaloraj. Estas en ĝi ankaŭ kelkaj kiujn mi kolektis nur pro strangeco”.

56. Via vortelekto estu prefere kolorplena kaj esprimiva. Ofte uzataj vortoj emas perdi sian trafecon. En la subaj propozicioj, uzu anstataŭ DIRIS verbojn formitajn el jenaj radikoj:

VIGL DIVEN BANAL AKCENT KONSTERN KONFIRM FLAT DEDUKT

1. “Jes, mi venos morgaŭ laŭ nia interkonsento,” diris la kliento.
2. “Jes, ni nepre iru al la bankedo!” diris mia manĝema frato.
3. “Tiel amuzan prezentadon mi neniam pli frue ĉeestis,” mi diris al la komikulo.
4. “Laŭ liaj piedsignoj la ŝtelisto altis preskaŭ du metrojn,” diris la detektivo.
5. “En ĉiu malbono,” diris mia fratino, “troviĝas iom da bono.”
6. “Ĉu vi vere donacas al mi tiel valoran rubenringon?” diris lia edzino.
7. “Memoru bone,” mi diris, “ke vi nepre ne forlasu la domon ĉi-vespere!”
8. “Vi tute ne intencis ĉeesti la kunvenon,” mi diris, “kaj tial vi ja neniun paroladon pretigis!”

57. Skribu pri unu el jenaj temoj:

a) “Mi estas kolektanto de …………….”
b) “Se mi estus milionulo, mi kolektus ………….”
c) “Mi malŝatas la kolektadon.”

Enhavo Antaŭklarigo 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30  SOLVOJ POR PAŜI PLUEN

阅读次数 151 legintoj

发表评论 Respondi

电子邮件地址不会被公开。 Retpoŝtadreso ne estos publikigita.