第14课 paŝo dekkvara

高级世界语教程 第14课

Paŝoj al plena posedo

PAŜO DEKKVARA

VORTARO

AKCELI: plirapidigi.
AKURATA: ĝustatempa.
AŬTOMOBILO: motorveturilo.
BOTELO: vitra ujo.
BROVO: hararo super la okulo.
DEPRIMI: senkuraĝigi.
DEVIZO: fremdmona ĉeko.
DISTRI: agrable okupi.
DUNGI: interkonsenti kun servisto por ricevi lian servadon.
ENTREPRENI: komenci la plenumadon de grava tasko.
ESTINGI: ĉesigi bruladon aŭ lumadon.
EVENTUALA: povanta okazi.
FOSFORESKI: lumi en mallumo.
HOTELO: loĝejo por vojaĝantoj.
INKO: kolora fluaĵo uzata por skribi.
KAŬĈUKO: elasta gumo.
KOMODO: tirkestaro.
KONFIDENCO: sciigo, kiun oni konfidas, kaj kiu ne estu malkaŝota.
KONSILI: sugesti farotaĵon.
KONTO: komerca kalkulo.
KONTURO: ĉirkaŭanta limlinio de io.
KRUTA: preskaŭ vertikala.
LIPO: buŝrando.
LUI: havigi ion por provizora uzado, kontraŭ pago.
NEPO: filo de fil(in)o.
OBSEDI: premokupi la spiriton.
PARALIZI: perdigi la movkapablon.
PASPORTO: dokumento rajtiganta vojaĝi eksterlanden.
PESTO: epidemia malsano.
POLICO: administracio por prizorgi la publikan ordon.
PREZO: vendvaloro de objekto.
PROVINCO: la lando, ekster la ĉefurbo.
RIFO: danĝera roko en la maro.
SITUO: situacio.
STAMPI: frapreliefigi markon.
STARTI: ekiri.
STRANDO: sabla marbordo.
SUGESTI: proponi, subinspiri.
SVELTA: ĉarme kaj elegante maldika.
ŜALO: lantuko.
ŜILDO: tabuleto surskribita.
TAKSIO: aŭtomobilo luebla kun ŝoforo.
TERASO: eksterdoma sidejo.
TESTAMENTO: skribaĵo, per kiu oni difinas postlasaĵon postmortan.
TRINKI: gluti fluaĵon.
TRIUMFO: granda venko aŭ sukceso.
VALIZO: kofreto.
VELURO: mola ŝtofo.
VIZIO: imagaĵo, iluzio.

LEGAĴO

AVINJO

— Ni restu en mallumo — li petis. — Estas tiom ripozige aŭdi bruon de la ondoj inter la rifoj, kaj nenion vidi.

— Mi estingis la lampon malantaŭ ni. La teraso fariĝis tute malhela. Dum momento, nenio estis videbla; sed baldaŭ ni perceptis konturojn de la sveltaj kolonetoj; sub necerta lumo falanta de miriadoj da steloj, la sablo, la rifoj, la maro nigris malsame. Niaj vizaĝoj fantomis pale unu al la alia. Kaj mi komprenis, ke mia amiko estis preta ellasi per konfidenco la tro streĉitajn nervojn. Cigaredo fosforeskis. Dum ĝia ekfajriĝo, mi rimarkis la kuntiritajn brovojn de mia amiko.

— Nu, mi bezonas konsilon.—

— Diru.

— Mi devas mortigi mian avinjon, kaj ne scias kiel. Mi eksaltis:

— Ho!

— Jes. Mi devas mortigi ŝin. — Sed kial?

— Ĉar ŝi jam mortis.

— Kion vi diras?

De sia reveno el Francujo, mia amiko ŝajnas eviti min, kaj, la tre malmultajn fojojn kiam mi povis alparoli lin, li aspektis ne tute sana mense. Li ne atentis; li ne respondis, aŭ respondis post kelkaj minutoj. Li agis kaj parolis hezite, nedecide, kvazaŭ obseda ideo posedus lin. Kaj nun… Ĉu tiu estis la obsedo?

— Jes. Ŝi jam mortis; kiel do mi povas fari, ke ŝi mortu?

— Ŝi? Avinjo Dalia? Ĉu vi parolas pri avinjo Dalia?

— Jes. Ĉu vi memoras ŝin?

Mi memoris la maljunulinon; preskaŭ naŭdekjara ŝi estis: sulka vizaĝo, hezitema voĉeto, ne plu vigla menso. La tutan tagon ŝi estis dormetanta kvazaŭ infano kiu pene trenas sin atendante baldaŭan definitivan endormiĝon. Avinjo Dalia, laca el sia longa vivo… Ĉu ŝi definitive endormiĝis?

— Aŭskultu, kaj ne interrompu min. Alie, mi ne kuraĝos ion rakonti.

Mi silentis obeeme. La maro daŭre grumblis inter la rifoj.

— Nu, kiam mi planis tiun vojaĝon al Côte d’Azur, avinjo Dalia neatendite ekvigliĝis. Lastan fojon, ŝi diris, mi volas vojaĝi; prenu min kun vi en via aŭtomobilo; kia ĝeno mi estos por vi? Vi kalkulu havi unu plian valizon; kaj tiel plu. Elna pledis por la afero de avinjo ĉe mi: finfine, kompatinda avinjo, kiajn ĝojojn ŝi havis de la vivo? Tri militoj venis kaj pasis, kaj ĉiam ŝi restis en sia provinca urbeto; la mondo ŝanĝiĝis, ŝi ne konas ĝin; se ŝi tiom deziras tiun vojaĝon, nu lasu…

Mi fine cedis al mia edzino kaj al avinjo Dalia. Foriris ni tri. Pasportoj, kofroj, devizoj,ŝaloj kaj kaŭĉuka botelo por avinjo. Kaj triumfe avinjo Dalia marŝis sur la laŭstranda promenejo de Cannes. Eble ŝia maljuna koro tro pleniĝis je maro, je ĉielo, je luma ĝojo de sunsubiroj: eĉ de sia propra sunsubiro. Ĝi krevis.

— Ho! Mi ne sciis!

— Silentu. Neniu sciis. Neniu scias. Ĉar ni komprenis, ke transporto de kadavro al nia lando kostos terure, ke oni devos plenumi nedireble multajn formalaĵojn, ke ni certe devos malfruigi nian revenon hejme je tagoj, eble je semajnoj, kaj tio signifus bato por mia entrepreno, por mia laboro, ni diris al neniu, ke avinjo mortis. Inter Elna kaj mi ne estis diskutoj. Ni tuj vestis avinjon por vojaĝi: ŝi veturos kun ni, en ombra angulo de nia aŭto, kovrita per ŝaloj. Malmultaj horoj dividis nin de nia hejmlanda limo: ŝi mortos oficiale tuj trapasinte ĝin, de ĝi nia urbo ne estas malproksima. Tien alvenintaj, ni esperis, ke nia familia kuracisto helpos nin, eventuate deklarante, ke la morto okazis unu-du horojn pli malfrue ol la vero, do trapasinte la landlimon.

Ni ekveturis tuj: ni pagis hotelkonton, ŝarĝis nian aŭton per valizoj kaj, profitante el la fakto, ke la ĉambro de avinjo havis fenestropordon al la ĝardeno de la hotelo (ni ne volis, ke ŝi estu devigata grimpi ŝtupojn), portis tien la veturilon kaj situigis avinjon sidanta sub aro da ŝaloj. La kapo apogiĝis dormmiene sur ŝultro: pala kiel ĉiam, ŝi ŝajnis, kiel ĉiam, dormeti.

Mi forglutis kilometron post kilometro, piedon sur la akcelilo, okulojn al rapid-montrilo. Jen la limo. Ni donis la tri pasportojn. Niaj koroj — niaj du koroj batis; neniu rimarkis, ke ne batas la tria.

Do, oficiale, laŭ la stampo sur sia pasporto, avinjo Dalia eniris vivanta nian landon.

Vespero estis falanta. Ni veturis inter montoj krute minacaj.

Neniu el ni emis paroli. Ni sentis interese la ĉeeston, kaj samtempe la malĉeeston, malantaŭ ni, de avinjo Dalia.

Subite Elna ekparolis:

— Tamen, — ŝi diris — oni devos manĝi. Jes, sed kiel…

Nu… Ni haltigu la veturilon en malluma strateto; poste, ni — ni du — serĉos restoracion kaj manĝos.

Ni estis enirantaj mezgrandan urbon. Jen taŭga strato: malluma, silenta, soleco. Neniu ĝenos la grandan dormon de avinjo Dalia. Mi ŝlosis akurate ambaŭ pordojn de nia veturilo.

Post kelkaj minutoj, la lumoj, la bruo, la miksitaj odoroj de restoracio malstreĉis niajn nervojn kaj iom distris niajn deprimitajn spiritojn. Bonega vespermanĝo kaj taŭgaj alkoholaĵoj plie helpis nin momente forgesi pri la dormantino en senluma veturilo.

Jam estis la deka vespere kiam ni pagis kaj eliris. Ni iom penis trovi la strateton; sed, kvankam ni streĉis niajn okulojn en la mallumo, neniel ni povis vidi nian aŭtomobilon. Kaj ni devis konvinkiĝi, ke oni ŝtelis ĝin. Kun avinjo ene.

Strange, dum mia lango pasis febre sur miaj sekaj lipoj mi ne pensis pri nia situacio, nek pri la perdo de mia veturilo, nek pri avinjo Dalia. Mi pensis pri la ŝtelistoj. Kian mienon ili havos, kiam ili malkovros la kadavron! Kaj mia dua penso estis: ni devas retrovi ĉiukaze la veturilon, sed ni ne povas turni nin al la policejo: ili pridemandus nin, volus scii kion enhavis la aŭtomobilo. Nia nura espero estis, ke la ŝtelistoj, kiel ofte okazas, forlasu la aŭton, eventuale sen kromrado, sen radio, sen valizoj, sen la diablo kiu forportu ilin… sed kun avinjo.

Ni luis taksion. Ni pasigis tri kvaronojn de la nokto laŭirante ĉiujn stratojn, vojojn, placojn kaj stratetojn de tiu damnita urbo. Mi povas certigi al vi, ke mi konas ĝin parkere. Mi detale vizitis ĝin. Tute detale.

Nenio.

Ni maldungis la taksion. Ni pagis fabelan lu-prezon kaj ne aldonis trinkmonon. La taksiisto foriris ne sciante ĉu ĝoji pro la longa dungado aŭ ĉu grumbli pro manko de trinkmono. Mi opinias, ke li faris ambaŭ.

Jen ni en flavromana situacio. Ni sentis nin krimuloj. Nur, anstataŭ havi la problemon senigi nin de kadavro, ni devis solvi tiun rehavi nian kadavron. Sen kadavro, ni estas perditaj.

Grize mateniĝis. Pluveto ekfalis. Sed ni ne atentis ĝin. Ni estis marŝantaj sencele, senpense laŭ kampara vojeto ekster la urbo. Laceco, emocioj, timego malplenigis niajn kapojn. Elna donis al mi duonkuraĝige la brakon. Mi dankis per rideto senkolora.

Subite, en la duba lumo, jen vizio. Ĝi frapis nin kvazaŭ nerealeco. Nia veturilo fantomis, kotmakulita, antaŭ ni, ĉe kurbo de tiu vojeto. Mi legis kaj relegis la numeron sur la ŝildo. Nenia dubo, estis ĝi! Ni kuris, mi febre malfermis pordon ĉe kiu la ŝlosilo jam ne plu estis bezonata…

Avinjo ne estis tie. Valizoj, ŝaloj, radio, kromrado, ĉio netuŝita. Sed avinjo mankis.

Ni nin rigardis senespere. Kien la ŝtelistoj povis ĵeti ŝin? Ni serĉis en la proksimaj kampoj. Ni serĉis inter la arbetaroj. Nenio. Ni revenis al la aŭto, ĉiam serĉante, eĉ sub ĝi…

“Ĉu mi povas helpi — demandis propone preterpasanta kamparano — Ĉu vi perdis ion?

“Jes. Kadavron! — senvole elbuŝigis Elna per raŭka voĉo.

La kamparano haltis, gapis momenton, senmova, senesprima. Poste li ruĝiĝis:

“Ne, mi ne vidis ĝin… — li balbutis, kaj forkuris.

Kion fari nun? Ni ne povis iri al policejo, diri ke oni ŝtelis kadavron. Ni ne povis diri, ke avinjo forkuris: duonparalizita naŭdekjarulino ne forkuras tiel. Ni ne povis deklari, ke ŝi malaperis: kiam oni trovus la kadavron (mia Dio, kie? kiel?), oni konstatus, ke ĝi estis ĵetita jam post morto el la aŭtomobilo: tio estas elemente simpla; kaj ni… teruro!

Ni reengrimpis la aŭtomobilon. Mi silente startis. Ni veturis malrapide al nia urbo, al nia domo. En mia poŝo, sur pasporto, kuŝis avinjo vivanta; en mia veturilo tamen ne plu kuris avinjo mortinta.

Ni venigis hejmen niajn gekuzojn, kaj pristudis la situacion, kiun mi sincere klarigis al ili. Kaj, jen nova problemo. Avinjo Dalia, kiel vi scias, estis riĉa. Ŝi posedis multon; ŝi kompreneble testamentis, preskaŭ certe je favoro de ĉiuj ŝiaj nepoj. Sed la testamento kuŝas fermita en tirkesto de ŝia komodo; kiel malfermi ĝin? Kiel pruvi, kiel diri eĉ al geamikoj, ke ŝi mortis? Ŝi laŭleĝe vivas kaj eniris nian landon vivanta. Intertempe, ni neniun vidas, al neniu parolas, vivas solaj, kiel pestmalsanuloj evitas ĉies kontakton. Nur vin mi enlasis ĉi-vespere, profitante el momenta foresto de Elna. Kaj ml enlasis vin por peti, por preĝi vin: helpu min ne freneziĝi, sugestu al mi rimedon, por mortigi mian avinjon…

La maro ĉiam grumblis inter la rifoj. Mi ne vidis solvon, nek en la nigra inko bruete moviĝanta sub ni, nek en la lumetanta veluro silente etendiĝanta super ni.

Avinjo Dalia, kie vi estas?

Clelia Conterno Guglielminetti
(el “La Suda Stelo”)


EKZERCOJ

74. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:

1. En kia loko troviĝis la du amikoj?
2. Per kiu kontraŭdiro la amiko de 1′ aŭtoro enkondukis sian konfidencon?
3. Kial la rakontanto fine decidis kunpreni avinjon Dalia por la ferioj?
4. Kie ili pasigis la feriojn?
5. Kial la geedzoj decidis ne anonci la morton de 1′ avinjo?
6. Kiun planon ili havis por transiri la landlimon? Ĉu ĝi sukcesis?
7. Kiel ili perdis la aŭtomobilon?
8. Kial ili ne iris al policejo?
9. Kie ill retrovis sian aŭtomobilon?
10. Kiu proponis helpon, kaj kial li forkuris?
11. Kion la geedzoj faris, veninte hejmen?
12. Kiel ili povus solvi sian problemon?

75. En la subajn propoziciojn enmetu korekte jenajn prepoziciojn:

PO POR POST PRETER PRI PRO SEN SUB TRA TRANS.

1. __________ la manĝo, kiu kostis ________ dudek steloj, ili ĉiuj foriris.
2. Ni iris _________ la riveron, kaj _________ la aliborda arbetaro ni alvenis vilaĝon.
3. ___________ plus diskutado ni ekiris __________ la longa silenta strato.
4. Mi dankis __________ la mono, kiun li donis al mi _________ la societa kaso.
5. __________ sia trankvila ekstero, li tute ne estis kontenta _________ la irado de la afero.
6. Li revenis _______ du tagoj, kaj el la gajnitaj cent dolaroj li donis __________ al siaj infanoj __________ dudek.
7. Li ne volis diskuti _________ tio, do iris ________ mi _________ saluto.
8. ________ multaj kaŭzoj li ne povis atingi tiujn, kiuj jam staris ________ la valeto.
9. _________ la tuta nokto li laboris _________ sia familio.
10. La demando estis ankoraŭ ________ juĝado, do mi nenion rajtis diri ________ ĝi.

76. Uzu korekte en propozicioj la subajn prepoziciajn frazojn:

HONORE AL; KOMPENSE AL; KONFORME AL; KONSIDERE AL; DEPENDE DE; EKSKLUZIVE DE; ESCEPTE DE; INTERKONSENTE KUN; INTERRILATE KUN; FINE DE.

77. Ĉu vi konas proksimumajn sinonimojn de jenaj vortoj?:

MALDIFEKTI MALCEDI MALLAŬDI MALLIBERIGI MALAKTIVI MALELASTA MALREALA MALAMPLEKSA MALENTUZIASMA MALVARMEGA.

78. Kiom da radikoj vi scias formi, uzante nur la literojn de la frazo:

AVINJO MALAPERIS ?

79. Skribu rakonton pravigante unu el la subaj proverboj:

a) Peke akirita ne estas profita;
b) Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas;
c) Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo.

Enhavo Antaŭklarigo 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30  SOLVOJ POR PAŜI PLUEN

阅读次数 153 legintoj

发表评论 Respondi

电子邮件地址不会被公开。 Retpoŝtadreso ne estos publikigita.