第17课 Paŝo Deksepa

高级世界语教程 第17课

Paŝoj al plena posedo

PAŜO DEKSEPA

VORTARO

ABSOLUTA: senkondiĉa, senescepta, senmanka.
AEROLITO: ŝtono falinta surteron el la spaco.
AKUŜI: elpuŝi el si idon.
AMBASADORO: oficiala reprezentanto de regno eksterlande.
AMETISTO: violkolora gemo.
AMONIAKO: gaso, NH3.
ARMEO: granda militistaro.
ARTO: homa kreado, plejofte reprezentanta iel belon.
ASTRO: ĉiela korpo.
AŬTENTIKA: nepre vera, originala; oficiale certigita.
AVIADI: aerveturi.
BEBO: infaneto, suĉinfano.
BOLŜEVIKO: adepto de komunismo.
BRODI: ornami teksajon per fadenaj desegnaĵoj.
BUKLO: harvolvaĵo.
CENZURI: oficiale kontroli presaĵojn k. a.
ĈELO: malgranda konsistaĵero.
DEBATO: diskuto laŭ orda maniero.
DIAGRAMO: klariga desegno.
DIPLOMATO: politikisto, kiu rilatas kun alilandaj registaroj.
DRAKO: fabela besto havanta flugilojn kaj ungegojn.
DRESI: celkonforme eduki (plejofte bestojn).
EBENA: samnivele plata.
EFEMERA: nedaŭra, rapide pasanta.
EKSPOZICIO: publika elmontriĝado.
EPIDEMIO: disvastigita malsano.
EPIZODO: unu flanks agado en rakonto aŭ historio.
ESTETIKO: beltaksado.
ETAĜO: samnivela parto de domo.
FARTI: stati sane.
FEKUNDA: fruktodona, naskipova.
FELO: besthaŭto.
FOKUSO: kunigpunkto de tralensaj lumradioj.
FRAZO: vortkunaĵo; parolo belsona sed malmultsenca.
FUTBALO: ludo, en kiu oni batas pilkon per la piedoj.
FUNGO: speco de kreskaĵo foje manĝebla, foje venena.
GENERALO: armeestro.
GRAFIKO: arto desegne reprezenti objektojn.
GRUNDO: kulturebla tero.
HAJLO: glaciiĝinta pluvo.
HIDROGENO: senkolora malpezagaso (H).
HOSPITALO: kuracejo.
JUPO: virina vesto por la malsupra korpoparto.
KANONO: pafilego.
KAPITALO: profitodona ricaĵo.
KARIKATURO: troigita kvazaŭportreto.
KIRLI: rondirigi fluaĵon.
KOBALTO: metalo (Co), kies kombinaĵoj blukoloras.
KOLONIO: grupo da homoj loĝantaj konstante en lando fremda.
KOMENTI: klarigi la signifon de io.
KONTRAKTI: interŝanĝi skribitajn promesojn pri io komunue plenumota.
KVARCO: tre malmola ŝtono
LABORATORIO: scienca laborejo.
LAFO: materio, kiu elfluas el vulkanoj.
LAKO: briliga ŝmiraĵo.
LERTA: tre kapabla.
LOGI: tente altiri.
MAJUSKLO: ĉeflitero, granda preslitero.
MAMO: elstara brustparto, kiu ĉe inoj donas lakton.
MAPO: geografia karto.
MARSO: la kvara planedo de nia suno; militodio.
MASO: kvanto da materio konsistiganta iun korpon.
MERLO: speco de birdo.
METIO: manlabora profesio.
MINERALO: substanco, kiu estas nek besta nek vegetaĵa.
MINISTERIO: ministrejo.
MODO: aktuala kutimo rilate vestojn ks.
MURDI: krime mortigi.
NITROGENO: senkolora gaso (N).
NODO: ŝnurkunligaĵo.
OKSIGENO: senkolora gaso (O), necesa por spirado.
OPRESI: tirane premegi.
ORBITO: vojo de unu astro ĉirkaŭ alian.
ORDENO: honora signo.
PACIFIKO: la oceano inter Ameriko kaj Azio.
PAPO: estro de la katolika eklezio.
PERFIDI: mallojale trompi.
PERTURBO: malordo en korpo, socio, ks.
PLANTI: meti vegetaĵon en la teron por ke ĝi kresku.
PLATA: senreliefa.
POLIOMJELITO: speco de epidemia malsano.
PROBABLA: verŝajna.
RIBELI: rifuzi obeon.
RITMO: perioda reveno de akcentoj.
SAGO: akrapinta pafaĵo.
SATELITO: korpo, kiu ĉirkaŭiras planedon.
SEKURA: estanta en sendanĝera loko.
SKALPO: haŭto sur la kaposupro.
SLOGANO: konciza propaganda frazo.
SMERALDO: verdkolora gemo.
SPEKTROSKOPO: ilo, per kiu oni studas spektron.
SPIONO: homo, kiu sekrete observas.
STATISTIKO: cifertabeloj pri iu temo.
STERILA: nekapabla naski.
STILO: karakteriza maniero esprimi siajn pensojn aŭ fari ion.
STRIKO: ĉeso de laboro por subteni iun postulon.
STRIKTA: severe preciza.
STRONCIO: flava metalo.
STURMI: kurataki.
ŜALTI: funkciigi elektron.
ŜIKA: laŭmode bongusta.
ŜTATO: regno.
ŜUTI: verŝi substancon nefluidan.
TANKO: milita aŭtomobilego.
TEMPERATURO: grado de varmo.
TERITORIO: difinita lando sub iu aŭtoritato.
UNGO: malmola kreskaĵo sur fingropinto.
URANIO: kemia elemento (U).
VAKUO: malplena spaco.
VARBI: instigi al aligo.
VARII: prezenti sinsekvajn diversajn ŝanĝigojn.
VERMO: malgranda senpieda besto.
VOLBO: arkforma plafono.
VUNDI: difekti korpon.

LEGAĴO

FENIKSO

La okuloj de la astronomo ruĝis kaj doloris. Dum longa juvelita nokto li staris de la teleskopo aŭ skribis en notlibro, faris etajn krucojn sur grafikaĵoj, komparis diagramojn. Li estis laca.

“Mi bezonas bonan tagplenon da dormo,” li diris. “Sed, unue, legi miajn leterojn kaj la matenan ĵurnalon.”

Li iris al sia skribotablo.

Miloj kaj miloj da astroj ; milionoj da kilometroj ; lumjaroj ; orbitoj kaj sistemoj ; temperaturoj kiuj vaporigas feron kaj solidigas nitrogenon; aliaj gravitoj, lafaj montoj, amoniakaj maroj; glacirokoj kaj drivanta polvo; vasta matematiko de longaj nulovicoj; ekkompreneti tiun lumtremantan vualon el nigra veluro, gembrodita, tra kiu aerolitoj ofte trenas longajn lumfadenojn; la konoj kiuj ĉiam kreskigas nian respekton al la kosma mistero; tio estis la vivo de la astronomo. Lumo; lumjaroj; kaj mondoj kiuj pro la nulovicaj distancoj ŝajnas manoplenoj da brilega polvo ŝutitaj sur la vualon.

Nun la okuloj de la astronomo, tiel longe fokusigitaj sur lumjarmile foraj steloj, fokusiĝis sur paperpecoj, ĉe la skribotablo en la studĉambro. Li revenis al la planedo Tero.

Naŭzo kaj tremetoj maltrankviligis tiun eĉ pli malgrandan teron kiu estis lia korpo, tiun etetan sateliton, ligitan per gravito al la surfaco de planedo.

La leteroj ne tre urĝis, kaj li metis ilin sub sian paperpremilon. La paperpremilo estas peco da fero: aerolito malgranda. La plimulto de la fera maso forvaporiĝis en la flugo antaw ol la aerolito trafis la teron. La objekto ne havis estetikan belon, sed ĝi plaĉis al la astronomo pro la profesia intereso kaj pro la mistero. Ĝi estis peceto de mortinta stelo, kiu traflugis grandajn vakuecojn kaj, esceptajo inter la matematikaj probabloj, renkontis alian stelon sufiĉe frue por ne tute elvaporiĝi.

La astronomo prenis la matenan ĵurnalon. Grandegaj majuskloj hurlis nervŝire.

Aŭtentikaj fotaĵoj de murdistoj kiuj portis mankatenojn kaj generaloj kiuj portis brilajn ordenojn konkure postulis atenton. Ribeluloj, rifuĝintoj, protestaj procesioj, procesoj kun konfesoj, la konfescj de kulpuloj kies vangoj estis kavaj kaj kies manoj senĉese tremetadis; filmstelinoj kun planedaj mamoj, sennaciecaj perdituloj sen pasportoj, tiuj astretoj sen normala gravito; karikaturo sur kiu fumofungo kreskis en trietaĝa ŝpruco; ferigaj, konsolaj statistikoj pri tankoj, kanonoj, aviadiloj, atombomboj, hidrogenbomboj, kobaltbomboj; la lastmodaj aktualaĵoj de Dior kaj Schiaparelli (ŝikaj virinoj portos malpli longajn jupojn ĉi-jare; la harnodo eksmodiĝas kaj la lernejknaba buklaro iĝas lastmoda; drakosango estos la nova koloro por unglako); la plej lastmodaj aktualaĵoj de la laboratorioj (ĉiu ŝika registaro nun havas stokon da hidrogenbomboj: la senskalpa harstilo baldaŭ estos laŭmoda, ĉiuj mondkonsciaj virinoj portos sterilecon sub la jupo kaj la lastmodaj jupoj mem estos faritaj el forvezikiĝinta haŭto; homsango estos la lastmoda kolorilo por la manoj de la ministraj moŝtoj); epizodoj sur landlimoj kiuj perturbas multajn nervsistemojn kaj pro kiuj pluraj nervsistemoj ne plu funkcias; la astronomo legis la ĵurnalon kaj sentis tordiĝantan vermonodon sub la stomako.

Diplomatoj flugis tien kaj reen, ridetis por la fotografoj, frazis kave. Komentistoj serĉis signifon en la frazoj kaj represigis malnovajn mapojn kun novaj simboloj kaj novaj longiĝantaj, kurbaj sagoj. La edzino de fervojisto ĵus naskis kvaropon. Belegaj infanoj, ĉiuj kvar estis knabetoj. Oni vokis la knabojn naskitajn antaŭ dekok jaroj al la flago. Sed faro longtempan kontrakton kun la armeo por interesa aventuroplena vivo. Ni havas la interesajn novajn armilojn. Flegistino riskis la vivon por savi akuŝantinon dum incendio en la hospitalo. La patrino kaj la bebo bone fartas. Niaj novaj tankoj montras grandegan teknikan progreson. Ili tiom deziris infanon, ke la edzino defiis kuracistojn kaj vetludis pri la vivo por naski. Tri kuracistoj avertis pri la danĝero de stroncio-90 en la atmosfero. Dekses-jarulino petis permeson edziniĝi: ni tiom amas unu la alian. Ni ne cedos eĉ centimetron de nia sankta teritorio. Mil cent dek kvar homoj proponis hejmon al la hundido trovita en la trajno. Ni devos esti fortegaj por defendi la pacon. Radioaktiva pluvo falis sur Pacifika insulo. Sciencisto forkuris orienten. Dancistino forkuris okcidenten.

La astronomo karesis la aeroliton, solidan objekton kiu jam forvaporiĝis laŭ la ordonoj de la sorto. Ĝi restos, li pensis. La aerolito, la rifuĝinto el alia sistemo, estis konsole solida, difinita objekto en timige disvaporiĝema mondo. La astronomo vespiris kaj ŝaltis la radioaparaton.

Sloganoj, generaloj, ĝeneraligoj, konfliktoj, debatoj, voĉdonoj, li denove vizitis la ĉefministron, la ambasadoro reflugis al la ĉefurbo, ni ne cedos unu centimetron, ni defendos niajn rajtojn, la kvar grandaj potencoj, la malgrandaj potencoj, la senpotencaj amasoj, nova provo pri la hidrogenbombo, tre interesaj rezultoj, stroncio-90, uranio-235, tre interesaj numeroj, la tiraneco de la bolŝevikoj, la militemo de la kapitalistoj, imperiismo, opresado, cenzurado, ŝtatperfido, spionado, la urbo estas kaptita per sturmo kaj oni portos malpli longajn jupojn ĉi-jare; ekspozicio pri novaj aviadiloj por varbi promesplenajn junulojn al la aerarmeoj; epidemio de poliomjelito la Ministerio de Publika Sano diras sterileco pro laboro inter radioaktivaj substancoj la Papo diras dudek mil novaj rifuĝintoj multaj vunditoj la Ruĝa Kruco diras striko inter la fervojistoj la Ministerio de Trafiko faras anoncon stroncio-90 uranio-235 hidrogeno kobalto ni ne cedos unu centimetron prestiĝo akuŝhospitalo tri grimpantoj mortis proksime al la pinto kaj jen la futbalrezultoj.

La astronomo malŝaltis kaj rerigardis la ĵurnalon. Li bezonis dormon, eĉ urĝe. Amaso da bildoj kaj konceptoj ĥaosis en la kapo, pri mondo kiu havis ion por feliĉiĝi, sed ŝajne ne havis la saĝon por permesi al si feliĉon. Kio okazos finfine? li diris. Ni jam revas pri kolonioj sur aliaj planedoj kaj ne kapablas toleri unu la alian sur tiu ĉi bela, nature vivsubtenema planedo. Marso tradicie simbolas militon; tamen sur Marso troviĝas, eble ia verdaĵo, sed ne homoj.

“Mi enlitiĝos,” la astronomo diris. “Eble la mondo aspektos pli feliĉa kiam mia cerbo estos freŝe vigla.”

Sed, por konvinki sin pri solideco, li tenis la malgrandan aeroliton sur la manplato, kaj sentis kiel la centro de la tero allogas la premantan pezaĵon. La pezo estis iel konsola, kuraĝiga.

“Ĉiu rifuĝinto povus rakonti historion,” la astronomo pensis, kaj remetis la aeroliton sur la leterojn; sed li daŭre fiksrigardis ĝin, pro la inerteco de granda laco; la malgranda objekto komencis iom hipnotigi lin; ĝiaj konturoj iĝis maldifinitaj antaŭ la dolorantaj okuloj. Lia kapo ekzumis kaj la aerolito iĝis tremanta planedo, mondo en alia sistemo.

Al la astronomo ĝi rakontis historion.

“Tie, kie nun nigras absolute vaka spaco, kie nek gasoj kirliĝas nek roko pendas sur gravitoreto, iam estis planedo, planedo kun tero kaj maro, poste kun vivantaj estaĵoj en la maro, poste kun vivantaj estaĵoj en la maro kaj sur la tero. Sur tiu planedo, kiun vi neniam vidis per teleskopo, troviĝis montoj kiuj lumis purpurete sub la radioj de la stelo kiu estis la granda centro de tiu sistemo. Glaciriveroj malrapide fluis. Vivantaj estaĵoj spiris atmosferon malpli densan ol tiu de la tero, kun multe malpli da oksigeno. La gravitotiro estis malforta sur la malgranda planedo, kaj ĉiuj vivantaj estaĵoj havis piedetojn kun suĉteniloj. La plantoj marŝis serĉante la plej varmajn lokojn. La lumo estis tre forta pro la glacio kaj la neĝo. Ĉiuj vivantaj estaĵoj kiuj havis okulojn havis tre dikajn palpebrojn duoblajn; la travideblaj palpebroj kovris la okulojn ĉiam escepte dum la noktoj, kiam nur la astroj, inkluzive la Teron, estis videblaj, kaj la aliaj palpebroj ripozigis la okulojn.

La plej inteligentaj bestoj sur tiu planedo estis la rjuiaoj; ili estis kovritaj per mallonga, densega ora felo, kiu brilis sub la forta respegulita lumo. La pensa aparato estis en la plej malsupra parto de la korpo, pro sekureco kontraŭ neĝŝtormoj kaj hajlo.

Ĉio malsimilas al la plantaro kaj bestaro de la Tero; eble kosmaj memoroj malofte ĵetas detaleton de tiu planedo en vian menson dum sonĝo; sed teraj vortoj ne ekzistas por klarigi al vi la plimulton de tiuj detaloj. Lumo, koloroj, sonoj, substancoj, samis; sed ĉiuj kunmetaĵoj malsamis. Vi scias ke, laŭ la atestoj de la spektroskopo, la samaj elementoj, aŭ pluraj el ili, troviĝas ĉie… Sed alie, ĉio malsamis al la Tero.

Ĉu feliĉo povis ekzisti sur tiu planedo? Ĉar la spektroskopo ne povas trovi feliĉon. Jes; feliĉo povis ekzisti sur tiu planedo. La rjuiaoj kapablis elekti unu la alian kiel kunulojn, admiri unu la alian kaj zorgi unu pri alia. Laŭ la difinaj vortoj de la Tero, Amo ekzistis inter ili; kaj familioj; kaj grupoj; kaj kiam ili pli evoluis, la grupoj grandiĝis.Rjuiaoj luktis kune, kontraŭ malvarmo, kontraŭ ŝtormoj; ili dresis plantojn por ke ili restu en bonaj lokoj; ili ebenigis montojn kaj trovis mineralojn en la grundo. Ili beligis sin per ametistoj kaj smeraldoj. Ili komencis regi la aliajn bestojn; kaj la aliaj bestoj iĝis pli grandaj, pli belaj, pli fekundaj.

Iu vidis similecojn inter kvarco kaj glacio kaj la okulaj lensoj de amata rjuiaino; kaj alia provis rekrei la trajtojn de sia morta patrino sur roko. La arto naskiĝis.

Jarmiloj kaj jarmiloj. Semi, konstrui, porti, komuniki, ariĝi.

Ĉu do malfeliĉo ekzistis sur tiu planedo, inter belaj, lertaj, fortaj bestoj kiuj tiom kapablis feliĉi kaj venki la naturon?

Jes, ankaŭ malfeliĉo povis ekzisti. La plimulto de la rjuiaoj havis bonajn intencojn kaj nur eraris kelkfoje pro malforteco aŭ miskompreno; sed ĉiam kelkaj perceptis ke la plej rapida vojo al ĝuado estis forpreni la laborfruktojn de aliaj. Envio ekzistis inter ili; malpacienco kaj, tial, malamo.

Ili povis kvereli; ili provis distiri unu la alian per suĉiloj; poste ili lernis kiel ĵeti rokpecojn. Akraj glacipecoj… kaj poste ili trovis feron.

Ili ekregis fajron kaj kreis la domon, la hejmon. Ili poste eksciis ke fajro povas mortigi.

Jarmiloj kaj jarmiloj. Ariĝi pli strikte, venki distancojn, krei multajn, belajn, komplikajn ilojn. Jarmiloj kaj jarmiloj.

Truante la teron por elpreni trezorojn, ili trovis multajn novajn substancojn, ili ne demetis envion, malpaciencon kaj malamon.

Iam mi estis peco de stelo; kaj nur la silentaj steloj, senvivaj estaĵoj kaj sen scio, estis la alrigardantoj senkonsciaj. kiam la bela, rida, vivsubtenema planedo malaperis.

La rjuiaoj havis ĉion: amon, amikecon, hejmojn, ilojn, artojn, metiojn, lumon, atmosferon, akvon, plantojn, bestojn. Milmiloj da aliaj steloj havis nur gasojn aŭ rokojn. Sed ili brilis kaj beligis la noktojn, la diversajn noktojn de la diversaj ĉefsteloj.

La rjuiaoj havis senfinan variecon, kaj trovis novajn, strangajn substancojn; kaj komprenis kiel ili povos esprimi malamon plenplene, dum ili ankoraŭ, mallerte kaj vespirante pro la maladekvateco de esprimiloj, fuŝesprimis amon. La vasta plimulto de la rjuiaoj volis daŭre provi, volis vivi, eĉ maladekvate, sed vivi kaj vivigi kaj iel krei estontecon; sed kelkaj rjuiaoj volis havi ĉion tuj kaj iĝi tre gravaj.

Tial, ili eksplodigis la planedon.

La katastrofo estis nur malgranda en la kosmo; subite tre bela lumego; pluvego da aerolitoj; nigra vakueco. Nenio ajn; ĉar astroj ofte mortas.

Sed tiu planedo ne mortis nature; tiu planedo estis murdita. Amo, amikeco, hejmoj, iloj, artoj, metioj, tuj malaperis, ekmalestis. Milmiloj da belegaj komplikaĵoj kaj variaĵoj ne plu estis. Sur tiu planedo ne plu ekzistis eĉ lumo, eĉ maro, eĉ atmosfero por rekomenci. Aerolitoj forvaporiĝis en belaj lumostriaj flugoj; poste, silento, nigro, vakueco, absoluta nenio.”

“Fino,” diris la astronomo.

“Ne!” diris la aerolito, kun fera firmeco. “Ne fino; nur perdego, malŝparego, murdo de planedo vivsubtenema, eksperimento finita multe tro frue.”

“Lumjarojn malproksime de tiu nigra, silenta vakueco, troviĝis la suno. Ĉirkaŭ la suno diversaj planedoj orbitis. Kaj, dum la lastaj, plej grandaj pecoj de la hejmo de la rjuiaoj ankoraŭ forvaporiĝis en flugo, dum tiu efemera beleco orpluvis en la vastega volbo, mistera nova energio ekvibris super la akvoj de la Tero.

Kaj kelkaj etetaj, unuopaj ĉeloj ekekzistis en la akvoj sur la Tero.”

La astronomo duone rekonsciiĝis.

“Rekomenci…” li flustris, kun tragika senpersona espero. Kun fera firmo, la aerolito respondis: “Ĉiam rekomenci… aŭ daŭri kaj iri pli alten…”

“Aŭ daŭri… aŭ daŭri… aŭ daŭri…” ritme pulsis la sango, brue en la lacegaj oreloj, kiam la kapo de la endormiĝinta astronomo falis sur la skribotablon.

“Sur alia stelo, se ne ĉi tie…” diris merlo en la ĝardeno. “Aŭ daŭri… Aŭ daŭri…” ritmis la homa sango.

Marjorie Boulton
(el “ Belarto”)


EKZERCOJ

93. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:

1. Kial la astronomo estis laca?
2. Kio estis la aerolito, kaj ĉu ĝi estis bela?
3. Kiel la aŭtorino awtentikece sentigas al ni la ĥaosan, ŝajne senprijuĝan impreson pri tio, kio, laŭ la ĵurnaloj, estas grava kaj interesa por la homoj?
4. Ŝiaj kontrastoj estas zorge elektitaj: citu plurajn ekzemplojn de tio.
5. En la lasta parto de la radiodissendo, la aŭtorino fine rezignas pri ĉia interpunkciado. Kion ŝi komunikas per tiu rimedo?
6. Kian humoron havis la astronomo, aŭskultinte la novaĵojn?
7. Priskribu la mondon de la rjuiaoj.
8. Kiaj kreaĵoj estis la rjuiaoj?
9. Kio fine okazis al la mondo de la rjuiaoj, kaj kial?
10. Ĉu la fina impreso de la rakonto estas optimisma aŭ pesimisma? Kial vi opinias tiel?

94. Uzu korekte en propozicioj jenajn prepoziciajn frazojn:

KOMISIE DE; KONDIĈE DE; KONSEKVENCE DE; KONTRAŬE DE; KONTRAŬVIZAĜE DE; LAŬLARĜE DE; LAŬLONGE DE; MANKE DE; MEMORE DE; MEZE DE.

95. Sube troviĝas du listoj. En listo (a) troviĝas vortoj formitaj el la radiko LAS; en listo (b)troviĝas la signifoj de tiuj vortoj, sed misordigitaj. Skribu la LASvortojn, kaj apud ĉiu el ili metu la korektan signifon.

a) ALLASI; DELASI; ELLASI; ENLASI; FORLASI; POSTLASI; PRETERLASI; TRALASI; TRANSLASI.
b) restigi post si; ne mencii; restigi sola forirante; akcepti; ne plu teni; lasi transpreni; lasi train; lasi netuŝita preterpasante; lasi eniri.

96. El la vortoj inter krampoj, forstreku ĉiukaze la malkorektan:

1. (ĈIU, ĈIA) lernanto devas studi la participojn.
2. Tio forigas (ĈIUN, ĈIAN) dubon pri la estonteco de la lingvo.
3. Lia klarigo forigis (ĈIUJN, ĈIAJN) miajn dubojn pri lia konduto.
4. Ni ekskursos en (ĈIU, ĈIA) vetero.
5. Ke Esperanto plene funkcias, devus esti evidenta al (ĈIU, ĈIA) plej elementa inteligenteco.
6. Ili ellernis en la daŭro (DE, DA) iaj kelke (DE, DA) semajnoj.
7. Esperanto (EVOLUAS, EVOLUIGAS) laŭ la natura kaj rekta vojo.
8. Ni ferias surborde de (NIGRA MARO, LA NIGRA MARO).

97. Daŭrigu kaj kompletigu la suban rakonton:

“Negrave kiom da jaroj oni jam deĵoris sur spacveturiloj, tre dramecaj estas ĉiam la unuaj horoj sur nova neesplorita planedo. Per observado de malproksime ni jam ekhavis kelkajn bazajn informojn pri la nova tereno, sed neniu povas antaŭvidi precize, kio atendas ekstere kiam la veturilo alteriĝas. Tial, apenaŭ la ‘Vojaĝanto’ ektuŝis la surfacon de la dua planedo de stelo 2145 kaj la motoro eksilentis, jam mi leviĝis de sur mia kuŝejo kaj rapidis al observa fenestro. Tie, antaŭ miaj okuloj……….”

98. “Eble multloke tra la universo troviĝas inteligentecoj, kun kiuj la homoj iam kontaktiĝos.”

Priskribu la emociojn — ĉu pozitivajn, ĉu negativajn — kiujn tiu koncepto vekas en vi. Provu analizi la kaŭzojn de tiuj emocioj.

Enhavo Antaŭklarigo 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30  SOLVOJ POR PAŜI PLUEN

阅读次数 201 legintoj

发表评论 Respondi

电子邮件地址不会被公开。 Retpoŝtadreso ne estos publikigita.