第13课 Paŝo Dektria

高级世界语教程 第13课

Paŝoj al plena posedo

PAŜO DEKTRIA

VORTARO

ADEKVATA: egalvalora.
ADEPTO: homo, kiu akceptis iun doktrinon.
AGNOSKI: rekoni.
AKTUALA: nuntempa.
ANALIZI: esplori detale ion.
APLIKI: uzi por speciala celo.
ARGUMENTO: rezona pruvo.
ARKAISMO: io malnoviĝinta.
ASOCIO: grava societo.
ATOMO: plej malgranda materiero.
AVANGARDO: grupo, kiu iras la unua.
BAZO: esenca principo.
BREMSO: haltigilo.
CIRKONSTANCO: fakto rilate iun situacion.
DEDIĈI: plene fordoni al.
DEFINITIVA: decida, finofara.
DEKADENCO: iompostioma ruiniĝo.
DEKLARACIO: oficiala anonco aŭ sciigo.
DEMAGOGIO: popolekscita agado de potencavidaj politikistoj.
DEMOKRATO: iu, kiu kredas pri egalrajteco de ĉiuj homoj.
DISKRIMINACIO: maljusta distingado.
DISKUTI: interargumenti.
DISTINGI: rimarki diferencon inter homoj aŭ ideoj.
DIVERĜI: malproksimiĝi unu de la alia.
DOKTRINO: akceptata principaro.
EFEKTIVA: reale ekzistanta.
EKONOMIO: administrada sistemo, ŝparado.
EKSPLODI: diskrevi.
EKZAKTA: severe preciza.
ELITO: elektitaro.
EMOCIO: kortuŝo.
EVOLUI: disvolviĝi.
FANATIKA: blinde fervora.
FANTAZIO: kaprica imagado.
FLAGO: simbola tolaĵo.
FLEGI: prizorgi (ekz-e malsanulon).
GRAMATIKO: reguloj aŭ studado de iu lingvo.
ĜENERALA: rilata al tutaĵo aŭ plimulto.
HIMNO: religia kanto.
ĤAOSO: kompleta ordomanko.
IMPETI: antaŭenĵetiĝi.
IMPULSO: ekpuŝo.
INDIVIDUO: unuopa persono aŭ estaĵo.
INERTA: senenergia, nemoviĝema.
INFORMI: doni sciigojn aŭ klarigojn.
INSIGNO: distingiga signo.
INSTANCO: decidkapabla aŭtoritato.
INVERSA: estanta en mala direkto.
KALKULI: nombri, konsideri.
KARAKTERIZI: montri ies karakteron.
KLERA: instruita.
KOALICIO: kunligo de diversaj interesoj por komuna celo.
KOHERA: kunteniĝanta.
KOMPLOTO: sekreta aranĝo por malicaj celoj.
KOMPROMISO: interkonsento de konfliktaj interesoj.
KONFLIKTO: aktiva malkonsento.
KONKRETA: reale perceptebla, palpebla.
KONTRIBUI: doni sian parton al komuna afero.
KONVENCIO: akceptita moro.
KONVINKI: akceptigi per pruvoj.
KOREKTI: ĝustigi eraron.
KRIBRI: apartigi pli delikatajn erojn.
KRIZO: grave danĝera momento.
KULTO: kvazaŭreligia adorado.
LIMO: loko, kiu difinas la ekstremon de io.
MEDIO: fizika aŭ spirita ĉirkaŭaĵo.
MENSO: la spirita, nekorpa parto de homo.
METODO: maniero atingi iun celon.
MISTIKO: emo kredi je misteraj malklaraj kaj nepruveblaj kaŭzoj kaj efikoj.
MODIFI: parte ŝanĝi.
MONOLINGVISMO: doktrino pri unu komuna lingvo por ĉiuj.
NEOLOGISM: nova vorto.
NETA: nekonfuza kaj preciza.
NIVELO: grado de alteco.
NUTRI: doni manĝaĵon aŭ spiritan subtenon.
OBJEKTIVA: senpartia.
PACIENCO: eco trankvile atendadi.
PARALELA: egaldistanca laŭlonge.
PERCEPTI: koni per la sentorganoj.
PERFEKTA: tute senmanka.
PERIODO: difinita tempodaŭro.
PESI: mezuri la pezon.
PIONIRO: homo, kiu pretigas la vojon.
PLANO: antaŭe decidita aranĝo por fari ion.
POLILINGVISMO: plurlingvisma doktrino.
PONTO: konstruaĵo por transiri super io.
POTENCO: kapablo trudi sian aŭtoritaton.
POZITIVA: nepre certa.
PRAKTIKA: realigebla.
PROGRESI: disvolviĝi antaŭen.
PROJEKTO: proponata ideo.
PROTOTIPO: la unua, laŭ kiu ĉiuj postaj kreiĝas.
PROVIZORA: portempa.
PULSO: korbatado.
PUŜI: preme delokigi.
RACIO: kapablo koncepti principojn.
RASO: grupego da homoj samdevenaj.
REKOMENDI: favore atentigi pri io.
RELIEFO: atentiga distingeco.
REVOLUCIO: subita grava ŝanĝiĝo.
REZULTO: logika sekvo.
ROLO: agado aŭ funkcio (ekz-e de aktoro).
RUTINO: kutimo, kiun oni daŭre kaj senpense ripetadas.
SEKTO: aro da personoj aliĝintaj al stranga doktrino.
SENTIMENTALA: havanta romantikan sentemon.
SINONIMO: vorto samsignifa.
SINTEZO: sistemiga rezonado.
SKIZO: rapida desegno.
SOLIDARA: respondeca ĉiuj pri la aliaj.
STADIO: difinita grado de evoluo.
STATI: esti en certa kondiĉo.
STREBI: energie streĉi la fortojn.
ŜANCELI: malfirmigi.
TAKSI: difini la valoron de io.
TAVOLO: parto de la socio konsiderata kompare kun pli superaj kaj pli malsuperaj partoj.
TENDENCO: daŭra inklino al io.
TEZO: scienca aserto.
TRADICIO: ideo transdonita de pli fruaj generacioj.
TRADUKI: transigi de unu lingvo en alian.
TRENI: pene tiri post si.
U.E.A.: Universala Esperanto Asocio.

LEGAĴO

ZAMENHOF KAJ LA MOVADO

Por kompreni la personecon de Zamenhof, oni devas distingi en lia karaktero du kontraŭajn tendencojn, kiuj daŭre bataladis inter si. De unu flanko lin pelis la altaj faroj granda idealismo kaj profunda kredo je la bono de la homa koro. De alia flanko fera malvarma racio kaj neŝanceligebla logiko kontrolis kaj modifis ĉiun lian impulson, tiel ke hodiaŭ ni ne trovas agon en lia tuta vivo, nek vorton en lia plena verkaro, kiu ne estis atente pesata kaj kribrita tra prudenta analizo. Nur homo kun granda morala supereco povis ne esti diŝsirita de tiaj diverĝaj tendencoj, sed male superregi kaj harmoniigi ilin.

Kiel idealisto, Zamenhof ekde la junaĝo estis profunde impresita de la batalado inter popoloj de diverĝaj nacioj. Li supozis, ke du estas la kaŭzoj de la konfliktoj inter la homoj: lingvoj kaj religioj. Li ne povis stati inerta antaŭ spektaklo de sanganta homaro kaj ellaboris du planojn, kiuj — tamen respektante la lingvojn kaj religiojn — donu al la homoj la eblecon renkontiĝi kaj toleri sin reciproke sur neŭtrala tereno. La unua plano nomiĝis Esperanto kaj rapide disvastiĝis tra la tuta terglobo. La dua nomiĝis “homaranismo” aŭ “hilelismo” kaj ne sukcesis kolekti adeptojn. Al tiuj du idealoj, kiuj en lia menso kompletigis unu la alian, sed kiujn en la publika aktivado li nete dividis unu de la alia, Zamenhof dediĉis sian vivon.

Idealisto estis Zamenhof kaj samtempe malpasia aganto, kiu neniam sekvis sian instinkton aŭ emocion, sed nur obeis al sia logika inteligenteco. Ni ĉiuj scias, ke malgraŭ la intema impeto doni al la homaro solvon de la lingva problemo, li atendis naŭ jarojn antaŭ ol publikigi sian verkon kaj ke en tiuj naŭ jaroj li pacience elprovis plurajn formojn de Esperanto, korektadis kaj fundamente refaris ilin ĝis eltrovo de la definitiva. Tiu lia fera logika inteligenteco pli ol unu fojon savis Esperanton de la pereo, al kiu gvidus ĝin la fanatikuloj. La adorado, per kiu la unuaj esperantistoj ĉirkaŭis lin, neniam tuŝetis lian saĝecon. Li tuj komprenis, ke lingvo ne povas esti ligata al unu homo, sed nur al ĝiaj utiligantoj: tial, malgaŭ ĉiu malaprobo,tuj en la komenco li klopodis senpersonigi la Internacian Lingvon: li forĵetis por ĉiam ĉiajn rajtojn kaj rifuzadis esti leĝofaranto de la lingvo kaj gvidanto de la Movado. Kun karakteriza demokrata sento, li volis Lingvan Komitaton (nuntempe Akademio), kiu konstatu la naturan evoluon de la lingvo, kaj kies decidoj estu devigaj por ĉiuj. Konscia pri la neceso gardi la unuecon de la lingvo, li kreis la Fundamenton, sed samtempe, zorgema ne sufoki la maturiĝon de Esperanto li akceptis kaj mem vaste praktikis la metodon de neologismoj, nome de paralelaj formoj flanke de la fundamentaj. Zamenhof frue komprenis, ke Esperanto estas akceptebla de la tuta homaro nur kiel lingvo kaj ne kiel nova speco de mistiko. Tial, li mem verkis la faman Deklaracion de 1905, kiun la unua Kongreso en Boulogne-sur-Mer alprenis kaj kiu restis kiel dua Fundamento, ne por la lingvo, sed por la Movado, ĝis hodiaŭ. Eĉ pli reliefiĝas lia racia konduto en la lukto kontraŭ la reformistoj. Zamenhof daŭre agnoskis, ke Esperanto ne estas perfekta, sed ke reformoj povus ĝin ruinigi: projektoj de reformoj dependas de la preferoj de unuopaj personoj kaj komencante la reformadon ni neniam povos kontentigi ĉies postulojn kaj devos senĉese aldoni reformojn al reformoj. Kiam eksplodis la Ido-krizo, en la tiama Movado ĉiuj perdis la sinkontrolon escepte de Zamenhof. Boirac volis forlasi la prezidantecon de la Lingva Komitato, Sébert esperis je abstraktaj kompromisoj, la esperantistoj ĉie akre kverelis unu kontraŭ la alia. Sed en Varsovio jam en la unuaj krizaj tagoj Zamenhof en plej granda trankvilo skribas kun preciza antaŭvido, ke Ido estas mortnaskito, kontraŭ kiu ne valoras lukti, ĉar “la ruza konstruaĵo baldaŭ falos”. Li precize preparis la kontraŭagajn planojn kaj liaj antaŭvidoj tute plenumiĝis.

Sed, ne ĉiam la bolantaj esperantistoj de la unuaj tempoj sekvis lin. Plurfoje kaj vane ili proponas la fondon de neŭtrala komuna asocio tutmonda: unue en “La Esperantisto”, jam en 1889, sub la nomo Tutmonda Ligo de Esperantistoj kaj poste en 1905. La reciproka malkonfido de la tiutempaj francaj gvidantoj kaŭzis, ke lia projekto eĉ ne estis diskutata en la Kongreso. Pasos tri jaroj ĝis kiam Hodler fondos U.E.A.; Zamenhof antaŭvidis kaj proponis tion 19 jarojn pli frue!

Estas signo de vera grandeco ne aparteni al unu epoko, sed al ĉiuj epokoj, resti aktuala trans la jardekoj kaj la jarcentoj. Ni lasu momenton Zamenhof kaj pririgardu la nuntempajn problemojn de la Intemacia Lingvo de li kreita kaj klopodu apliki al ili iom da Zamenhofa disciplino.

La transiro de la nuntempa polilingvisma ĥaoso en la internaciaj rilatoj al monolingvismo — kio ja estas la alpreno de Esperanto — signifas formorton de jarcentaj rutinoj kaj privilegioj. En tiu senco Esperanto povas esti konsiderata lingvorevolucio. Estas normale, ke kontraŭ ĝi koalicias ĉiuj malnovaj interesoj, kiuj akurate plektas ĉirkaŭ ĝi komploton de silento. Ĉiuj revolucioj estas unue faritaj ne de la larĝaj amasoj, sed de elitoj gvidataj de intelektuloj. Esperanto ne estas kaj ne povas esti movado de amasoj. Ĉia socia portanto estas malplimulta avangardo. Tiu avangarda elito — la nuntempa esperantistaro — havas la funkcion maturigi la cirkonstancojn, en kiuj la Internacia Lingvo atingos la finan celon.

Fundamentan gravecon havas la demando ĉu la Esperanto-Movado efektive plenumas la supre skizitan rolon.

En la nuna stadio, kiam niaj tezoj ankoraŭ ne estas popularaj kaj ni ne disponas pri la rimedoj de amasinformado, la disvastigo de la Internacia Lingvo dependas grandparte de persona propagando. Kaj ĉar la publiko ne distingas — eble prave — la ideon disde la homoj, la esperantistoj, volenevole, fariĝas prototipoj, laŭ kiuj estas juĝata la ideo de komuna lingvo. La tre delikata situacio donas al ĉiu el ni pezan respondecon. Ni povas adekvate plenumi ĝin, se ni enkondukos en nian Movadon tri internajn elitecojn: socia eliteco, kultura eliteco kaj eliteco de metodoj.

Estis tempo, kiam la Movado konsistis grandparte el sciencistoj kaj plej gravaj Akademianoj. Estis la ora franca periodo. Kaj estis tempo, antaŭ kaj post la lasta milito, kiam esperantismo fariĝis sinonimo de malgranda sekto, kun adeptoj praktikantaj strangajn kultojn. Ni hodiaŭ ne volas esti Asocio nur por altaj tavoloj, nek disdonejo de etaj vivĝojoj al vivmalfeliĉuloj. Movadano rajtas esti ĉiu esperantisto, el kiu ajn socia ŝtupo, el kiu ajn raso, el kiu ajn religia, filozofia kaj politika konvinko. Sed, ni ne volas en niaj aktivaj vicoj homojn, kiuj en la ordinara vivo estas konsiderataj fuŝuloj, fantaziuloj kaj sentaŭguloj. Nur tiu, kiu en sia ĉiutago estas serioze respektata, povas sukcese disradii siajn ideojn kaj influi la ĉirkaŭan medion. Bona aŭ malbona socia konsisto de nia Movado estas ekzisto-demando por la Internacia Lingvo.

Kial la Esperanto-Movado bezonas altan kulturan nivelon? Ĉar esperantismo, kiel lingvomovado, havas esence kulturan karakteron. Altigante la kulturan nivelon de la movado, ni kreas la kondiĉojn, en kiuj ni regajnas al niaj celoj la simpation de la intelektularo. Sen ili Esperanto ne havas esperon venki sian batalon. Tiu simpatio penetros ĉiujn tavolojn de la publika opinio, ĝis kiam la registaroj estos devigataj agnoski la Internacian Lingvon kiel fakton.

Kiam ni parolas pri movado, ni ne celas senkorpan abstraktaĵon, sed konkretan unuiĝon de individuoj. Tial, kiam mi parolas pri kultura nivelo de la Movado, ni scias, ke ĝi estas proksimume suma rezulto de la kultura nivelo de ĉiu unuopa membro. Ĉiu el ni devas kontribui levi la kulturan nivelon de la Esperanto-Movado per senĉesa ampleksigo de nia propra klereco. Malofte devo estas pli agrabla tasko ol en la nuna okazo. Nia spirito postulas ĉiutagan nutradon: la scio estas senlima, se ĝiajn ĝuojn ne bremsas horizonto. Same kiel la Imperiestro Marko Aŭrelio je la fino de la tago ne estis kontenta, se li ne estis farinta bonan agon, tiel ĉiu movadano je la fino de la tago ne devus esti kontenta, se li ne plivastigis sian propran kulturon. Zamenhof mem, dronanto en peza kaj zorgoplena vivo, ne postlasis unu tagon ĝis sia morto sen labori intelekte. En la nokto, kiam Varsovio ripozis, Zamenhof kreis por ni senmortajn tradukojn, paroladojn, leteraron, li ellaboris la doktrinon de hilelismo kaj verkis — eble kiel la unua — plenan gamatikon de la jida, hodiaŭ konservata en Muzeo en Jeruzalemo. Zamenhof mem konfesis, ke li konis 12 lingvojn: plurajn el ili li flegis ĝis la lastaj tagoj. Kie ni trovu pli taŭgan ekzemplon?

Eliteco de metodoj signifas unue klaran diferencigon inter, unuflanke, la lasta celo kaj la afero mem kaj, aliflanke, ties rimedoj kaj la simboloj. Nia strebado estas difinita en la Deklaracio de Boulogne-sur-Mer: “disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn, donos al la homoj de malsamaj nacioj la eblon interkompreniĝadi inter si”. La enkonduko de Esperanto en ĉiujn internaciajn rilatojn estas la fina celo. La Esperanto-organizaĵoj — lokaj, regionaj, landaj kaj internaciaj — estas nepre havindaj, sed nur provizoraj rimedoj. Ilia potencigo estas necesa por la bono de la Internacia Lingvo. Sed, nia rigardo ne povas halti ĉe la limoj de niaj societoj: ni ne povas luli nin en blinda kontenteco de partaj atingoj. La taksado de nia laboro devas esti multe pli alta kaj objektiva: ni devas percepti la pulsadon de la Internacia Lingvo kaj la progresojn de ĝia popularigo ne interne de ni, sed tie ĉe la publika opinio. En Mainz Prof. Lapenna parolis pri la tempo, kiam la Esperanto-organizaĵoj ne plu estos necesaj. Niaj strebadoj per la Esperanto-organizaĵoj celas al tiu tempo.

Hodiaŭ oni ne plu diskutas pri la du famaj vojoj, kiuj konduku Esperanton al ĝenerala akcepto: nome pri leĝfarado de supre — flanke de oficialaj instancoj — kaj pri la iompostioma ĝeneraligo de malsupre, flanke de la popolo. Ni superis tiun demandon ĉar ni laboras samtempe laŭ ambaŭ principoj. Hodiaŭ ni konscias, ke ambaŭ vojoj estas nedisigeblaj, ke agnosko de supre kuraĝigas plian disvastigon de la lingvo malsupre, ke, inverse, pli vasta aplikado malsupre trenas oficialajn rekonojn de supre. Sed, ankoraŭ en niaj tempoj, kelkaj adoras la simbolojn kaj kredas servi la aferon mem. Eksteraj simboloj — flagoj, insignoj, himnoj — estas nur pontoj por konvencie kaj sinteze prezenti nian veron. Tiuj rekoniloj estas respektindaj kaj tradiciaj, sed ni devas preteriri la simbolon kaj posedi la esencon. Ne tiu, kiu — sincere aŭ demagogie — multe krias “samideano, samideano” vere ion faras por la Internacia Lingvo, sed tiu, kiu pozitive utiligas ĝin kaj kreas per ĝi.

Eliteco de metodoj signifas, krome, aplikadon de informadaj principoj, kiuj bone koheras kun la jarcento. Jam delonge pasis la tempo de romantikismo. Esti romantikaj en epoko de atomismo signifas esti dekadencaj. Homoj vivantaj en tempoj de rapideco kaj de mondproblemoj ne plu atentas sentimentalajn argumentojn. Ili konvinkiĝas nur, se oni proponas avantaĝojn. Esperanto ne proponas al la mondo pliajn idealojn, sed simple solvon de la lingva ĥaoso, kun sekva nekalkulebla ekonomio de tempo, gajno de ekzakteco kaj defendo de la naciaj lingvaj kontraŭ lingvaj diskriminacioj. Kiel jam konstatis UNESCO, Esperanto grave kontribuas al disvastigo de scienco kaj kulturo. Ĝi, do, ne plu estas projekto — kiel en la pioniraj tempoj de esperantismo — sed vivanta lingvo, kiu jam nun estas praktike uzata tra la tuta mondo por ĉiaj internaciaj interŝanĝoj. Ĝi, fine, alportas al la homaro fundamentan bazon, sur kiu eblas efektivigi solidarecon kaj moralan unuecon inter la popoloj. Elitaj metodoj signifas prezenti al la homoj la palpeblajn faktojn pri Esperanto, alvoki kaj konfidi al ties racio prefere of al malfirmaj emocicj. En nia laboro por Esperanto ni ne rajtas forgesi, ke Esperanto estas lingvo kaj nenio alia ol lingvo; ke ĝi evoluas laŭ la leĝoj de ĉiuj aliaj lingvoj, nome per alpreno de necesaj neologismoj kaj forlaso de nenecesaj arkaismoj.

“Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga”. Per tiuj vortoj la citita Deklaracio de 1905, la fondoŝtono de nia Asocio, difinas nin. Ĉiu alia ideo, eĉ interna, kiun ĉiu el ni ligas al Esperanto estas pure privata afero, pri kiu Esperantismo ne respondecas. En la sama Deklaracio Zamenhof mem ĝisdetale fiksis, ke ankaŭ liaj opinioj kaj verkoj havas privatan karakteron kaj estas por neniu devigaj.

Dum sia tuta vivo Zamenhof mem oferis siajn flankajn idealojn — kaj ni scias kiom fortaj kaj turmentaj ili estis — al la bono de Esperanto. Li ne nur verkis kaj akceptigis la Deklaracion, sed poste li plurfoje konfirmis ĝin. Plej solene tio okazis dum la malferma parolado pri la fondiĝo de U.E.A. en Barcelono en 1908.

Ni hodiaŭ kunvenis por honori D-ron Zamenhof en la tago de la datreveno de lia naskiĝo. La plej taŭga honorigo, pli ol teksi laŭdojn al lia nomo, estas firma sekvado de lia ekzemplo, utiligado de lia verko kaj laborado por ĝi, ĝis atingo de la lasta celo.

Gian Carlo Fighiera
(el “Esperanto”)


EKZERCOJ

69. Leginte la supran artikolon, respondu jenajn demandojn:

1. Kiujn du kontraŭajn tendencojn oni trovas en la karaktero de Zamenhof?
2. Kial tiuj du tendencoj ne konfliktis en lia menso?
3. Ĉu Zamenhof kutime agis impulse?
4. Kio, laŭ Zamenhof, estis la kaŭzoj de interhomaj konfliktoj, kaj kion li faris por forigi tiujn kaŭzojn?
5. Ĉu ambaŭ liaj projektoj sukcesis?
6. Kial, laŭ via opinio, la du projektoj ne same sukcesis?
7. Kial Zamenhof atendis, antaŭ ol publikigi sian lingvon?
8. Kiel Zamenhof reagis al la adorado de la adeptoj?
9. Kiu, laŭ Zamenhof, devis kontroli la evoluon de la lingo?
10. Kial reformoj ruinigus Esperanton?
11. Kio ĉefe malhelpis la fondon de internacia asocio antaŭ 1908?
12. Klarigu la taskon de la nuntempaj esperantistoj.
13. Nomu, kaj klarigu, la tri internan elitecojn.
14. Kion povas fari ĉiu esperantisto por altigi la kulturan nivelon de la movado?
15. Kiel Zamenhof donis al ni ekzemplon?
16. Klarigu la rolon de la Esperanto organizaĵoj en la movado.
17. Kio estas pli grava — leĝfarado de supre, aŭ popularigo de malsupre?
18. Kion Esperanto proponas al la mondo?
19. Kio, laŭ la aŭtoro, estas la rolo de idealismo en la movado?
20. Laŭ la Deklaracio de 1905, kiu estas esperantisto?

70. En la sekvantajn propoziciojn enmetu korekte jenajn prepoziciojn:

EN ĜIS INTER JE KONTRAŬ KROM KUN LAŬ MALGRAŬ PER.

1. ________ miaj konatoj mi havas neniun intiman amikon _____________ ŝia frato.
2. _________ mia opinio, ni trovos la solvon __________ tiu libro.
3. Esperanto ne venkos _________ la cirkonstancoj maturigos, tamen ĝi venkos, _____________ ĉiaj kontraŭuloj.
4. ___________ mia surprizo, ___________ li venis ankaŭ liaj du amikoj.
5. Ni batalos ________ ĉiuj rimedoj __________ la akuzoj de niaj kontraŭuloj.
6. Mi vidis __________ la propraj okuloj, ke li ne ĉeestis _________ la dua kaj tria horoj.
7. _________ lia mistraktado, mi ne forgesos lin _________ mia morto.
8. Zamenhof estis inda __________ ĉiaj honoroj, sed eĉ _________ la Movado li ne volis esti gvidanto.
9. ___________ la instruo de la historio, la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion _________ mokoj kaj atakoj.
10. Kiu ne estas __________ ni, estas _________ ni.

71. Uzu korekte en propozicioj la subajn prepoziciajn frazojn:

DANK’ AL; FAVORE AL; FRONTE AL; HONORE AL; APARTE DE; ĈIRKAŬE DE; DAŬRE DE; DEKSTRE DE; KOMPARE KUN; KONFORME KUN.

72. Ĉu vi konas proksimumajn sinonimojn de jenaj vortoj?:

AMARA REALA EGOISMO BUNTA KAMARADO INSTRUITA DIVENI HAZARDO PRIRIDI RENVERSI.

73. “ Mia rolo en la Movado: kion Esperanto povas fari por mi, kaj kion mi povas fari por Esperanto”. Jen temo por diskuto aŭ eseo.

Enhavo Antaŭklarigo 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30  SOLVOJ POR PAŜI PLUEN


阅读次数 171 legintoj

发表评论 Respondi

电子邮件地址不会被公开。 Retpoŝtadreso ne estos publikigita.