第29课 PAŜO DUDEKNAŬA

高级世界语教程 第29课

Paŝoj al plena posedo

PAŜO DUDEKNAŬA

VORTARO

ABSCESO: pusamaso.
ABUNDA: grandkvanta.
ACIDA: akragusta.
ALUMETO: ekbruliga lignopeco.
AMELO: substanco uzata por rigidigi tolaĵon.
ANGIO: korpa tubo, tra kiu fluas sango.
ARGILO: glueca tero.
BELGA: rilata al Belgujo.
BULO: globforma peco de materialo.
BUTONO: vestkuntenilo.
DRATO: metalfadeno.
DURA: malmola.
EPITETO: kvalitiga adjektivo.
FARĈO: viandpecetoj, kiujn oni enmetas internen de manĝaĵo.
FAVO: parazita kaphaŭta malsano.
FEKI: eligi ekskrementon.
FERMENTO: organika substanco, kiu kaŭzas malkomponiĝon.
FIGO: dolĉa mola frukto.
FILOKSERO: tre malgranda insekto.
FLARI: percepti per la nazo.
FOSI: fari kavaĵon en la tero.
KAPOTO: granda dika mantelo.
KEGLO: ligna staraĵo, kiun oni renversas per pilko.
KOLO: korpoparto inter kapo kaj trunko.
KONKERI: militakiri.
KORPULENTA: dikventra.
KORPUSO: granda armedividaĵo.
KRISPA: neregule ondeta.
KRUĈO: speco de vazo kun tenilo.
KUDRI: kunligi per fadeno.
KVODLIBETO: muzikaĵo diversspeca kaj varia.
LANO: ŝafhararo.
LEŬTENANTO: oficiro sub kapitano.
MAGAZENO: luksa butiko.
MEKANIKA: farata per maŝino.
OBUSO: kuglego.
ORANĜERIO: varma halo por konservi arbojn dumvintre.
ORFO: knabo, kies patro aŭ patrino mortis.
OZ: sufkso signifanta plena de, riĉa je.
PINĈI: premi inter du fingroj.
POMERIO: germana provinco.
PRINCO: reĝido.
PROVENCO: suda regiono de Francujo.
PUTRI: malkomponiĝi.
REGIMENTO: parto de armeo.
RENDEVUO: interkonsentita renkontigo.
RESPUBLIKO: reĝimo, en kiu regas popolaj reprezentantoj.
RIKOLTI: detranĉi kaj kolekti, ekz-e grenon.
RODI: mordeti.
RUBO: senvaloraĵoj, forĵetindaĵoj.
SILIKO: malmola ŝtono, per kiu oni povas fari fajron.
SOLDO: malgranda monero.
SPIKO: vico de grajoj sur tigo.
STRANGOLI: sufokpremi la gorĝon de iu.
SULFURO: flava materialo trovebla de vulkanoj.
ŜMACI: kisi aŭ manĝi brue.
TAVERNO: trinkejo.
TRANĈEO: protekta fosaĵo.
TRISTA: malĝoja.
VENTRO: meza parto de la korpo.
VINO: alkohola trinkaĵo.
VITO: vinberarbeto.
VERTAGO: speco de hundo kun mallongaj kruroj.

LEGAĴO

LA KVARA PIPO

La plej silentega radio flugkuras miljarojn, sed mallonga estas la vivo de l’ homo: infanjaroj kun ludoj, amo kaj laboro, malsanoj kaj mono. Estas teleskopoj, estas la saĝo kaj okuloj, sed kiel konstrui tiajn pesilojn por ekpesi la mallongan vivon: sur unu pesilteleron meti la silentegan radion, la vicaron de la nombroj, spacon, mondojn, kaj sur la alian la vegetadon de la grajno, kiu ĝermas, spikiĝas kaj forvelkas? Kiu scias, ĉu eblas, ke kvardek mizeraj jaroj superpezos?…

Estas la milito. Iam oni elektos la epiteton “La Granda” aŭ “La Malgranda” por tuj distingi ĝin de aliaj militoj pasintaj kaj estontaj. Por la homoj vivintaj tiun jaron ĝi estis simple — la milito, kiel estis simple — la pesto, kiel estis simple — la morto.

Estis la milito kaj sur la eta punkto — sur la punkto inter punktoj — proksime de la ŝtonamaso, kiu antaŭe estis nomita la urbo Ipr, kuŝis, sidis, manĝis kaj mortadis fremdaj, alvenintaj homoj. Oni nomadis tiujn la 118-a batallinia regimento de la franca armeo. La regimento kunformita en la sudo, en Provenco, konsistis el kamparanoj — vinfaristoj aŭ paŝtistoj. Dum ses monatoj la krispeharaj malhelaj homoj manĝis kaj dormis en la argilozaj kavaĵoj, pafadis, mortadis suprenĵetante la manojn, unu post alia kaj en la stabo de la korpuso estis signite, ke la 118-a batallinia regimento defendas la pozicicjn de “La Nigra Transirejo”.

Aliflanke je la distance, de 500 paŝoj sidis aliaj homoj kaj same pafadis. Inter ili estis malmulte da krispaj kaj nigraj. La blanketaj kaj helokulaj ja ŝajnis pli grandaj, pli krudaj ol tiuj vinfaristoj kaj parolis nesimilan lingvon. Ĉi tio estis la agrikulturistoj de Pomerio, oni nomadis ilin en la alia stabo la 87-a rezerva bataliono de la germana armeo.

Ĉi tiuj estis la malamikoj kaj inter la malamikoj estis la tero pri kiu la vinfaristoj kaj la agrikulturistoj diras: “La neniesa”. Ĝi apartenis nek al la Germana imperio, nek al la Franca respubliko, nek al la Belga reĝregno. La disfrakasita de la obusoj, trarodegita laulonge kaj laŭlarge per la forlasitaj tranĉeoj, abunde farĉita per la homostoj kaj rusta metalo, ĝi estis la tero morta kaj neniesa. Eĉ ne unu herbeto restis nedifektita sur ĝia fava haŭto kaj je la julia tagmezo ĝi peze fiodoris je fekaĵoj kaj sango. Sed neniam por ia ajn benita ĝardeno kun korpulentaj fruktoj kaj floroj de oranĝerioj, la homoj tiele batalegis, kiel por ĉi tiu deziriga putra senuza tero. Ĉiun tagon iu elgrimpadis el la terenoj franca aŭ germana sur la terenon nomatan “la neniesa” kaj fermentadis la flavan argilon per la densa varmega sango.

Unuj diradis ke Francujo batalas por la libero, la aliaj, ke ĝi volas forrabi la karbon kaj feron. Sed la soldato de la 118-a batallinia regimento Pierre Dubois militis nur tial, ke estis milito. Sed antaŭ la milito estis la vinberaro. Kiam pluvis tro ofte aŭ la vitojn atakadis filokseroj, Pierre estiĝis malserena kaj vipis per seka branĉo la hundon, ĉar al li ŝajnis, ke tiu troe manĝas ĉe li. Sed en la bona jaro vendinte profite la vinberarojn, li sin vestigis en la amelumitan surĉemizon kaj veturis en la proksiman urbeton. Tie en la taverno “La Rendevuo de la Princoj” li ĝojis plene, t.e. ke li frapadis la servistinon sur la larĝan brusonan dorson kaj ĵetinte en la meĥanikan gurdon du soldojn, li aŭskultadis, malferminte la buŝon, la kvodlibeton. Unu fojon Pierre ekmalsanis, ĉe li aperis absceso en la orelo kaj ĉi tio estis dolora. Kiam li estis malgranda li ŝatis rajdi sur kaprino kaj ŝteli de la patrino sekigitajn figojn. Pierre havis la edzinon Jeanne kaj li ofte ame kunpremadis ŝiajn mamojn, krutajn kaj brunetajn kiel la vinberaroj en la sunabunda bonjaro. Tiel estis la vivado de Pierre Dubois. Kaj poste Francujo komencis batali por la libero aŭ akiri la karbon kaj li estiĝis soldato de la 118-a batallinia regimento.

Distance 500 paŝojn de Pierre Dubois sidis Peter Debau kaj la vivo de tiu estis nesimila al la vivo de Pierre, same kiel estas nesimila la terpomo je la vinbero aŭ nordo je sudo kaj ĝi estis senlime simila same kiel estas similaj unu la aliajn ĉiuj fruktoj de la Tero, ĉiuj landoj kaj ĉiuj vivoj. Peter eĉ unu fojon ne manĝis vinberojn, li nur vidis tiujn en la fenestroj de magazenoj. La muzikon li ne ŝatis, sed festotage li kegloludis. Li malsereniĝadis kiam la herbo flaviĝadis kaj la bovino de Peter produktis malmulte da lakto. Li neniam havis oreldoloron. Iam li malvarmumis kaj dum semajno kuŝis havante tre altan temperaturon.

Estinte knabo li ludis kun la maljuna depatra vertago kaj per la kasketo li kaptadis la sunrebrilojn. Lia edzino Johanna estis blanka kiel lakto, malkompakta kiel la kuirita terpomo kaj ĉi tio plaĉis al Peter. Tiel vivis Peter. Poste — unuj parolis ke Germanujo batalas por la libero, la aliaj — ke ĝi volas forrabi la feron kaj karbon — Peter Debau estiĝis la soldato de la 87-a rezerva bataliono.

Sur la neniestereno estis nek libero nek karbo — estis nur la rubaro de la ostoj kaj rusta pikdrataro, sed la homo volis per ĉiuj ajn rimedoj akiri la neniesan terenon. Pri tio oni ekpensis en la staboj kaj menciis en la paperaro. La 24an de aprilo 1916 la leŭtenanto alvokis al si soldaton Pierre Dubois kaj ordonis je la dua horo post la noktomezo tragrimpi la forlasitan tranĉeon, nomitan “La Kata Koridoro”, ĝis la germanaj pozicioj kaj kaŝrigardi kie estas dislokitaj la malamikaj postenoj.

Pierre Dubois estis dudek-ok jara. Ĉi tio certe estas tre malmulte — la silentega radio flugkuras dum jarcentoj. Sed Pierre, ekaŭdinte la ordonon, ekpensis, ke estis la filokseroj pereigantaj la vinberojn kaj la malsanoj pereigantaj la homon, sed aperis la milito kaj por la homo necesas kalkuli ne jarojn, sed la horojn. Ĝis la dua post la noktmezo restis ankoraŭ 3 horoj kaj 15 minutoj. Li sukcesis alkudri la butonon, skribi al Jeanne ke ŝi ne forgesu surguti la sulfuron sur la junajn vitojn kaj laŭte ŝmactrinkante, varmigante la manojn super la kruĉo eltrinki la nigran acidan kafon.

Je la dua postnoktmeze Pierre rampis sur la gliteca argilo por konkeri la neniesan terenon. Li longedaŭre trarampadis la tranĉeon, nomitan “La Kata Koridoro”, kunpuŝiĝante kun ostoj kaj pikdrataroj. Poste la koridoro finiĝis. Dekstre kaj maldekstre estis la samaj forlasitaj tranĉeoj, orfecaj kiel forlasitaj domoj. Pripensante kiun elekti: ĉu la dekstran aŭ maldekstran — ili ambaŭ kondukis al la malamikoj, tio estis — al la morto. Pierre decidis ekripozeti kaj uzante la kaŝitecon de la loko, ekfumi la povran soldatan pipon, malpurigitan de argilo. Estis tre mallaŭte — la homo kutime laŭte pafadis tage, sed nokte ili mortigadis unu alian sen bruo, sendante solecajn homojn, serpentumantajn kiel Pierre, aŭ fosante la subfosaĵojn. Pierre fumis la pipon kaj rigardis al la malplena steloza ĉielo. Li ne mezuris, nek divenprovadis, nek komparadis la mondojn kun sia vilageto en Provenco. Li nur ekpensis: “se tie en la sudo estas la sama nokto — por la vinberoj tio estas bona kaj al Jeanne same, Jeanne ŝatas la varmajn noktojn.” Li kuŝis kaj fumis, ĝojante per la tuta varmo de sia harabunda besteca korpo de tio, ke tie ĉi sur la morta neniesa tero, li ankoraŭ estas viva, li spiras kaj fumas kaj kapablas ekmoveti la manon kaj piedon.

Sed Pierre ankoraŭ ne sukcesis fumigi bone la pipon, kiam depost ia angulo aperis homo. Iu rampis renkonten al li. Pierre vidis la vizaĝon — helan kaj larĝan, ne similan al la vizaĝoj de vinfaristoj kaj paŝtistoj de Provenco, la fremdan vizaĝon, fremdan ŝirmkaskon, fremdajn butonojn. Ĉi tiu estis Peter Debau, sed por Pierre li estis simple la malamiko, kiel simple estis la milito, aŭ simple — estis la morto. Li ne sciis, ke vespere la germana leŭtenanto alvokis al si soldaton Peter kaj donis al tiu la ordonon, ke Peter same riparis la kapoton, skribis al Johanna, ke ŝi ne forgesadu la gravedajn bovinojn, kaj ŝmacante trinketis la supaĉon. Pierre ne sciis pri tio, sed se li eĉ scius, ĉioegale li ne komprenus — ja tiun jaron estis milito. Peter estis por Pierre simple la malamiko, sed renkontinte la malamkon alrampantan renkonten, Pierre kiel la antikva praulo en la arbaroj, kiel la lupo fleksiĝis, streĉis sin, preparante sin alkroĉiĝi en la kaptitaĵon. Kaj apude Peter ekvidinte la malamikon tiel proksime, ke li aŭdis kiel batadas la fremda koro, kiel la praulo, kiel la lupo liberigis la manojn, submetis la krurojn, mezurante la pli bonan eksalton.

Ili kuŝis unu kontraŭ la alia. Ĉiu atendis kaj ne volis komenci. La manoj de ambaŭ estis videblaj kaj, ne rigardante la vizaĝon, ili ambaŭ atentege rigardadis la malamikecajn manojn.

Kaj la pipo de Pierre fumis. La malamikoj kuŝis apude, ne volante mortigi, sed firme sciante, ke mortigi estas necese, ili kuŝis pace kaj laŭte spiradis unu al la alia en la vizaĝon. Ili kiel la bestoj alflaradis la fremdan lanon. La odoro estis parenca kaj konata, la odoro de la soldato, de tramalseka kapoto, ŝvito, malbona supo, argilo. La alvenintaj el la malproksimaj terenoj, el Provenco, el Pomerio sur ĉi tiun teron, neniesan kaj fremdan, ili sciis: la malamiko — oni strangolu… Ili ne penis interparoli: estas multaj fremdaj terenoj kaj fremdlingvoj. Sed ili pace kuŝis apude kaj la pipo de Pierre fumis kaj Peter (kiu ne povis ekfumi la sian, sciante, ke la plej eta manmovo — ekestos batalo kaj morto) enspirinte avide la tabakofumon, malfermis la buŝon. Li per ĉi tio petis kaj Pierre komprenis lin, kaj ankoraŭ pli proksimen eltiris sian kapon. Peter prenis la pipon per la dentoj el la dentoj. Kaj la okuloj de ambaŭ kiel ĝisnune ne lasadis la liberiĝintajn, kvazaŭ senvivajn, manojn. Enspirinte la tabakfumon Peter redonis la pipon al Pierre kaj tiu siavice, jam ne atendante la peton post la fumenspiro proponis la pipon al la malamiko. Tiel ili faris kelkfoje, dolĉe fumante la soldatan pipon, la du malamikoj sur la neniesa tero, kiun oni nepreĝe konkeru. Ili enspiradis la tabakfumon singarde, malrapide, tre, tre malrapide. La plej silentega radio flugkuras dum miljaroj, sed ili sciis, ke por unu el ili ĉi tio estas la lasta pipo. Okazis la malfeliĉo — la pipo ne finfuminte ĝis la fino, estingiĝis. Iu el la du enmeditigis kaj ĝustatempe ne plilongigis per la englutita enspiro ties mallongan vivon. Ĉu tiu estis Pierre, ekmemorinta la brunhaŭtan Jeanne, ad Peter adiaŭinta kun la blanketa Johanna? Iu el tiuj du… Ili sciis, ke elpreni la flamigilon neeblas, ke je plej eta manmovo — ekestos la lukto kaj morto. Sed iu unua ekdecidis, ĉu Pierre, defendanta la francan respublikon, kaj en la malantaŭa poŝo konservanta la silikon kun la longa ŝnuro,– ĉu Peter, kiu havis alumetojn kaj kiu batalis por la germana imperio? Iu el tiuj du…

Ili kunkroĉiĝis kaj komencis strangoli unu la alian. La pipo elfalis kaj enargiliĝis. Ili strangoladis kaj batadis unu la alian, strangoladis longe, silente, ruliĝante sur la tero, kovrante sin per la argilbuloj. Poste, ĉar neniu povis superforti, ili per la dentoj enkroĉiĝis en la durajn vilajn vangojn, en la angiozajn kolojn, eligantajn la parencan kaj konatan odoron, fermentante la flavan argilon per la varmega sango. Ili denove eksilentis, denove pace kuŝis apude, nur sen la pipo, mortaj sur la morta kaj neniesa tero.

Baldaŭ ĉesis esti videblaj la plej silentegaj radioj, irantaj de la steloj al la Tero, mateniĝis, kaj kiel ĉiun tagon, la homoj mortigantaj dum la nokto silente, rampante sur argilo kaj fosante la subfosaĵojn, ekvidinte la Sunon, komencis murdadi laŭte, pafante el la pafiloj kaj kanonoj. En la du staboj oni enskribis en la listojn de la malaperintoj tiel diversajn kaj similajn du soldatojn, sed kiam denove alvenis la nokto, ekrampis sur la teron, nomitan “la neniesa”, novaj homoj por fari tion, kion faris nek Pierre, nek Peter, ja tiun jaron estis la milito.

En la vilaĝeto de Provenco la brunhaŭta Jeanne,ŝutante per sulfuro la vitojn, ploris pro Pierre kaj fininte plori, ŝi enlasis en sian hejmon alian edzon — Paul, ĉar iu devis surtranĉi la vitojn kaj kunpremadi ŝiajn mamojn, krutajn kiel la vinberaroj en la rikoltabunda jaro kaj tre malproksime de ŝi, sed pli proksime ol stelo de stelo, en la vilaĝeto de Pomerio ploris la blanketa Johanna, alŝutante la nutraĵon al la gravedaj bovinoj kaj ĉar la bovinoj postulis multe da zorgoj kaj ŝia karno blanka kiel la lakto ne povis vivi sen la karesoj, en la bieno aperis la nova edzo laŭ antaŭnomo Paul. Eksciinte, ke la viroj finfumis sian lastan pipon, du virinoj tristegis kaj poste denove ĝojis kun la aliaj edzoj, ja tiun jaron, same kiel dum aliaj jaroj, estis la vivo.

En aprilo 1916 la neniesa tero odoranta de la fekaĵo kaj sango, ĉesis resti neniesa. En la varma serena tago sur ĝi mortis tre multe da homoj el diversaj provincoj kaj la flava argilo, fermentita de la sango, estiĝis ies propra laŭleĝa tereno. Unuan fojon laŭlonge de la tranĉeo, havinta la nomon “La Kata Koridoro”, la homoj antaŭe rampintaj sur la ventro ekiris trankvile, ne ekfleksante eĉ la kapon. Sur la tranĉekurbigo tie, kie finiĝis la “Kata Koridoro” kaj disbranĉiĝis dekstren kaj maldekstren aliaj tranĉeoj, ne havantaj nomojn, ili ekvidis du skeletojn, ĉirkaŭbrakumantajn unu la alian, kiel feliĉaj amantoj, ekkaptitaj de la morto. Apude kuŝis neglektite la eta pipo.

Jen ĝi estas antaŭ mi, la povra soldata pipo, malpurigita per argilo kaj sango, la pipo, kiu estiĝis en la milito “La Pipo de Paco!” En ĝi ankoraŭ grizas iom da cindro — la postsigno de la du vivoj, forbruligitaj pli rapide ol la pinĉokvanto de la tabako, la vivoj mizeraj kaj belegaj. Kiel konstrui tiun pesilon, ke oni pesu la vegetadon de la homgrajno, ke oni ĵetu sur unu pesilteleron milmilojn da jaroj kaj sur la alian tiom da tempo dum kiu povas fumi la eta soldata pipo?…

Ilja Erenburg
el la rusa: Viktor Gruŝko
(el “Norda Prismo”)


EKZERCOJ

168. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:

1. Iasence la aŭtoro ja sugestias pesilon por mezuri la homvivon kontraŭ la ĉielaj radioj. Kiasence?
2. Evidente la aŭtoro prezentas du soldatojn, kiel li skribas, “tiel diversajn kaj similajn”, eble pli similajn ol diversajn. La ripetado de detaloj de la du malamikoj estas unu el la rimedoj, per kiuj li volas sentigi sian temon. Sed okazas ankaŭ ripetiĝoj vortaj, kiuj havas fortan efikon. Trovu kelkajn el tiuj vortaj ripetiĝoj, kaj analizu ilin.
3. “Iu el la du enmeditiĝis kaj ĝustatempe ne plilongigis per la englutita enspiro ties mallongan vivon.” Kritiku la pozicion de “ĝustatempe” en tiu propozicio.
4. Kiel Pierre kaj Peter malsimilis inter si? Kiel ili similis? Kiuj, laŭ via opinio, estis la pli gravaj vivfaktoroj — la malsimilaĵoj aŭ la similaĵoj? Kiuj faktoroj estis, laŭ la opinio de la aŭtoro, la pli gravaj? Kiel li sukcesis sentigi sian opinion?
5. Ĉu Pierre Dubois batalis por la libero?
6. Pri kio Pierre pensis, dum li ekbruligis sian lastan pipon? Kion tiuj pensoj sciigas al ni pri la homoj soldatiĝintaj dum milito?
7. Kiel reagis Pierre, kiam li ekvidis tiel proksima Peteron Debau?
8. La rakonto ne finiĝas kun la morto de la du soldatoj: ni sciiĝas pri la efiko de tiu duobla morto. Kion tiu efiko sentigas pri (a) la milito? (b) la vivo?
9. Al kio komparas la aŭtoro la du trovitajn skeletojn? Kial tiu komparo estas (intence) ironia?
10. Kio estas la fina efekto de la rakonto sur la leganton? Analizu tiun efekton.

169. La subaj propozicioj enhavas po unu el jenaj figuroj: metaforo; similigo; ironio; antonomazio; kalemburo. Trovu kaj analizu la figurojn.

a) La miljara paco estis rimarkinda fenomeno en si mem.
b) Kion bezonas la Movado, tio estas financa napoleono.
c) … kaj lante kun ni la insulo eknaĝas kiel nupta barko.
d) Tra la stratoj kaj bulvardoj de la urbo Antverpeno, mi multfoje la brutaron de ĉagrenoj miaj trenis.
e) Kiumotive vi venis al Londono? – Lokomotive!

170. La poeto Eŭgeno Miĥalski verkis poemon sub titolo “Paraleloj”, kies unua strofo legiĝas jene:

… Novo — malnovo,
eterno — momento,
potenco — senpovo,
feliĉo — turmento.

Kiel vi vidas, temas pri vortparoj, kiuj estas antonimaj. Vi vidas krome, ke la unua kaj tria paroj rimas, ankaŭ la dua kaj kvara. Sube vi trovas 24 vortojn; ill estas la vortoj de tri aliaj strofoj en la poemo, sed tute misordigitaj. Laŭ tiuj indikoj, ĉu vi povas rekonstrui la tri strofojn?

KARESO SINCERO INFERO MILDECO PROMESO ĴALUZO SUFERO EKFLAMO FIDELO KOMPATO BEATO EDENO RIBELO INSULTO TRANKVILO ADORO KONFIDO MALAMO FI-TROMPO KRUELO ADULTO KONSTANTO AMUZO ĴURROMPO.

171. Korektu la subajn propoziciojn, tiel ke ili diru tion, kion la aŭtoroj evidente intencis.

a) Estas notinde, ke la eldonejo akceptis Esperanton, kvankam ĝis nun ĝi estis kontraŭ nia lingvo sekve de la multa pruvmaterialo, kiun nia samideano povis disponigi.
b) La patrinoj faras sian eblon forigi la infanojn, kokojn kaj ceterajn dombestojn de sur la reloj.
c) Prelegis nia arminda instruistino.
d) Morgaŭ, frumatene, la metiistoj rapide pakis sian ekipaĵon kaj ĝentile formarŝis.
e) Post du jaroj la patro de Aleksandro estis mortigita kaj sekve li surtroniĝis.
f) La helpkuracisto estis homo nejuna kun grasa ventro kaj kun senharaĵo.
g) Elektis vin Dio, ho granda virino, naskigi la Majstron.
h) Montoj, surkreskitaj de abioj kaj piceoj kaj belegaj sunaj valoj, estas la vidindaĵoj de tiu ĉi regiono.
i) Malgraŭ landlimaj bareloj, la esperantistoj devas kaj povas aranĝi ligilojn inter la popoloj.
j) La opinioj pri la valoro de la kiso estas tre malsanaj.

172. Uzu korekte en propozicioj la subajn vortojn kaj frazojn:

ĜUSTE; ĴUS; MALPLEJ; JAM DELONGE; NOME; ENTUTE; JAM NE; POR MI; PRO MI; UNUOPE.

173. “Prefere vivanta malkuraĝulo ol mortinta heroo.” Diskutu.

Enhavo Antaŭklarigo 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30  SOLVOJ POR PAŜI PLUEN

阅读次数 147 legintoj

发表评论 Respondi

电子邮件地址不会被公开。 Retpoŝtadreso ne estos publikigita.