第21课 Paŝo Dudukunua

高级世界语教程 第21课

Paŝoj al plena posedo

PAŜO DUDEKUNUA

VORTARO

AKTORO: teatra ludisto.
ALMOZO: monhelpo al malriĉulo.
ANEKDOTO: mallonga sprita rakonto.
APLAŬDI: montri aprobon.
ARTIFIKO: trompa ruzaĵo.
BENGALA: rilata al Bengalujo, orienta regiono de Hindujo.
CIGANO: homo el vaganta hindujdevena gento.
CIVITO: tutaĵo de la regnanoj.
DIREKTORO: direktisto de ofico.
DORNO: pikileto de vegetaĵo.
EVIDENTA: klara kaj senduba.
FILISTRO: senidealulo, vulgarulo.
GRATULI: esprimi al iu kontentecon pri iu lia sukceso.
ĜEMI: aŭdigi plendan brueton.
ILUZIO: erara penso aŭ opinio.
IMITI: similigi sin aŭ ion al io aŭ iu alia.
INFEKTI: havigi al iu malsanon.
INKLUZIVA: enhavanta en si.
INSTRUMENTO: speciala ilo; ĉi tie: muzikilo.
JAGUARO: amerika katsimila rabobesto.
KOLOMBO: birdo kun forta hejmiga instinkto.
KOLUBRO: nedanĝera serpento.
KOMPROMITI: endanĝerigi.
KONFERANSEO: programestro.
KONKLUDO: fino de rezonado; finrezulto.
KORBO: portebla ujo farita el sekaj herbaĵoj ks.
KRAVATO: ornama rubandaĵo, kiun viroj portas ĉirkaŭ la kolo.
KROĈI: ligi per hoko.
LEVO: bulgara monunuo.
MANTELO: longa supervesto.
MIKROFONO: instrumento, kiu plilaŭtigas sonojn.
MORDI: ŝiri per la dentoj.
MUSO: malgranda malutila besto.
NEGLEKTI: malzorgi, malatenti.
ORIGINALA: ne simila al aliaj.
POPO: grekortodoksa pastro.
PROGRAMO: la enhavo de teatraĵo ks.
PRONONCI: aŭdigi klare.
PROTESTI: fari deklaron kontraŭ io.
RATO: malutila besteto.
REKVIZITO: teatra ekipo.
TELEGRAMO: komuniko rapide transsendata.
TELERO: malprofunda manĝovazo.
TIGRO: granda katsimila rabobesto.
TIKLI: delikate kaj ridige tuŝeti iun.
TRETI: piedpremi.
TUMULTO: konfuza brua malordego.
VOSTO: postpenda hararo de besto.

LEGAĴO

KONFERANSEO

Kiam mi estis en la dua lerneja klaso ni prezentis teatraĵon kaj en ĝi mi partoprenis en rolo de popo. Ĉe ĉiu mia apero la publiko krevis pro rido kaj aplaŭdis vigle, malgraŭ ke la teatraĵo estis tragika — iu reĝfilino estas ŝtelita de ciganoj,ŝi suferas kaj mortas kiel almozulino malproksime de sia hejmo. Mi supozas, ke pri la rido kulpis mia barbo, ĉar ĉiuj komprenis, ke la barbo estas farita el kapra vosto.

Ĉe ĉiu provo diri ion mia barbo turniĝis supren, fermadis mian buŝon, tiklis mian nazon kaj mi tuj ternis. Sed plej grandan sukceson mi atingis en la fino de la teatraĵo kiam la reĝfilino mortis. Mi devis levi miajn manojn kiel eble plej rapide kaj voki Dion preni ŝian animon, kaj mi faris tion tiel energie ke mia popa mantelo ŝiriĝis (mi estis ĝin surtretinta per miaj piedoj antaw ol levi la manojn) kaj la barbo malkroĉiĝis kaj mole falis sur la plankon. Mi kredas, ke eĉ Kin ne atingis tian sukceson — la salono apenaŭ ne detruiĝis pro aplaŭdado kaj rido.

De tiam mi ekvivis kun la penso, ke mi estas naskita artisto. Kun paso de la tempo mi pliaĝiĝis kaj farigis helpadministranto, sed tiu penso pri mia destino ne lasis min eĉ dum minuto.

Kaj jen, hazarde, antaŭ ne longe, oni sciiĝis, ke la urba konsilantaro aranĝas grandan vesperamuzon en la salonoj de la novkonstruita modela restoracio.

Ĉio estis en ordo, sed en la lasta momento, sabate tagmeze, oni eksciis, ke forestos la konferanseo; la antaŭvidita persono ebriiĝis vendrede kaj malaperis. Sabate li sendis el urbo Sliven luksan telegramon: “Mi estas bone, kiel vi fartas”. La situacio minacis fariĝi danĝera, se mi ne enmiksiĝus. Tuj mi iris al la ĉefa urba respondeculo, kiu prizorgas la amuzon, kaj deklaris al li, ke mi estas preta konferansei, des pli ke mi havas sperton en tiaj aferoj, ja mi ludis en la lernejo la rolon de popo kaj tiel plu. Dum momento al mi ŝajnis, ke mi vidas ĝojan brilon el la okuloj de la respondeculo, sed poste li svingis per mano kaj diris:

— Mi petas vin, kamarado Conev, klopodu, ke ĉio estu iom pli… ja vi komprenas, ni ne devas nin kompromiti kaj krome la nomo de nia urba konsilantaro… ĉu vi komprenas?…

— Estu trankvila, kamarado, lasu tion al mi. Ni ja ludis en la pasinto, mi havas sufiĉan sperton, ne maltrankviliĝu!

Sed Dio scias pro kio, la respondeculo daŭre rigardis min kun certa dubo kaj malgaje balancis la kapon.

Eh, Dio mia — ĝemis li kaj al mi ŝajnis, ke li pentas pro la fakto, ke li entreprenis tiun respondecan kaj riskan aranĝon.

Sed jen la vespero venis. Mi renkontadis la gastojn ĉe la pordo, manpremis neglekte kun ĉiuj gravaj personoj de la urbo kaj kiam ili demandis min: “He, kiel estas, ha? Ĉu ni amuzos nin?”, mi svingis per la mano dirante: “Mi petas — ĉu ne mi estas la konferanseo?” kaj similajn spritaĵojn. Poste mi ekvagis inter la tabloj kaj la gastoj konkuris regali min kaj demandi pri detaloj de la programo. Al ĉiuj mi respondadis sub sekreto, ke mi aranĝis ĉion kaj estos grandaj surprizoj kaj multe da rido. Neatendite tamen la respondeculo kaptis kaj eltiris min de ĉe unu tablo, kie mi klarigas la signifon kaj la rolon de la konferanseo kaj kriis al mi:

— Kion vi faras? Jam estas la 22a horo kaj la programo ankoraŭ ne komenciĝis!?

— Kia programo? — ekmiris mi.

— Kiel kia?!— ekĝemis la respondeculo. Ja vi devas malfermi la amuzvesperon kaj prezenti la aktorojn kaj ties numerojn. La de estantoj jam protestas.

— Ha, estos ankaŭ numeroj — ekĝojis mi. Tre bone, saĝe elpensite.

Mi etendis mian manon por gratuli lin, sed li forpuŝis ĝin kaj montris al mi la scenejon. Meze de tondro de aplaŭdoj mi riverencis kaj sciigis per la movebla mikrofono, kiun oni enmanigis al mi, ke nia programo komenciĝas. Poste mi eksidis sur unu seĝo kaj diris al la sidantaj personoj de la najbara tablo, ke certe la programo estos tre interesa kaj mi komencis kanteti la kanton “Dornoj, knabinoj, dornoj”. En la sama momento la tuta salono ekkrevis pro rido. Mi turnis min malantaŭen kaj demandis pro kio oni ridas, sed la rido plifortiĝis. Tiam la respondeculo kriis en miajn orelojn: “Forĵetu tiun mikrofonon, sentaŭgulo!” Nur tiam mi vidis, ke mi tenas ankoraŭ la mikrofonon kaj la publiko aŭdas tion, kion mi parolas. Mi tamen devas diri, ke ankaŭ la respondeculo sin kompromitis, ĉar ĉiuj aŭdis kiel li min insultis.

Ankaŭ post tio mi ne perdis mian trankvilon kaj sciigis, ke sekvos la unua punkto de la programo. En tiu momento antaŭ mi staris unu el la flutistoj de la orkestro kaj al mia kapo tuj venis la penso profiti la okazon kaj prezenti lin kiel plenumanton de ludado per fluto.

— Kamarado Petrov (mi ne sciis ĉu li nomiĝas Petrov aŭ alie, sed tio ne gravis en la momento) ludos ion per fluto — anoncis mi. La flutisto retiriĝis kaj ekrigardis min ektimigite, sed mi mallaŭte kriis al li, ke ni pagas al la orkestrantoj ne por rigardi la plafonon, sed por ludi. Aŭdante mian koleran voĉon la flutisto konsciigis kaj tuj ekblovis sian instrumenton. En tiu momento alvenis, profunde spirante, alia prizorganto por la amuzo, kaj sciigis al mi, ke en la suba salono la iluziisto Carli atendas min. Mi ordonis al la flutisto, ke li ludu ĝis kiam mi revenis kaj rapide iris al la suba salono. Sed intertempe la iluziisto estis perdinta paciencon kaj mem ekiris serĉi min. Tial estis necese, ke mi trovu eliron el tiu situacio. La publiko ja estis okupinta la lokojn kaj streĉe atendis. Konsiderante rapide kion fari, mi sciiĝis, ke ankaŭ mi scipovas artifikaĵojn kaj mi prenis la kravaton de la kolo de unu sinjoro, prenis ankaŭ unu tre grandan restoracian teleron kaj k-r-a-ŝ! — frapis la teleron je la plankon kaj la kravaton disŝiris je pecoj. La publiko komencis furioze aplaŭdi, nur la direktoro de la restoracio kaj la sinjoro restinta sen kravato ekrigardis min scivoleme — evidente i1i atendis, ke mi tuj rekreos antaŭ ĉies okuloj la teleron kaj la kravaton. Sed ilin mi trankviligis:

— Civitanoj — diris mi — vi certe atendas, ke mi restarigos tion, kion mi rompis kaj ŝiris. Vere iuj iluziistoj faras tion, sed mi ne. Mi iras laŭ propra vojo.

La publiko denove ekridis kontenta, ĉar tio vere estis tre ridinda, nur la direktoro protestis laŭte kaj ekiris serĉi la ĉefan respondeculon, kaj la posedanto de la kravato sin ĵetis kontraŭ min por bati min. Mi tamen lerte manovris kaj sukcesis eviti la frapon. En tiu momento alvenis la vera iluziisto kaj li flustris en mian orelon, ke li, se ne estus la publiko, deŝirus mian kapon, ĉar li kuris tra ĉiuj salonoj serĉante min. Mi tamen ne konfuziĝis pro tiuj minacoj kaj alproksimiĝante al la rekvizitoj de la iluziisto komencis malfermi skatolojn, korbojn kaj sakojn. Sed subite mi ekkriis, ĉar iu besteto mordis min kaj mi retiriĝante malantaŭen, falis en korbon, el kiu eliris 10 kolomboj, 17 blankaj musoj, 3 kolubroj, ĉirkaŭ 10 akvaj serpentoj kaj multaj aliaj etaj kaj nedanĝeraj bestetoj, kiuj tuj ekrampis inter la gastoj. La lastaj, mi ne scias pro kio, levis grandan bruon; iuj surtabliĝis kaj fariĝis tia tumulto, kvazaŭ okazus io eksterordinara. Al mi mem ĉio ŝajnis tre gaja kaj mi ridis elkore ĝis mi vidis, ke venas la ĉefa respondeculo, kiu havis teruran esprimon sur sia vizaĝo. Li ordonis al mi, ke mi tuj iru supren kaj liberigu la kompatindan flutiston. Mi plenumis tiun ordonon kaj alveninte en la supran salonon mi kun miro konstatis, ke la tuta publiko sidas kiel rigida kaj la flutisto daŭrigas blovadi en la fluton kun lastaj fortoj. Vidante min, li apenaŭ povis prononci: “Ah, jen vi finfine”, kaj svenante falis en la manojn de la ceteraj orkestrantoj, kiuj lin elportis.

Por serenigi la atmosferon mi komencis rakonti ian anekdoton, sed mi ne povis fini ĝin, ĉar en la salonon ŝtorme eniris la gastoj el la suba salono kaj post ili inter la tabloj ekrampis la musoj, kunikloj, serpentoj, kolubroj, ratoj k.a. bestoj de la iluziisto Carli Gicov. Okazis vera paniko, en kiu, kiel mi sukcesis vidi, la respondeculo svenis en la brakoj de unu dika sinjorino, kiu siavice konsideris lin muso kaj ekkriis per laŭta voĉo. Sia krio infektis ĉiujn ceterajn kaj baldaŭ la tuta salono eksimilis al vivanta maro, en kiu viroj kaj virinoj interpuŝante unu la alian, renversante kaj rompante ĉion sur sia vojo, direktiĝis al la eliro.

Mi plifortigis la tumulton imitante per la mikrofono la voĉojn de diversaj sovaĝaj bestoj, de jaguaro ĝis bengala tigro. Do, persone por mi, la amuzo iris tre gaje kaj plene diferencis de aliaj tiaspecaj aranĝoj.

La postan tagon, tamen, vokis min la ĉefa respondeculo kaj klarigis al mi, ke li sugestis al mia ĉefo, ke sentaŭguloj kiel mi ne devas okupi ŝtatan postenon. Poste li daŭrigis:

— Krome, “Kara amiko”, je via konto ni kalkulis ĉiujn elspezojn por la amuzvespero, inkluzive la rompitajn kaj difektitajn objektojn je sumo 15 624 levoj. Kaj nun — konkludis li — for de ĉi tie, ĉar semi vidos vin ĉi tie refoje, ml sufokos vin per miaj propraj manoj.

Dirante tion li ekĝemis “Oh” kaj kaptis sin je la okulo, kiu estis bluiĝinta — kredeble, la dika sinjorino frapis lin je tiu loko, opiniante lin muso.

Sed, “se”… Mi mem intencis forlasi tiun filistran urbon kaj translokiĝi en la ĉefurbon, por tie plene dediĉi min al la arto.

Kaj se la vizitantoj de la amuzvespero ne komprenis, ke mi estas la plej originala kaj kuraĝa konferanseo, ja vi karaj legantoj plene komprenis tion. Mi petas vin, kunhelpu, ke mi estu enoficigita kiel ŝtata konferanseo en Sofia. Skribu al la adreso: Vasil Conev, Sofia, Str. 6 septembro N 49.

Vasil Conev
el la bulgara: Metodi Panĉev
(el “Belarto”)


EKZERCOJ

116. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:

1. “… iu reĝfilino estas ŝtelita de ciganoj, ŝi suferas kaj mortas …” Kial ĉi tie estas uzita la nuntempo (-as)? La unua parto de la propozicio estas pasiva:

reskribu ĝin aktive. Donu sinonimon de reĝfilino.

2. “La barbo estas farita el kapra vosto.” Skribu ankaŭ tiun propozicion aktive. 3. “Kiel eble plej rapide.” Skribu propoziciojn, uzante kiel eble plej kun jenaj vortoj

EVIDENTA; IMITINDA; NEGLEKTE; ORIGINALA; ARTIFIKE.

4. “La salono apenaŭ ne detruiĝis…” skribu unuvortan sinonimon de apenaŭ ne.
5. “Mi estas bone, kiel vi fartas?” Jen ekzemplo de idiotisma Esperanto. Gramatike, la unua frazo devus legiĝi: “Al mi estas bone” (kial?), sed ofta kaj kutima uzado de la plena frazo kaŭzas, ke la frazo de la aŭtoro restas tute komprenebla kaj natura. Kial li ne povis skribi “Mi estas bona”?
6. “… rigardis min kun certa dubo.” Jen denove idiotismo, sufiĉe disvastiĝinta. Ĉi tie la vorto certa estas uzita anstataŭ iom da aŭ ia. Kion signifas fundamente la vorto certa?
7. “Mi frapis la teleron je la plankon kaj la kravaton disŝiris je pecoj.” Laŭeble
klarigu la diferenoon signifan inter la du uzoj de “je”.
8. “Ŝia krio infektis ĉiujn ceteraj…” Klarigu la metaforon.
9. “… la tuta salono eksimilis al vivanta maro.” Klarigu tiun similigon.
10. Kial la vortoj “kara amiko”, en la fina parolo de la ĉefa respondeculo, estas skribitaj inter citiloj?

117. Skribu po du propozicioj, uzante la subajn vortojn. En la unua propozicio uzu la vorton senmetafore; en la dua uzu ĝin metafore (vidu ekzercon 114):

DORNO; MORDI; TIGRO; TIKLI; TUMULTI; JUKI; KUNIKLO; LAFO; NODO; ORBITO.

118. Uzu jenajn vortojn korekte en propozicioj:

PRILABORI; PRISKRIBI; PRIPENSI; PRIKANTI; PRIRABI; PRIŜTELI; PRILUMI; PRIDISPONI; PRIMOKI; PRIPAROLI.

119. Uzu jenajn vortojn korekte en propozicioj:

DEMETI; DEKUTIMIGI; DELOGI; DEFLANKIGI; DETENI; DEPRENI; DELONGE; DENASKA; DEVOJIGI; DEVENI.

120. Kiun adjektivon vi uzus por priskribi:

a) personon, kiu helpadas al homoj senhavaj?
b) priskribon troigan kaj, kvankam ne tute malveran, tamen iom misprezentan?
c) virinon allogan kaj mode vestitan?
d) novaĵon maltrankviligan?
e) paroladon komplete sensencan?
f) kutimon tre provizoran kaj paseman?
g) okazaĵon tre absurdan?
h) homon tre religian?
i) virinon, kiu ne kapablas naski?
j) spacon tute malplenan?

121. “Iu reĝfilino estas ŝtelita de ciganoj, ŝi suferas kaj mortas kiel almozulino malproksime de sia hejmo.” Do verku tian teatraĵeton — nu, ne necesas trakti la temon tute serioze!

Enhavo Antaŭklarigo 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30  SOLVOJ POR PAŜI PLUEN


阅读次数 132 legintoj

发表评论 Respondi

电子邮件地址不会被公开。 Retpoŝtadreso ne estos publikigita.