第4课 Paŝo Kvar

高级世界语教程 第4课

Paŝoj al plena posedo

PAŜO KVARA

VORTARO

AFIŜO: surmura presita sciigo.
APERTI: malfermi.
APOGI: subteni iun aŭ ion per io.
BILETO: rajtiga papereto.
DAMNI: kondamni (ofte uzata kiel sakro).
DEZERTA: senhoma.
DOMACO: bedaŭrindaĵo.
EKSPRESA: tre rapids.
ENUI: malplezuri pro senintereso.
FERO: malmola metalo.
FOIRO: granda komerca kunveno.
FUĜI: forkuri por sin savi.
FUNKCII: plenumi sian taskon.
GASTO: amika vizitanto.
GIĈETO: fenestreto en muro, kie oni aĉetas, ekzemple biletojn.
GLUO: fluaĵo, per kiu oni fiksas ion al io alia.
GRUMBLI: murmuri malkontente.
KABANO: iom kruda dometo.
KAJERO: maldika libreto.
KALVA: senhara.
KASO: monkesto.
KATO: hejmbesto kun belaj korpharoj.
KOMBINI: kunmeti.
KOOPERATIVO: societo kunaganta.
KUBUTO: mezpunkto de la brako.
KULTURI: prilabori la teron.
KUPEO: parto de la vagono.
LACA: bezonanta ripozon.
LAGO: etendaĵo da akvo, ĉiuflanke ĉirkaŭata de tero.
LINIO: kontinua streko.
MENUO: listo de haveblaj manĝaĵoj.
MIOPA: havanta neordinare mallongan vidpovon.
NAJLO: larĝkapa metala pinto.
NAZO: korpoparto, per kiu oni flaras.
OLDA: maljuna, aŭ malnova.
OPONI: kontraŭstari.
PARKERE: per la memoro.
PASAĜERO: veturanto.
PINTO: pika ekstremo.
PLORI: montri doloron per larmoj.
PRINCIPO: fundamenta veraĵo.
RANDO: ĉirkaŭa ekstremaĵo de io.
RESTORACIO: loko, kie oni povas manĝi se oni pagas.
SEKA: enhavanta neniom aŭ malmulte da akvo.
SKRAPI: iom akre froti ion.
STACIO: loko, kie haltas publikaj veturiloj.
STREKI: desegni linion per unu movo de skribilo.
STRIO: longa mallarĝa peco kun paralelaj randoj.
STUDI: diligente esplori.
SUFERI: senti doloron.
SUFOKI: mortigi per senigo de aero.
SUMO: ĉiuj partoj kune, kiel tuto.
SURDA: nepovanta aŭdi.
SVARMI: esti tre multnombra.
TRAJNO: vagonaro kun lokomotivo.
VAGONO: veturilo, kiun trenas lokomotivo.
VITRO: malmola, travidebla, rompebla substanco.
VULPO: flavruĝa hundosimila rabobesto.

LEGAĴO

CELSTACIO

La stacieto estis malgranda kaj sufokaera. Sur la muroj enuis landkonigaj afiŝoj. La horloĝo malfunkciis. Ĝin strekis kruce gluitaj gazetstrioj. Sur la rando de apertita fenestro dormetis kato de fervojisto. Malantaŭ la kasa giĉeto homo suferis pro varmego. Li rekonsciiĝis nur je la voĉo de pasaĝero.

“Kien?”

“Egale.”

“Per la klaso?”

“Egale.”

“Do eble Gzdzin?” demandis la kasisto. Li rigardis ne la pasaĝeron, sed fiksitan per kapnajleto horaron pri trajnoj trakurantaj lian stacieton.

“Povas esti Gzdzin,”konsentis la kliento.

“Principe PKP* devus koni la celstacion de siaj klientoj,”grumbletis la fervojisto kaj reiris al la tableto, sur kiu kuŝis biletkajeroj. La kasisto estis malalta sekiĝinta olduleto. Li havis vulpecan vizaĝon de miopulo.

“Do Gzdzin?”

“Gzdzin.”

“Tie estas nun malsvarme. Vi iras, sinjoro, ekzemple per vojo Z. Arbaro, vojetoj, vi plezure laciĝas per tiu arbaro. Vi povas kuŝigi ĉe la vojo, kuŝi kaj pensi nenion.

“Bone,”diris la pasaĝero, “mi ne volas pensi.”

La kasisto komencis plenigi blanketon.

“Kombinata. Estos kombinata. Al Konopiski ekspreso kaj poste normala.”

“Ne,”oponis la pasaĝero. “Ne povas esti kupeŝanĝo. Mi pensados pri tiu damna kupesŝanĝo kaj mi ja diris, ke mi ne volas pensi. Pri nenio.”

“Aha,”konsentis la kasisto.

Li komencis skrapeti la kalvaĵon. Li studis la horaron, kvazaŭ li ne konus ĝin parkere.

“Ĝis la tria dudek tri mi havas por vi, sinjoro, nenion sen kupeŝanĝo. Je la tria dudek tri iras laborista trajno al Wolow.

“Donu al Wolow,”diris la pasaĝero.

“Per la dua klaso?”

“Povas esti dua.”

“Mi donos al vi la unuan,”diris la kasisto, “en la dua povas esti plenplene. En Wolow estas hodiaŭ foiro.”

“Foiro?” maltrankviliĝis la pasaĝero. “Mi ne volas vian Wolow. Mi ne volas homamason. Mi volas kvieton. Sen la homa ridado, sen kvereloj, sen voĉoj. Sen virinoj, sen amikoj, sen infanoj. Damno kun tia kiel vi. Kasisto, kaj ne kapablas vendi bileton al homo.”

La fervojisto jesis kompreneme. Vere estis al li domaĝe, ke li ne scias helpi la pasaĝeron. Al liaj devoj apartenis ĝusta priservado de la PKP-aj klientoj. Li estis sperta kasisto. Dum sia vivo li certe vendis milionon da diversaj biletoj kaj la pasaĝerojn li havis diversajn. Li ankaŭ pri tiu ne miris. Estis nenio mirinda. Simple estis malbone al la ulo. Tiaj ne konas siajn celstaciojn. Ili fuĝas nenien.

Li aliris la horaron kaj komencis serĉi. Li faris tion kiel gasto en restoracio. La trajna menuo de la malgranda stacieto estis aĉa. Ne estis tro por elekti: Jezowice, Kakolin, Barcz.

“Mi havas,”li diris kun kontento. “Mi havas por vi Pustkow. La kvina haltejo post Gorow. Arbaro. Du kabanoj sume. De la staciestro kaj arbaristo. La arbaristo surda, maljuna. La virino gastama. Kaj lago. La lago ne kulturata, sovaĝa. Depost la tempo kiam oni donis ĝin al kooperativo ne estas fiŝsistoj. Akva dezerto, ne lago. Povas esti al Pustkow.”

“Povas esti,”diris la pasagero. “Donu al tiu Pustkow.”

“Per la dua?”demandis la kasisto. “Per la unua,”diris la pasaĝero.

—Ne — meditis la fervojisto — ne valoras. Sep haltejoj, kaj la trajno malplena. Cetere la unua klaso entute ne estas en tiu vagonaro.

“Donu la duan.”

La kasisto surnazigis okulvitrojn kaj komencis plenigi la duaklasan bileton al Pustkow, kie estas lago, kvieto kaj la gastama virino de la duonsurda arbaristo, kaj kie oni pensas pri nenio. La pasaĝero apogis sin per la kubutoj je la kasa rando kaj rigardis kiel la fervojisto plenigas la bileton.

Ĝuste tiam aliris lin knabino. Ŝi estis juna kaj tre bela.

“Iru hejmen,”ŝi diris al la homo, kiu ne konis la celstacion de sia vojaĝo. “Panjo ploras.”

La kasisto ĉesis plenigi la bileton. Li malfermis la tirkeston, prenis liniilon, almetis ĝin al la biletaj pintoj kaj kruce trastrekis ĝin per dikaj ruĝaj linioj.

Czeslaw Ostankowicz
el la pola: Jerzy Grum
(el “Esperanto”)


* PKP = mallongigo de Polskie Koleje Państwowe (Polaj Ŝtataj Fervojoj).

EKZERCOJ

22. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:

1. Kia estis la stacieto?
2. Kio dormetis sur la fenestrorando?
3. Kia estis la kasisto?
4. Kial la pasaĝero ne volis iri al Gzdzin?
5. Kion deziris la pasaĝero, ke li ne volis iri al foiro?
6. Kiom da biletoj vendis la kasisto dum sia vivo?
7. Kial la kasisto ne miris pri tia pasaĝero?
8. Kiom da dometoj estis en Pustkow?
9. Kial la kasisto ne povis doni unuaklasan bileton al Pustkow?
10. Kial tiu pasaĝero entute emis vojaĝi?

23. Jen estas kelkaj respondoj. Skribu la faritain demandojn:

1. Per la dua klaso.
2. La horaron pri trajnoj.
3. Vi povas kuŝi kaj pensi nenion.
4. Ekspreso kaj poste normala.
5. Li komencis skrapeti la kalvaĵon.
6. En Wolow hodiaŭ.
7. Ĉar line sciis helpi.
8. Ĝusta priservado de la klientoj.
9. Depost kiam oni dons gin al Kooperativo.
10. Ĉar lia edzino ploris.

24. La artikolo LA estas preciziga. Ĝi distingas inter ĝenerala termino kaj specifa(j) individua(j) ekzemplero(j) de ĝeneralaĵo. Donu al mi libron = donu al mi iun ajn libron; donu al mi la libron = donu al mi tiun libron (ni ambaŭ scias, pri kiu individua libro temas). Ĉu li alportis monon? = kiom ajn da mono; Ĉu li alportis la monon? = Ĉu li alportis tiun konatan, jam menciitan sumon.

En tiaj kuntekstoj, oni povus eventuale anstataŭigi la vorton “la” per la vorto “tiu”, ne ŝanĝante la sencon.

Kie la senco tion postulas, enmetu LA en la subajn propoziciojn:

1. Mi volas iri al Gzdzin. Donu al mi bileton.
2. Mi ne povas iri al koncerto, ĉar mi perdis bileton.
3. Li venis al vilaĝo, kies nomon li ne sciis.
4. Vilaĝo, en kiu li loĝis, estis kvieta kaj trankvila.
5. Monon, kiun la kasisto ŝuldis al ni, li ne volis transdoni.
6. Li tre bedaŭris, ke li ne povas helpi petanton.
7. Amikojn li ne havis, ĉar nur malofte li forlasis domon.
8. Donu al mi kapnajleton, por ke mi alfiksu afiŝon.
9. Filino alparolis patron, kiu staris en la stacidomo.
10. Laŭ menuo, estis haveblaj fiŝo kaj viando.

25. La artikolo LA indikas, ke substantivo estas sola, unika en sia speco. Estas erare diri, ekzemple: ĝi egalas preskaŭ al longeco de ekvatoro, ĉar la mondo havas nur unu ekvatoron, kaj la ekvatoro havas, evidente, nur unu longecon. Oni do diru: ĝi egalas preskaŭ al la longeco de la ekvatoro.

Kie la senco tion postulas, enmetu LA en la subajn propoziciojn:

1. Suno brilis, ĉielo estis blua.
2. Mi loĝas en ĉefurbo de mia lando.
3. Ĝi kuŝis sur fundo de la kesto.
4. Montru al mi enhavon de via poŝo.
5. Pri li mi konis nur nomon kaj adreson.
Distingu inter la du signifoj de ĉiu propozicio, unue kun LA, poste sen ĝi:
6. Mi bonvenigis (la) filinon de mia malnova amiko.
7. Li posedas (la) restoracion en mia urbo.
8. Ŝekspiro estas (la) angla dramverkisto.
9. Ŝi estas (la) administranto de la hotelo.
10. La kanibalestro alvokis (la) edzinon.

Escepto al la supra regulo estas la propraj nomoj, ĉar ili sufiĉe indikas sian unikecon. Tio validas ankaŭ rilate geografiajn nomojn, krom se tiujn akompanas komunsignifa adjektivo, ekzemple: Tra Egiptujo fluas Nilo; ili velis laŭ Mediteraneo; sed ili velis laŭ la Norda Maro.

26. Uzu adverbe en propozicioj jenajn substantivojn:

VITRO VULPO RANDO KATO LAGO LINIO GASTO DOMAĜO PRINCIPO STRIO

27. Verku dialogon inter butikisto kaj virino, kiu ne scias, kion li volas aĉeti.

Enhavo Antaŭklarigo 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30  SOLVOJ POR PAŜI PLUEN

 

阅读次数 248 legintoj

发表评论 Respondi

电子邮件地址不会被公开。 Retpoŝtadreso ne estos publikigita.