第7课 Paŝo Sepa

高级世界语教程 第7课

Paŝoj al plena posedo

PAŜO SEPA

VORTARO

ADMONI: averti iun, ke li ne faru ion.
AKRA: tranĉ- aŭ pik-kapabla.
AKSO: limo, ĉirkaŭ kiu turniĝas korpo.
AKTO: parto de dramo.
AKUZI: aserti iun kulpa pri io.
ANGULO: spaco inter du renkontaj surfacoj: do: nerimarkata loko.
BAGATELO: afero neserioza, negrava.
BEZONI: esti en stato, ke io mankas.
BLINDA: nevidpova.
BRANDO: forta alkoholaĵo.
CERBO: pensorgano.
DETALO: malgranda parto.
DIAMANTO: malmola valorŝtono.
DIFINI: precize klarigi la signifon de io.
DRONI: morti, sufokiĝante en akvo.
EGOISMO: memamo.
EPOKO: jararo.
ESPLORI: zorge peni por ekkoni ion.
FILOZOFIO: scienco pri la vivprincipoj.
FINGRO: ekstremaĵo de la mano.
FUNDO: plej malsupra parto.
GLOBO: sfera objekto.
GRAVA: grandinflua.
GUTO: globeto de fluaĵo.
HONORARIO: pago por servo.
INCITI: kolerigi.
INTELEKTO: kapablo pensi kaj kompreni.
INTIMA: profunde komunsenta kaj senĝena.
JUSTA: laŭmerita.
KAMARADO: amika kunulo.
KAPABLA: povanta fari ion.
KARAKTERO: individua trajtaro.
KAŬZO: tio, pro kio io okazas.
KELNERO: servisto en restoracio.
KLIMATO: tutajo de la veteraj kondiĉoj.
KONDAMNI: deklari iun kulpa.
KONJEKTI: havi opinion pri io.
KONTENTA: havanta ĉion, kion oni dezirus.
KREVI: subite rompiĝi pro interna premo.
KRIMO: ago kontraŭleĝa.
KULPA: intence aŭ konscie plenuminta ion riproĉindan.
LANGO: movebla karnaĵo en la buŝo.
LAŬDI: esprimi favoran opinion.
LECIONO: tio, kion oni lernigas.
LIRO: speco de monero.
MEDIKAMENTO: saniga rimedo.
MENSOGI: diri malveron.
OBJEKTO: io konceptebla aŭ perceptebla.
PARENCO: membro de la sama familio.
PENTI: senti bedaŭron.
PEREI: tute neniiĝi.
POSTENO: ofico.
POZICIO: loko, sur kiu io estas.
PUNI: kaŭzi al iu suferon kompense de ties malbonfaro.
RABI: perforte forpreni ion, kio apartenas al alia.
SANA: normale funkcianta.
SANGO: ruĝa fluaĵo en la korpo.
SITUACIO: tuto de 1a kondiĉoj kaj cirkonstancoj.
SKUI: rapide movi tien kaj reen.
SOCIO: tuto da homoj kunvivanta
STULTA: malsaĝa
UTILA: uzinda.
VAKI: esti neokupata.
VERSI: fluigi fluaĵon el ujo.
VERVO: spirita fervoro.

LEGAĴO

IDE-KAMARADO

“Venu, ni iom trinku tie!

Kara sinjoro mia, oni ne batos vin hejme pro duonhora malfruiĝo. Mi ne estas edziĝinta, sed mi komprenas tiajn aferojn. Tie ĉi oni povas ricevi bonegajn trinkaĵojn… kaj malmultekoste. Ni konas nin reciproke jam longe… trinku almenaŭ unufoje brandon kun mi…

He, kelnero… alportu ion…!

Sidiĝu, mia karega! Kvankam nia amikeco estas nova, jam mi tre ekŝatis vin. Mi estas tia homo, kiu kutimas ŝati siajn kamaradojn. Precipe mi admiras tiujn, kiuj povas esti ide-kamaradoj. Ĉu ne, mia frato, ni estas kvindek intelektuloj en la lando — kia fariĝus nia situacio, se ni ne defendos nin, konante unu 1a alian? Oni diras: “Nun profitemo regas la mondon, ne ekzistas mal-egoisma amikeco…”— sed mi ne kredas tion. Mi ne povas pensi, kiel la ordinara popolo. Nek nia eduko, nek nia karaktero, nek niaj ideoj permesas tion. La viajn mi ne konas, sed mi kredas je spirita ligo, kiu estas super la objekto, je la sento, kiu proksimigas la homojn unuj al aliaj. Pripensu, ĉu la vivo havus ian sencon, se ne ekzistus eĉ la bezono “ami unu la alian, proksimigi unu al la alia”? Nur ili estas tio, kio nin plialtigas super la publikon. Sed ankaŭ inter ni, intelektuloj, mankas tiaj kelkaj difinitaj idea] ligoj; ĉiuj estas en sia klimato kaj serĉas sian memprofiton… Tial mi ĉirkaŭegas la bonan amikon, se mi trovas iun.

Nia urbeto estas malgranda. La homo dronas, ĉiu inteligentulo havas multajn opiniojn pri la homoj, pri la vivo, — li havas sian filozofion. Ni ĉiuj bezonas amikon, kiu komprenos tiujn temojn, kiu aŭdigos siajn kontraŭajn opiniojn. Mi ja diris, mankas… mankas… En nia oficejo ni estas proksimume dek personoj. Ĉiuj estas inteligentaj, havas edukon, saĝaj personoj, sed mi ne povas esti intima amiko eĉ kun unu el ili.

Tute mala estis mia amikeco kun tiu junulo, sindonema… frata… Tiu nia knabo estis en granda oficejo. Unufoje lin trafis malbonŝanco… Jen, tia afero… Vi, kiel advokato, verŝajne estus akceptinta lian defendon… Vere, li estis tre homeca knabo, havis koron kiel el diamanto. Mi nur konis lin kiel sinceran kamaradon… Kion vi farus? Jen, tiaj estas la homoj… Unu mensogaĵo, kaj jen — ek en la malliberejon!… Kvankam li ne estis tute senkulpa, ne estrinte bone sian langon kaj babilinte tro multe… Multfoje mi diris al li: Filo mia, nia epoko ne estas tia, ke vi… du vi pensas, ke vi plibonigos la mondon? Ricevadu vian malgrandan salajron, sidu en angulo!… ĉu ne, mia sinjoro? Ankaŭ ni ja havas niajn ideojn… Jes, tiu ĉi mondo ne estas en ordo, sed venos ĉies vico… Rigardu, ĉu mi malfermas la buŝon? Irante sur la tero oni ne devas lasi postsignojn… Sed la stulta knabo ne obeis. Li ĉiam iris laŭ sia kutimo, kvazaŭ li, tute sola, kapablus ŝanĝi la pozicion de la akso de la terglobo…

Kelnero, filo mia… alportu al ni pluan glaseton da brando!

Li ĉiam legadis, konjektante, ke tio, kion li legas, estas vera; li plenigadis sian cerbon per tio, kio estis skribita en la libroj.. Sed… oni devas rigardi la vivon… la vivon… en la libroj estas nenio. Kiu scias, eble ankaŭ ni tiel legadas hejme… sed la vivo estas tute alia afero… Oni atentu la ĉirkaŭaĵon kaj la tempon… Kiam la ĝusta tempo estos veninta, tiam mi aliĝos al la afero eĉ pli sinofereme ol li; se mi ne verŝos mian sangon ĝis la lasta guto por la ideo, kiu estas en mia cerbo, mi estu fihomo. Sed mi ja diris, ke estas ankoraŭ sufiĉe da tempo por tio.

Ah, ah… bruligis siajn fingrojn la knabo, bruligis… Nia urbeto estas malgranda, oni tuj trograndigas ion en interparoloj… Necesas vivi kviete, trankvile, rifuĝante en angulon. Sed li — tute male — parolatakis ĉiun, kiun li renkontis. Ĉiun gravulon de la lando li malamikigis al si. Fine li ekamikiĝis kun la famaĉaj homoj. Tiam mi admonis lin: Mia filo, ĉi tiuj ne havas religion, kredon; ili unue faras tion, kio estas farota plej laste!… Sed li ne volis aŭskulti min. La aliaj mensoge akuzis lin, kiam ili trovis du falsajn atestantojn… kaj la knabo estis ĵetita en malliberejon…

Vi eble ne kredos, ke tiun tagon mi ĝis vespero vagadis de loko al loko kiel frenezulo. Kiam mi nur ekpensis pri li, miaj okuloj malsekiĝis. Jes, mi ploris! Ne kredu, se vi ne volas, mia frato; sed mi ja diris, ke mi estas tia homo, kiu ŝatas siajn kamaradajn. Precipe por tiu pereu mia animo, kiun mi tiel ŝatis!… Sen mensogo mi diras, ke mia koro preskad krevis. Li havas nek monon, nek parencojn, lia patrino kaj la gefratoj atendas la vivrimedojn de li. Malfeliĉo… kaj kia malfeliĉo! Mi ne havas monon, ke mi donu… Se mi havus… mi ja diris, ke pereu, mia animo… Sed estas konata afero… ni estas salajruloj… kaj oni povas klarigi nenion, irante al iu peti… Malbona kulpo… oni ekruinigas homon. Ĉiuj havas po dek krimoj je ĉiu el siaj fingroj… Mi eĉ ne povis rigardi lin, irantan en la malliberejon. Ĉu vi komprenas? Malvarma estas la vizaĝo de la malbenita loko… Sed mi volas fari por la malfeliĉa knabo ĉion, kion mi povos. Mi ja diris, ke mi estas preta oferi mian animon por kamarado…

Kiam mi aŭdis, ke li elektis vin kiel sian advokaton, mi iĝis tre kontenta, ĉar lia afero estas delikata problemo. Ĝi ne estas afero, kiun ĉiu alia advokato kapablus mastri. Oni rakontis al mi pri la defenda parolado, kiun vi diris dum la unua akto (tiam mi estis malsaneta kaj ne povis veni en la juĝejon, sed la detalojn mi aŭdis de miaj amikoj); oni diras, ke vi diris laŭdindan defendparoladon. Eble vi savos la knabon…

Kelnero…! Venu kaj enverŝu ankoraŭfoje!

Trinku, mia frato, trinku! — Kredu, ke mi trinkas tion nur pro malĝojo. Se vi scius, kiel brulas mia koro! Se mi serĉadus dum dek jaroj, mi ne povus trovi alian tiel taŭgan kamaradon — kaj eĉ lin forrabis de mi la sorto. Kiu scias, kion li faras inter la ŝtonaj muroj nun, dum ni trinkas… Ho, la aĉa mondo…!

Sed… ĉu vi scias kion? Eble tio estas bona leciono por li. Eble eĉ ne estos malbone por li, se li restos tie dum la tempo… Li bezonis tian punon, ĉu ne? Hm? Kion vi diras? De tempo al tempo li estis tre malkvietiĝanta. Pro Dio, sur la vojo, kiun li iris, li povus esti farinta eĉ ion, por kio oni punas per morto… Finfine, li restos tie dum unu-du jaroj… ankaŭ tion li bezonas… bezonas por sia estonta vivo… por la trankvileco de sia vivo… por nia idealo: Ĉu vi komprenis? — bezonas por nia idealo. Mia karega frato, se vi Was lin kiel mi, ne defendu lin… Se vi volas fari bonon al li, lasu lin, ke li suferu iom…

Kion diris Mussolini? Li diris, ke por esti utila homo, oni devas pasigi iom da tempo en malliberejo; ĉu ne? Estas laŭdenda homo, tiu Mussolini, sendube… Dum la mizerega situacio de la socio estas por intelektulo necesege restadi en malliberejo. Ne estas alia medikamento por iĝi matura, por kompreni la vivon. Eble nia homo ankaŭ kredas tion, levos iom la kapon el libroj, vidos la ĉirkaŭaĵon kaj pentos pro sia blinda atakemo.

Mi ja diris, ke se vi ŝatas lin, ne tro klopodu savi lin. Ne esploru ĉion tiel ĝisfunde. Mi aŭdis, ke vi estis tre verva en la juĝejo; mi kaj ĝojis kaj — pro la knabo — ĉagrenigis. Mi invitis vin ĉi tien por priparoli la aferon. Li mem ja estas nervoza kaj incitos la juĝistojn per siaj bagatelaj diraĵoj kaj tute fuŝos la aferon… kaj iĝos kondamnita. Ha-ha… unu-du jaretojn li restos tie…

Kial vi skuas la kapon? Se vi ricevos alpagon al via advokata honorario, ĉu vi diros, ke okazis io maljusta? Tio ja ne estos malbona por li, sed bona… Se vi volas, ne akceptu tiun monon. Faru sindoneman agon por kamarado kaj ne akceptu. Sed… kiom da liroj li estis dononta al vi? Dudek kvin lirojn, ĉu ne? Mi donos al vi tridek lirojn, sed vi nur kondamnigu lin… Vi vidas, ke mi ŝparas nenian oferon por kaŭzi bonon al li. Sed ĉu nur tion? Mi ja akre sentos la mankon de tia bona amiko kaj ide-kamarado…

Kion? Vi demandas, de kie mi prenos la tridek lirojn…? Nu, kiam nia knabo estis ĵetita en malliberejon, tiam — memkompreneble — lia posteno liberiĝis kaj restis vakanta… Kiel anstataŭulo mi prizorgas lian oficon kaj ekde ĉi-monato mi ricevados krom-salajron… sume proksimume kvardek lirojn aldone al mia salajro…

Kelnero…! Ankoraŭ da brando…!”

Sabahattin Ali
el la turka: Ferruh Canatay
(el: “Esperantisto Slovaka”)


EKZERCOJ

40. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:

1. Kiu parolas, kaj al kiu li parolas?
2. Kia estis — laŭ la parolanto — la rilato inter li kaj la arestita junulo? 3. Pro kio la junulo estis arestita?
4. Ĉu la parolanto havis reformismajn opiniojn?
5. Ĉu la parolanto estis malĝoja, kiam oni arestis la junulon? Kion, laŭ li, li faris tiun tagon?
6. Ĉu la advokato bone defendis la junulon?
7. Kian pretekston trovas la parolanto por, se eble, restigi sian “amikon” en malliberejo?
8. Priskribu klare la progresajn paŝojn, laŭ kiuj la parolanto iom post iom malkaŝas sian veran sintenon kaj efektivan motiviĝon.
9. Trovu minimume tri rektajn mensogojn en la paroloj de la parolanto.
10. Kia homo estis la parolanto?
11. Ĉu vi opinias, laŭ la irado de la konversacio, ke la parolanto atingis sian celon?
12. Ĉu la junulo prave agis?

41. AKTIVAJ ADJEKTIVOJ PARTICIPAJ.

En la momento, kiam mi vekiĝAS, la sonorilo ĝuste sonAS = Kiam mi vekiĝAS, la sonorilo estAS sonAnta.

En la momento, kiam mi vekiĝIS, la sonorilo ĝuste sonIS = Kiam mi vekiĝIS, la sonorilo estIS sonAnta.

En la momento, kiam mi vekiĝOS, la sonorilo ĝuste sonOS = Kiam mi vekiĝOS, la sonorilo estOS sonAnta.

En la momento, kiam mi vekiĝAS, la sonorilo jam pli frue sonIS = Kiam mi vekiĝAS, la sonorilo estAS sonInta.

En la momento, kiam mi vekiĝIS, la sonorilo jam pli frue sonIS = Kiam mi vekigIS, la sonorilo estIS sonInta.

En la momento, kiam mi vekiĝOS, la sonorilo jam pli frue sonIS = Kiam mi vekiĝOS, la sonorilo estOS sonInta.

En la momento, kiam mi vekiĝAS, la sonorilo ankoraŭ ne sonis (sed poste sonOS) = Kiam mi vekiĝAS, la sonorilo estAS sonOnta.

En la momento, kiam mi vekiĝIS, la sonorilo ankoraŭ ne sonis (sed poste sonOS) = Kiam mi vekiĝIS, la sonorilo estIS sonOnta.

En la momento, ham mi vekiĝOS, la sonorilo ankoraŭ ne sonis (sed poste sonOS) = Kiam mi vekiĝOS, la sonorilo estOS sonOnta.

Studinte la suprajn ekzemplojn, reskribu la subajn propoziciojn, uzante adjektivojn adjektivojn participajn:

1. La instruisto pardonis la kulpulon, ĉar li jam pentis (= ĉar li est_____ pent________a).
2. Oni ĵetis ŝnuron al la naĝanto, ĝuste kiam li ekdronis (est______ dron____a).
3. Kiam mi kuris tiel rapide, mia koro ankoraŭ-ne-krevis-sed-poste-krevos.
4. Hodiaŭ mi ankoraŭ-ne-iris-sed-poste-iron (est_____ ir_____a) al la urbo.
5. Li ne sukcesas kapti la ranon, kiam ĝi jam pli frue saltis (est_______ salt_____a).
6. Mi ĉiam ĉeestas, kiam li prelegas (est______ preleg_____a).
7. Morgaŭ mi laboros (est_______ labor______a) la tutan tagon.
8. Li certe malhelpos min, kiam mi ankoraŭ-ne-parolis-sed-poste-parolos.
9. Li ricevos ovacion, kiam li finis sian paroladon (est______ parol_____a).
10. Kiam mi jam pli frue solvis (est_____ solv_____a) la misteron, la kulpulon mi facile trovis.

42. PASIVAJ ADJEKTIVOJ PARTICIPAJ.

En la momento, kiam mi alvenAS oni ĝuste verŝAS vinon = Kiam ml alvenAS, la vino estAS versAta.

En la momento, kiam mi alvenIS, oni ĝuste verŝIS la vinon = Kiam mi alvenlS la vino estIS versAta.

En la momento, kiam mi alvenOS, oni ĝuste versŝOS la vinon = Kiam mi alvenOS, la vino estOS verŝAta.

En la momento, kiam mi alvenAS, oni jam pli frue verŝIS la vinon = Kiam mi alvenAS, la vino estAS verŝIta.

En la momento, kiam mi alvenIS, oni jam pli frue verŝIS la vinon = Kiam mi alvenIS, la vino estIS versŝIta.

En la momento, kiam mi alvenOS, oni jam pli frue verŝIS la vinon = Kiam mi alvenOS la vino estOS verilta.

En la momento, kiam mi alvenAS, oni ankoraŭ ne verŝis (sed poste verŝOS) la vinon = Kiam mi alvenAS, la vino estAS verŝOta.

En la momento, kiam mi alvenIS, oni ankoraŭ ne verŝis (sed poste verŝOS) la vinon = Kiam mi alvenIS, la vino estIS verŝOta.

En la momento, kiam mi alvenOS, oni ankoraŭ ne verŝis (sed poste verŝOS) la vinon = Kiam mi alvenOS, la vino estOS verŝOta.

Studinte la suprajn ekzemplojn, reskribu la subajn propoziciojn, uzante pasivajn adjektivojn participajn:

1. Mi retrovis tin, ĝuste kiam oni ankoraŭ ne forsendis (sed poste sendos) lin (li est_____ forsend_____a).
2. Li ĉiam esploras la vagonon, kiam oni ankoraŭ ne plenigis (sed poste plenigos) ĝin (li est________ plenig______a).
3. Kiam mi alvenos, la tagordon oni ankoraŭ-ne-difinis-sed-poste-difinos (la tagordo est_______ difin________a).
4. Medikamenton oni ne bezonas (medikamento ne est_______ bezon______a),kiam oni estas sana.
5. Kiam ajn li aperis, oni laŭdis lian bonkorecon (lia bonkoreco est_____ laŭd______a).
6. Kiam ajn li aperos, oni laŭdos lian bonkorecon (lia bonkoreco est______ laŭd____a).
7. Kiam vi ricevos mian leteron, oni certe jam pli frue retrovis vian monujon (via monujo certe est_______ retrov_______a).
8. Dum ni serĉis lin, oni jam pli frue dronigis lin (li est_____ dronig_____ a).
9. Kiam oni jam pli frue fermis la pordon (la pordo est_____ ferm________a), la vizitantoj ne povas eniri.
10. Ĝuste kiam ni alvenis, oni esploris tiun demandon (tiu demando est______ esplor_____a).

43. Sinjoro A klopodas persvadi Sinjoron B ke estos pli bone, se li, Sinjoro A, ne kandidatiĝos por la prezidanteco de loka societo (ĉar sekrete Sinjoro B mem deziras iĝi prezidanto). Skribu monologe la argumentojn de Sinjoro A.

Enhavo Antaŭklarigo 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30  SOLVOJ POR PAŜI PLUEN

阅读次数 222 legintoj

发表评论 Respondi

电子邮件地址不会被公开。 Retpoŝtadreso ne estos publikigita.