第3课 Paŝo Tria

高级世界语教程 第3课

Paŝoj al plena posedo

PAŜO TRIA

VORTARO

AMASO: multnombra aro.
APARATO: ilaro por plenumi ion.
APARTENI: esti ies posedaĵo.
AVERTI: antaŭsciigi kaj atentigi.
BARAKTI: forte movi sin por liberigi de io.
BASTONO: longa, maldika peco de ligno.
BLOVI: ekmovi la aeron.
BOLI: varmigi je 100 gradoj centigradaj; forte malkvietigi.
BORDO: apudakva tero.
BORI: fari truon en io.
DEKLIVO: klinita supraĵo.
DIREKTO: la ĝusta vojo de unu loko al alia.
DISTANCO: longeco inter du lokoj.
DRIVI: sekvi la iron de la akvo.
ELEMENTO: unu el la fundamentaj eroj de tutaĵo.
FENESTRO: truo, kiun oni povas trarigardi, en muro de konstruaĵo.
FIKSI: senmovigi ion.
FERDEKO: supra promenejo de ŝipo.
FIŜO: estaĵo, kiu vivas en akvo.
FRAKASI: disrompi, dispecetigi.
FURIOZA: freneze kolera.
GAJA: rideme feliĉa.
GENUO: mezo de kruro.
GESTO: mansigno.
GIGANTO: grandegulo.
GRUPO: aro.
HAVENO: apudborda ejo por ŝipoj.
INTERMITA: interrompiĝanta.
JUĜI: konsideri por decidi pri.
ĴETI: rapide formovi de si ion tra la aero en alian lokon.
KADAVRO: korpo de mortinto.
KATASTROFO: subita malfeliĉega okazaĵo.
KLIFO: marborda altaĵo.
KOMPATI: senti kortuŝon pri ies malfeliĉo.
KONSCII: scii tre klare.
KUZO: filo de onklo aŭ onklino.
LARMO: akvero el la okuloj.
LIGNO: materialo de arboj.
LUKTI: korpe batali kontraŭ iu aŭ io.
MAGNETO: io, kio povas altiri.
MANIERO: tiel, kiel oni faras ion.
MARO: la akvo, kiu plejparte kovras la teron.
MARŜI: iri piede.
MESAĜO: parola aŭ skriba informo, sendita de unu persono al alia.
MEVO: marbirdo.
MIKSI: meti kune diversaĵojn.
MONSTRO: nenormalega estaĵo.
MUĜI: aŭdigi fortan bruon.
MURO: la flanko de domo, ĉambro, ks.
NORDO: la direkto de Afriko al Eŭropo.
OKCIDENTO: la direkto al Eŭropo de Azio.
OMBRO: mallumaĵo.
ONDO: akvo, kiu leviĝas kaj refalas supraĵe de la maro.
ORIENTO: la direkto al Azio de Eŭropo.
PAFI: ĵeti ĵetaĵon per ĵetilo.
PELT: irigi rapide antaŭen.
PERMESI: konsenti, ke iu faru ion.
PEZI: altiriĝi teren.
PLUVO: akvo, kiu falas de la ĉielo.
POPULARA: konata kaj amata de la popolo.
PROMONTORO: alta terpeco antaŭeniĝanta en la maron.
PROPRA: apartenanta nur al iu aŭ io.
PUNKTO: malgranda ronda signo, per kiu oni finas propozicion.
RAKETO: fajraĵo, kiun oni pafas en la aeron.
REKTA: nedeflankiĝante alcela.
REZIGNACIO: cedemo.
RIFUĜI: foriri en iun lokon por eviti danĝeron.
ROKO: ŝtonego.
SAVI: liberigi iun el danĝero.
SCENO: loko en teatro, kie aktoroj ludas.
SENDI: foririgi iun.
SERĈI: klopodi por trovi.
SKOTA: rilata al Skotlando.
SOVAĜA: krude fortega.
ŜANCO: ebleco fari.
ŜIPO: veturilo por veturi sur akvo.
ŜIRI: rompi ion, forte tirante.
ŜNURO: longa, forta tirilo.
ŜTORMO: fortega, pluva ventego.
TELEPATIO: senpera interkompreniĝo sen parolo kaj gestoj.
TIPO: ekzemplo de specialaĵo.
TIRI: movi ion aŭ iun al si.
TOMBO: tertruo, en kiun oni metas kadavrojn.
TRAFI: atingi per io.
VANA: senrezulta, senutila.
VANGO: vizaĝflanko.
VIKTIMO: tiu, kiu estas oferita.

LEGAĴO

LA ŜTORMO

Kiam mi eniris la ĉefstraton de la malgranda vilaĝo, ĝi estis tute senhoma, krom ke unu maljunulo per la helpo de marŝbastono malrapide iris en la direkto al la haveno kaj mi sciis, ke la vilaĝanoj troviĝos tie, kien li iras. Estas tre strange, kiamaniere la fiŝkaptistoj, kiuj vivas per la maro, ekkonscias per ia telepatio, kiam danĝero minacas ŝipon, propran aŭ fremdan.

Mi estis vidinta la ŝipeton tra la fenestro de mia domo, kiu staras sur la klifsupro ne malproksime de la vilaĝo. Mi sidis kun la edzino ĉe la tetablo, kiam ŝi subite ekkriis, “Ĉu tio estas ŝipeto, kion mi vidas?” Kaj kvankam estis apenaŭ kredeble, ke ŝi estu prava, tamen ja estis ŝipeto, malgranda fiŝkaptada ŝipeto, de la tipo ĝenerale uzata de la fiŝkaptistoj en la vilaĝoj sur la orientskota marbordo. Oni povis vidi ĝin nur intermite, kiam dum momento ĝi leviĝis al la supro de giganta marondo, antaŭ ol denove malaperi de la vido.

Mi estis elirinta el la domo por iri al la deklivo apud la haveno, ĉar mi scias, ke ĉiuj vilaĝanoj estos tie — ne por helpi, ĉar helpo estus neebla en tia ventego kia ĉi tiu, kaj ne por trovi plezuron en la vidotaĵo, ĉar la vidaĵo estas korŝira, kiam homoj baraktas por savi la vivon kontraŭ furiozantaj elementoj, sed nur ĉar ill ne povus resti hejme, ĉar ili estus tirataj al la scenejo kvazaŭ de magneto.

La ŝtormo estis komenciĝinta senaverte. La antaŭtagmezo estis griza tamen senventa, ĝuste tia tago, kian ofte vidas en la monato novembro tiuj, kiuj loĝas sur la bordo de la Norda Maro: sed antaŭ nur unu horo ekblovis la ventego kun la subiteco de neatendita vangofrapo, kaj la ondoj fariĝis pli kaj pli altaj kaj grandaj.

Kiam mi preterpasis la maljunulon — tiel malfortan, ke li apenaŭ povis stari kontraŭ la forto de la vento — mi kriis al li, “Ĉu vi scias, kia ŝipeto estas tiu?”

“Ne”, li respondis, “sed ne estas kredeble, ke ĝi estu unu el niaj ŝipetoj. Ĉiuj niaj estis de la fiŝejo preter la insulo, kaj sendube ili ĉiuj rapidis al la insula haveno tuj kiam oni aŭdis la radian averton pri ventego antaŭ du horoj. Neniu el la ŝipestroj riskus reveni ĉi tien dum ventego.”

Mi venis al la deklivo super la haveno. La muroj de la haveno mem kaj la deklivo super ĝi estis kovritaj de grupoj de la vilaĝanoj. Tiuj, kiuj staris sur la deklivo, fikse rigardis tiudirekten, kie de tempo al tempo videblis eta nigra punkto, apenaŭ videbla inter la montecaj ondoj kiuj ĉirkaŭis ĝin. Tiuj, kiuj staris ĉe la haveno, nur atendis, atendadis en silento. Tiaj okazaĵoj kompreneble ne estas nekonataj en la marbordaj vilaĝoj, sed en ĉi tiu silento troviĝis io, kian mi neniam antaŭe sentis.

“Kio estas?” mi demandis al viro, kiu staris apude kaj kun kiu mi iomete konatiĝis. Li ĵetis al mi unu ekrigardon, kaj tuj poste liaj okuloj reserĉis la etan nigran punkton. La severeco de lia vizaĝo ne ŝanĝiĝis, kaj per sentrema voĉo li diris, “Tio estas mia filo: oni ĵus ricevis radian mesaĝon de la insulo, sciigantan, ke la ceteraj ŝipetoj, kiuj rifuĝis en la tiean havenon, estas en bona ordo, sed ke la ‘Ora Brilo’ foriris de la aliaj ŝipetoj por reveni hejmen, unu horon antaŭ ol venis la radia venteg-averto.”

Tiam mi komprenis, kial mi sentis ion nekutiman en la silento de la homamaso. De kiam mi ekloĝis en la vilaĝo, neniam danĝero trafis iun el la ŝipetoj apartenantaj al ĝi, sed tio estis unu el “niaj ŝipetoj”, kaj ĝia estro estis populara junulo, kiu edziĝis antaŭ nur du semajnoj. Kune kun li en la ŝipeto, mi sciis, estis liaj du plijunaj fratoj kaj du kuzoj: ĝi estis, laŭ nia dirmaniero, “familia ŝipeto”.

La ŝipeto ŝajnis alproksimiĝi al ni laŭ eksterordinara rapideco. Vere ne tiel estis: ĝi venis malrapide, sed pro la fakto, ke ĝi alproksimiĝas al ebla katastrofo, ĝi ŝajnis veturi rapidege. Kaj ja katastrofo estis ne nur ebla sed verŝajna. Nia haveno ĉiam estas malfacile enirebla kiam la maro estas malkvieta, kaj ĉar la ondoj tiam kuris tiel furioze, estus ago de frenezulo provi eniri.

“Dio ne permesu, ke ili provu eniri ĉi tien,” subdiris maljunulo apudstaranta, “la sola”ŝanco estas preterveturi — iri laŭ la ventego ĝis ĝi forvelkas. Se ili provos eniri, la ondoj certe ĵetos ilin sur la rokojn ĉe la okcidenta promontoro, kaj la ŝpeto estos disfrakasita.”

Ni neniam scios kial, sed la ŝipeto daŭrigis sian vojon kaj venadis rekte al ni. Mi malsupreniris al la haveno. Ĉi tie kelkaj el la homoj pretigis raketan aparaton, por provi pafsendi ŝnuron al la ŝipeto se tiu venos sufiĉe proksimen. Estis ago tute senutila, kaj ĉiuj tion sciis. La ŝnuro tute ne povus bori vojon tra tia ventego, kaj eĉ se al ĝi prosperus fari tion, ĝi tuj rompiĝus kiam la pezo de la ŝipeto, pelata de tiaj grandaj ondoj, plenstreĉus ĝin. Sed la laboro pretigi la aparaton estis preferinda al la nura atendado.

Ŝajnis, ke la ŝipeto pli kaj pli rapide alproksimiĝas, ĝis fine ni povis vidi la homojn sur la ferdeko. Ĉiuj staris tenante la direktilon, pretaj movi ĝin per la tuta forto tuj kiam la ŝipestro, kiu staris en la ferdekmezo juĝante la distancon, donos la ordonon gvidi la ŝipeton trans la ondojn al la havena enirejo. Estis vana espero; la ŝipeto rifuzis respondi al la direktilo; ĝi estis kvazaŭ en la senkompata mano de giganto, kiu rifuzis liberigi ĝin sed pelis ĝin nerevokeble preter la enirejon. Dum ĝi preterdrivis la atendantan homamason la juna ŝipestro levis la manon: ŝajnis al mi, ke li ne faras salutgeston, sed nur senkonscian geston de rezignacio.

Ĉirkaŭ mi viroj kaj virinoj falis surgenuen kun manoj suprenlevitaj. Larmoj sin miksis kun la pluveroj sur la vizaĝoj de la virinoj, sed la viroj ne ploris. lli staris kun nekovritaj kapoj kaj palaj senesprimaj vizaĝoj, tamen profunde en iliaj koroj bolegis malamo al ĉi tiu monstro, kiu prenas antaŭ iliaj okuloj ankoraŭ kvin viktimojn en la eterna lukto inter ĝi kaj la homaro.

Ni trovis iliajn kadavrojn en la sekvanta mateno, kiam forpasis la ŝtormo kaj la maro estis denove trankvila, kaj ni enterigis la kvin en unu tombon sub la ombro de la malnova preĝejo ĉe la supro de la havena deklivo, kiu alrigardas al la maro, sur kiu ili vivis kaj en kiu i1i mortis. Kune i1i dormas tie, kaj super ilia eterna restadejo aŭdiĝas la sovaĝa muĝado de la Norda Maro kaj la malgaja kriado de la mevoj.

John S. Dinwoodie
(El “Esperanto en Skotlando”)

 


EKZERCOJ

15. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:

1. Kia1 la maljunulo ne rapidis?
2. En kiu parto de la vilaĝo staris la domo de la aŭtoro?
3. Kial nur intermite oni vidis la ŝipeton?
4. Kion povis la vilaĝanoj fari por helpi la ŝipeton?
5. Kial la homoj ariĝis apud la haveno?
6. Kial la maljunulo opiniis, ke la ŝipeto ne apartenas al tiu vilaĝo?
7. Kial la “Ora Brilo” ne iris kun la ceteraj ŝipetoj al la insulo?
8. Kio estas “familia ŝipeto”?
9. Kial la alproksimiĝo de la ŝipeto ŝajnis okazi rapidege?
10. Kial oni antaŭtimis katastrofon?
11. Kio estis la sole ŝanco por savi la ŝipeton?
12. Kial la ŝipeto klopodis eniri la havenon anstataŭ preterveturi?
13. Kial estis senutile, pretigi raketan aparaton?
14. Kial tamen la homoj ĝin pretigis?
15. Kio okazis, kiam la ŝipestro ordonis gvidi la ŝipeton trans la ondojn?
16. Kiel reagis la viroj, kiam ili konstatis la perdiĝon de la ŝipeto?
17. Kiel la fiŝistoj sentis malamon al la maro?
18. Kie oni enterigis la kadavrojn?

16. Jen estas kelkaj respondoj. Skribu la faritajn demandojn:

1. Per marŝbastono.
2. Per ia telepatio.
3. Ĝi estis komenciĝinta senaverte.
4. Apud la Norda Maro.
5. La patro de la ŝipestro.
6. “Ora Brilo”.
7. Liaj du pli junaj fratoj kaj du kuzoj.
8. Ili tenis la direktilon.
9. Ĝi estis senkonscia gesto de rezignacio.
10. Ili falis surgenuen.

17. En la sekvanta propozicioj, aldonu, kie necese, la akuzativan finaĵon -N.

1. Mi staris sur la bordo kaj ĵetis ŝtonon en la maro.
2. Pro la ventego ondoj ĵetiĝis kontraŭ la bordo.
3. De la haveno oni paŝas sur la ŝipo.
4. Metu ruĝan zonon ĉirkaŭ via korpo.
5. En la mondo venis nova sento.
6. Li metis la ŝnuron sub roko, por ke li sciu trovi ĝin poste.
7. La knabo rapidis trans la muro por atingi la domon.
8. Vi atingos Skotlandon la 22a de novembro.
9. Jaŭdo la ŝipo ekvojaĝos norde.
10. Li paŝis tie kaj ree sur la ferdeko.

18. Uzu korekte en propozicioj la sekvantajn vortojn:

BOREMA FRAKASIĜEMA FURIOZEMA GAJEMO GRUPIĜEMA KOMPATEMA LARMEMA ONDIĜEMA PLUVEMA RIFUĜEMO

19. Per KIU, KIUN, KIUJ aŭ KIUJN, kunmetu ĉiun paron da propozicioj:

1. Raketo estas aparato. Oni uzas ĝin por savi ŝipanojn danĝerminacatajn.
2. Mevo estas birdo. Ĝi loĝas sur la marbordo.
3. La radio avertis la ŝipojn. Ili estis ekster la haveno.
4. La knabo ŝparis la monerojn. Li ricevis ilin de la maljunulo.
5. La ŝipanoj klopodis sin savi. Ili konsciis pri la danĝero.
6. La raketon pretigis apudstarantoj. Ĝi estis sur la haveno.
7. La raketon pretigis apudstarantoj. Ili tamen havis neniun esperon.
8. La raketaparato staris preta. Oni tamen ne multe fidis ĝin.
9. La helpantoj eklaboris. Oni estis alvokinta ilin.
10. Skotlando estas montara lando. Ĝi troviĝas en la norda parto de Britujo.

20. Kompletigu la sekvantajn propoziciojn:

1. Giganto estas homo, kiu …
2. Promontoro estas terpeco, kiu …
3. Muĝo estas bruo, kiun …
4. Oni ŝatas homojn,kiuj …
5. Literoj estas signoj, kiujn …
6. Junuloj, kiuj …, estas ŝatataj.
7. La ŝipoj, kiuj …, rapidis al la insulo.
8. La katastrofo, kiun …, vere okazis.
9. Kuzo oni nomas tiun, kiu …
10. La kadavroj, kiujn …, oni enterigis en unu tombon.

21. Verku mallongan priskribon pri VENTEGA TAGO, aŭ pri TERURA TRAVIVAĴO.

Enhavo Antaŭklarigo 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30  SOLVOJ POR PAŜI PLUEN

阅读次数 308 legintoj

发表评论 Respondi

电子邮件地址不会被公开。 Retpoŝtadreso ne estos publikigita.