第30课 PAŜO TRIDEKA

Paŝoj al plena posedo

PAŜO TRIDEKA

VORTARO

AGORDI: emigi iun al io.
AKVOPOLOO: pilkludo en naĝejo.
ALIANCO: interligo.
ALTARO: rita tablo por religiaj oferoj.
ANĈOVO: speco de fiŝeto.
ANONCI: antaŭsciigi.
ANSO: kurba tenilo.
ARENO: loko en la centro de cirko por bataloj kaj ludoj.
BAGO: valizo.
BANTO: ornama nodo.
BARBITURATO: speco de drogo.
BASENO: akvujo en ĝardeno.
BIKINIKOSTUMO: tre eta dupeca naĝkostumo.
BOMBONO: sukeraĵo.
BRETO: horizontala tabulo por surmeti objektojn.
BRUTO: kvarpieda paŝtobesto.
BUDAPEŜTO: la ĉefurbo de Hungarujo.
BUĜETO: la sumo de la jaraj en- kaj el-spezoj.
BUKEDO: kunligaĵo de detranĉitaj floroj.
BURĜO: mezklasulo.
ĈAMPANO: speco de saŭmvino.
ĈERKO: kesto, en kiun oni metas kadavron.
DIGO: akvobarilo.
EKSTRA: plia, aldonita.
EVENTO: grava okazaĵo.
FANDI: fluecigi per varmo.
FARBO: koloriga substanco.
GALONO: dika rubando por ornami aŭ borderi veston.
GIMNAZIO: mezgrada lernejo.
GRANDIOZA: impone granda.
GRATI: froti per la ungoj.
GVATI: kaŝe aŭ deĵore observi.
HENI: ĉevalbleki.
HEPATO: granda glando, kiu produktas galon.
HUMIDA: malseka.
HUŜI: fortimigi birdojn, kriante “Hug!”.
IMPROVIZI: fari ion senprepare.
INCITI: koleretigi.
JUNGI: alligi beston al tirota veturilo.
JURO: leĝoscienco.
KANAPO: longa apogseĝo.
KAPACITO: la kvanto, kiun ujo povas enteni.
KAZINO: konstruaĵo por publikaj amuzaĵoj .
KLAKI: eligi mallongan sonon per rapida movo de io kontraŭ io.
KOINCIDI: okazi en la sama momento.
KOLĤOZO: mastruma kolektivo.
KOLONJO: urbo en Germanujo.
KOMPOTO: manĝaĵo farita el fruktoj kuiritaj kun sukero.
KONEKSA: interligita.
KONKO: kalka tegaĵo de moluskoj.
KOTLETO: rostita viandpeco.
KRANIO: tutaĵo de la ostoj entenantaj la cerbon.
KREZO: tre riĉa homo en la antikva tempo.
KULERO: manĝilo per kiu oni ĉerpas.
KUSENO: remburita sako por la kap-apogo.
LADO: metala plato.
LAMA: malfacile paŝanta pro kripleco.
LAMPIONO: lampeto.
LATINO: la lingvo de la Romianoj.
LEKI: tuŝi per la lango.
MAGAZINO: perioda revuo.
MAJSTRO: titolo donata al homo fake elstare kompetenta.
MASKO: artefarita vizaĝo, vizaĝkaŝilo.
MATĈO: ludo aranĝita inter du trupoj.
MATRIKULO: listo de anoj.
MELODIO: belsona muzikaĵo.
MELONO: granda sukplena frukto.
MENTONO: vizaĝparto sub la buŝo.
MIRTO: arbeto kun ĉiamverdaj folioj.
MUZELO: elstara ĉirkaŭbuŝa kapoparto de bestoj.
NORMO: modelo de la ordinara tipo aŭ kutimo.
NUKO: posta parto de la kolo.
NUPTO: geedziĝo.
OBSTINA: firme necedema.
OBTUZA: malklara, kvazaŭ sufokata.
OCEANIO: la tuto de la pacifikaj landoj.
OLDA: maljuna, malnova.
PANTALONO: dukrura vesto por la suba korpoduono.
PEDANTA: precize kaj detale zorganta pri malgravaĵoj.
PEKI: malobservi moralan leĝon.
POLEKSO: dikfingro de la mano.
PULOVERO: trikita torsovesto.
RANCA: ricevinta malagrablan odoron pro malkomponiĝo.
RAPORTI: sciigi tion, kion oni vidis aŭ faris.
RASPI: skrapi per speciala ilo.
REPRODO: (mallongigo) = reproduktaĵo.
REZOLUTA: decidema, firmanima.
SCIURO: malgranda besto vivanta en arboj.
SKRUPULO: dubo de konscienco.
STATUO: homsimilaĵo el ŝtono.
ŜMINKI: ŝmiri la vizaĝon per kolorilo.
TAPIŜO: teksita plankokovrilo.
TEGI: kovri ion tiel, ke la kovro kaj la kovritaĵo unuiĝas.
TELE-: prefikso, kiu signifas “en malproksimo”.
TELEFONO: aparato por interparoli tra granda distanco.
TENTI: instigi al io malpermesita.
TREMOLO: speco de arbo.
TROGLODITO: kavernulo.
TUALETO: necesaĵoj por sin vestado.
TUĈI: skrbi per speciala nigrega inko.
TURISTO: homo vojaganta por plezuro.
ULTIMATO: lasta averto antaŭ milito.
VAZO: ujo.
VENENO: vivdetrua substanco.
VISKIO: skota brando.
ZIZELO: malgranda mambesto, kiu dormas dum la vintro.
TRANKVI: (mallongigo) = trankviligi.
CIAO, BAMBINA: Ĝis, knabino! (itale; legu: cao, bambina).
YOU ARE MY DESTINY: vi estas mia sorto (angle; legu: ju ar maj des’tini).

LEGAĴO

GEEDZIĜO EN HODIAŬA MANIERO

Ili interkonatiĝis en la montaro Mátra. La knabino, Anikó, apenaŭ eliris iam el la somerumejo: taglonge ŝi ŝtopis al si la sciencon en la kapon en la fino de la ĝardeno, sub la pirujo, kie neniun ŝi ĝenis. Ŝi lernis juron en la vespera universitato, preparis sin por ekzameno. Kun Dezsö, la milda kaj timema scienca esploristo, ŝi interkonatiĝis jam en la unua tago. Ili tagmanĝadis de la sama tablo, kaj kiomfoje Anikó havis tempon, ili veturis kune inter la montojn en la Trabanto de Dezsö, aŭ promenadis post la tagmanĝo sur la ombraj vojoj.

La asignita somerum-tempo de Dezsö pasis pli frue. Anikó restis ankoraŭ por kelkaj tagoj; ŝi estis poste devonta meti ekzamenon. Ili interkonsentis, ke tiam kaj tiam, tie kaj tie ili renkontiĝos, du semajnojn post tiu tago, en Budapeŝto.

Ili adiaŭis, la viro sidiĝis en sian aŭton, la knabino enŝovis la kapon tra la fenestreto:

— Mi vin priŝmacos ankoraŭfoje — ŝi diris — la buŝeto tion permesas. Poste, ne forgesu, ke vi estas mia tablo, sed ankaŭ mi estu via vekielmankas, alie estos krako en via melono.

La guston de la kiso iom konfuzis, ke li ne komprenis precize la tekston de la knabino; li volis do informiĝi:

— Kiel mi komprenu tion, mia kara?

— Nu, tiel, scienca kapo, ke vi devas profundigi la situon, kaj aŭ ciao bambina, aŭ you are my destiny. Ĉu klare?

Ne estis klare, sed li hontis plu demandadi, nur ridetis kun la senkulpe bonvola rideto karakteriza pri la sciencaj kadruloj ; lia rideto ankoraŭ unufoje trakaresis la knabinon, kies floranta virineco preskaŭ disstreĉis la venene verdan pantalonon, kiu subzone, kaj la flavan puloveron, kiu superzone ŝin kovris.

— Ciao, my destiny — li mansignis, poste tuj donis gason kaj forpolvis.

Al tiu ĉi improvizo li povis danki, ke li konsciiĝis pri la situacio: — la vortoj de la knabino signifas: aŭ por eterne finite, aŭ eterne kune. Kiam li alvenis Budapeŝton, li jam decidis favore al la dua el la solvoj, kaj ĉi tiu decidiĝo plifortiĝis en li tago post tago.

Poste venis la tago de la rendevuo. Apenaŭ li ĉirkaŭrigardis en la somera restoracio, li ekvidis Anikó-n de flankestara tablo. Ŝi ŝajnis laca: la ekzamenoj iom longigis ŝiajn trajtojn, paligis ŝiajn kolorojn. La animagorda ĉirkaŭaĵo instigis lin je deklaro.

— Mi decidis favore al la geedziĝo — li volus diri, sed la knabino lin antaŭis:

— Mi furaĝis min — tiavorte ŝi lin salutis kaj klaketigante la fingrojn ŝi diris laŭvice, kion si konsumis: kazinan ovon, skatolon da anĉovoj, kotleton Vienan — kaj tiu kreteno diris nur poste, ke ankaŭ rostitan hepaton ili havas. En ega saŭco mi sidis, kio estos, se vi min traskuis. Poŝremburo estas luna, eĉ telekupron mi ne havas, telefoni al iu sciuro.

Subite ŝi eksilentis.

— Ĉu vi scias, kiel vi rigardas min? Kiel kolĥozprezidanto, kiun oni alvokis diri sian raporton latine.

— Kiel ĉi tio venis al vi en la kapon?

— Heninde! Tiel gi venis al mi en la kapon, ke ĝi venis al mi en la kapon, ĉar se ĝi ne venus al mi en la kapon, mi ne estus ĝin dirinta. Ĉu ne vere? Kaj vi ankoraŭ ne kisis min.

— Efektive!

En tiu momento, kiam li sentis la haŭton de la knabino per siaj lipoj, lia mondkoncepto ŝanĝiĝis:

— Mi decidis — li volus diri, sed Anikó tiris ansan kofron el sub la tablo kaj komencis en ĝi serĉe fosadi.

— Ĉu vi tagmanĝos, Didiliĉjo? — ŝi demandis tute senatente.

— Tagmanĝi? Je la kvina posttagmeze? — miregis Dezsö,— jam delonge mi estas trans la tagmanĝo.

— Jen ĝi estas!— diris Anikó.— Tamen bone mi memoris, ke mi ĝin metis ĉi tien. Notoj por lerno. De Odön mi ricevis ilin. Ankaŭ li frekventas la vesperan. Klasa membro li estas, krom ke li lamas. Forpiedbatita en matĉo, nun li akvopoloas. En la baseno li estas animale klasa. Ha! Pagu, kaj ni iru. Ĉu vi estas kun la ĉaro?

Dezsö mansignis al la kelnero, levis la brakon, interfrotis sian polekson kun la montrofingro; dume kapobalance signis, ke li venis kun ĉaro.

— Vi min kunprenos, ĉu ne? — alridetis lin la knabino, tiel varmege, ke lin kovris ia dolĉa ŝvito.

— Jes… jes… — li balbutis —, ankaŭ mi mem ĝuste pensis pri tio. Ili sidiĝis en la ĉaro, kaj li direktis ĝin sendemande al la Rozmonteto. Tie li loĝis.

— Ĉu via menso ferias, Didiliĉjo? — demandis la knabino kaj sian manon ŝi glitigis milde sur la lian. — Ni iros al Ujpeŝto. — Ĉu al vi?

— Al mi? Ne tie mi loĝas.

— Kial do ni iros tien?

— Ni reportos al Odön la notojn; mi montris ilin, ĉu vi ne memoras? Odön estas tiu, kiu estas klasa, krom ke li lamas. Ĉu vi fakte ne memoras? Mi promesis, ke la notoj hodiaŭ estos tie. Lia kunkapo bezonas ilin, kiu prokrastis ĝis aŭtuno kaj nun ilin kunportos al la provinco por tie lerni. Ankoraŭ du libroj estas urĝaj: tiu de Rozsa, kiu loĝas en Buda kaj tiu de Nuŝko. Atendu iom, mi skribis en ĝin ŝian adreson; Erdliget. Tuj mi diros ankaŭ la straton.

— Erdliget? — demandis Dezsó obtuze.

— Kiel vi diras. Vi ne sajnas feliĉa, Didiliĉjo.

— Mi nome kalkulis je tio, ke ĉi tiu posttagmezo estas nia, ke ni priparolos, kiel estos poste…

— Ni priparolos — allasis la knabino —, sed antaŭe ni reportos la notojn, vi estas krezo sen krizo, vi ne komprenas tion, prunte mi ricevis ĉiujn notojn. Ĉu falis jam la monero en via aŭtomato?

— Sekve — ekparolis la scienca esploristo post kelka silentado —, de Ujpeŝto ni iros al Erdliget…

— Kaj dume ni prenos la vojon tra la Placo de Rondo en Buda. Scienca kapo, vi gvatas la vojon, kvazaŭ vi volus ĝin manĝi. Ĉu vi tute ne scivolas pri miaj ekzamenoj? Unu el la membroj estis animale kretena, oni ne scias, de kie oni ennovigas tiajn zizelojn. Li ne povis sin esprimi. Per sia ega muzelo li kovradis sian kretenecon, sed tiel grandan muzelon ankaŭ li ne povis gravmieni, ke tiu ne elŝovu sin el sub ĝi.

— Vesperiĝos, kiam ni revenos Budapeŝton — diris la knabino en Erdliget.

— Nu, vi vidas — diris Dezsö vigle.

— Kion mi vidas?

— Ke pasis la tago, nun jam apenaŭ ni havos tempon interparoli. Kvankam mi plej konscience pripensis ĉion kaj mi decidis…

— Pardonu, ke mi tretas sur vian tekston, sed mi devas fari salton ankaŭ al amikino Ŝari.

— Al Ŝari? — eĥis la viro funebre.

— Vi ne scias, kiu estas Ŝari, sed ne grave. Ŝi loĝas en la strato Thokoly. Necesas tien iri, por ke ŝi ne mortigu sin. Ŝia pasaĝero tiris for la strion, inter tiaj cirkonstancoj iu devas elskui el ŝi la barbituratojn. Ĉu klare?

Dezsö malsereniĝis.

— Ankaŭ vi povas tie dormi — konsolis lin la knabino.

La viro skuis la kapon, demetis Anikó-n antaŭ la loĝejo de Ŝari kaj mishumore veturis plu hejmen. La svatiĝo restis en li ŝtopita.

— Mi decidis, Anikó — li volis diri tiutage, sekvatage, triatage, sed nur kvaratage venis ties vico. En sia loĝejo ĉion li preparis por la solena okazaĵo. Sur la rultableto estis florbukedo, en telereto du ringoj, sur glacio troviĝis ĉampano.

— Animale! — eksplodis la ekzaltiĝo de Anikó jam antaŭ la domo. — Ĉefkapo vi estas, Didiliĉjo. En animale altara loko vi loĝas. Brute bela!

Per la samaj epitetoj ŝi karakterizis ankaŭ la loĝejon, kaj pri la elvido ŝi diris:

— Kapacite altara!

Ŝi ĉirkaŭiris en la ĉambro, laŭvice elprovis la konkoformajn apogseĝojn, elprovis la kanapon, pririgardis la bildojn, sed flankentiris la buŝon:

— Ne sufiĉe abstraktaj.

La viro kelkfoe faris provojn venigi ŝin el la ĉambro en la halon, proksimen al la florbukedo, kie atendus ilin la ĉampano kaj la deklaro: — Mi decidis, Anikó.

— Kio la breĉo? — demandis fine la knabino. — Ĉu krevis la digo? Dezsö skuis la kapon, kaj staris tie obstine antaŭ la rultableto, de tie li vokadis mansigne la knabinon. Fine ĉi tiu ekkriis:

— Tiel vi okulumadas, kiel ia oĉjo tentanta per sukero. — Venu, mia kara. Mi vin petas, venu. Fine Anikó cedis al la voko. Ŝi rimarkis la bukedon.

— Beste bela — ŝi diris —, se mi estus kapro, mi paŝtiĝus sur ĝi. Kaj tiam ŝi ekvidis ankaŭ la ringojn sur la telero. — Kaj kion vi volas per tiuj? Ĉu ili estas de viaj prapatroj?

Dezsö ridetis timeme.

— Ĉu vi ne divenas?

— Mi ne amas divenadi — kaj ŝi jam ekiris reen en la ĉambron, sed la viro ŝin retenis:

— Se ankaŭ vi mem volas tion, Anikó mia kara, vi estos mia edzino.

Sur ŝia vizaĝo aperis ega tropika rideto, ŝia buŝo malfermiĝis ĝisorele, ŝiaj okuloj grandronde.

— Brute bona, Didiliĉjo. Tial do vi gravmanieradis, kiel kandidato perdinta siajn oponantojn? Vi svatas vin pri mi? Kia areno! Tia scienca kapo, kiel vi, edzinigas min! Heninde!

Ŝi tenis momenton da paŭzo, poste ŝi paŝis pli proksimen al la viro.

— Ĉu vi pripensis tion bone, Didiliĉjo? Ĉar mi estas kapabla eĉ edziniĝi al vi.

— Mi ne estas homo de senpripensaj decidoj.

— Efektive. Vi aĝas tridek kvin, kaj eĉ unufoje ĝis nun vi ne edziĝis. Mi nur ne komprenas, kial vi volas elekti ĝuste min? Aŭtoĉara kapo vi estas kaj ankaŭ loĝejon vi havas. Kial ĝuste min?

Dezsö rigardis la nazon de sia ŝuo kaj sentis, ke la sango alfluegas lian kapon, li sentis sin kiel lampiono eklumigita en nekonvena tempo.

— Ĉar mi vin amas — li flustris, kaj poste singarde li alrigardis la knabinon.

— Ankaŭ mi vin amas — diris ĉi tiu dolĉe.

— Ni, scienculoj, estas tre okupitaj homoj, sed ni tro scias ami. — Ĉe ni, normuloj, la situacio estas tia lama. Sed se ni jam venis ĝis ĉi tie, ni alsuĉu la ĉampanon.

— Je nia feliĉo.

Ili remetis la glasojn sur la rultableton.

— Unu aferon mi ne komprenas — ekparolis la viro inter zorgoj. — Vi gajnis. Mi, nome, komprenas nenion.

— En Matrahaza, kiam ni adiaŭis, vi diris tra la fenestreto de la ĉaro: aŭ ciao bambina, aŭ you are my destiny. Precize mi memoras viajn vortojn.

— Nu, kaj kio, se mi diris tion? — kun ĉi tio Anikó premis la kapon de la viro inter siajn manplatojn, kaj antaŭ ol kisi lin surbuŝe, esplore ŝi rigardadis lian vizaĝon.

— Vi estas dolĉa, kiel lerneja direktoro kredanta sin gimnaziano.

Mi tute ne memoris tion.

— Ĉu ne? Mi pensis, ke vi starigis min antaŭ elekton.

— Antaŭ ultimaton? — ridis la knabino. — Neniel. Sed, se vi volas, ankaŭ tio estas ebla.

— Mi volas, kompreneble, ke mi volas tion. Kaj nun ni sidiĝu kaj priparolu, ke viaparte kiel vi imagas kaj miaparte kiel mi imagas la aferon, ĉar la geedziĝo, ĉu ne…

— Estas serioza afero. Kiel vi diras, jes, Didiliĉjo. Tiom serioza, ke nun ni tuj iros alporti mian bagon …

— Vian bagon… — eĥis Dezsö konsternite.

— Ĉu vi volas tele-edzecon? — Ne. Tamen…

— Mi ne amas tiajn etburĝajn skrupedantaĵojn.

Dezsö cedis al la rezoluta opinio. Post duonhoro ili jam estis en la sublua ĉambro, kiun Anikó loĝis en kvaropo. En la sublua dezerteco la kvar knabinaj litoj, kvar oazoj de la bunta, kolora kaj refreŝiga malordo, estis tiom same da eksperimentoj por tio, ke ĉiu el ili povu krei por si hejmon sur kelkaj kvadratmetroj da loko kaj stampi tiun hejmon per sia individueco.

Dezsö, karesante al si la mentonon, observadis la imperion de Anikó. Ĝi konsistis, krom la lito, el kesto kovrita per bona peco da kolora papero; en la kesto estis bretoj, sur la bretoj troviĝis libroj, malsupre inter ŝuoj estis turista kafkuirilo, kaj kompota botelo kovrita per peco da tabulo kun dufingre da porkograso. Sur la lito: blua-ruĝa kvadratita kovrilo, kuseneto kun dube pura tegilo; laŭlonge-laŭlarĝe vestoj, ŝaloj. Sur seĝo: libro malfermita, turnita surventren, apud ĝi, en cindrujo, amaseto da cigaredaj stumpoj ruĝaj de lipoŝminko. Sur la muro: eltonditaj el magazinoj, puŝnajle fiksitaj reprodoj el modernaj majstroj, kadrita sorbopapero kun buntaj inkmakuloj, sur kiu pendis unuflanke fungo kun flava bantokravato sur sia tigo, aliflanke rusta ŝaftintilo kun verda silka galono. Sur la kesto: botelo de viskio Black and White, dike surfluigita per fandita kandelo, per verda, blua, viola, ruĝa oleofarbo.

Lia rigardo gluiĝis al la vidaĵo.

— Vi rigardas, kion kapablas la laboranta popolo? — demandis Anikó.

Kiam ili revenis en la loĝejon de Dezsö, Anikó ĉirkaŭrigardis agoprete, kaj ju pli longe ŝi rigardadis, des pli profunde plugiĝis la sulko inter ŝiaj du brovoj. Malaprobe ŝi ŝancelis sian kapon:

— Mi tramodernigos ĉi tiun rancan trogloditejon. Tiel oni ne povas loĝi.

— Bone — diris la viro rompite —, tre bone. Dume mi promenos iom, por ne ĝeni vin en via krea aktivado.

Post trihora vagado li revenis hejmen.

Kelkagrade li preparis sin dume, la kreaĵo lin tamen konsternis. Ŝajnis, ke li enpaŝis fremdan loĝejon. Iom post iom li malkovris la ornam-objektojn de la knabino: la botelon de viskio, la fungon, la tintilon, poste ankaŭ siajn proprajn ornam-objektojn — ĉi tiujn pli malfacile. La ribelema spirito de Anikó ŝanĝis ne nur ilian lokon, sed ankaŭ ilian funkcion. La dikventra itala vazo staris kun la buŝo malsupren, sur ĝia fundo kuŝis granda blanka ŝtono en la formo de la abstraktaj statuoj. Sur la bretoj ŝi kelkloke disŝovis la librojn, kaj en la breĉon tiel estiĝintan k metis vazon kun arbobranĉoj, en alian unu maskon el Oceanio, en la trian kvar pecojn de brulligno kunigitajn en arta ordo. Super la lito pendis peco da rusta lado kadre al admono skribita per primitivaj literoj: “Veturigu sen akcidento”.

— De kie vi akiris ĉi tion?

— Kion vi diras pri mia tualeta ĉambro?

La spegulon de la banoĉambro kadris tri lignokuleroj, sub ĝi troviĝis la kesto de malpuraj tolaĵoj, turnita flank-alsupre kaj kovrita per tapiŝo, sur ĝi tupetiga kombilo, pinĉilo, boteleto da kolonja akvo, ungoraspilo, ungotondilo, krome bombonujo kun jena tuĉa teksto surflanke: “Miaj cindroj”.

— Vi gapes kiel Kristoforo Kolumbo kredanta malkovri Amerikon.

Anlkó kuŝis sur la kanapo en bikini-kostumo, en la feliĉo de la bone farita laboro.

— Nun ni furaĝos nin, ĉu bone?

— Bone. Kaj poste ni priparolos…

— Mi scias, mi scias, niajn “komunajn aferojn”…

Post la vespermanĝo Dezsö trapensis, kion multan li volus pri paroli kun la knabino antaŭ la geedziĝo. Post iom da gorĝpreparo li ekparolis:

— Mi kredas, nenio malhelpas, ke ni priparolu la farendaĵojn koneksajn kun nia geedziĝo kaj interagordu niajn imagaĵojn pri la geedza vivo, ekzemple, kio estas via opinio…

— Ĉu vi amas Petöfi? — demandis la knabino. Mi ne. Kion vi volis teksti? Mi aŭskultos vin kun pia enprofundiĝo.

— Antaŭ tia grandsignifa paŝo kiel la geedziĝo, la konscia homo pripensas kaj konsideras ĉion, pesante la ŝancojn favorajn kaj malfavorajn. Mi mem, ĉiuokaze, estas decidiĝinta, ke mi metas mian vivon sur tute novajn fundamentojn; kiamaniere, tion mi eksplikos al vi konkrete… Diru, ĉu vi ne rigardas la geedziĝon serioza afero?

— Kiel do mi ne rigardus ĝin tia? — respondis la knabino. — La geedzeco estas tia institucio, kiun ankaŭ la revolucio ne povas malhavi.

— Propre dirite — parolis plu Dezsö iom nervoze — la problemojn ni povas solvi ankaŭ dummarŝe, ĉi tio sekve ne estas urĝa, sed pri la praktika flanko de la afero tamen ni devas decidi: kiam ni geedziĝos, kiujn ni invitos, kiuj estos la atestantoj…

— Aŭskultu min, Didiliĉjo — diris la knabino —, nun mi sidiĝos en via sino, por ke vi ne eksplodu. Mi scias, ke por vi la geedziĝo estas granda afero. Sed mi volas nenian arenon, nenian etburĝan cirkon, mirtokronon, nek honorfraŭlinojn, nek nuptomarŝon, nek geedziĝfestenon, ke la oldaj kranioj tie idiotadu, leku sian buŝon humida, aludadu pri la nuptonokto. Nenion. Ni eniros — ni eliros geedze. Vi grimacas kiel iu glutinta skatolon da alumetoj.

— Kompreneble. Ĉio estos laŭ via deziro. Mi estus volinta fari iel alie, vi scias, ĉiu familio havas siajn tradiciojn.

— La tradicioj estas por tio, ke oni havu sur kion surtreti. Dimanĉe ne. Tiam ni ripozos. Merkredo ne estas bona, ankaŭ jaŭdo ne. Nek vendredo. — Ŝi kalkulis la tagojn sur la fingroj. — Sabato! Ĉu bone? … Grandioze, sabate mi fariĝos via kunsortulino.

Sabate Dezsö jam estis ekironta, kiam Anikó telefonis.

— Mi tremolis jam, ke mi ne trovos vin hejme, Didiliĉjo. Estas morta gaso, por hodiaŭ la alianco estas luna.

La vortojn li ne komprenis, nur el la akcentado li divenis, ke io ne estas en ordo.

— Kion vi volas diri? — li demandis incitite. La knabino respondis tiel same incitite:

— Mi ricevis ekstran laboron, ĝisvespere mi gurdas la melodion, mi ne havas tempon edziniĝadi.

— Kaj nun vi diras tion?

— Nun oni dirins ankaŭ al mi.

En sia turmento, sian korpopezon li metadis de unu piedo sur la alian kaj gratadis sian nukon.

— Ĉu tie vi ankoraŭ? …

— Jes, ĉi tie.

— Mi jam pensis, ke oni malligis nin. Kial vi ne parolas? Kial vi silentas?

— Stulta situacio — li ekparolis post granda fortostreĉo. — Kial vi silentas? — demandis ĉi-foje li.

Tiam eksonoris la rido de la knabino kaj plenigis la aparaton per ebria ĝojo:

— Kion mi ne donus por tio, se mi povus vidi vin, Didiliĉjo! Se mi povus vidi vian vizaĝon funebre kadritan! Du nigrajn ĉevalojn oni devus jungi antaŭ vin kaj vi veturigus la ĉerkon en la tombejon.

— Ĉu vi spritumas pri ĉi tio? Tiom ne grava ĝi estas por vi? Mi opiniis…

— Trankvi, trankvi, nenia pereo. Mi scias mian devon kaj ne forlasos vin en via honto. Unu semajnon post hodiaŭ mi kondukos vin al la altaro de la matrikulisto, por ke la kolegoj ne montru fingre la peke falintan sciencan esploriston.

— Ne koleru, mi petas, mi ne komprenas. Finfine, se laborulino anoncas, ke…

— La laborulino nenion anoncis.

— Sek kial do ne?

— Ĉar ŝajnis, ke tio estos en ordo. Jen kial ne, Didiliĉjo. Kaj, cetere, mi havas teruran huŝon de tio, ke la kapisto eksciu la aferon.

— Kiel ajn ni konsideras, mi vin petas, tia eksterordinara evento, ĉu ne… Kiu ne ripetiĝas, aŭ… kiel mi diru… Vi devus trasenti, mi vin petas…

— Kie vi lasis vian cerbon? Vi kondutas kiel episkopo perdinta la adreson de Disinjoro. Per tio, ke mi ĵuros al vi eternan fidelon hodiaŭ posttagmeze, la kapisto ne ricevos premion. Nenia fabelo, la ekstran laboron oni devas tratreti. En la stato de la laboruloj la plej ĉefa valoro estas la premio. Jen la situo.

Ĉe la alia fino de la limo — muto.

— Kaj nun, kial vi silentas kiel melono sur glacio? Reprenu vian menson, Didiliĉjo, aŭ vi restos fraŭlo.

— La situacio estas eksterordinare malagrabla. Vi ne komprenas tiaĵojn. Kion fari pri la atestantoj? Por min komplezi ili foroferis sian semajnfinon. Ministra ĉefklasvidanto kaj…

Ankoraŭ dufoje ill prokrastis la geedziĝon, sed fine tamen ĝi povis okazi. Ili ne renkontiĝis ofte, ili nur malofte povis koincidigi sian okupitecon. Sed sian ferion ili koincidigis. Aŭtune ili ekvojis, ĉirkaŭveturis la Balatonon en la Trabanto, kaj tendis jen tie, jen ĉi tie. La vetero estis favora al ili, la suno brilis, la akvo estis varma. Propre tiam ili enamiĝis unu al la alia.

Lastatage sur supro de monteto ili adiaŭis al la Balatono, kiu iom post iom vestis sin per leĝeraj nebuloj. Dezsö pensis pri tio, ke en ĉi tiu ĉarma estaĵo li trovis la feliĉon de sia vivo. Ion similan pensis eble ankaŭ Anikó, ĉar subite ŝi turnis sin vidalvide al la viro kaj diris:

— Animalan fortunon mi havas. Ĉi tio estas mia unua edzineco, kaj jen kiel feliĉa mi estas jam nun. Kion vi diros, Dediliĉjo?

Emil Kolozsvdri Grandpierre
el la hungara: Kolomano Kalocsay
(el “Hungara Viva”)


EKZERCOJ

174. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:

1. Anikó uzas multajn familiarajn esprimojn, kliŝiĝintajn en la junpopola parolado. Ekzemple, por esprimi sian entuziasmon ŝi uzas interalie la adverbojn: animale, beste, brute. Tiaj esprimoj jam ne posedas evidentan logikecon en la uzado; tamen origine ili sendube devenis de metafora impreso pri ilia fono. Ĉu vi povas sugesti la originon de la uzado de la supraj adverboj?
2. Ankaŭ “Heninde!” havas bestan originon; kion Anikó kutime esprimas per ĝi?
3. Alia karakterizo de la paroloj de Anikó estas trafaj similigoj. Eltiru kelkajn el ili, kaj diru, ĉu ili estas trafaj en la kunteksto.
4. Kion ŝi celas, kiam ŝi diras: “… estos krako en via melono”?
5. Skribu en “normala” lingvaĵo la propozicion: “Poŝremburo estas luna, eĉ telekupron mi ne havas, telefoni al iu sciuro”.
6. Klarigu la signifon de: “Per sia ega muzelo li kovradis sian kretenecon, sed tiel grandan muzelon ankaŭ li ne povis gravmieni, ke tiu ne elŝovu sin el sub ĝi”.
7. Kiun vorton Anikó kutime uzas anstataŭ ulo aŭ persono?
8. Kiel diferencas la sinteno de Anikó kiam ŝi ekvidas la loĝejon de Dezsö, de ŝia sinteno, kiam ŝi ekloĝas tie? Per kiaj familiaraĵoj ŝi karakterizas ĝin ambaŭfoje?
9. Kion esprimas Anikó per la demandoj: Kio la breĉo? Ĉu krevis la digo?
10. “Skrupedantaĵojn” El kiuj du radikoj, kunpremitaj, estas tiu kunmetaĵo farita?

175. Klarigu la subain metaforojn:

a) Duŝilingo pale pendas, kvazaŭ luno,
Solece super urb’ ardanta forne.
(Newell)

b) Jen — ĝi brilas, mia 1uno,
Virgomaska amlucerno,
Nuda mamo el latuno,
Iritilo de l’ eterno …
(Hohlov.)

c) Envolvas ĉion sorĉa ret’:
Silent’ viola.
(Tárkony.)

d) Vian nigran hararon luno pudras
nun per polvo arĝenta.
(Schauhuber.)

e) Maro, zorga dommastrino,
faldas re kaj re sen fino
susure silkajn ondojn.
(Maura.)

176. Korektu la subajn propoziciojn, tiel ke ili esprimu tion, kion la aŭtoroj evidente intencis:

a) Nu, ĉu vi ne estas ankoraŭ kontentigita, ho postulino?
b) Ĝojigu la koron de via amiko sendante al li leteron sur tiu ĉi poŝtkarto.
c) Porkokomencanta kurso estis fermita la 12.IV. kaj montris kontentigan rezulton.
d) En Ĝenevo soveta delegacio proponis projekton de ĝenerals senarmigo.
e) “Dum multaj monatoj ni ĉiam denove komencis la laboron, por fari al ni vojon, grimpi trans malfermitajn fendojn, travindante nin inter la arboj …”
f) Simile kiel ekster nia movado diverspecaj diplomatoj …
g) La kampanaro haltis kaj laŭte alvokis sian edzinon.
h) La kongresanoj migris tra la arbo kaj vizitis la reĝan kastelon.
i) Ĉu la Esperanta instruado devas fariĝi aparta por ĉiu sekso, aŭ ĉu oni devas preferi la kuninstruadon de ambaŭseksaj lernantoj?
j) La tuta loĝantaro estis kunbindita per sanga fido kaj amikeco.

177. En ĉiu suba grupo de vortoj, unu el la vortoj ne akordas kun la ceteraj. Trovu la nekonforman vorton ĉiukaze.

a) rosti, stuki, baki, kuiri, friti, stufi, boligi.
b) pura, ĉasta, virta, kota, senmakula, senpeka, sankta.
c) kroĉi, ligi, kateni, najli, nodi, impliki, luli.
d) moduli, mergi, maceri, infuzi, marini, trempi, saturi.

178. Uzu korekte la subajn vortojn kaj frazojn en propozicio:

PERE DE; ALIE; EKSTERVICE; AKURATE; MALOFTE; UNUJ; SENEFIKE; INVERSE.

179. “La tradicioj estas por tio, ke oni havu kion surtreti.” Diskutu.

180. El la legaĵoj en tiu ĉi libro, kiu plej plaĉis al vi, kaj kial? Kiu malplej plaĉis?

Enhavo Antaŭklarigo 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30  SOLVOJ POR PAŜI PLUEN

阅读次数 2,261 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *