第1课 Paŝo Unua

高级世界语教程  第1课

Paŝoj al plena posedo

PAŜO UNUA

VORTARO

AGO: io, kion oni faras.
BENZINO: hejtaĵo por irigi aŭtomobilon.
CERTA: malhezitema.
DANA: rilata al la lando Danujo.
DATO: tago, en rilato al la tempo.
EFEKTIVA: reala.
FABELO: historio pri mirigaj okazaĵoj.
FERIO: libertempo.
FIDI: plenkredi pri iu al io.
FROSTI : esti tre malvarma.
FROTI: preme movi ion sur io alia.
GLASO: ujo, el kiu oni drinkas.
GLITI: facile movigi sur grasa supraĵo.
HEJTI: varmigi ĉambron aŭ loĝejon.
JAKO: vestaĵo por la supra parto de la korpo.
KONSIDERI: zorge atenti ion.
KAPTI: ekteni.
KOSTO: pago necesa por ricevi ion.
LITO: aĵo, sur kiu oni dormas.
MARMORO: bela blanka ŝtono.
MATERIALO: Krudaĵo necesa por plenumi ion.
MEDITI: pripensadi.
METROPOLO: granda urbego.
MODERNA: nuntempa.
MODESTA: malfiera.
NU: vorto uzata por atentigi pri tio, kio sekvos.
ORDINARA: kutima.
PAŬZO: mallonga hezito.
PUTO: subterejo, el kiu oni levprenas kutime akvon.
PROVIZI: havigi necesaĵojn.
RAKONTI: diri historion.
RANO: vivantaĵeto, kiu loĝas sambone teron kaj akvon.
RIPOZI: resti nenion faranta, eble dormanta.
RULI: ĉirkaŭmove antaŭenigi ion.
SOBRA: malebria.
SPECIALA: intencata por unu celo.
SUPOZI: kredi ion vera.
ŜULTRO: plej supra trunkoparto.
ŜVEBI: resti senmove pendanta, kvazaŭ fluge.
TERURO: timego.
URĜI: plirapidigi.
VOJAĜI: iri aŭ veturi por atingi lokon ne proksiman.

LEGAĴO

TRE MODERNA FABELO

Tiun ĉi eksterordinaran kaj freŝdatan fabelon mi nur peras transigante la respondecon al mia tre fidinda amiko — ni nomu lin Sen Dubo — kiu la unuan fojon rakontis ĝin ĉe blanka tablo, kie ne mankis glasoj.

“Aŭdu nur” — diris Sen. “Mia amiko, Ripsrops, veturis antaŭ nelonge per sia beleta ĉaro, vi scias, tiu Mercedes, inter Arĥangelsk kaj Kopenhago sur la ŝoseo. Sed li jam ne estis malproksime de Kopenhago, kiam ĉe benzinputo, post kiam li aĉetis hejtmaterialon kaj dum la agado de la benzinulo, li iom promenis. Subite li aŭdis voĉon sub si:

“Sinjoro Ripsrops, sinjoro, bonvolu atendi…”

Ripsrops rigardis malsupren kaj vidis ranon ruliĝantan al li. Li ne estas speciala ŝatanto de ranoj, sed io kaptis lin en la afero.

“Ĉu mi komprenas rane? Kaj ĉu vi povas paroli? Ĉu vi konas min?”

La rano respondis:

“Jes, kara sinjoro Ripsrops, mi povas paroli, sed mi ne parolas rane, sed dane. Mi petas vin, sinjoro Ripsrops… Mi frostas. Metu min en vian poŝon. Ĉu mi rajtas kunveturi al Kopenhago? Por bonfaro vi ricevos bonon!”

Ripsrops tre miris, precipe, ke la rano frostas, kiam estas varme, sed rano estas rano, kaj ĉar la petita varmo ne kostos al li elspezojn, li metis la ranon en sian poŝon. (… Kion vi diras? Jes… Jes, li estis sobra kiel mi.)

lom post iom la rano iĝis hejmeca de Ripsrops. Ĝi petis eĉ manĝon kaj iom da akvo, kiujn Ripsrops, kiu konsideris la ranon cetere tre modesta, donis al sia kunvojaĝanto. Tiel ili alvenis vespere al la metropolo, eĉ al la loĝejo de Ripsrops, ĉar la rano petis ripozlokon. Ripsrops malfermis la pordon de sia loĝejo kaj tiam la rano denove ekparolis:

“Kara sinjoro Ripsrops, mi estas tiel dormema. Ĉu mi rajtus dormi en tiu lito?”

Ripsrops ekmeditis. Estis la unua fojo, ke iu fremdulo volis dormi en ilia familia lito, sed efektive sinjorino Ripsrops estis for kaj tiu ĉi mirinda rano estis tiel dormema. Li metis la ranon en la apudan liton kaj demetis sian jakon kaj komencis pretigi sin por la nokta trankvilo. Li volis jam mallumigi, kiam li alrigardis la apudan liton kaj tiam li rimarkis, ke el la stranga rano fariĝis belega reĝidino, kiu supozeble apenaŭ estis provizita per noktovestoj. Lia rigardo ekglitis sur la marmoraj ŝultroj de la reĝidino. Ripsrops tute teruriĝis. Li frotis la okulojn. La regidino alrigardis lin kaj diris:

“Ri i-ipsĉjo!”

Sen Dubo, t.e. la rakontanto, nun faris longan paŭzon kaj sekvis iom malcerte la ŝvebon de la cigareda fumo.

Mi urĝis:

“Nu, kiel estis poste?”

Sen alrigardis min kaj diris:

“Ĉu vi vere kredas tiun ĉi historion?”

“Kredi? Tute ne. Kial mi kredu?”

“Nu ankaŭ sinjorino Ripsrops, kiu tiumomente realvenis neatendite el sia feriado en Polinezio kaj malfermis la pordon de la dormoĉambro, ne kredis ĝin. Eĉ ne unu vorton…”

F Szilágyi
(el ‘Norda Prismo’)


EKZERCOJ

1. Leginte la supran fabelon, respondu jenajn demandojn:

1. Kion faris Sen Dubo kaj lia amiko antaŭ ol tiu lasta rakontis la fabelon?
2. Kial Ripsrops haltigis sian aŭtomobilon proksime al Kopenhago?
3. Kiun lingvon parolis la rano?
4. “… la petita varmo ne kostos al li elspezojn.” Kion tiuj vortoj sciigas al ni pri Ripsrops?
5. Kion donis Ripsrops al la rano dumvojaĝe?
6. Kial Ripsrops hezitis konsenti, ke la rano dormu ĉe Ii?
7. Pro kiuj kialoj li fine konsentis?
8. Kio okazis al la rano dum Ripsrops pretigis sin por dormo?
9. Kiajn vestojn portis la reĝidino?
10. Kio okazis antaŭ ol Ripsrops povis enlitiĝi?

2. Jen estas kelkaj respondoj. Skribu la faritajn demandojn:

1. Lia nomo estis Sen Dubo.
2. De Arĥangelsk ĝis Kopenhago.
3. Li iom promenis.
4. Ĝi promesis, ke li ricevos bonon.
5. Ĉar estis varme.
6. Li metis ĝin en sian poŝon.
7. En lia lito.
8. Li tute teruriĝis.
9. “Rri-ipsĉjo!”
10. Ne, mi ĝin ne kredas.

3. Kion, laŭ via opinio, diris s-ino Ripsrops al sia edzo, kiam li rakontis sian historion? (Skribu detale!)

4. En la sekvantaj frazoj, elektu la ĝustan vorton inter krampoj:

1. Ĉar mi (SUPOZIS/SUPOZIGIS) lin fidinda, al li mi ne (SUPOZIS/SUPOZIGIS) la malveron.
2. Ĉar mi volis mem (RIPOZI/RIPOZIGI), mi klopodis (RIPOZI/RIPOZIGI) la infanon.
3. Viaj deziroj (EFEKTIVIGOS/EFEKTIVIĜOS) se vi scios mem (EFEKTIVIGI/EFEKTIVIĜI) ilin.
4. La fortegulo (TERURIĜIS/TERURIS) la vilaĝanojn; ili tiel (TERURIĜIS/ TERURIS), ke ill forkuris.
5. Unue li (ENLITIĜIS/ENLITIGIS) siajn gefilojn, poste li (ENLITIĜIS/ ENLITIGIS) mem.
6. Tiu libro (DATAS/DATIĜAS) de la deka jarcento; fama historiisto (DATIS/ DATIGIS) ĝin.
7. Eksterleĝuloj kaptis la vilaĝon; per do multaj havindaĵoj (KAPTIGIS/KAPTIĜIS).
8. Kiam mi (ELPUTIĜIS/ELPUTIGIS) akvon, samtempe (ELPUTIGIS/ELPUTIĜIS) tri ranoj.

5. Jen estas kvin adjektivoj; substantivigu ilin, kaj uzu en frazoj:

MODERNA MODESTA ORDINARA SOBRA CERTA.

(Ekzemple: EFEKTIVA > efektivo = Kiam mi ricevis la atenditan surprizon, la efektivo malĝojigis min.).

6. LA RANO FROSTAS, KIAM ESTAS VARME. Post “esti” kaj “iĝi”, kiam mankas subjekto la predikativo havas adverban finafon (ne adjektivan). Skribu propoziciojn, kiuj enhavas jenajn frazojn:

estis froste iĝis certe
estos danĝere iĝas neeble
estas malvarme iĝos urĝe
estis nekontentige iĝis mallume
estas ĝojige iĝas nedezirinde

Enhavo Antaŭklarigo 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30  SOLVOJ POR PAŜI PLUEN

阅读次数 4,696 legintoj

本文评论数 7 komentoj pri “第1课 Paŝo Unua

  1. 匿名

    Aŭdu nur” — diris Sen. “Mia amiko, Ripsrops, veturis anta? nelonge per sia beleta ?aro, vi scias, tiu Mercedes, inter Arĥangelsk kaj Kopenhago sur la ŝoseo.
    这句话里的问号是怎么回事

    1. Solis 文章作者 artikola aŭtoro

      乱码。实际上应该是世界语的帽子字母。
      Aŭdu nur” — diris Sen. “Mia amiko, Ripsrops, veturis antaŭ nelonge per sia beleta ĉaro, vi scias, tiu Mercedes, inter Arĥangelsk kaj Kopenhago sur la ŝoseo.

  2. 匿名

    FIDI: plenkredi pri iu all io. 这句解释是不是有点不对呢?印刷错误吗 all 是英语吗

  3. 匿名

    为什么说 Pro kiuj kialoj li fine konsentis?
    而不直接说 Kial li fine konsentis ?
    kial不就是表示“为什么”吗

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *